dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → Senfina Honoro 伟大但丁说不完(4)

您是本帖的第 4573 个阅读者
平板 打印
标题:
Senfina Honoro 伟大但丁说不完(4)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Senfina Honoro 伟大但丁说不完(4)

4. Centjara stafeto por cxinigo de la Dia Komedio

Ankaux la cxinigo de la Dia Komedio progresive dauxris en Cxinio dum la pasinta jarcento, trapasinte etapojn de tradukoj ekstrakta, nekompleta, kompleta, nerekte el-italiga, rekte el-italiga, proza, versa, senrima, kunrima, tercina......pli kaj pli perfektigxintaj dank' al klopodado far unu post aliaj cxinaj tradukistoj.
Krom la supremenciitaj La Unua Specimeno de la Dia Komedio tradukita de Qian Daosun, kiu publikigxis en 1921, okaze de la 600-jarigxo de la forpaso de Dante, dum la pasintaj cent jaroj aperis almenaux subaj 6 aux 7 influohavaj cxinigoj de la Dia Komedio en Cxinio.

Traduko de Wang Weike, la plej frua kompleta cxinigo.
S-ro Wang Weike(1900-1952) estis instruisto de Hua Luogeng(1910-1985, fama cxina matematikisto) en mezlernejo. Laux rememoro de Hua Luogeng, s-ro Wang Weike estis erudito kiu bone konis cxinan kaj okcidentan kulturojn. S-ro Wang Weike cxinigis la Dian Komedion kompare laux franca kaj angla tradukoj. Lia proza cxinigo legigxis suka en rigoro, flua ne sen brido. Lia cxinigo eldonigxis 1939 kaj 1948, kun multaj reeldonoj en postaj jaroj.

Traduko de Tian Dewang, kompleta, rekte el la itala originalo, plej populara, kun plej detalaj notoj.
S-ro Tian Dewang(1909-2000),profesoro de Pekina Universitato, iam studis en Italio, sub gvido de majstra prof. Mominiano, dum la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. En 1983, 74-jara prof. Tian Dewang komencis cxinigi la Dian Komedion rekte el la itala originalo. Lia laboro dauxris 18 jarojn gxis la auxgusto de 2000, kiam li finis la cxinigon de la lasta kanto de la Dia Komedio. Du monatojn post kiam li plenumis la historian mision, prof. Tian Dewang forpasis en 2000-10-06.
Prof. Tian Dewang modeste rigardis sin mem ne-poeto, sekve li forlasis versan formon por sia traduko. Li pli atentis pri la profunda konigo de la enhavo, kaj li faris tre detalajn studnotojn. Ekz-e, nur por la dua kantiko Pugatorio li jam aldonis 1311 notojn. Cxiom da notoj kiujn li faris por la tuta Dia Komedio resume atingis cx. milionon da cxinaj vortoj, kiuj meritas esti rigardataj kiel brila studo pri la ideologio kaj kulturo de la mezepoka Italio!
La brila traduko far prof. Tian Dewang estis homorigita en 2005 per la 3-a tutlanda Lusin-premio al la elstara literatura traduko, kaj estis plej populara inter diversaj tradukoj de la Dia Komedio en Cxinio.

Traduko de Zhu Weiji, la unua versa cxinigo
S-ro Zhu Weiji(1904-1971) tradukis laux angla versio de D-ro Carlyle kun ilustrajxoj de franca Gustave Dore. Lia traduko rekordas kiel la unua cxinigo en versoj, ebligante al la cxinaj legantoj gxui elstaran poezion de Dante, sekve estis plurfoje reeldonitaj en Cxinio.

S-ro Wu Xinghua ankaux faris bonegan cxinigon en versoj, ecx laux rimarangxo de tercino. Bedauxrinde lia traduko estis ruinigita en la katastrofaj jaroj de la Granda Kultura Revolucio (1966-1976), kaj nun postrestis nur mizere malmultaj pecoj.

Lastatempe aperis ankaux aliaj tri novaj tradukoj de la Dia Komedio en versoj.

Traduko de Zhang Shuguang, eldonita en Guang'xi. La tradukinto estis poeto, li tradukis el la angla dum pli ol tri jaroj, inklinas al uzo de fresxaj paroloj sen arkaismo.

Traduko de Huang Wenjie, eldonita en Guangdong. Li uzis strofojn el tri versoj, laux kontinua rimo.

Traduko de Huang Guobin(1946-), eldonita en Hongkongo 2004. Cxar la tradukinto klopodas redoni la tercinan rimadon de originalo, lia cxinigo el itala lingvo dauxris 20 jarojn, kaj, por redakto de piednotoj li pagis ankoraux pli du jarojn.

De tio ni povas scii, ke, kelkajn jarcentojn post sia forpaso, Dante venas al la orienta lando Cxinio. Tio ankaux estas granda vojagxo, kanakam li mem scias versxajne neniom pri tio.


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/28 7:48:44

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询