dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → Senfina Honoro 伟大但丁说不完(1)

您是本帖的第 3695 个阅读者
平板 打印
标题:
Senfina Honoro 伟大但丁说不完(1)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Senfina Honoro 伟大但丁说不完(1)

Guozhu:
SENFINA HONORO, SENFINA ADORO
--- Dante sub rigardo de cxina esperantisto

图片点击可在新窗口打开查看

Okaze de la 91-a UK en la fama urbo Florenco, la hejmloko de Dante, en tiu cxi memorinda tempo, sankta loko kaj impona kongreso, mi, Guozhu, kiel cxina esperantisto el la Oriento, volas retrorigardi kaj konigi al vi iom da anekdotoj rilate al la verkoj de Dante en Cxinio.

1. La Dia Komedio ek al Cxinio
La kono de cxinoj pri Dante kaj lia poemo la Dia Komedio okazis po iome, trapasinte etapojn sinsekve de neniom, iomete, iom, nemulte, plimulte, pli profunde, de enkonduko, traduko, studado, adorado, akiro de utiloj, premioj gxis pilgrimado al la hejmloko de Dante..., tio dauxris cx. cent jarojn.
Cxinio kaj Italio ambaux estis lando kun brila antikva civilizacio, kredeble skribformaj interfluoj inter ili okazis jam delonge. Tamen, ampleksa diskonigo de italaj literaturaj verkoj en Cxinio komencigxis kaj disvastigxis nur je la 20-aj jaroj de la 20-a jc, kiel unu el la fruktoj de la novkultura movado de La Kvara de Majo (1919). Aro da famaj literaturisoj, erudiciaj kleruloj kaj filozofoj de Cxinio kontribuis kiel pioniroj en konigado de la itala literaturo.

Kiam la mondfama Dia Komedio de Dante ekiris en Cxinion?
* 1904
La plej frua rekordo okazis antaux jarcento, en 1904, kiam cxina erudito Wang Guowei(1877-1927) en sia verko "Komentarioj pri la Rugxdoma Songxo de Cao Xueqin" jam menciis pri la Dia Komedio de Dante. [noto 1]

Estis tre nature ke s-ro Wang Guowei egalige menciis la du verkojn La Rugxdoma Songxo kaj La Dia Komedio. Cxar antaux jarcentoj en Cxinio jam furoris jenaj versoj ke
_Sen babilo pri Rugxdoma Songxo la romano,
cxiom da via dokta legado restas vano._ [noto 2]
Ni do facile akiris la italan pasticxon de la supraj versoj ke
_Sen babilo pri la Dia Komedio
cxiom da via scio restas nenio._
Supozeble ke niaj italaj amikoj konsente kapjesis je tiu aserto.

* 1907
Krom Wang Guowei, tiam la politikisto s-ro Ma Junwu(1882-1939) ankaux rimarkis na Dante. S-ro Ma Junwu verkis poemon "Gratule al la Nupto de Gao Jiangong", kiu legigxas jene:
_Dante en Romo prestigxas en kulmino.
Adoras lin ecx infanoj kun sinklino.
Li konfesis ke la Dia Komedio
kreigxis dank' al inspir' de belulino._
Tio rekordas per la cxinigo de la nomo Dante, en du ideogramoj malsamaj ol tiuj uzitaj de Wang Guowei, sed publike agnoskitaj kaj populare uzataj gxis hodiaux. [noto 3]

* 1909
En 1909, Su Manshu(1884-1918) kaj Chen Du'xiu(1879-1942)[noto 4] interversis reciproke per Poemdeko, kaj trovigxis komuna poemo ke
?_Dante kaj Byron--- miaj instruistoj,
kun maroj da talentoj, sort-rezistoj.
Ne cxesu sonori viaj rugx-kordoj.
Al kiu mi plendus kun amar-tristoj?_
La ideogramoj, kiujn ili uzis por cxinigi la nomojn Dante kaj Byron, estas malsamaj ol tiuj skribitaj hodiaux.

* 1910
En sia libro Gui Qian Ji (Ermita Reveno), eldonita 1910, s-ino Qian Shan Shili(1858-1945) menciis pri Dante kaj la Dia Komedio.[noto 5]
S-ro Qian Xun(1853-1927), edzo de la auxtorino s-ino Qian Shan Shili, funkciis en 1908-1909 kiel cxina vicambasadoro sendita de Kortego de Qing-dinastio al Italio. Kune kun sia edzo kaj filo, s-ino Qian Shan Shili vivis en Romo du jarojn kaj havis la sxancon kontakti italajn literaturon kaj arton.
Ilia filo, junagxa Qian Daosun, siatempe en Romo legis la originalon de la Dia Komedio, kaj poste farigxis la plej frua tradukinto de la Dia Komedio en Cxinio.

[此贴子已经被作者于2006-7-28 10:51:25编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/28 10:43:32

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04590 秒, 4 次数据查询