La unuan de septembro, en la Granda Halo de Popolo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la benina prezidento Patrice Talon.
Xi Jinping emfazis, ke la 21a jarcento estas de Azio kaj ankaŭ de Afriko; estas kredeble, ke Afriko havas grandan potencialan forton por evoluado; kaj la afrika leono en la nova generacio nepre elŝovos sian imponecon kaj galopos antaŭen. Xi diris, ke Ĉinio kaj Afriko bonaj fratoj, bonaj amikoj, bonaj kompanoj; Ĉinio neniam forgesos la profundan amikecon kaj valoran subtenon de la afrika popolo al la ĉina popolo; evoluigante sin, Ĉinio des pli staras flanke de la afrikaj landoj, kaj kun ili disvolviĝas, formas pli intiman sortkomunumon, kaj faras kunkonstruadon de "Zono kaj Vojo".
Talon diris, ke la afrikaj landoj, inkluzive de Benino, nun estas per diligenteco kaj reformo penanta altigi la kapablon de ŝtata regado, serĉi longperiodan evoluigon, kaj ŝanĝi sian sorton. Li substrekis, ke Benino volas kune kun Ĉinio plifortigi kontakton, kaj ke, kun kunlaboro kun Ĉinio, Benino kaj Afriko rapidigos sian disvolvon.
Post la intervidiĝo la dulandaj ŝtatestroj ĉeestis la subskribon de dokumentoj pri duflanka kunlaboro.