dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La retroviĝinta krozŝipo

您是本帖的第 4315 个阅读者
平板 打印
标题:
La retroviĝinta krozŝipo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La retroviĝinta krozŝipo

Jenő Rejtő

 

La retroviĝinta krozŝipo

 

tradukis: László Balázs

 

 

 

Unua ĉapitro

 

 

 

- Monon aǔ vivon!

- Vivon!

La atencanto kun revolvero timiĝis tiel de tiu respondo, ke li retropuŝiĝis. La jam multfoje dirita, agresema alvoko, de kiam la mondo ekzistas, la unuan fojon estis aǔdebla la supre menciita respondo. La pafpreta pistolo de la rabisto ektremis en lia mano, kaj li simple ne sciis, kion fari. La atakita homo levis alten siajn brakojn trankvile, kvazaǔ ne interesus lin, kio okazos.

            Ĝi estis la plej stranga kaj la plej malgaja kriminala komedio de la memopreblaj tempoj, rilate ties okazon kaj finiĝon.  Sceno: San Francisko, Oakland. Verkis: la vivo.

            Personoj:

            Nervoza bandito.

            Rezigna viktimo.

            (Militistaro, senhomeco.)

            Tempo: mono.

            - Bruto! – ripetas la rabisto. – Monon aǔ vivon! Ĉu vi ne aǔsdis tion?

            - Kial vi kriegas! Ĉu vi pensas, ke mi estas surda? Ĉar estas permesite al mi elekti libere, ĉu mi donu mian monon aǔ mian vivion, mi proponas mian vivon.

            La situtacio de la bandito estis malesperiga.

            - Se vi komedias, vi pentos tion. Mi kalkulos ĝis tri!…

            - Vi estas instruisto pri matematiko, je mia honorvorto!… Mi diris, ke vi povas ricevi mian vivon. Mi estas parazito, mi do ne havas monon por mia vivteno. Sed de kie mi prenu alian kvindek cendojn, se mi donos tion al vi?

            Nun ni imagu rabiston. Ĉu li mortpafu iun, riskante elektroekzekutan seĝon por kvindek cedoj, aǔ li foriru senhonorigite post tiu mallonga interparolado.

            - Mi atentigas vin lastfoje, kaj poste… - li denove komencis serioze.

            - Ne donu al mi alternativojn! Vi konfidu la elekton al mi, nun bonvolu motrpafi min!… - ĉar li ekkompatis la atakanton, senespere gestantan per sia pistolo, li daǔrigis milde: - Eligu el via kapo, estimata sinjoro vojrabisto, ke mi donu al vi eĉ unu cendon. Ne estas precedento pri tio, kredu min, karulo…

            - Mi atentigas vin la lastan fojon: se vi frenezetas, mi mortpafos vin senhezite!

            - All right! Sed rapidu, ĉar mi ne havas tempon staradi ĉi tie!… - kaj li kapblancis, poste kun neartigita kriĉado li ridegis. – Vi estas granda viktimo ĉe mi, sinjoro rabisto! Apenaǔ demoraliĝinta bandito! Tiulo ne mortigas homon por kvindek cendoj!… Li ne faras tion malpli ol du dolaroj. La maljuna Wagner estis bona konanto de la homoj, well, my best gangster!…

            En tiu momento, subite, kelkajn paŝojn malproksime de ili, aperis du promenantaj soldatoj.

            Ili kaptos lin!

            La vojrabisto enpoŝigis sian pistolon timiĝinte. La viktimo aǔtomate mallevis siajn altenlevitajn brakojn, turnis sin al la soldatoj kaj…

            Kaj li diris nenion!

            Krome nun brueto aǔdiĝis super ili! Du biciklantaj patrolantoj proksimiĝis parolante sur la kajo kaj la viktimo ne moviĝis. La soldatoj kaj la patrolantoj foriris. La rabisto denove elprenis sian revolveron fulmrapide kaj alkriis la viktimon:

            - Eĉ ekmoviĝon ne, ĉar…

            La alia ĉirkaǔrigardis timiĝinte, kaj preskaǔ plorante, tamen tre energie admonis lin:

            - Ne kriegu, vi, ĉevalo! Vi venigos la policistojn ĉi tien!… Mi ankoraǔ ne vidis tiel nervozan rabiston en mia vivo! Vi kapablas fari al mi la pelj grandajn malagrablaĵojn!

            La bandito timiĝis.

            Sankta Dio! Kio ĝi estas?!

            La viktimo multe pli timas la ĝerdamojn, ol la bandito kun revolvero. Kiu estas tiu homo? Kia terura, delonge serĉata krimulo li estas?

            - Levu la manojn!

            La viktimo altenlevis siajn brakojn kolere.

            - Diru, ĉu vi aranĝas gimnasitkan lernohoron ĉi tie?!… Je mia honorvorto, mi ankoraǔ ne vidis tiaĵon! Ĝi estas via mano pri la manoj. Kaj trie: ne gestadu kostante per la pistolo, ĉar ĝi malŝargiĝos, kaj la policistoj revenos… Mi ni vidis ankorǔ tiel nervozan rabiston en mia vivo! – li lamentis malpacience kaj dume li singultis tiel laǔte, ke lia ŝiriĝinta cilindra ĉapelo sinkiĝis ĝis lia nazo.

            - Diru, ĉu vi estas freneza?

            - Eblas, sed ĝi nun ne gravas… Aǔskultu min, sinjoro rabisto – komencis la atakito paceme – donu al mi unu dolaron, kaj mi lasos vin forkuri. Nu?… kial diskuti longe. Ĉu mi ne pravas?

            - Ĉu lasi min forkuri? – miregis la bandito. – Ĝoju, ke mi ne batas vin kaj mi foriros.

            - Ankaǔ tio estas starpunkto, sed ne la mia. Hop!… Ne tremu, amiko mia, mi nur singultis! Mia starpunkto estas alia. Se vi foriros, mi elprenos mia tranĉilon, kaj mi ĵetos ĝin al via nuko el dorsdirekto. - Kaj li ekkriĉis per raǔka, joviala rido: Well, my dear murdisto! La maljuna Wagner povus esti olimpia ĉampiono en la tranĉilĵeto… Kaj mi tranĉilo staros dum rekordtempo tiel, kiel mi ricevos unu dolraron de vi! Ĉu vi vidas, ĝi estas bona starpunkto. Nu?… vi povas elekti: ĉu monon aǔ vivon?!

            La bandito tute malcetiĝis. Ĉu li mortpafu tiun terurulon por kvindek cendoj? Aǔ li risku, ke tiu homo ĵetu tranĉilon en lin dum foriro? Ĉar li, en la mano kun revolvero pagu al la viktimo unu dolaron, la tuta mondo ridaĉus pri li.

La viktimo staris iom ŝanceliĝante, sed trankvile. Li estis eksterordinare trampa. Eĉ birdotimigilo ne estus surpreninta ĝin. Li tute ne havis ĉemizon, sed li ligis ĉiuspecajn ĉifonojn ĉirkaǔ sia kolo, kvazaǔ simbolante la mankon de la necesa tolaĵo. Sur iu polica cirkulero estintus rimarkebla rekonilo, ke apenaǔ velkinta gardenio estis videbla en lia butontruo, kiel ornamo.

            La velkinta floro estis simbolo de lia nevelkebla, infana optimisto. Simbolo de tiu leĝera, fervora gemuto, naiva vivfilozofio kaj senĉese ebria sereno, kiel sinjoro Wagner en ĉiu minuto de la tago disetendis sian animon antaǔ la plej malgrandaj kaj la plej simplaj ĝojoj.

            Sur lia falta, veruka, sendenta kaj larĝ-buŝa vizaĝo maldensa, sed longhara matrosbarbo estis duoncirkle, kovrante lian mandiblon. Je la unu vido oni plie povintus kredi tiujn artefaritaj haroj, fiksitaj per ŝnuro.

            Kaj kiam la luno prilumis lin, tiu barbo difinitive efikis la cetere konstrnitan rabiston fortimige.

            Li ekkriis timiĝinte!

            Ĉar la eksterordinaraj haroj havis brilantan cejankoloron!

            Kiu ne sciis, ke sinjoro Wagner, ricevinte admirinde grandan vangofrapon, falis en la emajlofarbon por la ŝipoj, antaǔpreparitan sur la kajo, kaj tiel en la lunlumo, oni povis pensi lin fantomo.

            - Nu kio estos? – urĝis la viktimi la rabiston. – Ĉu vi volas maljuniĝi ĝi tie? Donu al mi unu dolaron, kaj iru en la inferon!… Tia estas idiota strovaĉek.

            Kion signifis la esprimo strovaĉek ĉe sinjoro Wagner, neniu sciis tion. Lia konstanta, ĝisosta ebrieco lin mem malhelpis en tio, ke li povu bone interpreti eĉ siajn proprajn vortojn.

            - Nu sed komprenu – kriis la bandito kun kolera malesperiĝo -, mi ne havas monon, kaj mi ne volas mortpafi vin.. Mi bedaǔras vin!

            - Kion komunan mi havas al tio?!… Vi ne estu bona por mia unu dolaro! Bonvolu pafi!

            - Mi ne faros tion! Kaj mi atentigis vin, se mi iros tien…

            - Tiam mi pidbatos vin kaj elprenos mian tranĉilon. Mian grandegan tranĉilon, simila al kuireja tranĉilo. Sed se vi restos sur via loko, denove mi petas vin, mortpafu min!… Bela mokincito ĝi estas! Nu, ĉu vi scias, kion fari: Aǔkultu min! Se vi ne havas monon, pagu per naturaĵo. Mi akceptas vian revolveron. Oni certe donos iom da brando por ĝi en la restoracio al la Tri Korkotiriloj, aǔ rumon dajning! Nu, ĉu vi konsentas?

            …Kial daǔrigi? Post mallonga, impeta diskuto sinjoro Wagner ricevis la revolveron. Oni povas riski nek la tranĉilpikon el dorsdirekto, nek la elektroekzekutan seĝon por kvindek cendoj. La rabisto estis en la komenco de sia kariero, li havis mur dek naǔ jarojn, kaj akcesore ankaǔ tio senkulpigu lian sentalentecon.

            - Nu venu, eta strovaĉek! – konsolis la humana viktimo la rabiston. – Ankaǔ vi povos ricevi gluton da brando… Hop! Vi povas trinki almenaǔ por la municio de la revolvero… Jen vidu, kiel bela pantalon-fiksigilo! – li kriis, kiam ili ekiris, kaj li ekvidis ŝnuron pendi super sia kapo de sur fertrabo: - Mi deprenos ĝin de tie, sed damne… oni nodligis ĝin… - kaj li turnis sin al la junulo afable: - Ĉu vi ne havas hazade tranĉilon ĉe vi?

            - Kion? – demandis la rabisto kaj fariĝis morte pala. – Sed… Vi ja minacis min… Ke vi havas tranĉilon!

            - Ne estus infano! Neniam mi havis tranĉilon en mia vivo… Hop… nu, atendu! Sed nun jam mi havas revolveron, dank’ al Dio, nur trankviliĝu, kara strovaĉek…

            Kaj li ŝovis antaǔ la nazon de la kolera bandito lian propran revolveron.

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:55:12

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.08008 秒, 4 次数据查询