dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Ne sekvu konsilojn!

您是本帖的第 5491 个阅读者
平板 打印
标题:
Ne sekvu konsilojn!
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Ne sekvu konsilojn!
Ne sekvu konsilojn!

Iun malfruan vintran vesperon mi promenis sur perono kaj atendis la lastan trajnon.Tiam mi rimarkis viron, kiu staris antaŭ ia aŭtomato kaj blasfemis. Dufoje li minacis al la aparato per pugno. Mi pensis, ke li tuj tuj batos ĝin. Mi estis kompreneble scivolema, tial mi silente proksimiĝis por aŭdi, kion li diras. Sed li aŭdis min kaj turniĝis al mi: "Ĉu vi estas tiu viro, kiu ĵus estis tie ĉi?"
  "Kie?" mi demandis. "Jam kvin minutojn mi ĉirkaŭpromenas."
  "Tie, kie vi staras", li grumblis. "Kie vi kredas, ke estas tie ĉi - ĉu eble tie?" Li aspektis iom ekscitita.
  "Povas esti, ke mi pretere pasis ankaŭ tie ĉi, se vi tion kredas", mi respondis. Mi parolis atente, ĝentile, por montri al li, kiel needukita li estas.
  "Mi miras, ĉu vi estas tiu viro, kiu antaŭ du minutoj alparolis min", li respondis.
  "Ne", mi diris. "Bonan nokton."
  "Ĉu vi certas pri tio?" li persistis.
  "Vi ne tiel rapide forgesus tion, se mi estus parolinta al vi", mi respondis. La viro parolis rekte ofende.
  "Ne ofendiĝu", li respondis heziteme. "Mi kredis, ke vi estas tiu, kiu antaŭ iaj du minutoj parolis kun mi."
  Tio kvietigis min; escepte de mi li estis la sola homo sur la perono kaj mi devis atendi ankoraŭ kvaronan horon. "Ne, ne estis mi. Kion vi deziris de li?"
  "Vidu, antaŭe mi ĵetis unupencan moneron en tiun ujeton tie, por ricevi skatoleton da alumetoj, sed tiu diabla aparataĉo malfunkciis kaj mi kolere skuadis ĝin kaj blasfemis. Tiam proksimiĝis viro similaspekta al vi - ĉu vere ne estis vi?"
  "Vere ne", mi respondis. "Tion mi ja agnoskus. Do, kion li volis?"
  "Li vidis, kio okazis, aŭ li divenis. Li diris: tiuj aparatoj estas plumpaj. Oni devas scii trakti ilin. Mi diris al li: 'Oni devas eltiri ilin kaj ĵeti en la maron, tio estas. Mi koleris, ĉar mi ne kunhavas alumetojn kaj tre bezonas ilin.' Li diris: 'Tiuj aparatoj kelkfoje petolas. Tiam oni devas enigi novan moneron, la unua kutime ne estas sufiĉe peza, dum la dua monero funkciigas la risorton, tiel ke vi ricevas tion, kion vi deziras, kaj krom tio ankaŭ vian pencon. Mi jam plurfoje tion faris.' Ja, tiu klarigo ŝajnis al mi stulta, sed la viro aspektis, kiel se li kreskis kun aŭtomato, kaj mi estis sufiĉe stulta por obei lin. Mi enĵetis moneron, kiun mi kredis penco. Sed nun mi vidas, ke estis duŝilinga monero. La stultulo iamaniere pravis: jen kion mi ricevis!"
  Li premis bonbonskatolon antaŭ mian nazon.
  "Du ŝilingoj kaj unu penco! Mi vendas ĝin por triono de miaj kostoj."
  "Vi ĵetis la moneron en eraran truon."
  "Mi scias", li respondis kontente, kiel ŝajnis al mi. Li ne estis ĝentila viro. Se iu alia estus tie, kun kiu mi povus babili, mi lasus lin.
  "Ke mi forĵetis la monon, tio ne tiom kolerigas min; sed ke mi ricevis tiun ĉi diablan aĵon, tio malkvietigas min. Se mi trovus tiun stultaĉan stultulon, mi per ĝi fermus al li la bekon."
  Ni iris silente sur la perono.
  "Ja ekzistas tiaj homoj sur la mondo", li komencis, kiam ni turniĝis. "Homoj, kiuj en ĉion enmiksiĝas kaj al ĉiu donas konsilojn. Iam mi pro iu tia stultulo eĉ sidos en karcero, mi scias. Siatempe mi havis ĉevaleton." (Mi taksis la viron etbienulo, lia vorto iel odoris de tero kaj sterko.) "Ĝi estis vera kimra ĉevaleto, belega besto. Tutan aŭtunon mi paŝtis ĝin kaj iun tagon mi volis iom promenigi ĝin. Mi ĝuste havis iajn okupojn en Amersham. Mi jungis ĝin kaj ekveturis tien, estas nur du mejlojn for de mia kabano. Ĝi estis iom malkvieta kaj multe ŝaŭmis, kiam ni atingis la urbon. - Iu viro staris ĉe la sojlo de la trinkejo. kaj li diris: 'Tio ĉi estas belega ĉevaleto.'
  'Jes, vere ĉarma, ' mi diris.
  'Oni ne rajtas ĝin tro rapidigi, dum ĝi estas juna.'
  Mi diris: 'Dek mejlojn ĝi havas malantaŭ si kaj mi havis plenan laboron por malsovaĝigi ĝin. Mi estas certe pli elĉerpita ol ĝi.'
  Mi eniris, aranĝis miajn aferojn kaj kiam mi eliris, la viro daŭre staris tie. - 'Ĉu vi reiros laŭ la suprenvojo?' li demandis min.
  Jam dekomence la viro iel malplaĉis al mi. Sed mi diris: 'Nu ja, mi ja devas atingi la alian flankon, kaj se vi ne havas novan patenton por fari la suprenvojon, sen veturi supren, mi devas unue iri tien.'
  Li diris: 'Obeu min! Antaŭ ol vi foriras, donu al ĝi duonlitron da hela biero.'
  'Ĉu biero?' mi demandis. 'Stultaĵo, ĝi ja estas abstinenculo.'
  'Tio ne gravas', estis la respondo. 'Donu al ĝi duonlitron da biero. Mi konas ĉevaletojn. Tio ĉi estas eminenta, malalta ulo, sed ankoraŭ ne sufiĉe fortika. Duona litro da biero, kaj ĝi aliros tiun suprenvojon kiel ŝnurvojo, sen iel ajn laciĝi.'
  Mi ne scias, kio estas kun tiuj homoj. Pli poste vi miras, kial vi ne forbatis lian ĉapelon de la kapo, aŭ puŝis lin en akvoputon. Sed unue vi obeas lin. Mi mendis duonlitron da biero kaj elportis ĝin el la trinkejo. Duona dekduo da bubaĉoj staris tie ĉirkaŭe kaj kompreneble diligente mokis min.
  'Vi igas la ĉevalon sur la pekan vojon', diris unu el ili. 'Venontfoje ĝi volos kartludi, ĝi prirabos bankon kaj murdos sian propran patrinon. Tio estas ĉiam la sekvo de bierglaso. Vi legu esplorojn pri tio.'
  'Tion ĝi ja ne trinkos', opiniis alia. 'Ĝi ja estas sengusta kiel verŝakvo. Iom da ŝaŭmo estas bezonata sur ĝi.'
  'Ĉu vi eble ankaŭ havas cigaron por ĝi?' demandis la tria.
  'Taso da kafo kaj sendviĉo pli plaĉus al ĝi en tiel malvarma tago', rimarkigis la kvara.
  Tiun fluidaĵon mi jam volis forverŝi aŭ mem eltrinki; ĉar estis vere stulte doni bonan bieron al kvarjara ĉevaleto; sed tuj kiam la besteto ekflaris la trinkaĵon, ĝi etendis la kapon kaj trinkis kiel honesta kristano - kaj mi ensaltis la ĉaron kaj ni ekmarŝis sen bruego. La suprenvojon ni venkis tute facile. Poste la trinkaĵo atingis ĝian kapon. Jam plurfoje mi akompanis ebriulon hejmen, kaj ne ekzistas pli malagrabla okupo. Ankaŭ ebriajn virinojn mi jam vidis, ili estas eĉ pli teruraj. Sed neniam ajn mi pretos okupiĝi pri ebria ĉevaleto. Ĉar ĝi estas kvarpieda, ĝi kapablas stari, sed rekte ĝi ne povis iri, gvidata ĝi ankaŭ ne volis esti. Jen ni estis je unu flanko de la vojo, jen je la alia. Kiam ni ne estis je la flanko, ni staris oblikve, en la mezo. Malantaŭ mi mi aŭdis biciklan sonorilon, sed mi ne rajtis turniĝi. Al la biciklanto mi povis nur krii, ke li restu, kie li estas.
  'Mi volas preterpasi!' li ekkriis, kiam li alproksimiĝis.
  'Facile dirite, sed vi ne povas.'
  'Kial ne? Ĉu vi deziras la tutan vojon por vi mem?'
  'Jes, kaj ankaŭ iom pli', mi respondis.
  Duonan mejlon li sekvis min kaj blasfemis kiel ŝuisto. Kaj ĉiam, kiam li vidis iom da spaco, li volis preterpasi. Sed la ĉevaleto malhelpis lin. Mi kredas, ke vere nur pro obstino.
  'Vi jatute ne scias konduki', kriis la biciklanto.
  Li pravis, kaj mi jam estis tute elĉerpita. Sed la biciklanto finfine ankaŭ eksplodogis min.
  'Kial vi tion diraĉas al mi!' mi rekriis. 'Insultu la ĉevalon, se vi nepre devas insulti. Mia kapo estas plena eĉ sen tiu via sonorilado. Malaperu anstataŭe, vi nur incitas ĝin.'
  'Kio okazis al via ĉevalo?'
  'Ĉu vi estas blinda?' mi respondis. 'Ĝi estas ebria.' - Tio sonis stulte, sed la vero ofte sonas stulte.
  'Jes, unu el vi estas ebria', li respondis. 'Je Dio mia, plej volonte mi vin elĵetus el la ĉaro.'
  Eble li tion farus, mi estus tre kontenta, se li eltirus min el la ĉaro. Sed tio nek estis destinita al mi nek al li. Tiam la ĉevaleto turniĝis, verŝajne la biciklanto tro proksimiĝis al ĝi. Mi aŭdis krion kaj blasfemon, kaj jam mi estis malseka de la kapo ĝis la piedoj. Poste la ĉevalaĉo ekkuris. Ĉarego venis renkonten, la ĉaristo ronkis alte sur la ŝarĝo. Estas honto, kiel senzorgaj estas la ĉaristoj - estas vere strange, ke ne okazas pli da akcidentoj. Mi kredas, ke la viro ankoraŭ ne scias, kio okazis al li. Mi ne povis turniĝi por rigardi, kiel estas kun li. Nur la komencon mi vidis. Duonvoje suben en la deklivo mi aŭdis policanon krii post mi, verŝajne pro troa rapideco. Duonan mejlon antaŭ Chesham ni renkontis lernantinojn el iu knabina lernejo, ili iris pare unu post la alia. Mi vetas, ke la knabinoj ankoraŭ hodiaŭ rakontas, kion ili tiam travivis. La maljunulino certe kolektadis ilin dum tuta horo.
  En Chesham estis foiro kaj mi certas, ke Chesham neniam antaŭe vidis tiel viglan foiran tagon. Tra la urbo ni veturis certe je tridek mejloj po horo. Neniam antaŭe mi vidis tiom da homoj en Chesham. Kutime ĝi estas dormema nesto. Mejlon post Chesham montriĝis poŝta vagono. Mi jam ne plu atentis tion. Mi tiel kutimiĝis, ke ne gravis, kio okazas, mi estis nur scivolema. Kiam la poŝta vagono estis nur kelkajn metrojn for, la ĉevaleto subite haltis, tiel ke mi falis de la sidloko kaj troviĝis en la ĉaro. El la ĉaro mi ne povis veni, la sidilo kuŝis sur mi. Mi vidis nur la ĉielon kaj jen kaj jen la kapon de la ĉevaleto, kiam ĝi leviĝis sur la malantaŭaj kruroj. Sed mi povis aŭdi la rimarkon de la postiljono kaj mi rimarkis, ke ankaŭ li malĝuas la situacion.
  'Forigu tiun ĉi diablan cirkon for de la vojo!' li kriis. Se la viro nur estus malferminta la okulojn, li vidus, ke mi estis senpova. Mi aŭdis, kiel liaj ĉevaloj leviĝas kaj hufobatas. Ĉevaloj ja estas tiaj: se ili vidas frenezulon, tiam ili ĉiuj frenezemas.
  'Tiru ĝin hejmen kaj ligu ĝin al la trogo', kriis la postiljono.
  Poste spasmo kaptis maljunan virinon kaj ŝi ekridis kiel hieno. Tio reinstigis la ĉevaleton kaj ni kuris, kiel mi povis prijuĝi laŭ la nuboj, galope iajn kvar mejlojn. Poste ĝi ekpensis, ke taŭgus trasalti barilon, kaj ĉar ĝi imagis al si, ke la ĉaro ĝenus ĝin je la salto, ĝi komencis disbati ĝin en erojn. Neniam mi kredis, ke eblas disigi la ĉaron en tiom da pecoj. Kiam ĝi disrompis ĉion, escepte de kotŝirmilo kaj duona rado, ĝi ekkuregis pluen. Mi restis inter la rompitaĵoj kaj fine iom respiris. Iam malfrue en la posttagmezo la ĉevaleto venis hejmen kaj mi estis kontenta, kiam mi sukcesis vendi ĝin por kvin pundoj. Dek pundojn mi devis alpagi por ripari ĉion.
  Ankoraŭ hodiaŭ la homoj pikas min pro la ĉevaleto kaj nia abstinencula societo pretigis eĉ predikon pri ĝi. Tiel okazas, kiam oni sekvas konsilojn."
  Mi komprenis lian ĉagrenon kaj simpatiis kun li. Ankaŭ mi devis suferi pro similaj konsiloj. Mi havas inter la konatuloj aĝiotiston, kiun mi jen kaj jen renkontas. Unu el liaj plej fervoraj deziroj estas riĉigi min. Sur la Threadneedle-strato li kaptis min. "Ho, ĝuste vin mi serĉadas. Ni kreu malgrandan akcian societon kun limigita respondeco." Li ĉiam fondadas malgrandan a.s.k.l.r. kaj por ĉiu cento da pundoj, kiun vi enmetos en ĝin, vi rericevos milon. Se mi estus aliĝinta al ĉiuj liaj malgrandaj a.s.k.l.r. mi valorus hodiaŭ du aŭ tri milionojn da pundoj. Sed mi ne aliĝis al ĉiuj liaj malgrandaj a.s.k.l.r. Nur al unu, antaŭ jaroj, kiam mi ankoraŭ estis juna. Kaj mi daŭre estas en ĝi; la amiko certigas, ke la kvoto iam alportos milojn al mi. Sed ĉar mi bezonas kontantojn, mi volonte vendus mian kvoton al iu ajn honestulo, kun rabato, sed kontraŭ kontantoj. -- Alia mia konatulo havas amikon, kiu havas kontakton kun bredejo de vetkurĉevaloj. Mi kredas, ke multaj havas tiajn konatulojn. Ili estas tuj antaŭ la vetkuroj tre popularaj. sed tuj post la vetkuroj terure malŝatataj. -- Iu tria bonvolulo plej volonte dediĉas sin al plibonigo de nia manĝo. Iun tagon li alportis ion en iaspeca pakaĵeto kaj fermis ĝin en mian manon kun mieno, laŭ kiu li estis forprenonta la pezon de ĉiuj zorgoj for de miaj ŝultroj.
  "Malfermu kaj rigardu!" li diris per voĉo de fabela sorĉisto.
  Mi malfermis kaj rigardis, sed ne fariĝis pli saĝa.
  "Tio estas teo", li klarigis.
  "Ho", mi respondis, "kaj mi kredis, ke estas snuftabako."
  "Nu, se ni pripensas detale, ververe tio ne estas teo, sed tute speciala teo. Eltrinku taseton kaj neniam vi trinkos alispecan teon."
  Li pravis. Mi eltrinkis taseton kaj mi ne plu havis deziron iam ajn trinki teon. Mi nenion alian deziris ol iri al soleca loko kaj morti. Post unu semajno li vizitis min.
  "Ĉu vi memoras la teon, kiun mi donis al vi?"
  "Kiel mi ne faru", mi respondis. "Mi neniel povas liberiĝi de tiu gusto."
  "Ĉu ĝi damaĝis vin?" li demandis.
  "Ne tro, mi jam trasuferis tion."
  Mi vidis, ke li enpensiĝis. "Tiam vi prave diris", li daŭrigis, "estis snuftabako, speciala speco, oni sendis ĝin al mi rekte el Hindio."
  "Bele ne estis, mi devas diri."
  "Estis stulta interŝanĝo, laŭ mia kulpo", li daŭrigis, "mi certe interŝanĝis la pakaĵetojn."
  "Nu ja, homo povas erari, sed kun mi vi neniam plu eraros."
  Ni ĉiuj volonte donas konsilojn. Iam mi havis la honoron servi maljunan viron, kies profesio estis doni jurajn konsilojn, vere bonegajn konsilojn. Kiel plejparto de la homoj, li tre malmulte utiligis sian jurkonon. Iam mi aŭdis lin diri al pasia procesemulo:
  "Se vagabondo haltigus min surstrate kaj postulus mian ĉenhorloĝon, mi defendus min kaj ne donus ĝin al li. Se li dirus: 'Do mi perforte prenos ĝin', mi dirus al li, kvankam mi estas maljuna: 'Nur venu kaj prenu ĝin, se vi povas.' Sed se li dirus al mi: 'Bone, mi do vokos vin al juĝejo kaj devigos vin doni ĝin', mi tuj prenus ĝin el la poŝo, metus en lian manon kaj petus lin ne plu perdi tempon kun mi. Kredu al mi, mi liberiĝus malmultekoste."
  Sed tamen tiu maljuna sinjoro iris al juĝejo kun sia najbaro, nome pro mortinta papago, kiun neniu en la mondo taksus eĉ unu ŝilingon valora, dum li postulis minimume cent pundojn por ĝi.
  "Mi scias, ke estas stulte. Mi ne havas certan pruvon, ke lia kato kulpas, sed li pagu, ĉar li diris al mi, ke mi estas malbenita paragrafulo, aŭ oni pendigu min."
  Ni ĉiuj scias, kiel oni faras pudingon. Ni ne asertas, ke ni kapablas fari ĝin. Tio ne gravas. Nia tasko estas kritiki la kuiristinon. Ni alprenas la rajton kritiki aron da aferoj, kiujn ni mem ne faras. Ni estas ĉiuj kritikistoj. Mi juĝas vin laŭ mia mezuro, leganto, vi verŝajne laŭ via. Sed ne rakontu tion al mi. Tion mi ne volas scii. Kalumniu min malantaŭ la dorso, tion mi preferas. Jam plurajn fojojn mi prelegis en salono, kiu estis tiel konstruita, ke mi devis eniri tra la sama pordo kiel la aŭskultantoj. Kaj ĉiun fojon mi aŭdis iun flustri al la najbaro: "Atentu, li estas tuj post vi." Ĉiun fojon mi estis dankema al la flustrinto.
  En bohemeca klubo mi iam trinkis kafon kun verkisto, larĝŝultra, fortika sinjoro. Alia membro de la klubo alsidiĝis kaj diris al la amiko: "Mi ĵus finlegis vian lastan libron kaj mi senkase diros al vi, kion mi opinias pri ĝi." La verkisto glate elĵetis: "Mi avertas vin, -- se vi faros tion, mi rompos vian kapon."
  La liberan tempon ni plej ofte foruzas pikante unu la alian. Kiam ni fanfarone iradas ĉirkaŭe kun alten levita nazo -- estas vera miraklo, ke ni ne iun tagon renversiĝas de tiu ĉi nia malgranda tero en la universon.

Jerome K. Jerome

Tradukis Margaret Munrow kaj Franko Luin

ip地址已设置保密
2008/5/23 10:22:09

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询