dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → TEVENDISTO de Susil (Bharato)

您是本帖的第 1452 个阅读者
平板 打印
标题:
TEVENDISTO de Susil (Bharato)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
TEVENDISTO de Susil (Bharato)
TEVENDISTO de Susil (Bharato)

Esperantigis Earl Galvin

Mi naskigxis la tagon de la plenluno post Divali la Hinda festo de lumoj, kaj laux mia nun cxifona lernejatestilo, mi 35-jarigxis la pasintan semajnon. Mia vivo en la tevendejo komencigxis la tagon post la funebrajxoj de mia patro, mortinta en konsiderinde sanga akcidento cxe la muelejo. Tiutempe mi estis en la tria lerneja klaso. La muelejestro donis mil rupiojn al mia matro [patrino], pli por silentigi sxin ol pro kompato. Sxi tuj acxetis oron kaj deponis gxin ristorne kontraux banka monprunto akirebla pro sxia vidveco. Sxi nun devis subteni la familion (miajn tri fratinojn, fraton, kaj min), do post du tagoj sxi acxetis noteble oldan sed tre gravedan bubalon.

Mi rare auxdis mian matron levigxi en la preauxrora lumo por melki kaj mangxigi nian tre amatan bubalon kaj sxian idon. Poste, sxi kutime skuis min veka. Mi duonfale ellitigxis kaj visxetis la vizagxon per akvo. Poste mi iradis kun la laktomo tiutaga ses pasxojn al l'apuda tevendejo. La tevendejo estis palmfolia konstruajxo kun propra puto kaj staris en vico kun cxiuj aliaj domoj kontraux la mueleja muro. Ofte mi alvenis al la teejo antaux ol la proprietulo komencis bruligi la bragxbriketojn por la unua poto da teo. Kutime, la unua kliento estis rikisxisto hejmeniranta post nokto pasigita trovante diversajn veturigotojn, eble virojn sxtelirantajn hejmen de la prostitua kvartalo.

Kiu povus listigi la kiomon da taskoj farataj de nauxjarulo en tevendejo? Se oni tiel laborintus, listigi ilin ne dezirindas ajnokaze. Mia rutino estis meti neeman tigeton (ofte uzatan de neurbaj Bharatanoj por purigi la dentojn) en la busxon kaj cxirkauxumi gxin dum mi plenigis unu akvujon post alia por teo. Mi tiel lertigxis tiurilate ke miaj dentoj jam puris kiam la lasta akvujo plenas. Poste mi samile skrapis la langon por ankaux purigi tion. Strangas, sed mi rimarkas ke alilandanoj ne gxenas sin per langpurigo. Nu, ili cxiel kuriozas.

Kiam mi lauxtempe kunordigis cxion, mi jam finkuiris la trian idlian rizkukon kiam la proprietules edzino deprenis la vaportukon. La unuaj du estis por sxia filo, du jarojn pli agxa ol mi. Tio tute ne gxenis min; li estis mia unua amo, kaj mi ne kapablis jxaluzi pri li. Dum postaj jaroj, kiam li foriris al la universitato, mi volonte rearangxis cxiujn miajn aferojn por pasigi solan horon kun li.

La teejo malfermigxadis gxuste kiam la stratlampoj elsxaltigxis kaj la suno levis sian vizagxon super la muron. Gxi fermigxis gxis la dek-unua matene, kaj poste reapertigxis je la kvara. Gxi fermigxis por la nokto gxis la deka. Vintre gxi kutime fermigxis multe pli frue; la demontara frido pelis la plej mense sanajn Bharatanojn internen kie eblis sidi antaux bovsterka fajro garda kontraux la frido kaj la moskitoj.

Unu el tiaj malvarmaj vintraj noktoj miajn okulojn malfermis Prasad, la filo de l'proprietulo. Li komencintis porti tukon sxovitan sub sia talisxnureto antauxe, pasantan sub sia ingveno, kaj ankaux sxovitan sub la sxnureto malantauxe. Tio pensigis min; ni cxiam kutimis iri al la kanalo tagmeze por banigxi nudaj, do mi demandis al li kial li portas cxi tukon. Li diris al mi ke li komencas malmoligxi dumbane. Tion mi jam bone sciis; jam pli ol unufoje mi rigardis lin, strabe, dum ni sekigxis en la sunlumo, sed mi neniam diris ion ajn. Mi ankaux rimarkis ke li ne havas pubharojn, dum cxe mi jam ekkreskis kelkaj.

Tiutempe mi jam komencis resti la tutan nokton en la teejo por ke mi povu bruligili la fornon matene kaj doni al lia patro aldonan dormhoron. Mia matro alportis la lakton cxiumatene, kaj sxi restis por purigi la potojn per fornaj cindroj kaj raspa kokososxela finajxo. Baldaux mi ricevis permeson efektive prepari la teon, kio estis rangaltigxo en mia kariero. Dum mi kusxis duondorme en la tebutiko nokte, mi pensadis pri la diversaj viroj alvenintaj tiutage, elektis unu, kaj bildigis al mi lian korpon. Mia peniso malmolis, kaj mi tenis gxin forte sed pli mi ne faris. Mi tute ne havis ideon pri io plia.

Unu nokton, kiam liaj gepatroj iris al la kinejo kaj ni kurbe kusxis subkovrile sur la bufedo, Prasad petis permeson tusxi mian pubhararon. La ideo tiom ravis min ke mi preskaux falis de sur la bufedo. Post dek minutoj mi sentis ke mi falas de sur la tero mem. Nekredebla umajxo elsxteligxis el interne de mia ingveno kaj sxprucis sur Prasad. Mi simple kusxis stupore dum sxajna cxiamo. Mi neniam poste sentis tian tempotordon, sed gxi proksimas al la sento post fumado de ganjan (kanabo). Mi supozas ke fakte ne pli ol minuto poste li metis al mi demandon.

"Cxu vi scias pri kio estas tio?"

"Ne, mi anhele respondis.

Mi ne scias cxu li priskribis gxin al mi same kiel farus nia amata Rabindranath Tagore (Nobel-premiita Bengala poeto) [multaj verkoj de Tagore jam Esperantigitas], sed mi bone komprenis lin. Tiumomente mi konstatis ke mia mano ankoraux tenas lian penison, kaj li tenas mian manradikon kaj movas gxin sore-sobe. Mi multe lernis tiun nokton. Post tri jaroj kaj multaj kunaj aventuroj, Prasad foriris al la plej proksima granda urbeto por la lastaj gimnaziaj klasoj. Mi sentis min tute perdigxinta.

Prasad revenis hejmen fine de l'unua semestro. Ni okulumis unu l'alian la tutan tagon, riciproke ridetis kaj kunbrosigxis. Lia patro donis al li rupion kaj mi iris al la kinejo por la unua fojo en mia vivo. Je la interpauxzo ni decidis ne reeniri la kinejon kaj anstatauxe iris al la kanalo kaj banigxis. Kiam ni revenis hejmen, li diris al mi ke li konvinkis sian patron permesi al li lui cxambreton proksime de l'universitato.

Miaj du pli junaj kunidinoj nun adoleskigxis kaj mia pli agxajam preskaux frauxlinigxis. Nia domo staris cxe unu fino de la mueleja muro, kaj cxe la mala fino logxis oldviro sen familio. Kiam li bone fartis, li tiris unu el la plej malnovaj biciklorikisxoj iam ajn viditaj. Tio multe tusigis lin. Kelkfoje mi scivolis cxu li movas la rikisxon aux cxu gxi movas lin. Cxiumatene, ecx se la tusado preskaux pelis liajn cxurovojn en la gorgxon, li elvagis je iu frumatena horo kaj elgrakis "chai" (teon). De tempo al tempo li pensigis min pri papago elpasxanta el la kagxo. Estis mia tasko lasi kion ajn mi faras kaj porti al li glason da teo kun aldona kulerpleno da sukero ene.

La saman tagon de Prasades reveno de l'universitato, la solula olda rikisxisto mortis. Li fakte jam de monatoj mortadis, kaj la cxemura logxantaro portadis al li mangxojn, irigis lin al la kuracisto, kaj gxenerale zorgis pri li - afero ne rara mez la malpuro kaj povracxejo de nia vivo. Gxis sia lasta momento li tre aprezis ajnan vizitanton. Tri tagojn poste mi auxdis lauxtajn krivocxojn. La muelejestro, minacinte malkonstrui la malnovan domon kaj ekposedi la spacon por unu el siaj laboristoj, devis retreti antaux la kolera najbararo. Evidente mi heredis la domon kaj la rikisxon, kaj miaj najbaroj ne volis ke li alpropigu al si mian heredajxon. Cxio cxi nur cxar mi ofte helpis la oldulon purigi la veturilon dum la somero kaj estis la malplej gxena el la niastrata junularo. La inoj interdividis liajn aliajn posedajxojn, kaj oni rompis lian argilan potaron, laux tradicio, kaj lia lito kremaciigxis kun li.

Kaj kion mi farus per rusta malnova rikisxo kaj truplena cxambro? La patro de Prasad donis al mi cxiun bezonatan respondon. Li pruntedeonis al mi suficxan monon, kontraux mia onta salajro, por ripari la rikisxon kaj instigis min arangxi refarbigon. Mi sidis multajn noktojn post la teeja fermo kaj forskrapis la rustajxon. Prasades patro luigis la rikisxon dumtage, kaj li kolektis la lupagon gxis mia sxuldo al li repagitis. Mi tiris l'aferacxon de la tebutika fermotempo gxis post la fino de la malfrua kino. La kinejo ofte ne fermigxis gxis la dua matene kaj longa veturo fojfoje dauxris horon. La laboro estis peniga. Estis bone, tamen, vidi la monsumon kreski sur la paperslipo kune konservata de Prasades patro kaj mi. Post jaro mi sxparis suficxan monon por acxeti novan rikisxon.

Post tago da peza laboro mi rutine falis en la liton elcxerpita. Ecx malfacilis resti veka suficxe longe por orgasmigi min pensante pri Prasad. La somero antaux lia foriro al la universitato mi ne tiris la rikisxon krom por veturigi lin ien. Li nun havis multajn amikojn kaj ofte tri el ili kunarigxis en la rikisxo. Mi veturigis ilin al la hejmo de unu aux alia aux al la kinejo kie mi atendis ilin ekstere gxis la fino de la lasta filmo.

"Kaj nun mi pagos vin pro la rikisxoveturo," li diradis kiam ni alvenis hejmen kaj kusxigxis sur la lito.

Escepte de puba hartufeto, Prasad senharis. Pli kaj pli li voluptigis min. Tisomere li diris al mi ke li spektis la harojn sorkreski de mia umbiliko kaj malrapide sternigxi sur mia brusto. Li diris ke cxiufoje kiam li venis hejmen post semestro li avide scivolis cxu gxi jam atingis miajn cicojn. Preterfoje li pasigis la fingrojn trans mia vizagxo tiun someron. Cxiu faro lia voluptigis min. Mia plej sxatata lertajxo lia, tamen, okazis noktojn kiam mi jxus razis min kaj li langumis mian tutan vizagxon.

Tiu somero varmegis multrilate. Labori en la teejo kaj samritmi kun Prasad lasadis min elcxerpita. L'oldules domo, nun la mia, atingis sian finon; la lasta luanto foriris cxar la strukturo tiom kadukis. Prasades patro ripete diris ke mi faru ion tirilate. Mi konsentis, sed trovi la tempon pli malsimplis ol trovi la monon. Prasad decidis malkonstrui la domon por mi. La kvar cxefaj plafontraboj ankoraux bonis, do ni sxparis ilin kune kun manpleno da bambuo. La palmfolioj tauxgis nur kiel bruligajxo. La lokaj spertuloj diris ke la koto ankoraux bonas, do Prasad stakigis gxin cxe unu flanko kun cxiuj planksxtoneroj.

Dum la postaj monatoj mi haltis vojflanke, kiam mi ne havis veturigaton, por preni ajnajn forlasitajn brikojn troveblajn. Mi prunteprenis monon de mia matres orprunto por acxeti novajn fostojn kaj palmfoliojn. Unu tagon Prasades patro venis laux la pado kun sxpato kaj montris al sia filo kiel fosi la fundamenton. Unu matenon, mez la fosado, li faligis la sxpaton kaj rapidis trovi min cxe la teejo. Mi supozis ke li nur deziras teon aux akvon, kaj mi havis ambaux pretajn.

"Mi bezonas la helpon de Susil kelkajn minutojn, mi petas," li diris al la patro.

Lia patro, kiu nun plejparte nur sidadis kaj kolektis monon de la klientaro, simple kapjesis. Dum ni iris al la fosadejo, mi supozis ke Prasad nur deziras mian helpon por movi iom da roko. Li diris nenion.

"Restu silenta kaj rigardu sub tiu angulsxtono," li diris mallauxte kiam ni fine atingis la fosajxon.

Mi trovis kesteton el rustimuna acero kiun li jam visxpurigis. Kiam mi rigardis internen mi rimarkis manglastotratam - la orajxo ligata cxirkaux la kolo de ino dum geedzigxa ceremonio. Mi jxus rigardis la dorsflankon kiam Prasad ekplukis gxin de mia mano kaj metis gxin en la posxon. Mi rigardis lin suprizite.

"Nu, reiru al la teejo. Cxu vi opinias ke mia patro pagas vin por frekventi konstruejojn?" li diris. Lia vocxtono tremigis min, sed pro ekscitigxo, cxar cxi specifa tono signifas ke li elpensas ian petolajxon.

Je la kvina li venis kovrite de koto kaj polvo kaj diris ke ni kune iru banigxi. Li ankaux kredis ke bonus porti kokoson al la templo kaj peti benon por la komenco de la vera konstrulaboro, ekonta la morgauxon. Cxe la templo, en obskura angulo, Prasad metis la orajxon sur sxnureton, kiun li poste vindis cxirkaux mian talion.

"Nun vi apartenas al mi por cxiam," li flustris.

La postan matenon masonisto venis por prilabori la domon. Li estis proksimume samagxa kiel ni du kaj logxis en la preterangula domaro. Prasad iris kaj laboris kun li. Li revenis je tagmangxo kaj diris al mi ke li pasigis la matenon rigardante la masoniston.

"La oro sxajnas tre maldika," mi diris, sentante iom da jxaluzo.

Tio elvokis nenion pli ol lia kutima "Mm-hmm" vocxumo. Lauxsperte mi sciis ke senutilas disputi.

"Ankaux mi rigardadas la knabon," mi finfine konfesis. "Vi pravas, li ja havas belan korpon."

Evidente mi treege naivis tiutempe. Mi rigardis cxiujn sen ajniam pensi ke ankaux ili spertus la saman deziron reciproke spertatan de Prasad kaj mi. Mi malofte pensis pri kion ni faras. Ni faris kion ni faras, kaj plia scio ne bezonatis.

La muroj de mia nova domo malrapide kreskis supren per la koto, brikoj, kaj sxtono. La kvaran nokton Prasad diris al mi ke li intencas inviti la masoniston akompani lin al la kinejo la morgauxon. Li petis min alporti botelon de grogo; li konjektis ke survoje hejmen li haltos cxe la kanalo, trinkos la grogon, kaj improvizos. Mi tute frenezis la postan tagon. Mi preskaux misversxis la lakton. Mi preparis tutan poton da teo sen sukero kaj ricevis la kriplendojn de kompatinda rikisxisto jxus portinta sxargxon da terpomoj al l'apudvoja merkato.

Tivespere mi ripozis sur la betona kanalrando kun Prasad kaj la masonisto. Ni kviete trinketis el l'alportita botelo. Kiam la botelo malplenis, ni sidis tie en silento. Mi havis nenian ideon pri kio farendas, kaj Prasad sxajne perdis cxiujn ideojn al mi rakontitajn l'antauxan nokton.

"Cxu vi du kune sxprucigas?"

Tion diris Ramana, la masonisto. Ni diris nenion, kaj mi imagas ke li versxajne sentas grandan panikon, ne sciante pri kiel ni reagos. Lante Prasad turnigxis flanken.

"Kial, cxu vi deziras kunfari kun ni?"

Estis la lasta semajno de la universitata ferio, kaj Prasad bedauxris ke li ne pli frue agis. Ni pli banigxis nokte kaj pli ofte iris al la kinejo tiun semajnon ol iam ajn antauxe. Prasades matro dauxre plendis pri nia malfruhora revenado, sed lia patro, kiel kutime, diris nenion. Mi provis konduti kvazaux negxenata la matenon kiam Prasad vestis sin kaj iris kun la gepatroj por trafi la buson al Azidur. Li estis ironta al universitato kie li akiris bonan postenon pro siaj bonaj studnotoj.

Ramana restis. Li revenis preskaux cxiun duan nokton, gxuste lauxtempe por la lasta taso de teo antaux ol mi estingis la fornon. Li atendis gxis mi fermis la butikon, kaj ni poste lauxiris la rizmuelejan muron al la nun preskaux finkonstruita domo. Cxe la flankmuro estis malmulta lumo, do ni supergrimpis gxin en la muelejan konstruajxaron. Unu nokton Ramana diris al mi ke de tri jaroj li venadas al la teejo nur por espereble vidi erektigxon restantan post la prea nokto. Mi konstatis ke Prasad kaj mi virgulas kompar li.

La domo finfine konstruigxis kaj luitis. Mi ankaux posedis du rikisxojn, kio donis al mi bonan enspezon, do mi decidis ne plu labori nokte krom se unu el la rikisxoj ne luatas. Tamen mi neniam pensis pri alia laboro ekster la teejo; la teejo estis mi. La doma lupago kaj la enspezo de la du rikisxoj ebligis al mia matro ne plu labori. Prasades patro nun plejparte lasis la prizorgadon de la teejo tute al mi. Ofte li kolektis la kontantan monon, kaj malofte li preparis poton de teo por iuj liaj longtempaj konatoj.

Unu tagon Prasad sendis letereton al sia patro petante ke mi vizitu lin du tagojn. Lia matro pakis tutan sakon da frandajxoj por li, kaj lia patro sendis iom da aldona mono. Mi iris per la frumatena buso kaj li renkontis min cxe la stacidomo. Dum mia unua vizito ni piediris al lia cxambro. Cxi-foje ni iris rikisxe. Dum cxiuj tiuj jaroj mi neniam sidis apud li en rikisxo; cxiam mi tiris dum li sidas.

ip地址已设置保密
2008/6/1 9:50:06

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09766 秒, 4 次数据查询