dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Koloroj

您是本帖的第 2009 个阅读者
平板 打印
标题:
Koloroj
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Koloroj

Koloroj de Richard Hall

Triope ni sidis cxirkaux la tablo en la ligna dometo. Jose' Antonio, plej multe trinkinte, versxis por si glutojn da rumo, malpli ofte kiam la likvoro ekefikis. Hektor kaj mi rigardis lin. Mankis motivo por paroli, same kiel mankis motivo por malinstigi al Jose' Antonio drinkadi. Ni jam akceptis lian gastamon kaj ni devis resti. Post aldona horo li eble pretos. La rumo, la tajdoj, la levigxanta luno - eble ecx lia onklino Tata pistanta paston en la kuirejo - kunefikos por malligi lian langon. Sed ankoraux ne. Unu aux du fojojn li turnis la kapon kaj per la lumo de la kerosenlampo mi povis vidi maleskajxon sub liaj okuloj, briletan sur la malhela hauxto. Kaj li murmuris la nomon de sia amiko unu aux du fojojn. "Lindo." Pauxzo, poste, ree, "Lindo."

Hektor kaj mi rigardis unu l'alian de tempo al tempo. Mi ne sciis pri liaj pensoj, sed mi sciis ke mia propra koro plenas de bedauxro. Ni retropasxis plenan jarcenton dum nura posttagmezo, de la sxika mondumo de la Caribe Hilton al cxi malgaja urbeto fermita en mangiarba marcxo, kun reto de stratoj nomitaj Numero Uno, Numero Dos, Numero Tres. Urbeto enlogxata de malhelaj, malviglaj junaj viroj kun nenion por fari krom staradi kaj rigardi la preterpasantajn auxtojn. Mankis hotelo aux supermerkato - nenio troveblis krom etaj kafejoj kaj malpuraspektaj mangxajxvendejoj, kie kokosostakoj kusxis kiel tiom da homaj kranioj, kaj la fumo de la bragxfajroj portis tra l'aero la nauxzan dolcxan odoron de fritajxoj. Nenio krom putrigxo kaj dormemo kaj varmo kiel kargo de karberoj. Pli frue titage ni veturis laux la marborda vojo de San Juan, kaj mi vidis elementan lernejon kun rompitaj sxutroj, usonan posxtoficejon kun cxifona flago, kaj mortan katon pufigitan de larvoj. Sxokaj indikoj de komuna indiferento aux pigreco - sed Hektor sxajne ne rimarkis kaj mi ne malkasxis mian malguston. Mi estis gasto sur lia amata insulo. Krome, ni venis por cxeesti la feston, kaj li estis festhumora.

Ni lasis la auxton kilometron for de la urbeta centro. La lokon plensxtopis auxtoj sxovitaj en kortojn, sendomajn terpecojn, kaj la strandon. Hektor zorge sxlosis la auxton kaj sxaltis la sxtelalarmon. Poste ni kunigxis kun la turistamaso.

Laux euxropaj normoj la festo ne imponis. Post jama sperto de la "feria" en Sevilo aux la Palio en Sieno, veni al la Fiesta de Santiago Apostol en cxi malpura marborda vilagxo surprizas. Nenio videblas krom iom da maskuloj, iom da cxaroj, kaj iom da ekscitigxo kiam la statuo de Sankta Jakobo preterpasas - kaj jen cxio. Kie, oni demandas al si, estas la spektaklo, la pompo, la memoro de grandaj okazajxoj? Vere tieas nenio krom varmo kaj musxoj kaj malricxo.

Kaj rumo. Hektor kaj mi vagis tra la homamaso, irante de unu palmkabano al alia. "Un palito," Hektor diradis al ridetantaj mahagonkoloraj viroj, kaj tiuj versxis iom da rumo en papertason. "Salud," Hektor murmuris, kaj englutis gxin. Li multe sxvitis sed ne cxesis drinki, kaj ne iris en ombron. Finfine mi lasis lin kaj staris sub giganta "flamboyan'-arbo", kun supraj brancxoj brilaj pro floroj. Mi spektis de tie.

Post la preterpaso de la statuo de l' sanktulo, venis la gimnazia bando, kaj poste iuj oldinoj vestitaj en blanko. Malantaux ili alvenis la unuaj maskuloj. Tiuj estis viroj vestitaj kiel mezepokaj kavaliroj, kun blankaj kaj rozkoloraj maskoj strange netauxgaspektaj en la malhela homamaso. Ili cxirkauxkuris la placon amindumante al la juninoj dum cxiuj kriegis. Post iom da tempo venis alia grupo - viroj en groteskaj kornhavaj maskoj kaj longaj, buntaj roboj. Tiuj estis la "vejigantes", iu diris al mi - malbonaj spiritoj. Ankaux ili cxirkauxkuris, kaj dum mi spektis iliajn idiotajxojn mi sopiris al mia klimatizata cxambro cxe la Hilton. Hektor jam malaperis, kaj la julia varmo similis al kirasita pugno, kaj la rumo dormemigis min.

La postan momenton mi plenvekigxis. "Las mujeres locas!" sxrikis grasdika ino en flava pantalono, levante sian filon por ke li povu vidi. Vico de transvestitaj viroj - grandaj, fortikaj fisxistoj kaj konstrulaboristoj en kaptukoj kaj jupoj - aperis. Ili ege komikis. Iliaj mamoj falis en strangajn formojn, kaj iliaj pugoj remburitis per kusenoj. Ili parigxis kaj dancis folan fandangon cxirkaux la placo dum la homamaso frenezigxis kaj la infanoj imitis ilin. Kiam ili cxesis danci, ili komencis peti monon, kaj cxirkauxis la nepagemulojn kaj batis tiujn per la mamoj. Ili cxasis unu bone vestitan turiston gxis tiu atingis sian auxton kaj ensaltis, sxlosante la pordojn.

Mi renkontis Hektoron tuj post la transvestitara malapero cele al la plagxo. Li estis sidanta sur la sxtuparo de la sxtona pregxejo, kun suprajxo same sulketa kaj griza kiel elefanthauxto, parolante al granda malhela viro. Li alvokis kaj prezentis min.

"Jose' [pr. hxose'] antauxe estis unu el la 'locas'," Hektor diris, mansvingante en la direkton de la plagxo.

Jose' rigardis min kaj kurbigis siajn malhelajn manojn super la brusto. "Mi havas 'tetas' kiajn vi neniam vidis cxe ajna ino," li diris. Enestis io forta, preskaux minaca en la diro, kaj mi sukcesis aprece kapjesi.

"Mia matro estis 'mantenedora'," li aldonis.

"Tio signifas ke sxi prizorgis la statuon de la sanktulo," klarigis Hektor.

"Cxu vi vidis gxin?" demandis Hose'.

Ja mi vidis gxin, la sanktulon sur blanka cxevalo, kun levita argxenta glavo en la mano, kaj Mauxra kapo sub la cxevales piedoj. Seso da viroj tiris la cxaregon.

"Neniu prizorgis la sanktulon kiel mia matro," dauxrigis Jose', kunpremante la pugnojn. Ili same grandis kiel boksogantoj. "Post sxia morto, ili donis gxin al alia ino. Mallicas al viroj prizorgi la sanktulon." Li forturnis la kapon, kaj mi sensis ian doloron, kaj poste malatentis gxin.

Kvazaux por certigi la impreson de forto, Jose' ekstaris. Li estis grandega, monumenta, kiel unu el tiuj statuoj starantaj en socialistaj placoj kun nomoj kiel Laboristo aux Tritiko aux Masxinaro. Liaj trajtoj, sub la malhela hauxto, estis akraj, preskaux indianaj. Me rememorigis al mi ke la Tainoj logxis cxi tie longe antaux l'alveno de la sklavosxipoj. Li rigardis min kaj ridetis.

"Mi deziras ke vi venu al mia domo," li diris. Li gestis al la plagxo. "Ni trinkos iom da rumo."

Mi dirontis ke mi jam havis suficxe da rumo, sed Jose' jam proksimigxis al mi - proksimis kun tiu siaspeca intimo de latinidoj, kiuj ne deziras multe da spaco inter homoj. Mi povis flari lin - gisteca miksajxo de sxvito kaj vegetajxo - kaj vidi la mallongajn harojn sub lia gorgxo. Mi rigardis al Hektor helppete, sed li ridetis. "Jose' deziras rakonti al vi sian rakonton," li diris.

Jose' nun preskaux pusxis sin kontraux min sxajne preta sobbati kaj sidigxi sur min, petegante pardonon.

"Kian rakonton?" Mi retropasxis iomete, sed Jose' sekvis.

"Rakonto pri Novjorko. Li opinias ke vi devas auxdi gxin."

Jose' prenis mian antauxbrakon. Lia polmo estis glitiga kaj papereca. "Vi venu, sinjoro," li diris. Mi senvole konsentis kaj ni iris al la auxto.

La domo de Jose' estis ligna kabano sur fostoj en bambuaro. Tra la bambuaro mi povis vidi la maron kaj auxdi la softan leksonon de l'akvo. La centra cxambro de la kabano enhavis tablon kaj kelkajn segxojn, kaj apogilon kun makulita matraco. La onklino de Jose', tre agxa kaj nigra, kun la samaj aglajn trajtoj kiel Jose', trenpasxe eniris. Poste mi auxdis sxin pistanta sur ligna bloko en la malantauxejo.

Jose' prezentis botelon de rumo kaj trovis iujn glasojn. Li kaj Hektor eksidis cxe la tablacxo, sed mi iris al la matraco kaj ekfumis por forpusxi la moskitojn.

La drinkado jam dauxris horon kiam Jose' finfine komencis. Je tiu tempo mi estis duone dormanta, forgesinte pri la malseko penetrinta mian pantalonon, kaj ecx pri la moskitoj. La rumo glatigis min, premis min en songxostaton, kaj tio faciligis por mi kompreni la hispanan de Jose'. Mi ecx ne devis traduki - la vortoj simple drivis de lia spirito al la mia, sen helpo de vortaro. Mi skribas ilin cxi tie nialingve, lauxeble laux mia memoro, atentigante al vi ke la hispana estas flora kaj dramega lingvo - eble pro la araba influo - kaj ke Jose', kiam li post cxio komencis, elsxpinis la frazojn kiel rakontisto en Afrika merkaturbo. Eblas ke li nur inventis la tutan rakonton, aux eble mi songxis gxin en tiu bambuaro en malhela kaj forgesita angulo de la mondo. Mi ne scias. Sed jen gxi. Vi mem decidu kiom, se ajniom, veras:

Vi logxas en Novjorko (li komencis) kaj tie cxio finigxis. Sed cxio komencigxis cxi tie en nia vilagxo, fondita de nigruloj preferantaj sian propran popolon en la marcxo ol la blankuloj en la urboj. Ho, ili petegis nin elveni, petegis nin iri kaj labori por ili, kiam niaj cxenoj rompitis kaj la Legxo de Abolicio liberigis tridek mil virojn kaj inojn. Sed ni pli sagxis. Ni sciis ke ni plej bone logxas cxi tie, kie nestas nokte la blankaj egretoj kaj matene kantas la pitirbirdoj. Kie neniuj palaj irlanddevenaj plantistoj pelas nin en la kankampojn, kie ne trovigxas kreolinoj kun hela hauxto kaj svingantaj ventumiloj, nek usonaj soldatoj kun glacibluaj okuloj kaj avaraj busxoj. Jes, ili deziris ke ni purigu iliajn domojn kaj portu iliajn sxargxojn kaj dormu en iliaj staloj. Demandu al Tata. Tata rakontos al vi pri la edzino de la cxefo cxe Fuorto San Cristobal, kiu venis cxi tien antaux duona jarcento kaj arigis servistojn por sia domo cxe strato Sol. Arigis ilin kiel bovojn kaj forportis ilin en sia armea auxto. Ni neniam revidis ilin.

Ne facilis por la restintoj. La sukertero malbonis. La marmuroj dispecigxis. La uraganoj severis. Kaj tute mankis mono. Kiam mi estis infano, ni vidis nur kvin auxtojn cxiutage cxi tie - kelkajn taksiojn, la psxtistan veturilon, kaj tiujn de administristoj de Canovanas. Apenaux suficxajn por rimarki. Sed ni havis nian maizon, kaj la golfo kaj la manglarbaro plenis je fisxoj. Ni felicxis. Pli felicxis ol nun, kiam la auxtoj preterpasas la tutan tagon kiel blatoj, kaj cxiu havas registaran monon en la posxo.

Mi deziris farigxi cxarpentisto. Tio estis mia revo. Mi lernis pri la lignoj - mahagono, cedro, kverko, pino. Ekomprenis cxiun - la fibrararangxon kaj la forton. En la lernejo mia unua leciono temis pri kiel kvadratigi lignopecon. Mi estis dekjara. Mi ankoraux povas senti la cedron en mia mano. Mia instruisto havis grandan sxildon super sia skribtablo kun la jena skribajxo: "Se vi havas nenion por fari, ne faru gxin cxi tie."

Ankaux Jaime [pr. hxajme] Fernando havis revon. Tial ni amikigxis. Korbopilko. La usonanoj kredas ke ili inventis korbopilkon, sed vere gxi estas hispana ludo. Ni scias pli pri gxi. Kiel sorcxi la pilkon por ke gxi neniam lasu la manon. Kiel sorsalti sub la korbo kaj reteni la spiradon por sxvebi en la aero momente. Jaime Fernando estis la plej bona korbopilkisto en la vilagxo. La plej bona en la tuta historio de la ludo. Unu jaron lia teamo venkis dudek tri fojojn sinsekve, inkluzive de la venko super la buboj de Toa Baja. Mi neniam forgesos la nokton, kiam ili revenis de tiu ludo. tre malfrue, kun la auxtoj rondirantaj en la vilagxa placo, kaj la buboj batantaj la flankojn kaj kriantaj, "Cxirinji', cxirinja', cxirinja'-nja-nja', Loizaj Indianoj, ra, ra, ra!" Cxiuj vekigxis kaj kuris por bonvenigi ilin - la knabinoj, la oldinoj, la fisxistoj, la tavernistoj. Ili auxdis la vokon dirantan ke denove iliaj filoj venis hejmen venkinte. Ho, mi sxatus esti tie denove, vidi la teamon hejmenveni, kaj reauxdi la "cxirinji'". Jes ja.

Jaime Fernando estis malgranda kaj rapida. Kiam li movigxis sur la ludejo videblis nur kupreca nebulajxo. Sed kiam li restis senmova videblis grifo kun brilaj okuloj kaj delikataj trajtoj kaj rideto kiel la brilo de sxauxmo. Kaj dolcxa! Se oni premus lin, sukersuko elvenus el li, same kiel se oni premus sukerkanon. Gxi elfluis sur lia mentono en rideto, tenera vorto. Lindo - li cxiam estis Lindo. Bela. Neniu nomis lin alie dum li logxis en cxi vilagxo.

Ni jam estis amikoj kiam ni estis dek-du-jaraj. "Panas." Cxu vi scias kio estas "panas"? Panfruktaj grapoloj, flankalflankaj, altaj en la brilaj verdaj arboj. Neniu krom Lindo povis esti mia "pana". Ni faris planojn. Li ludus korbopilkon televide kaj farus la Indianojn la plej fama teamo en la mondo. Li aperus en la televido, renkontus la prezidanton, irus al Rusio. Poste, la usonanoj farus paradon laux Broadway honore al li, kaj donus al li milionon da dolaroj, same kiel ili faris al Muhammad Ali.

Kaj mi estis konstruonta turon, turon de magia ligno en la montaro, kie la nuboj tusxas la teron kaj kreskas la gigantaj filikoj. Kaj kiam ni estos en nia magia turo, nenio malbona povos okazi al ni. Ni ne maljunigxos aux malbeligxos. Ni ne tro malricxos por acxeti kokakolaon aux bieron. Oni ne forpelos nin de la golfludejo pro nia koloro.

Mi ne memoras la unuan fojon kiam ni tusxis unu l'alian. Mi scias ke ne estis nura ludo. Mi ludis kun l'aliaj knaboj, sed ne kun Lindo. Kun li la afero cxiam gravis. Ni ofte veturis per tramo trans la riveron al Pinjones. Ni havis nian propran sekretan lokon, plagxon kun sablo fajna kiel sukero, kasxitan malantaux arbaro. Tie mi kisis lin la unuan fojon. Mi timis, kompreneble, timis ke li ne sxatos tion, aux sciigos al iu alia. Sed cxio bonis ekde la unua momento. Liaj lipoj estis malhelaj kaj veluraj kaj mi povis senti liajn okulojn brili malantaux liaj fermitaj palpebroj. Kisi Lindon similis kisi la nokton.

Komence ni ne faris multe, nur reciproke rigardis, komparis nin laux knaba maniero, poste ridis. Mi ne scias pri kio instigis min preni lin en mian busxon la unuan fojon, sed tio estis tre facila kaj natura - same natura kiel skulpti lignon aux ludi korbopilkon. Li retrokusxigxis kaj rigardis min, per okuloj grandaj kiel lunoj, dum mi gustumis gxin kaj tiklis gxin per mia lango. La sento bonis por ni ambaux, sed kiam li pretis sxpruci, mi direktis lin for de mi. Ni malmulte diris irante hejmen. Ni demandis al ni kio okazos poste. Mi memoras kiel la ondoj suprenvenis kaj forvisxis la elsxprucajxon de Lindo.

Baldaux poste mi komencis fari sanktulojn. Don Nacxo, la plej bona lignoskulptisto sur la insulo, logxis cxe la plagxo, proksime de Mediania, kaj kiam mi montris al li kelke da miaj kapoj, li interesigxis pri mi. Li ankoraux skulptis la sanktulajn statuetojn el cedro kaj mahagono - fortikaj lignoj, rezistaj per sia tuta forto - anstataux la molaj lignoj, kiel pino, uzataj de kelkaj pli junaj sanktulfaristoj por pli rapidigi la produktadon. Plej multajn posttagmezojn mi iris al li post la lernejohoroj, dum Lindo ekzercis sin cxe la ludejo, kaj mi lernis uzi la trancxilojn, la gluojn, kaj la farbojn en palaj kaj maldiafanaj koloroj. Post iom pli ol unu jaro, Don Nacxo diris al mi ke mi rajtas meti miajn sanktulojn apud la liajn en la ekspedajxoj al San Juan. Miaj Santiagoj, li diris, estas la plej bonaj tiam farataj.

Cxu vi scias ke se vi malsekigxos en la unua pluvo de Majo, vi restos cxiam juna? Iun matenon kiam ni estis dek-ses-jaraj, ni auxdis la pluvon tamburanta fore sur la maro. Tuj kiam mi auxdis gxin, mi kuris al la domo de Lindo. Li atendis, kompreneble, same ekscitita kiel mi. Mi vokis kaj li elvenis en sia flava satena korbopilka sxorto kun la indianaj plumoj. Ni kuris laux la plagxo dum la pluvo komencigxis, kaj kiam la gutoj pezigxis, ni tute demetis niajn vestajxojn. "Rigardu," diris Lindo, flugante laux la plagxo, kun kapo retrojxetita, englutante la sxtormon.

"Konservu nin junaj, Luisa!" mi vokis al la cxielo. Kaj poste ni kantis la kanton pri la granda sorcxistino Luisa, en kies honoro estas nomata cxi urbeto. "Tiu nigrulino sorcxistas, sorcxistas," ni ridis kaj kriis, dancante laux la plagxo. Kaj poste ni petis sxin montri al ni la specialan respekton sxuldatan al gxemeloj, magiaj gxemeloj, kaj ridis plu.

Ni preskaux alvenis al Mediania kiam la pluvo cxesigxis. Ankaux ni cxesis la dancadon kaj sekigxis en la jxus aperinta sunlumo. Neniu cxirkauxis, neniu suficxe freneza por danci laux la plagxo en la pluvo. Kaj mi vidis Lindon rigardi min laux sia speciala maniero - la plenluna rigardo - kaj mi sciis kion li deziras. Sciis kvankam li neniam diris la vortojn.

Mi ekprenis lian manradikon kaj irigis lin for de la marbordo al grandega arbo. Sub gxi ni skrapis lokon gxis ni atingis sekan sablon kaj kusxigxis. Mi lante movigxis, turnante lin vizagxalteren, kaj apartigis liajn krurojn per miaj genuoj. Li prenis min je unu rapida spasmospiro, kaj poste ni estis unu, sxanceligxantaj tien kaj reen dum li kriis, "Donu, donu," kaj la spasmo skuis min nur momenton antaux ol gxi skuis lin. Kaj mi sciis ke la pugo de Lindo estas la signo ke nun li apartenas al mi, same kiel mi apartenas al li. Tio signifis ke ni povas fidi unu l'alian. Similis doni donacon, kiel Melkloro, la nigra regxo, donis donacon al la Kristo. Sensignifis tiuj sxercoj pri viroj kondutaj kun aliaj viroj kiel inoj. Ni ne perdis respekton. Kaj mi sciis ke mia tempo venos - la tempo kiam mi donos la donacon kiel Melkloro.

Ni iris al la maro kaj purigis nin, unue silentaj, poste ridantaj kaj plauxdantaj. Iuj infanoj auxdis nin kaj elvenis, poste kunigxis kun ni. Du knaboj proksimume dek-unu aux dek-du jaraj. Rigardante ilin mi memoris la tempon de mia konatigxo kun Lindo. Ecx titempe mi sciis pri cxio okazonta. Mi ne bezonis sorcxistinon aux auxguriston por antauxvidi tion per kartoj. Mi povis antauxvidi cxion en miaj manoj, mia vizagxo, mia koro.

Mi komencis labori por Jocxjo Vasquez baldaux poste. Li konstruas betonajn skatolojn - "urbanizaciones". Ili estas formikejoj por homoj. La laboro ne estis cxarpentado, sed la pago bonis. Mi dauxre faris miajn sanktulojn, aparte Santiagon Apostolon, do mi ne perdis mian lerton. Don Nacxo diris al mi ke iun tagon mi farigxos unu el la insulaj majstroj. Sed kiam ajn li parolis al mi tiel, li estis aparte kritikema pri mia laboro, do mi supozis ke pasos longa tempo antaux ol tio okazos.

Proksimume tiutempe, Lindo komencis labori cxe la golfludejo, farante diversajn taskojn, foje portante la golfbastonojn (ili permesis al ni iri sur la golfludejon se ni ne provis ludi). Li parolis pri korbopilko, pri profesiuligxo, sed li ne sciis kiel fari tion. Troveblis neniu maniero komenci. Iom post iom li malpli parolis pri tio. Li senripozigxis. Ankaux lia humoro pli malbonigxis, kelkfoje. Mi havis miajn sanktulojn, sed li havis - kion? Pereantan revon. Li komencis sxangxigxi.

Ankaux mi. Malfacilas klarigi. Sed kelkfoje, post amorado, mi auxdis strangajn sonojn. Susurojn kaj kraketojn. Kvazaux io kreskas. Kaj la odoro. Post la fino de amorado mi flaris la odoron de profunda tero kaj putrantaj floroj kaj malseko. Mi provis diri tion al Lindo, sed li ridis malbele kaj diris ke ni devas bani nin. Li kutime suprensaltis kaj iris en la akvon, sed mi restis sur la sablo, sub la arbo, rigardante lian korpon ekbrili kiel la akvo, kvazaux lin kovrus vitro, kaj mi rimarkis la delikatajn ondetojn de lia brusto dum li frotas siajn muskolojn sub la kuprokolora hauxto. Samtempe la odoro pli intensigxis, kvazaux mi farigxus parto de la putrintaj palmarboj, la rompitaj kokosoj, la premegitaj floroj, cxie cxirkauxe. Fine li kriis, "Hej, Nicxjo, kion vi atendas?" kaj mi eltiris miajn radikojn kaj trenpasxis al la akvo. Mi neniam deziris purigi min. Plej ofte li devis tiri min en la akvon.

Eble cxio povintus dauxri tiel se Bernardo ne alvenintus. Lindo tiam estis ege senripoza, malamante sian postenon cxe la golfludejo, malamante la vilagxon. Ecx kiam ni estis solaj mi povis senti la malamon en lia brusto. Kaj nun li igis min turnigxi por li. Tio ne gxenis min gxis mi sentis lin malzorga pri mia vundigxo, avida je vengxo kontraux la laborestroj per malestimo al mia donaco - kaj tiam mi devigis lin cxesi. Tamen, ankoraux okazis tempoj kiam la antauxa dolcxeco revenis, kiam la sukero elpremigxis el li, kaj cxio bonis denove.

Bernardo sxangxis cxion tion.

Li luis domon tuj apud la sxoseo - betonan skatolon kiel cxiuj aliaj tie, krom tio ke gxia kradporda kadro havis la formon de areanajxo. Bernardo grandis je pli ol 150 kilogramoj, blankis kiel fulmo, kaj ne povis vidi sen okulvitroj. Li tuj rimarkis Lindon. Mi cxeestis kiam tio okazis - la granda auxto de Bernardo haltis sur la sxoseo, la pordo malfermigxis, kaj Bernardo gestis por ke ni eniru.

"Kien vi iras?" li demandis ridetante. Li ne rigardis min. Li premis la akcelilon antaux ol Lindo povis respondi kaj veturgis nin al sia domo. "Mi deziras montri al vi mian logxejon," li diris, kaj aldonis, "Mia hejmo estas via hejmo."

Ni eniris cxar rifuzi tian gastamon alportas malbonan fortunon, sed mi ne sxatis tion. Bernardo restis proksime de Lindo, dirante al li ke li sxaltu la stereofonon, surmetu la auxdilojn, rigardu la koloran televidilon - tiajxojn. Mi ne scias de kie Bernardo akiris sian monon. Mi auxdis poste ke li laboris en la Departamento de Hacienda en San Juan. Mi supozas ke li eksciis kiel grandkiome sxteli la popolan monon. Lindo sxatis la atenton. Li ankaux sxatis la aparatojn. Mi tuj rimarkis liajn okulojn plenlunigxi.

Baldaux Lindo akiris la kutimon pasigi multe da tempo cxe Bernardo. Li ne havis suficxe da tempo por vidi min. Li ne plu iris al niaj sekretaj plagxoj. Bernardo diris ke li donos motorciklon al li.

Cxiuj sciis ke Bernardo pagas la knabojn. Ili arigxis cxirkaux lia domo nokte, atendante inviton. Kelkajn noktojn amikoj de Bernardo venis de San Juan kaj okazis festo - ok aux dek buboj, atendantaj sxancon sxteli ion. Unu nokton aperis du Franciskanoj de la katedralo. Bernardo trovis knabojn ankaux por ili. La sacerdotoj ege timis ke la kardinalo ekscios.

Al Lindo gxenis nenio tia. Bernardo kontentigis lin per promesoj. Li intencis prezenti Lindon al varbisto de fama teamo. Li aperigos lin en televida matcxo. Baldaux li acxetos la motorciklon.

De tempo al tempo, kiam ni estis solaj, Lindo diris al mi ke li scias ke la Bernardaj promesoj tute falsas. Sed li dauxre vizitadis. Li diris ke Bernardo neniam deziras tusci lin - sed mi ne certas cxu mi kredu lin.

Unu tagon, Lindo kaj Bernardo iris al San Juan kaj ne revenis dum tri tagoj. Mi preskaux frenezigxis pro scivolo pri kion ili faras, kie ili dormas. Lindo revenis kun novaj vestajxoj - cxemizo kun steloj kaj lunoj sure kaj eleganta pantalono - kaj vona vizagxesprimo. Tio estis privata kaj sekreta, kvazaux li jxus eltrovintus piratan trezoron. Li sentis iom da pardonpetemo, do li proponis veturigi min al nia plej sxatata plagxo. Mi sidis malantaux li sur lia nova motorciklo.

Ni rigardis la pelikanojn plongxi por sardinoj kiam li rakontis al mi la okazintajxojn. Ili gastis cxe la onklino de Bernardo en Rio Piedras, kaj iris al la drinkejoj en Condado nokte. Unu ili plej sxatis. Viroj, plejparte Usonanoj, kune dancis. Post iom da tempo ili eniris malluman cxambron malantaux la bufedejo. Elveninte, ili visxis la lipojn kaj ridetis.

"Mallumas kiel la nokto tie," diris Lindo, kusxante sur la sablo. "Nenio videblas."

"Kial ili volas fari tion en la mallumo?" Mi rigardis lin, kun lia hauxto simila al bruligita butero kaj liaj tendenhavaj brakoj kaj kruroj. "Kiam ili ne volas vidi vin?"

Lindo levis la sxultrojn. "Tiel ili faras."

Unu el la Usonanoj tre sxatis lin - alta viro kun orkolora hararo kaj bluaj okuloj. Ili dancis. Poste ili eniris la malantauxan cxambron, kie la viro brakumis lin, kaj poste genuigxis antaux li. Poste ili reiris al la bufedejo sen paroli plu.

La brusto de Lindo levigxis kaj sobigxis dum lia rakontado pri tio al mi, kaj liaj fingroj faris rondojn en la sablo. "Bernardo deziras ke mi akompanu lin al Usono," li diris.

Mi rekte sidigxis. "Do, cxu vi volas forkuri kaj farigxi Usonano? Usona njo-knabo?"

Lia vizagxo igxis malmola kaj malama. "Mi ne estos njo-knabo," li siblis. "Tias vi. Mi povas havi vian pugon kiam ajn al mi placxas."

Dum momento mi kredis ke mi tuj mortigos lin tie sur la plagxo, sub la arbo. Poste mi pensis, cxi tiu estas Lindo, mia pana. Se li insultas min, tio ne gravas.

"Mia pugo ne apartenas al vi," mi diris, sed la vortoj sonis vakaj kaj malsinceraj. Mi ne sciis kio okazas.

Li ridis kaj ekstaris. Ni reveturis sur la motorciklo kaj li lasis min cxe mi kaj forrapidis sen adiauxi aux retrorigardi.

Mia matro auxdis min gxemadi tiun nokton, kaj eliris. Sxi tiam preparis novajn vestajxojn por la sanktulo kaj ne volis labori en malfelicxa domo. Post iom da tempo mi ellitigxis kaj iris al la domo de Trinidad kaj acxetis nigran kandelon. Tuj mi fartis pli bone. Irante al la plagxo mi fartis ecx pli bone. Mi havis propran armilon. Ne vojagxon al San Juan aux flugbileton al Novjorko - ion alian. Io antikva kaj sekreta kaj pli potenca.

Mi trovis largxan tabulon kun kelkaj rustaj najloj kaj metis la kanedlon sur najlon. Poste mi prenis unu el la boatoj antaux la domo de Pedro Arroyo kaj remis al la rifo. Mi metis la tabulon en la akvon kaj fajfis tri fojojn al la oriento laux la maniero al mi montrita de Trinidad. Poste mi bruligis mian kandelon kaj elkriis la familian nomon de Bernardo.

Mi restis proksime de la tabulo kaj rigardis gxin balancigxi dum longa tempo. La maro trankvilis kaj mi timis ke la ondo ne venos - la ondo estingonta la lumon de Bernardo. Sed finfine gxi ja venis - ondo de la oriento, kaj la kandelo renversigxis. Mi flustris lian nomon unu plian fojon kaj poste reremis al la marbordo.

La postan matenon mi diris al mia matro ke mi vestos min ine por la festo - mi estos mujer loca [frenezino] en longa robo kun kaptuko. Mi ne scias kial mi decidis fari tion. Mi vekigxis sentante ke io okazas en mia cxambro, io nova kaj forta. Unue mi kredis ke mi frenezigxas, pro Lindo kaj Bernardo, sed poste mi decidis ke ne temas pri ili - temas pri mi. Mi ekis sxangxigxi.

Mi prenis unu el la roboj de mia matro kaj sxiris la dorsan flankon kaj enkudris iom da hela stria sxtofo por plilargxigi gxin. Poste mi petis kelkajn malnovajn jupojn de Tata kaj aldonis tiujn al la soba parto. Kiam mi finis, mi havis la kostumon de frenezino - la plej freneza iam ajn vidita. Mi kudris kelkajn plastajn cxerizojn al tolkrono por mia kapo por fari kompleton.

Kiel kutime, ni komencis la feston sur la plagxo, kie la oldino unuafoje vidis la sanktulon enveni sur ondo. Mi fartis bone en mia longa robo, cxirkauxate de infanoj kun grandaj okuloj, spektantaj por vidi kion mi faros. Mi alkuris al ili kelkajn fojojn, sxajnigante ke mi forbalaos ilin per mia balailo, kaj ili forkuris, teruritaj. La pli agxaj restis respekte for de mi. Eble ili timis. Mi auxdis unu matron kanti la malnovan kanton al sia infano - "Tiu estas sorcxistino, rigardu sxiajn okulojn tra paperpeco" - sed la infano tiom teruritis ke ankaux li forkuris.

Kiam ni marsxis en la placon, malantaux la kavaliroj kaj sanktuloj, cxiuj eksxrikis. Kaj al mi ili sxrikis plej lauxte, al mi, Jose' Antonio, cxar neniam antauxe ili vidis frenezinon tiel grandan kaj potencan. Miaj mamoj aspektis kiel korbopilkoj kaj mia vocxo ausdeblis tra la tuta placo. Mi cxirkauxkuris, tien kaj reen, devigante homojn pagi al mi, kaj sobbatis la nekonsentintojn. Mi vidis Lindon kaj Bernardon sub arbo, sed mi restis for de ili.

La miraklo okazis kiam mi transiris la placon la trian fojon. Duono de la homaro jam ebriis kaj neniu atentis la piroteknikajxojn. Mi ne scias de kie ili akiris tiujn grandajn rakedojn, sed kelkaj fajroj ekbrulis en la pajlotegmentoj de la dometoj. Unu tute forbrulis.

Sed unu rakedo estis la plej granda - blanka kaj dika kiel giganta cigaro. La viroj preparantaj gxin ebriis, sxanceligxis kaj drinkis pli da rumo dum ili tenas la fajrostangon. Post ekbruligi gxin, la rakedo flagretis sur la grundo, kaj poste levigxis malrapide, gxis l'alteco de la Trinkejo Tico. Gxi sxvebis tie dum momento, tremante, kaj poste turnigxis kaj ekflugis cele al la placofino. Mi vidis Lindon kaj Bernardon rigardi supren, ne sciante kien kuri, kaj mi sciis ke iu vundigxos.

Subite mi auxdis min krii, "Santiago, levu vian glavon!" La homamaso silentigxis kaj la rakedo simple mortis kaj falis sur la grundon. Gxemo trairis la homamason kaj cxiuj faris krucosignon. Kelkaj genuigxis. Kaj cxiuj rigardis min. "Miraklo!" kriis unu, kaj cxiuj ekkriis "Miraklo!" Kelkaj venis kaj tusxis min, kaj poste du juninoj, virgaj kaj fresxaj kiel la roso, genuigxis antaux mi kaj petis la benon. Mi tusxis iliajn kapojn kaj petis Dion beni ilin. Kaj tiam mi komprenis. La sanktulo atendis min de jaroj. La bela sanktulo jam de longaj jaroj atendis min.

ip地址已设置保密
2008/6/1 9:52:41

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询