dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La antaŭenŝovita garnizono

您是本帖的第 6887 个阅读者
平板 打印
标题:
La antaŭenŝovita garnizono
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La antaŭenŝovita garnizono

La antaŭenŝovita garnizono

 

 

tradukis: László Balázs

 

 

U N U A   Ĉ A P I T R O

 

 

1

 

 

Kolombo flugis al la muro, sed en la sekva momento li vangofrapis la velestron tiel, ke li englutis kvaron funton da maĉtabako pro surpizo, kio estis en lia buŝo, kaj poste li singultis dum horoj.

La stiristo atendis nur tion. Li kaptis Kolombon per siaj grandegaj brakoj, por ke laǔ sia kutima preno li kaptu lin per subita movo kaj turnadu, poste ĵetu lin la plej malproksiman angulon de la drinkejo. La stiristo estis konata pri tiu spektaklo en la gravaj havenoj de la mondo

            La giganta brako jam estis levinta sian kontaǔulon, kiam de ie, el la direkto de la kaptito ŝtal-simila objekto batiĝis en lian vizaĝon, pro kio ĉio mallumiĝis antaǔ li dum kelkaj momentoj. Liaj amikoj poste ĵurante asertis, ke la peza objekto estis la pugno de Kolombo.

Post kelkaj sekundoj li ekstaris kun vertiĝanta kapo kaj malfemis siajn okulojn.

Tuj li ricevis tian vangofrapon, ke li residis sur la plankon. Kiam li provis leviĝi, Kolombo donis al li ankoraǔ du vangofrapojn, ke li denove falis.

Nun jam li restis sidanta kaj ekparolis milde:

· - Mi estas Aleksio la Ĉifonulo. Se mi povas peti vin, nun jam ni ĉesigu tion por iom da tempo.

· - Bone. Mi nomiĝas Jules Manfred Harrincourt.

Ĉifonulo leviĝis.

- Aǔskultu min, Jules Manfred Harrincourt… Vi povas esti fiera. Sciu, ke ankoraǔ neniu batis min ĝis nun. Hodiaǔ okazis al mi tiaĵo la unua fojon.

·                    - Ĉiu komenco estas malfacila. Post la okazintaĵo ĝi jam iros glate. Sed diru, sinjoro, kial vi volis mortigi min.?

·                    - Bonvolu sidiĝi ĉi tien, kaj mi rakontos tion…

La supre menciita interbatado kaj la sekva, afabla interparolado okazis en iu populara amuzejo de la haveno de Marseljo, kiun la publiko de la krimula konas laǔ la nomo „Kafejo kaj restoracio al la rabia hundo”.

Al la antaǔaĵo de la evento apartenas la skuno Brigitta, kiu nagivas sur la Pacifika oceano du jarojn. Ĉifonulo, la stiristo de la ŝipo kaj Paǔlo, la velestro kompreneble ne sciis, ke ŝanĝiĝis io kaj alia en Marseljo dum la pasinta tempo.

Tiel, mi supozas, ke ili ne konis Kolombon. Li  alvenis nur antaǔ unu jaro el Parizo, kaj tiam Brigitta ankoraǔ navigis ie proksime al Okcident-Hindio.

            Kolombo estis iom gracila, relative larĝ-buŝa, subfiĉe belaspekta junulo. Li konstante rikanis, kaj liaj grandaj, bluaj okuloj rigardis al la homoj kun senlima fido.

            Neniu demandis de kie li venis, kaj kion li faris antaǔe. Ĉi tie, en la haveno estas la plej granda malĝentilaĵo interesiĝi pri la paseo de la konatoj. Ĉiu venas de tie, de kie li volas, aǔ de kie oni forlasis lin el la prizono.

            Kolombo alvenis sur la kapo kun pajloĉapelo, li ĵetis sian modan, sufiĉe ĉifonan jakon sur suan antaǔan brakon, li tenis banbusan bastonon inter siaj fingroj, mallaǔte fajfadis kaj cigaredis. Lia munduma aspekto tuj okulfrapis la simpla popolo, konsitanta el karg-laboristoj kaj rabistoj de la haveno . Unuavice oni admiris liajn belegajn ŝuojn. Precipe iu estis esterordinare eleganta, la lakŝuo kun blanka enmataĵo kaj butonoj.

            Vane, kiu atribuas gravan signifon al sia eksteraĵo, tiun oni ekatentas. Ĝin pruvis tiu malgranda kolektiĝinta homamaso, kiu pacience sekvis la elegantan fremdulon sur longa vojo.

            El la restoracio „Tigro” aǔdiĝis muziko. La novalveninto malfermis ties pordon.

            …Baldaǔ, post kiam la membroj de la polico kaj la ambulanco restarigis la ordon kaj kolektis la vunditojn, la malesperiĝinta drinkejmastro povis diri nur tion al la policestro:

            - Envenis frenezulo kun promenbastono kaj diris, ke li volas buŝharmoniki kaj ruinigis la ejon…

            La drinkejmakstro ne mensogis. Harrincourt vere staris en la mezon de la drinkejo, kaj li ekparolis rikanante per sia plej larĝa, ĝentila rideto:

            - Gesinjoroj! Permesu al mi pruntepeti la buŝharmonikon de la dirigento de la orkestro, kaj mi prezentu kelkajn pastoralojn. Poste estu permesaste al mi petegi vian financan subtenon por malriĉa, sed talenta muzikisto.

            La drinkejmastro ĝentilvoĉe petis lin iri en la infeon. Grandanima pakaĵportisto opiniis, ke oni permesu al li buŝharmoniki la cerbmalsanulon.

            Marmito, la cent dudek kilograma gangstero, kiu tiun tagon rompis sian rilaton kun sia amatino, kaj li estis kolera pro tio, laǔte alkriis lin:

            - Tuj eliru! Idioto!

            Harrincourt ŝerceme minacis lin per sia fingro:

            - Nu-nu, eta giganto! Ne decas esti malĝentila…

            La giganto subite aperis antaǔ la novalveninto per du paŝoj, kaj…

            Kaj nekompreneble, li grandarke reflugis al sia loko, renversante la tutan societon kaj kelkajn litrojn da rumo.

            Poste jam ĉio okazis rapide. Parto de la gastoj salte leviĝis kaj kuregis al la fremdulo. Li kaptis seĝon kaj debatis la lampon.

            Estiĝi ĝenerala kaoso. Bruo de frakaso, kriego, interbatado plenigis la ejon, kaj Kolombo en oportuna momento ĵetis la tutan drinkejtablon sur la interbatiĝantoj, poste li ĵetis al ili la drinkejmastron kun la kuireja tranĉilo, la spiliston kun la arda fajrostango kaj la ĉefkelneron kun sia filo…

            …Sekvan tagon oni reordigis la restoracion, vespere sonois la muziko, kaj escepte la regulajn gastojn, kiu kuŝis en la hopitalo, kunestis la kutima, vespera publiko.

            Je la naǔa horo malfermiĝis la pordo, kaj enpaŝis la gaja fremdulo.

            Li eklevis sian pajloĉapelon kun aristokrata eleganteco kaj paŝis en la mezon de la ejo kun ĝentila rikano.

            La drinkejmastro, la spilisto, la ĉefkelnero kaj lia filo paraliziĝis.

            - Gesinjoroj! – komencis Kolombo. – kun via afabla permeso hodiaǔ mi faros mian koncerton, hieraǔ vespre proksrasitan pro la sveda gimnastiko. Sinjoro dirigento transdonos sian buŝharmonikon kaj la prezentado komenciĝos.

            Poste li transprenis la buŝharmonikon de la muzikisto, li ekstaris sur seĝon, sidis sur ties apogilon, ĵetis sian jakon al la ĉefkelnero per eleganta movo kaj ludis kun profunda sento la kanton: „Louis, la hejtisto forveturis al Nov-Hebridoj.” Li prezentis la duan strofon kantante. La programero dendube rikoltis sukceson. La etoso ankoraǔ estis frosta, sed jam kelkaj homoj ne prenis tiel forte sian poŝtranĉilon, kaj ĝi estas iu formo de la paciĝemo. Sed kiam Kolombo ekkantis la marŝon: „Hej, maristo, hej, maristo, Gravas nek tempesto, kaj gravas nek danĝero”, kiun li finis per mallonga ŝuklak-danco, ĉiu aplaǔdis, kaj oni postulis per laǔta pidfrapado, ke la artisto daǔrigu sian konceron.

            Harrincourt bazigis sian popularecon ĝis la fermohoro, la moneroj abunde falis en lian teleron, kaj kiam sur silka papero, streĉita sur kombilon li zumante kantis la ŝlagron: „Ridu folulo, kvankam larmoj fluas sur via ŝminkita vizaĝo…”, fariĝis tiel bona humoro, ke Lala, la bicikloŝtelisto, kiu cetere estis konata pri sia grandstileco, li petis frago-boleon, kaj oni trinkis ankoraǔ multajn botelojn da rumo ĝis aǔroro.

 

 

 

2

 

 

 

Horrincourt estis la favorato de la haveno. Ne troviĝis tia homo, kiu povintus kompari sian forton kun lia, tamen li evitis laǔeble ĉiun konflikton kaj toleris ankaǔ la plej drastajn ŝercojn.

            Oni nomis lin Kolombo pro lia mildeco.

            Ĉiuespere li gastrolis en la amuzejoj. Li ne nur buŝharmonikis. Se estis bezonate, li ludis violonon, citron kaj montris eĉ kartlud-trukojn. Neniu aǔdis lin blasfemi. Li parolis kun la cigar-vendista knabo tiel, kvazaǔ la li estus egalranga fripono kun la plej malnovaj, regulaj gastoj. Li estis ĉiam glate razita, kaj li sendis florojn al Mimi, okaze de ŝia naskiĝtago, kiu mezuris la likvoron en la ĉambro „Tranĉilĵetejo”.

            Ĵaluzaj, noktaj kavaliroj multfoje volis mortpiki lin, kaj malofte sen kaǔzo. Kun patra tenero li mem portis ilin al la plej proksima sukurejo.

            Kolombo estis tia.

            Nek la stiristo, kiu nomiĝis Aleksio la Ĉifonulo, nek la velestro konis tiujn antaǔaĵojn, kio ankoraǔ ne estintus problemo, sed la du maristoj invitis en la restoracion la dikan Yvette-on, virinon, kiu estis laǔ ilia plaĉo kaj pezis okdek kilogramojn, sed ŝi havis tute bebosimilan vizaĝon. Yvette konstante aplaǔdis al Kolombo, kiu ĵus rolis. Tio jam ne plaĉis al la stiristo. Sed poste la dika Yvette elprenis el la mano de la velestro kvin frankan moneron kun senekzempla impertinenteco, kaj ŝi ĵetis ĝin al tiu ajnhejma komediisto.

            - Hej! Pajaco! Redonu al mi tiun kvin frankan moneron! – diris la velestro, paŝante en la mezon de la drinkejo.

            La artisto transdonis la monon je lia plej granda miro.

            - Jen prenu, oldulo mia. Nur ne ekscitu vin, ĉar foje tiel frapis apopleksio mian kuzon. La kompatindulo havis komercejon de diversaj varoj en urbo Metz.

            - Krome ĉu vi estas impertinenta?! Jen!…

            La ceteraj estis priskribitaj. La velestro ricevis tian vangofrapon de Kolombo, ke li englutis kvaron funton da maĉtabako, kaj li batis la stiriston tiel, ĝis li petis lin serioze ĉesigi tion. Tiuokaze li eĉ prezenti sin, ke li estas Aleksio la Ĉifonulo.

            Nun ili trinkis kune ĉe la tablo en la angulo, kaj la stiristn jam eĉ tio ne ĝenis, ke la dika Yvette (kiu havis vizaĝon, tute similan al bebo) eĉ ne fortiris sian rigardon de Kolombo.

            - Mi miras – diris la stiristo, trempante sian kornosimile ŝvelintan nazon de tempo al temp en glason da akvo -, ke vi elektis tiel malbelan profesion. Kiu povas doni tiel grandan vangofrapon, antaǔ tiu la mondo estas malfermita.

            La velestro kapjesis konvinkite. Li estis ĉefatѥstanto.

            - Mia profesio estas tre bela -, defendis sin Kolombo -, la filharmonio kaj la baleto nun kakuliĝas kiel serioza profesio.

            - Tiulo, kiel vi, devas surmariĝi! Ek al la maro! Ĉu vi ne pensis pri tio, fariĝi matroso?

            ŋolombo sereniĝis.

            - Mi jam estis eĉ tio. Se vi konvenos al la postuloj, vi povos dungiĝi al la ŝipo Brigitta. Ĉu vi havas dokumentojn?

            - Mi ne havas tiujn.

            - Tiam vi konvenas al la postuloj. Ĉu vi volas ŝipveturi kun ni?

            Yvette subite interrompis:

            - Ne iru kun ili, sinjoro Kolombo! Brigitta dronos post nelonge. Ĝi estas kaduka, aĉa velŝipo. Mi eldiras sincere, se la sinjoroj matrosoj ne prenas tion, kiel ofendon, nur la plej rezolutaj friponoj entreprenas dungiĝi al ĝi.

            - Ne atentu Yvette-on Brigita estas tre bona ŝipo – diris la stiristo malcerte. Yvette paliĝis pro indigno.

            - Ĉu vi diras tion al mi? Ĉu vi volas rakonti al mi pri ŝipoj, kiam mi amikiĝas kun la maristaro de la mondo jam dudek jarojn? Mi diris tion, ke Brigitta pereos, ties riparo putras, kaj ĝi mergiĝas duon colon pli profunde ol ĝi estas oficiale permesita.

            - Prave – konfesis la velestro -, sed fine ja oni ne surŝipiĝas pro trankvila, kaj certa maljuneco. Ĉu vi venos, Kolombo, aǔ ne?

            - Ĉu ĝi vere estas tiel danĝera veturilo? – demandis Kolombo mediteme. La stiristo ĝemis kaj eklevis sian ŝultron.

            - Ĉar ĉeestas la patrino de la ŝipoj, mi konfesas sincere: Brigitta ne povas konkuri por gajni la blankan rubandon. Se vi estus homo kun familio, mi ne invitus vin.

            - Dankon. Ĉar mi havas familino, mi akceptas la inviton kaj dungiĝos al Brigitta.

            - Ĉu ĝi certas, ke vi ne havas dokumentojn?

            - Absolute ne.

            - Vi devas pruvi tion. La kapitano estas malnovmoda homo, kaj li insistas pri certaj formalaĵoj. Ni povas iri.

            - Ne iru, sinjoro Kolombo! – rukulis Yvette, kvazaǔ priplorante sian paron, kaj melankoliaj faltoj aperis sur ŝia tute bebosimila vizaĝo. – Ne iru, sinjoro Kolombo, se iafoje vi bezonos kvin-dek frankojn, mi pruntedonos volonte…

            - Mi dankas vian proponitan krediton, sed mi ne povas akcepti ĝin. He! Jeanette! Portu glason da rumo kaj bukedon da floroj por la sinjorina moŝto je mia konto… Mi kisas vian manon, nobela virino.

            Ili foriris. La voĉo de Yvette postrukulis lin sur la strato ankoraǔ por sekundo:

            - Ne iru, sinjroro Kolombo…

 

 

 

D U A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Sed sinjoro Kolombo iris.

Sufiĉis al li ekvidi Brigitta-on de malproksime, por ke li vidu, ke Yvette ne troigis. Tiu vaporŝipo ne povintus riski eĉ ekskurson en la ĉirkaǔaĵo sen danĝero. Male oni faris per ĝi mult-monatajn mar-veturojn.

            Dum unu horo Kolombo interkonsentis kun la kapitano. Ili ekveturos post kvar tagoj al Havano kaj tra la kanalo Panamo sur la Pacifikan oceanon. La vojo daǔros maksimume unu jaron.

            - Diru – demandis la velestron, kiam ili denove estis sur la bordo -, kial vi anonciĝis tuj, kiam vi aǔdis, ke estas vivdanĝere veturi per la ŝipo? Ĉu eble vi volas morti?

            - Tute ne! – raspondis Kolombo iom timeme. – Mi ŝatas la danĝeron.

            Hoho! Estas bone atenti – li pensis. Li skribis leteron al siaj patrino kaj fratineto el kafejo. Liaj patrino vidva kaj la dek kvar jara Anette vivis en vilaokvartalo de Parizo, en la domo de la familio Harrincourt, kiu estis ŝarĝita per ŝuldoj, pli ol kiom ĝi valoris. La altrangaj, parizaj parencoj tute ne konjektis, ke la juna Harrincourt kantas en iun drinkejo de Marseljo, kaj el lia lukro ili subtenas la modestan dom-mastrumadon de la ĝenerale respektata, eleganta, sinjora familio

            Harrincourt estis la lernanto de la mararmea akademio. Oni ŝatis lin ankaǔ tie, ĉar kelkaj homoj naskiĝas tiel, ke li estas ŝatata ĉie. Sed tiaj morozaj homoj, kiel mararmea inspektoro, markizo Lauton Tracy, rezistas al ĉiu afableco per siaj ŝtonduraj koroj. Lauton Tracy vivis sola en sia vinberejo proksime al Lyon, kaj de tempo al tempo li aperis por kelkaj tagoj en la akademio aǔ sur la ŝipo, por ke li faru severan predikon skuante siajn ostajn fingroj, kuntirinte siajn hirtajn brovojn sur sia falta, mumie malgrasa vizaĝo.

            La kadetoj vivis en konstanta malesperiĝo pro li. Nek la instruistoj ŝatis lin. Sed dank’ al liaj altaj familiaj kontaktoj estis certe, ke anstataǔ emeretiĝi, li mortos pro plena kadukiĝo dum parado. Ke ĝi tamen ne okazis tiel, la kaǔzinto estis Harrincourt, al kiu la inspektoro ne permesis doni la sekvan, lernejan rangaltigon post ekzamen-manovro.

            Harrincourt aperis gaje tiun tagon en la dormejo de la kadetoj:

            - La maljun Tracy hodiaǔ perdis sian honoron antaǔ mi. Mi emeritigos lin.

            - Vi estas idioto – opiniis iu lia kolego, ne sen ĉiu bazo.

            - Vi povas veti kun mi pri arĝenta, aǔtomata fajrilo, ke oni emeritigos onklon Tracy ĝis la sekva ekzameno.

            - Konsentite.

            Harrincourt gajnis la aǔtomatan fajrilon, sed  perdis sian karieron. La emeretigo de la mararmea inspektoro okazis inter sufiĉe malgajaj cirkonstancoj. Dum la mondmilito la alianculoj reciproke distingis per ordeno kelkajn oficirojn. La francoj nomumis la anglajn kavaleriajn oficirojn kapitano de la senegalaj infanterianoj, sed la angloj konferis honoran rangon al la ĉe la soktaj trupoj francaj kamaradoj. Ĉiu sciis pri Tracy, ke li estas honorkapitano de skota regimento. La kimra princo ĝuste tiam estis en Parizo, kaj tiuokaze oni invitis ankaǔ Tracy partopreni al balon de la mararmea akademio, kies ĉefa mecenanto estis lia reĝa moŝto. La kadetoj laboris tage-nokte. Harrincourt estis inter tiuj, kiuj adresis la invitilojn. La ŝtatsekretario, kiu subskribis tiujn, kompreneble ne legis aparte ĉiun invitilon, cetere li estus rimarkinta, ke iu havas alian tekston. Ĝi ja estis ĝuste tia, kial la aliaj. Nur tio estis skribita malsupre:

 

„La honormembroj de la angla armeo bonvolu surpreni sian paraduniformon,

 konvena al la balo.”

 

 

            Kian sensacion vekis en la luksa balo la maljuna, kalva Tracy, kiam li aperis en sia kimera, kapitana uniform kun nudaj genuoj, portante kvadratitan jupon, kio tute ne estas priskribebla. Oni parolis pri la evento eĉ post jaroj. Laǔ la ĉefministro la spektaklo estis neforgesebla. Neniu kaǔzis skandalon, lia reĝa moŝto la kimera princo diris kelkajn senantajuĝajn vortojn al la duonmorta Tracy kaj dankis la frapan atentemecon, kiel la ĉefinspektoro manifestacias en tiu uniformo apud la tradicia franca-angla amikeco.

Kiuj ne povis subpremi sian ridon, tiuj iris en najbaran ĉambron. Baldaǔ ankaǔ la kimera princo vizitis ilin.

            Nun jam komenciĝis ĝenerala kampanjo pro emeritigi la maljunan ĉefinspektoron. Nek liaj altrangaj familianoj eksponis sin volonte, kaj Harrincourt ricevis la aǔtomatan fajrilon. Sed la invitilo de Tracy, se la naiveco de la maljunulo tute ne ekskuzis lin, pruvis tion, ke ankaǔ kulpulo estas en la afero. Tiel do okazis, ke la kariero de Harrincourt finiĝis ĉe la militmaristaro.

            Ĝi estis granda plago por lia familio. Harrincourt sciis, kion li kaǔzis per sia nepripensita faro. Sed li decidis korekti sian misagon. Liaj patrino kaj fratineto ne suferu pro li. Li oferis sin por ili. Li havis dek mil dolaran asekuron pri la vivo. La asekuro validis tiuokaze: „se la militmar-kadeto Jules Manfred Harrincourt suferus akcidenton”.

            Li decidis, ke liaj patrino kaj fratineto ricevos tiun dek mil dolaran asekuron pri la vivo. La zorgos pri tio, ke trafu lin morta akcidento „dum la plenumo de sia profesio”.

            Li vendis sian ĉiun havaĵon, li aldonis al tio ankaǔ la malmulte da mono heredita de sia patro kaj pagis la duonjaran kotizon de la asekuro. Krome li tre atentis, ĉar li devis moroti dum la plenumo de sia profesio, ne pli ol pasos duonjaro. Se surveturos lin aǔto, aǔ iu mortpikas lin sur la strato, tiuj valoras nenion.

            Tiel li alvenis en Marseljon, kaj tial estis konvene por li dungiĝi al la ŝipo Brigitta. Fariĝi matroso, tio estas „profesio”. Dek mil dolaroj sufiĉos al liaj patrino kaj fratineto, ke ili prosperu.

            La amuziĝanta publiko tute ne konjektis, ke tia homo kantas la sentimentalajn kaj gajajn ŝlagrojn, kiu mortkondamnis sin mem.

 

 

 

2

 

 

 

Sed evidentiĝis, ke vivi ja estas mafacile, sed nek morti estas facile.

            Estis la oka horo vespere, kaj Brigitta volis malankri antaǔ noktomezo. La stiristo, la velestro kaj Kolombo aranĝis adiaǔan vesperon en la restoracio al la „Gemuta kadavrejo”.

            Kolombo ankoraǔ lastfoje prezentis sian plej belan kanzoneton. Oni tondre aplaǔdis, falis floroj kaj moneroj, sed ĉar la stiristo kaj la velestro iris antaǔen, ankaǔ Kolombo svingis sian pajloĉapelon, ŝovis sian bambuo-bastonon sub sian akselon kaj foriris. Li iris gaje en la mallarĝaj stratetaĉoj al la haveno. Yvette alpaŝis lin el sub pordegenirejo.

            - Sinjoro Kolombo – ŝi rukulis kun sia bebovizaĝo, humida de larmoj.

            Harrincourt alridetis ŝin afrable:

            - Mi kisas vian manon, sinjorina moŝto. Ke mi ne plu vidos vin, ties memoro eterne vivos en mi.

            Li kisis ŝian manon ĝentile kaj iris plu.

            Aǔ li estus irinta.

            Sed la okdek kilograma demono kun bebosimila vizaĝo, inter dense fluantaj larmoj, kolektinte sian ĉiun teneran timzorgon de sia koro, batis Kolombon je la kapo tiel per gumbastono, ke sinjoro Kolombo rekonsciiĝis nur aǔrore. Li kuŝis sur la pavimo de la senhoma stratetaĉo.

            Kaj Brigitta jam navigis sur la vasta maro.

 

 

 

T R I A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Harrincourt havis nur kvin monatojn el sia vivo. Dum tiu tempo li devas morti, se li ne volas, ke ilia malnova domo estu aǔkciata, kaj liaj proksimuloj mergiĝu por ĉiam inter la malriĉuloj de Parizo.

            Li meditis pri tio malgaje, maĉante la frandaĵon de la malriĉuloj post la tagmanĝo: kelkajn sunflorajn grajnojn, sidante sur benko en la malnova haveno.

            Subite li ekvidis Kontraǔe la fortikaĵon St. Jean, kie oni dungas la legianajn rekrutojn, supre sur la monto, vidalvide al la preĝejo Norte-Dame de la Garde.

            La legio!

            Efektive ĝi estas profesio. Oni kontraktas kun la franca ŝtato kaj ricevas salajron. Tie ne estas problemo morti.

            Sed kial li devus morti?

            Hopla!

            Ek en la urbon. Li trovas la grandegan palacon de la asekura societo en Cannebiére. Lia eleganteco ŝajnas luksa en la suburbo (precipe lia iu ŝuo, kies butona, blanka enmataĵo estis preskaǔ tute sendifekta), sed oni ne permesis al li eniri al la direktoro. Kelkaj vivdanĝeraj minacoj, rimarkinde drasta honorofendo kaj limigo de la persona libereco de la suboficiro, preninte lin je la kolo, tamen sukcesis al Kolombo eniri al iu prokuristo.

            Harrincourt rakontis sian planon entuziasme.

            - Mi havas unuarangan proponon. Ni parolu sincere. Se nun mi elektos tian profesion, kiu mortigos min, vi pagos dek mil dolarojn. Donu al mi kvin mil dolarojn, kaj mi restos vivanta.

            - Mi opinias, ke estus pli bone, se vi mortus – proponis la prokuristo bonvole post mallonga konsiderado. – La negoco estas pli komforma al la reguloj tiel.

            - Sed sinjoro! Ĉu la morto de homo signifas nenion al vi?

            - Kompreneble jes. Ĝi signifas la likvidon de obligacio.           

            - Vi profitus el mia propono – li klarigis konvinke. – Se vi ne interkonsentos kun mi, tiam mi elektos tian profesion, ke mi mortos post mallonga tempo, kaj vi devas pagi la tutan dek mil dolarojn.

            - La afero ne tute statas tiel. Ni devas subtrahi certajn sumojn oficiale, krome ni banko alkalkulas sepdek kvar cendojn, kiel administra kosto. - Li diris tion reveme, skribaĉante sur paperfolio. – Sendepende de tio, hodiaǔ ne estas tia profesio, en kies intereso la instanco ne devigus fari preventajn rimedojn.

            - Ĉu se mi dungiĝos al la legio?

            La prokuristo surprizite eklevis sian kapon.

            - Ĝi ne estas profesio… Atendu! – Li levis la telefonon kaj ekpremis butonon. – Ĉu estas tie la jurista sekcio?… Mi ŝatus paroli kun advokato Lagarde. Bonan matenon! Ni faris asekuran kontrakton pri la vivo kun sinjoro, se lin trafus akcidento, kaj se li dungiĝos al la legio… Kiel?… Dankon… - Li demetis la aǔdilon. – Vi pravis. Se vi mortos en la fremdula legio, ni eksigos tiun, kiu faris la asekuran kontrakton kun vi. Ĉar li devintus skribi en ĝin, kiujn profesiojn koncernas la asekuro. Ĉar estas profesia soldatservo.

            - Ĉu vi pagos al mi la duonon de la asekuro, la kvin mil dolarojn? Ĉar mi zorgos en la legio pri tio, ke mi mortu rapide.

            - Vidu, sinjoro, ni ne ŝanĝu tion. La negoco estas solida. Ĝi kostu iom pli multe.

            Li leviĝis kun komplezema rideto kaj akompanis la junulon ĝis la pordo.

            Kolombo estis tre kolera.

            - Venu en vian kapon tiu homo dum viaj sendormaj noktoj, kiun kiu vi parolis hodiaǔ! – diris Kolombo kolere. – Havu animriproĉon, ruliĝadu sur viaj kusenoj plorante…

            - Se mi havos eblecon – respondis la prokuristo kun komplezema ĝentileco -, mi faros tion, sinjoro. Ĉu vi deziras ankoraǔ ion?

            - Nenion. Vi pensas, ke mi estas malkuraĝa. Sed vi eraras pri tio. Vi povas esti certa, ke mi mortos! Mi havis la honoron!

            La prokuristo klinis sin ĝentile:

            - Ripozu en paco…

            Kolombo kuris malsupren sur la ŝtuparo kolere. Li tute ne pensadis, li tuj anonciĝis en la fortikaĵo kaj dungiĝis al la legio.

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:11:58

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 3 次数据查询