dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La antaŭenŝovita garnizono

您是本帖的第 6881 个阅读者
平板 打印
标题:
La antaŭenŝovita garnizono
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K K V A R A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

- Á terre!

La sceno ripetiĝis.

Ĉiu metis sian armilon sur la teron, kaj la leǔtenanto kun la kapitano preteriris ilin. Kolombo elpaŝis el la vico, kaj staris rekte.

            La kapitano okulmezuris lin.

            - Kie estas via fusilo?

            - Mi ne trovas ĝin, mon commandant!

            La leǔtenanto rekonis la soldaton surprizite:

            - Per via armilo iu vundis tiun dikulon. Kie vi estis, kiam okazis la pafo?

            La atencanto denove ne sukcesis suspektigi Kolombon. Eĉ kvar homoj raportis, ke li kuris apud la viktimo.

            Suboficiro venis en la mano kun fusilo.

            - Mi trovis ĝian apud la monteto, kvindek paŝojn de la vudito.

            - Ĉu ĝi estas via fusilo? – demandis la leǔtenanto Kolombon.

            - Oui, min adjudant.

            - Strange. Vi havas ĉiam alibion, kaj dume via fusilo murdas.

            Oni povis konstati nenion, sed Kolombon, kvankm la soldatoj tute senkulpigis lin, ĉirkaǔis la malbonvola obskuro de la malkonfido kaj neklarigebla suspekto.

            La marŝkolono daǔrigis sian vojon. La kuglo trafis la maldekstran ŝultron de la Bubom kaj ĝi tuŝis ankaǔ lian pulmon. La regimenta kuracisto kaj la ruĝhara sanitara soldato flegis lin.

            Ili marŝis sur tiu regiono de Saharo, kie ne vagis homo de jaroj. Ili antaǔeniris pene baraktante. Iliaj kruroj kelkfoje sinkis en la ardan grundon ĝissuper la maleoloj, kiu briligis, vundis ilian haǔton, kaj la unu kaj duon litro da putra akvoporcio ne mildigis ilian mizeran staton. La homoj kaj la bestoj estis ĝisekstreme incitiĝemaj kaj nervozaj. Ankaǔ Kolombo fariĝis kolera. Multe da aĉa polvo penetris en lian buŝharmonikon, kaj ĝi sonis duon muziknoton false. Baldaǔ ĝi tute ŝtopiĝis. Lia momenta animstato iomete memorigis pri lia ŝtopiĝinta buŝharmoniko. Li ŝatis tiun timeman, palan infanon. Kompatindulo. Kia malgaja kazo, se iu tiel junaĝe fariĝas murdisto en la markoto de alkoholaĵo. Sed iam liberiĝos tiu kanabo de tie ĉi, kaj tiam li konsilos al li viziti kafejon, kie oni muzikas, ĉar ĝi estas bona kontraǔ animriproĉo. Jes! Li konsilos tion, se jam tiu kara infano turnis sin al li kun sia problemo. Eĉ tion li konsilos, ke li ne vagadu en Afriko konstatne, ĉar tio neiun bonon alportos, prefer li serĉu ian laboron, ekzemple li estus fervojisto aǔ ĵurnalisto, kaj la solida vivo iom post iom restarigos lian iaman animstaton.

            Diablo forportu tiun buŝharmonikon!

            - Senrangulo… - demandis la kaporalo stertorante en la kirliĝanta sablotempesto, kiu iris preter la plotono… - Ĉu vi estas rinocero?! Ĉu vi konsitas el lado?! Hooot… La homoj mortas multenombre, kaj vi agaĉas per via buŝharmoniko?… Hooot… khm… Khm… Mia pulmo disŝiriĝas!

            La suda aeroblovo kirlas densajn salbofunelojn.

            Kolombo rigardas sur lin kun ĝentila interesiĝo:

            - Iu iu malbonfartas?

            - Homo! Kvar homoj estas apopleksiita pro la varmego posttagmeze!

            - Eble la sunbrilo kaǔzis tion.

            La homoj ŝanceliĝadis tusante, la kirliĝantaj polvofuneloj faris la marŝkolonon veanta infero en la kvindek celsisugrada, arda aerblovo, kaj Kolombo provis lozigi ŝraǔbon sur la flanko de la buŝharmoniko per ungopikilo…

            Ju pli ili proksimiĝis al la ekvatoro, des pli suferiga estis la konstanta migrado de la polvo. Ili marŝis en la zono de pasat-vento. Kvazaǔ la varmega grundo fumus, sablo flugadas konstante tiel, kaj la ŝrumpinta suno ardradias malantaǔ la polovualoj.

            - Aiĝu! Aliĝu! – kriegas la kaporalo, ĉar la ordo disfalas en la marŝkolono ĉiuminute.

            - Ĉu vi havas ŝraǔbturnilon hazarde? – alparolas lin afable.

            - Nom de Dieu… - La suboficiro stumbladas plu en la polvo blasfemante, tusante. Soldato falas el la vico, multaj homoj mane prenas sian kapon kaj veadas… La kirasaǔto kun la malgrand-kalibraj kanonoj haltis. Tri vertiĝantaj mekanikistoj, kliniĝintaj super la benzinvaporon, vibrante eliĝantan el la motoro, laboras por ripari la gigantan maŝinon… Iu ektuŝas la duon-sevenan muntiston. Kolombo staras malantaǔ li:

            - Bonvolu ripari ankaǔ mian buŝharmonikon, se vi finos tiun laboron, mi petas vin…

            …Nur tio savis lian vivon, ke li kliniĝis subite, tiel la martelo flugis preter lia kapo je kelkaj centimetroj.

 

 

 

2

 

 

 

Vespere, kiam la aero malvarmiĝis, ili marŝis fortostreĉe. La senĉese golfantaj polvofuneloj el la direkto de la ekvatoro flugis en la glacia, blanka brilo.

            Sinjoro grafo, kiu relative bone eltenis la vojon, nervoziĝis pro la malvarmo. Hlavaĉ la ŝuisto iris apud li. Subite li ekatentis, ke la dentoj de sia kamarado interfrapiĝas.

            - Mi neniam estus kredinta, ke tio pavas okazi al ni – diris Hlavaĉ.

            - Mi eltenas ĉion bone, nur la malvarmon ne – li respondis dentoklake. Nun la unuan fojon montriĝis sufero sur lia eleganta eksteraĵo dum lia soldatservo. Lia blankiĝanta hararo ĉirkaǔ lia frunto, la klasika profilo, kaj la bela, vireca staturo neniiĝis en tiu frostotremo. – Kara kolego Hlavaĉ… Mi ne domaĝus dek kvin frankojn de vi, se vi akirus al mi… ĉemizon… kiun mi surprenus sub tiun ĉi… Mi ne havas alian tolaĵon… kaj mi malplimulte malvarmus en du ĉemizoj… Ĝi ne estas afero inda al sinjoro… porti du tolaĵojn… Sed ĉi tie kelkfoje… mi devas rezigni… la etiketon…

            - Ĉu vi vere oferus tiom da mono por ĝi? – demandis Hlavaĉ.

            - Je mia vorto… Ĉu eble vi havas superfluan ĉemizon?

            - Mi ne havas, sed mi povas ŝteli ĝin – meditadis la ŝuisto. – Kian ĉemizon vi deziras?

            - Mi ne preferas tiajn aferojn… sed la kazo estas tiel escepta, ke mi ne konsideros tion!… Se eblas elekti el la ĉemizoj de la kompanio… mi ŝatus havi tiun de Harrincourt. Estas tute egale kies ĉemizon vi ŝtelos. Ĉu ne?… Harrincourt eble havas delikatan ĉemizon…

            - Bone. Estu tiu de Harrincourt, sed tiam mi petos dudek frankojn.

            - Kial ĝuste dudek?

            - Kia demando? Delikata ĉemizo estas pli multekosta ĉie. Mi povas kalkuli malpli multekoste la ĉemizon de Nadov.

Nek sinjoro grafo povis argumenti kontraǔ tio.

            Post ok-taga marŝado ili atingis la lastan oazon Agadir, signitan sur la mapo. Plie ili nur konjektis tion, ke ĝi ekzistas. La duono de la soldatoj en la kompanio estis malsanaj. Infera bruo, blekado, grincado plenigis la malgrandan oazon, kiu situis jam polvokovrita kaj plena de nuboj da muŝoj sur la dezerta, flava ebeno de la senkonsola Saharo…

            La bestoj henis kaj hurlis, ĉar la muŝamasoj plendis sur ili. Ĉiu defendo pruviĝis senefika kontraǔ tiuj.

            La bagnanoj kaj la grandegaj indiĝenaj ĝendaromoj estis inter la militvagantoj kaj la legianoj. Ne estis proponinde permesi, ke la liberaj militvagantoj kaj la militistaro miksiĝu… Eĉ tiel okazis problemo, ĉar la legianoj ankaǔ nun iris tien por trinki glason da varma kafo ĉe la maljuna kafkuiristo. Kaŝe ili ricevis eĉ brandon, kvankam tio apartenis al la privilegioj de la kantinestro. Sed li ne havis brandon kmirha. Ĝi estas terure penetra, forta alkoholaĵo, fermentita el ĉiuspecaj floroj, kiu havas la odoron de pomado kaj amara migdalo. Ĉirkaǔ la kafkuiristo sidis ĉiam duoncirklo da soldatoj surkalkane kaj pridiskutis la okazaĵojn. Ili salutis ĝoje la proksimiĝantan Kolombon. Kiel li diris, li malfermos Muzik-Kafejon kun la arabo en Saharo.

            Sed hodiaǔ li venis ne kaprosaltante, kiel kutime. Li pormenetis serioze kaj elprenis nek sian muzikilon, kiam li eksidis…

            - La situacio malgajigas min – li diris sombre.

            - Ankaǔ min… - mansvingis la kolosa Nadov, ĉar ili depotis vere malesper ĉi tie, malsane, trampe, en tiu timige morta parto de la mondo, izolite de la socio.

            Kolombo levis sian kapon vigle.

            - Ĉi iu ŝtelis ankaǔ vian ĉemizon? Estas neimageble, kiaj surprizoj trafas nin en Saharo… Iu ŝtelis mian ĉemizon… Mi havis nur du ĉemizojn… Tute delikataj… Ankaǔ la alia estis kun bluaj-flavaj strioj kaj blanke punktita same, kiel ĉi tiu sur mi. Ĝi konsistas el vera rajono… - Li estis tre malgaja.

            - Ĉu vi deziras trinki kafon, sinjoro eǔropano, aǔ kmirha-on… - kriĉis la maljuna arabo per sia oreltranĉa, raǔka, falseto. – Fort-odoran, bongustan kmirha-on… aǔ fajnan kafon…

            - Donu al mi kafon, knabo – li diris malgaje. Kiam li vi-diris al iu, ĝi estis okulfrapa signo de lia malbona humoro.

            - Mi petas Kmirha-on – alpaŝis lin la ŝvitkovrita Rikajev, la dana barbiro -, sed rapide… phu… la varmego… ankaǔ li malbutonumis sian kamizolon, kiel la aliaj - … kaj la muŝoj… la muŝoj mortigas min… - Tiuj zumadis mil-are, flugante en la buŝojn, okulojn, la kafkuiristo vane svingadis sian ĉifonon. Ili zumadis en densaj amasoj. Kolombo ricevis sian kafon kaj kirladis ĝin malgaje. La kafkuiristo eniris en la duaron kaj kunportis grandan kruĉon, en tiu li gardis sian rezerv-brandon, sed nun liaj piedoj glitis, kaj terure!… La tuto verŝiĝis sur la kolon de Kolombo. La fort-odora drinkaĵo fluis sur lia tuta korpo.

            - Idioto! – kriis Kolombo malesperiĝinte kaj salte leviĝis. – Tiu terura odoro turmentos min dum tagoj.

            - Pardunu mi, sinjoro eǔropano – kriĉas la maljunulo siajn papag-similajn lamentojn kaj komencas viŝpurigi lin per sia ĉifono. – Ho, kiel terure mallerta mi estas…

            La soldatoj ridegis. Almenaǔ ia sereno evento kirlis la mucidan, sufokan varmegon de la oazo.

            Tiam eksonis la batalkriego de Hümét Troppauer:

            - Venu ĉi tien, soldatoj!

            La poeto luktis kun kvindek goumier-oj.

 

 

 

D E K K V I N A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Benid Tongut, la plej kruela goumier ĉirkaǔiris la ripozantajn bagnanojn, falintajn sur la teron, kiel ĉifonoj, ili estis en eĉ pli terura situacio, ol la soldatoj. Ĝis nun oni enterigis el ili proksimume jam dekdu homojn en la dezerto. Antaǔ la ekiro oni konstatas ilian nombron tiel, ke tridek procentojn malpli da homoj alvenos el ili.

            Neprizorgitaj, cinikaj, rikanantaj, hirtaj mortkranioj, sovaĝe brilantaj okuloj, intelektaj vizaĝoj, en la apatia konscio de la certa morto toleris la klakantajn skurĝobatojn de la goumiero-oj kun naǔza, inerta grimaco.

            Barbizon, la diktrunka, brozhaǔta bandito el Korsiko estis la plej aǔtoritat-hava homo en la rabista kolonio. Dum ripozo li kantis ian italan amkanton pri la sunsubiro, kaj fininte ĝin, simiomakzela, bovokula, dika, barbostopla homo alpaŝis lin:

            - Permesu, ke mi donacu al vi duon skatolon da maĉtabako por via majesta kantado. Mi esta poeto.

            - Dankon. Mi nomiĝas Barbizon. Mi estis bandito sur Korsiko.

            - Mi ĝojas pro tio – diris la dika poeto -, ĉar onidire mi similas al Napoleono. – Kaj li fingre kombis siajn blankaj, longajn, maldensajn harojn surfrunten.

            - Vere vi memorigas lin… Precipe via voĉo. Mi petas vin, malantaǔ mi kuŝaĉas fraǔdisto, mi pensas, ke li havas insolacion, kaj mia akvoporcio elĉerpiĝis, ĉu vi donus al li el la via?

            - Jen ĝi estas… - La bonkora Troppauer transdonis sian ladbotelon. Barbizon trinkigis rapide la fraǔdiston, sed subite li ricevis tian skurĝobaton, ke li faligis la ladbotelon, kaj la akvo elfluis el ĝi.

            - Fia bandito! Se mi turniĝas al vi dorse, vi jam insolentas… vi… vi… - kaj la koleriĝinta Benid Tongut frapis ankoraǔ dufoje.

            Antaǔ ol li estus frapinta la trian fojon, iu kaptis lian brakon. Troppauer estis tiu. Li diris per milda, lirika voĉo:

            - Sinjoro ĝendarmo… Laǔ la biblio: La suno ne subiru sur via kolero…

            - Kio?… Iru en la inferon! Kaj lasu mian brakon libera… - Li subite eltiris sian pojnon, sed la alia kaptis lian kamizolon:

            - Amu vian proksimulon kiel vin mem!… Estu indulgema, sinjoro Gendarmo… ĉar ankaǔ vi estas nur homo…

            La ĝendarmo ekpuŝis la poeton je la brusto…

            …Poste, kiam li rekonsciiĝis, liaj du kolegoj tenis lin super sitelo kaj viŝis lian nazon. La akvo estis ruĝa en la ujo, kaj Benid Tongut neniam voli kredis siajn kolegojn, ke la poeto donis al li nur unu vagofrapon.

            Tiu vangofrapo iom vigligis la monotonan vivon en la tendaro. Unue, kiam Kolombo ekvidis sian poetan amikon inter la pugnoj de la goumer-oj, por ke li faru unuahelpon, ĝis li alvenos tien, li ĵetis la dek litran kruĉon inter la goumer-ojn. i tuj faris iom da libera aero, ĉar du el ili falis sur la teon, kaj la aliaj disiĝis.

            …Komenciĝis ĝenerala interbatado. Iu ĝendarmo, kies vestaĵo ekbrulis, hurlante frapadis sin al la tero, alia elprenis pistolon, sed iu vangpfrapis lin per leda tirrimeno, ke lia vizaĝo fariĝis nerekonebla.

            Serĝento Latouret alvenis kulpaŝante, malantaǔ li la fortigita pikedo kun antaǔendirektitaj stiletoj.

            - Fix!… En joue!…

            Dum momento la interbatado ĉesis.

            Tiaĵo ne estis ŝerco en la dezerto. Venis la kuracisto kaj la ruĝhara sanitara soldato. Ili forportis la vunditojn. La aliaj staris…

            La esporo okazis rapide. Ankaǔ la juĝo. Oni ŝnurpendigis Barbizon-on. Toppauer kaj Kolombo devas marŝi unu semajnon ricevinte nur duono da akvoporcio, la aliaj soldatoj kaj la goumier-oj, kiuj partoprenis la interbatadon, devas fari duoblan servon dum dudek kvar horoj.

            - Ĉu vi freneziĝis?! – riproĉis Kolombo Troppauer-on, kiam ili plenumis militan servon per balailo en la tendaro, similan al tiu de la kazerna arestejo. – Kial vi batis la ĝendarmojn? Venu al la kompanio laǔtlegi poemojn, tiuj vi jam disciplinis.

            - Mi ne volis laǔlegi poemojn al ili. Iu batis honestan banditon, kaj vi scias, kia artozeloto mis estas… Mi citis el la sankta bibilo al tiu bruto… Kion povas fari poeto en tia situacio?

            - Sed kial vi devis vangofrapi lin tiel, ke li flugu kapantaǔen en la alian parto de la oazo?

            Troppauer rompadas siajn fingrojn embarasite.

            - Dio mia… Mi estas poeto. Kion mi faru?

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:23:26

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询