dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Bill Teksaso, la temerarulo

您是本帖的第 3753 个阅读者
平板 打印
标题:
Bill Teksaso, la temerarulo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Bill Teksaso, la temerarulo

Jenő Rejtő

 

 

Bill Teksaso, la temerarulo

 

 

tradukis: László Balázs

 

 

 

1

 << Reen sur la cxef-pagxon

 

 

- Bulkin, kiom da mono vi donos por la revolvero?

- Forportu ĝin. Frenezulo bezonas tion… Ĝi estas armilo kun perlamota kolbo. Nek

mia prapatro aŭdis pri tiaĵo.

            La pistolo vere estis stranga varo. Almenaŭ ĉi tie, Okcidente, en Pomac, sur la bordo de la rivero Cornet, kie oni kunportas la pistolon ne kiel ornamaĵeton. Ĝi estis inkrustita per perlamoto, blue-nigra, malgranda, ripetpafa pistolo, kun ornam-ĉizelaĵo ĉirkaŭ ties tubo.

            Fred Bulkin vere ŝatis eksplutati la malfortan flankon de siaj gaastoj, se tiuj por gluto da drinkaĵo, manke de mono, malaltpreze prodigaĉis ies sian havaĵon, sed li ne bezonos tian urban objekton, utilan por nenio.

- Vi estas senkora hundo, Bulkin!

- Nur ne karakterizu min, Austin: multe pli da sango gluiĝas al via mano, ol malpuraĵo.

Eble Bulkin, la gestejestro estis kuraĝa homo, se li parolis tiel kun Austin Long, ĉar tiu estis proksimume du metrojn alta, larĝŝultra fortikulo, kun tia vizaĝo, kian oni vidas nur en la sonĝo, kiam oni vespermanĝis tro multe. La kruda, striktakapa, brutala sovaĝeco sidis sur liaj ĉiuj trajtoj.

Bruklin ne estis malkuraĝulo, tamen li estintus pli milda kun tiu homo, se li ne estus fidinta sian specialan situacion, kiun li ĝuis kiel la drinkejmastro de urbeto Pomac, rilate la plej timitajn rabistojn de la montara regiono.

- Domaĝe pro la klopodo, Austin. Mi ne donos al vi krediton, kaj mi ne bezonos tiun fatrason. Punkto!

            - Hundo! Vi scias, ke mi perdis mina ĉiun monon ĉi tie pro via malbenita ruleto, tamen vi devus doni gluton da drinkaĵo por ducent dolaroj, vi, avo de diablo…

            - Mi ne donos. Ĉu eble vi estus bedaŭrinta min, se vi estus gajninta?   

            Kvar gastoj sidis en la ejo, kiuj paroladis indiferente, kaj ankaŭ la drinkejmastro rigardis la grandegulon unuanime. Tiu flegmo tute elĉerpis la paciencon de Austin.

            - Kiel?! – li hurlis. – Ĉu vi amuzas vin pri mi? Ĉu vi pensas, ĉar vi estas civitanoj en Pomac, tial vi jam povas permesi al vi ĉion?!!

            - Ĉu vi volas interbatadi? – demandis Bulkin.

            - Tio ne estas vi afero!… - Kaj li turnis sin al la gastoj. – Mi povus displatigi vin per unu mano, kaj mi faros tion, se vi ne pagos kelkajn glutojn da drinkaĵo por la amikeco de Austin Long, vi, grasiĝinta, malkuraĝaj hundoj.

            Li preskaŭ freneziĝis pro la sopiro al la alkoholaĵo. Liaj okuloj kongeste ruliĝis, kaj li spiregis kun duone malfermita buŝo.

            Iu gasto ekstaris kaj rigardis al la pordo. Kelkaj homoj palpebrumis al siaj krugoj, kvazaŭ ili volus kaŝiĝi sub la tablo.

            - Nur bonvolu! – diris Bulkin. – Vi povas interbatadi, sed mi estas scivola, kiel opinios la Lordo, se vi rompos lian promeson, kiun li donis al la loĝantoj de Polmac…

            Kiu?…

            Momenton li rigardis stulte.

            - Sufiĉas el tio – kriis iu gasto -, ni diros al la Lordo, ke vi fajfas pir lia promeso.

            Austin tiris sian kolon inter siajn ŝultrojn kaj diris embarasite:

            - Nu… ĉu nek ŝerci mi povas… kun vi?… Kiun mi batis jam en Polmac?

            La grandegulo mirinde malsovaĝiĝis pro la nura mencio de la nomo de la Lordo.

            - Vi scias, Fred… - li balbutaĉis.

            - Mi scias tion, ke vi estas fia, kverelema rabisto! – interrompis Bulkin lian vorton, kun la reveninta aplombo de la trankviliĝintaj homoj. – Ni ne toleros plu viajn insultojn. Ĉiu scias en Usono, ke la Lodo konsideras Pomac-on speciala loko…

- Nu… do… - grumblis la malsovaĝiĝinta grandegulo – sekan fojon mi estos multe pli singardema… Nu…

            - Mi proponas tion – aldonis fiere la magra ĉevalbredisto, kiun Austin povintus facile ekbati per sia manplato. – Ni ne ŝatas tiaĵon.

            - Mi volis nur gluton da drinkaĵo por tiu pistolo… Ni ĵetu kubojn, kaj se mi malgajnos, vi ricevos la pistolon. Se mi gajnos, vi donos al mi kvar glasojn da viskioj…

            La drinkejmastro kraĉis.

            - Mi ne okupiĝas pri tiaj negocoj.

            - Mi vetos kun li!

            Nova gasto estis la interrompinto. Li envenis silente kaj aŭdis la lastajn vortojn de la grandegulo.

            - Mi vetos kun li! Se mo gajnos, la pistolo estos la mia, se mi perdos, vi povas mendi tri-kvar glasojn da brando je mia konto. Come on!

            La nova gasto ne havis pli ol dudek du jarojn. Lia stranga, lentuga, infaneca vizaĝo memorigis pri saĝa vulpteriero. Li vetis sin kiel kaŭbojo, iom dande. Li ligis ruĝan, sillkan tukon surper sian kvadratitan, buntan ĉemizon, kaj arĝentaj butonoj ornamis liajn lidajn pojnoŝirmilojn, li tenis en sia mano larĝrandan sombreron. Laj kolbo de pistolo Colt elŝoviĝis el lia revolverujo.

            Li aspektis apud la grandega homo, kiel ia infano.

            - Ĉu vi… do… volas ludi? … ĵetkubojn?…

            - Se vi persistos pri via tre estimatan proponon, rilate ankaŭ min, tiam jes.

            Austin okulmezuris malestime la ridetantan junulaĉon.

            - Kiu vi estas?

            - Bill Teksaso.

            - Kia Bill?…

            - Bill Teksaso. Miaj estimantoj nomas min tiel. Mi havas multe da estimantoj en Teksaso, ĉar mi estas kara kaj bonvolema knabo. Je mia vorto.

            “Li estas frenezulo”, pensis multaj homoj el la ĉeestantoj.

            Li rigardis al la bruta Austin-on kun siaj serena vulpteriera rikanon kaj grandaj, nigraj okuloj, kvazaŭ li atendus rekonon. Sed tiu nur grumblis ion malbonhumore.

            - Kiel vi nomiĝas? – demandis la knabo.

            Sur la vizaĝo de Austin aperis groteska rikano. Li sciis bone, ke tiu dando paliĝos aŭdinte lian nomon.

            - Mi estas Austin Long.

            Sed la junulo ne paliĝis aŭdinte la nomon de la bandito.

            - Ĉu vere – li demandis serene, kun ĝentila rekono. – Ĉu la fama rabisto? Ĉu persone?… Mi ĝojas, ke mi povis konatiĝi kun vi. Kiel vi fartas?

            - Per la sesp…

            Li tamen ne blasfermis. La sopiro al la alkoholaĵo venkis en li la akumuliĝintan pasio de la interbatado. Sed li preskaŭ kun vera ĝojo estus atakinta tiun homon, li ja ne loĝas en Pomac, do nek la stulta promeso de la Lordo ne defendas lin. Sed nun la drinkaĵo estas la unua.

            - Ĉu do vi volas ludi ĵetkubojn kun mi… gajnonte… tiun… pistolon…?

            - Jes… Ĝi estas bela objekteto. Kaj mi preferas ĉiun muzikinstrumenton. Ankaŭ la tiel malgrandan fluton.

            Iu ridis, kaj tio incitis la rabisto eĉ pli.

            - Nu, ek do…!

Kaptinte la ladan glason, li skutis ĝin kaj elverŝis la kubojn. Li ĵetis naŭ.

            - Ĝi estis lerta ĵeto – laŭdis lin Bill Teksaso. – Tamen mi gajnos.

            - Kial?! – alkriaĉis lin Austin kun tremantaj nazloboj

            La gaja kaŭbojo mansvingis trankvilige:

            - Mi gajnas ĉiam… Nu, ĵetu, karulo mia…

            Li ne povas toleri tion! Li sentis, ke li freneziĝos pro la impertinenteco de la knabo. La duan fojon li ĵetis ses, fine ok.

            Ĝi estas bela finrezulto.

            La alia homo ĵetas. Li levas la glason fajfante. Li skuas ĝi, rulas la kubojn, kaj en rapida sinsekvo li ĵetas dekdu trifoje. Poste li enpoŝigas la revolveron leĝere kaj ekparolas kun kompato:

            - Vi ankoraŭ devas ekzerci vin en tio.

            La okuloj de Austin kuntiriĝas, kiel la eksaltonta rabobesto mezuradas la distancon, kiu disigas ĝin de la viktimo.

            Iu maltrankvile frotis la seĝon per sia postaĵo, kaj la magra ĉevalbredisto eklekis siajn lipojn rapide.

            Bill Teksaso rigardis la grandegulon kun senkulpa rideto. Ŝajnas, ke li ne konjektas la danĝeron.

            - Ne prenu la aferon grave al via koro, oldulo mia – li diras. Mi instruos vin, kiel vi devas ĵeti lerte. Vidu, prenu la glason…

            - Sufiĉe! – hurlis Austin kaj elbatis la kubojn el la mano de Bill Teksaso. – Vi, fiulo! Vi trompis…

            - Ĉu vi vere volas kvereladi?…

            - Vi!

            - Ĉu estas inde pro tiu bagatelo?

            Tiam Austin kaptis la kolon de la knabo.

            “Kapute”, pensis kelkiuj paraliziĝinte, ĉar la nova gasto estis simpatia al ili kaj bedaŭris lin.

            Sed kio okazis?

            La gracia kaŭbojo ekpidebatas, kaj la grandega homo retroŝanceliĝas… Poste sekvas pugnobato, kaj Austin falas sur la plankon kun granda bruo. La sango ŝprucas tra lia nazo kaj buŝo… Li salte leviĝas stertore kaj elprenas sian revolveron.

            La gastoj malaperas sub la tablo, la gastejestro malantaŭ la lada breto..

            Kaj ili atendas.

            Pafo ne knalas, aŭdiĝas nur stertoro, klako kaj falo…

            Ili levas sian kapon mirante. La gastos el sub la tablo, la drinkejmastro el malantaŭ la breto.

            La rabisto kuŝas sur la planko kun kontuzita frunto, apud li estas la malgranda pistolo, kiun Bill Teksaso ĵetis al li en la lasta momento tiel sukcese, ke li trafis Austinon ĝuste je la kapo.

            - Tia estas malkonkordemulo – li diris indigne. Poste li iris la la sveninto, forprenis la pistolon kaj enpoŝigis ĝin.

 

2

 

 

            - Jen estas glaso da viskio – diris la drinkejmastro mallaŭte – poste klopodu iri tra la arbaro al Kindlow, kie vi povos sidi en trajnon kaj savi vian haŭton.

            La knabo eltrinkis la drinkaĵon kaj eklevis sian ŝultron.

            - Mi tute ne volas forlasi tiun urbon, kie oni regalas min per brando.

             Iu gasto el tiuj, kiuj pene portis Austin-on al la kuracisto por bandaĝi lian kapon, revenis.

            - Bob Putoro jam atendis lin ironte al la Ŝtono Infera…

            - Mi diras, ke estus pli bone, se vi forrapidus – turniĝis la drinkejmastro al Bill Teksaso. – Tiu Austin apartenas al la homoj de la Lordo. Tiuj certe opinios honto, ke vi traktis draste la brutulon, kaj ili serĉos vin.

            Li eklevis sian ŝultron.

            - Ba. Mi tamen povos ekbatali kontraŭ amaso da banditoj.

            - Ĉu vi jam aŭdis ion pri la Lordo?

            - Jes. Mi audis ion nur pretere… Li estas ia fripono. Ĉu ne?

            La spiro de la drinkejmestro haltis.

            - Homo! Atentu vian langon! Neniu havas ŝancon kontraŭ la Lordo. Mi vidis kun miaj propraj okuloj, kiam li mortigis Jeff-on la “Ŝtalan” per unu pugnobato.

            - Sed povas okazi ankaŭ tio, ke hazarde la pulmito ĝuste tiam morigis la koncernulon! Eh, vane vi ragalas min per rakontoj! La rabistoj ne interesas min… Ĉu vi volas donaci min per alia glaso da brando?

            - Hm… ĉu vi ne havas monon?

            - Eĉ unu groŝon ne.

            - Kaj… kion vi estus farinta ĵus… Se vi estus perdinta?

            - Mi gajnas ĉiam. Ĝi estas malbona kutimo en la familio. Iu mia onklo mortis pro tio.

            - Kiel li gajnis.

            - Jes. Li vetis kun iu, ke li saltos de sur la fervoja ponto sur la tegmenton de kureganta rapidtrajno. Kaj li gajnis. Poste li ruliĝis de sur la tegmento.

            Post nelonge ili ĉiuj staris ĉirkaŭ la knabo. La gastejestro verŝis viskion, kaj Bill Teksaso rakontis la mirindan historion de sia alia onklo, kiu batalis dum la milito en  Eŭropo kaj kunportis mondfaman pentraĵon, kiun poste li devis redoni al Louvre.

            Dume la ĉevalbredisto fumis cigaredon. Poste li kantis du hispanajn serendadojn kaj eltiris kelkajn metrojn da koloraj rubandoj el sia nazo.

            Li tre imponis al la sociteo kun tiu spektaklo.

            - Kien vi volis iri? – demandis la gastejestro.

            - Al urbo Tolwer. Mi gajnas ĉiujare la ĉevalkonkurson. Ankaŭ tio estas kvincent dolarojn.

            - Kiel vi vivtenas vin?

            - Ĉu vi ne vidis tion?

            Ĉu perlabori monon per tiaĵo?

            - Jes. La honestaj, bravaj okcidentanoj, se mi amuzas ilin tiel, ili donacas al mi monon. Mi ne renkontis tiel avaran, senkarakteran fiulon, kiuj amuzinte sin pri mia arto, ili estus donintaj al mi nenion… Ĝi vere ne estas aludo.

            Sekvis ĝena silento. Estas malbenita tiu Bulkin kun sia konstanta demandado.. La ĉevalbredisto fine ekridis.

            Jen estas du dolaroj, vi, ĉarlatano!

            Ankaŭ la aliaj kolektis du dolarojn por li.

            Poste li eksidis, mendis ŝafofemuraĵon kaj manĝis.

            Li parolis ankaŭ dum manĝado.

            - Kial estas tio, ke la rabistoj iradas en Pomac libere. Ĉu vi ne havas ŝerifon?

            - Ni havas ŝerifon, nur pruvaĵon ne. La Lordo laboras ekskluzive nur kun tiaj homoj, pri kiuj ankoraŭ evidentiĝis nenio. Ĉiu scias pri Austin Long, ke li estas rabisto, sed la juĝistoj devis absolvi lin

            - Kiel ili faras tion? – interesiĝis Bill, kaj li metis tiel grandan viandopecon en sian buŝon, ke iu lia vango ŝveliĝis.

            - Do… malmulte da homoj transvivias ilian atakon… Krome ili aperas foje tie, foje ĉi tie subite, kovrinte sian vizaĝon per tuko…. Ili do estas spertaj, kiel resti en la mallumo…

            - Ĉu vi scias nenion pri la Lordo? – demandis Bill Teksaso.

            - Oni havas sufiĉe da pruvaĵo kontraŭ la Lordo. Li estas la duonfilo de la ruĝa Brent. Li transprenis la hordon de la maljuna Brent. Oni scias, ke li prirabis la bankon en Denver, li dereligis la eksprestrajnon Pacifik, kaj li faris ankoraŭ kelkajn mondfamajn rabojn. Nur poste li ekhavis tiun ideon, labori kun tiaj homoj, kiuj povas kontaktiĝi ankaŭ kun la ekstera mondo.

            - Kaj tiuj homoj estos ĉi tie tuj – interrompis Bulkin. – Nun jam vi havas, vi eĉ manĝis; kial vi volas trude kuri en vian pereon? Iru pace vian vojon.

            La knabo ekstaris.

            - Vi pravas. Estas sensence interbatadi sen kaŭzo. Donu al mi paketon da cigaredoj – li turnis sin servere al la ĉevalbredisto, kaj ricevinte ĝin, li rikanis. – Vi estas tre karaj homoj. Iom mildaj, rilate Arizonon. Eble la klimato de Pomac kaŭzas tion. Tiaĵo certe premas la stampon sur ĉiun. Iu mia kuzo vivis longe en urbo Salt Lake inter la mormonoj, kaj li revenis hejmen kun barbo ĝiszona.

            Iu gasto alrikanis lin.

            - Tiu klimato tamen rezultis jam eĉ tute batalemajn homojn. Ekzemple ankaŭ la Lordo naskiĝis ĉi tie. Tial li indulgas Pomac-on. De kiam li eksciis la sekreton de sia naskiĝo, rabado ankoraŭ ne okazis ĉi tie.

            - Ĉu li estismas tiel sian naskiĝteron? – miris la iomete lentuga ĉiolertulo. – Tiam oni ne vane nomas lin Lordo. Tia naturo vere pruvas, ke li estas delikata homo.

            - Li vere estas Lordo! Ĝi ne estas moknomo – diris Bulkin.

            - Kiel? – konsterniĝadis la knabo.

            - Ĉu vi ne konas la historion de la Lordo? La ĵurnaloj ja skiribis pri li ankaŭ en Nov-Jorko!

            - Kiam?

            - Antaŭ unu jaro.

            - Tiam mi ne povis ricevi ĵurnalojn. Mi estis en urbo Kansas.

            - Ĝi ja estas granda urbo! Ĉu tie oni ne vendas ĵurnalojn?!

            - Sed en la prizono ne.

            Kion aj li diris, ili devis ridi.

            - Sed homo, nun jam iru, se vi volas saviĝi sen defektita haŭto.

            - Tuj, nur rakontu la historion de la Lordo. Bedaŭrinde mi havas scivoleman naturon.  - Lordo Nisbeth, la avo de la rabista Lordo, venis en Meksikion kun imperiestro Mikŝa.Li estis tiel angla politikisto… kiel oni kutimas diri… duplomato.

- Diplomato, oldulo mia – korektis lin Bill.

            - Diablo konas tiujn kuracistajn esprimojn. Li do fuĝis post la venko de Juarez kaj ekloĝis ĉi tie, en Usono. Tiel venis la Lordoj en tiun ĉi regionon, kio estas malofta en Ameriko. La juna Lordo Nisbeth havis serviston, Marchado-on. Ties patro fuĝis kun la maljuna Lordo. La filo de la servisto servis plu ĉe la filo de la mastro. Foje Machado enamiĝis al  Lady Misbeth. Al sia sinjorino! Ĝi estas grava afero… La hispana fripono rabis la Lady-on. Sed trupo da ĉevalrajdistoj atingis, kaptis lin, kaj la sovaĝa, orgojla Lordo skurĝigis Machado-n sanga. La skurĝado postulas sangon ĉe ĉiu meksikano. Sangan venĝon! Iun tagon la kvar jara filo de Lordo Nisbeth foriris. Iun lian ŝueton on trovis super la vortica parto de la rivero Cornet, sur la roko, kelkaj sangaj disfibraĵo de lia vestaĵo surhokiĝis sur la supro de arbusto.

            Oni sciis bone, ke la infano falis ne pro hazardo, sed temas pri la venĝo de Machado. La hispano malaperis post la friponaĵo., kaj nur post dudek kvin jaroj ni aŭdis pri li denove. Ĝi okazis pasintjare, kiam Lordo Nisbeth mortis. Li havis adoptitan filon, li heredis la grandan barton de la bieno. Sed la publika notario informis ilin neatendite, ke oni deponis dokumenton ĉe li antaŭ dudek kvin jaroj, kion li devas publikigi post la morto de Lordo Nisbeth. En ĝi Machado pruvas, ke la juna Lordo, la heredanto de la havaĵo, vivas. Li metis la vestojn de la infano tiel, ke oni kredu, ke li falis en la abismon. Poste li portis la junan Lordon al la rabisto Brent la Ruĝa. Tiu estis lia bofrato. Li edziĝis al la juna fratino de Machado. Brent edukis rabiston el la knabo. Dum la malfermo de la testamento la ruĝa banditestro jam ne vivis, sed lia “filo” estis pli fama, ol la plej timita bandito de la montara regiono. Machado volis tion. La nomon de la fieraj Lordoj Nisbet sinkigi en la koton tiel profunden, ke eĉ skurĝita meksikano estu pli bona, ol ili. Kaj tio sukcesis al li.

            - Tia estas fia kanajlo! – kriis la knabo. – Kial estas kulpa la kompatinda infano kaj la aliaj Nisbet-oj pro tio, kion ilia avo faris!?

            - Oni ankoraŭ neniam venĝis pli kruele, pli terure.

            - Sed rabisto ne rajtas heredi la havaĵon…

            - Tio tute ne gravis al Machado. Li sukcesis pruvi la identecon de la bandito, kaj venigi mortan honton al la familio Nisbeth. Ĝi estis la historio, kaj nun jam iru – sendis lin la drinkejmastro nervoze.

            - Prave. Sinjoro! Mi estimas, amas kaj admiras vin ĉiujn. Good bye – li kriis. Poste li svingis sian ĉapelon kaj ekiris al la pordo.

            Sed li tuj returnis sin.

            - Cetere… mi restos – li diris mallaŭte.

            Admirinde bela virino enpaŝis tra la pordo.

 

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:15:51

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询