dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Bill Teksaso, la temerarulo

您是本帖的第 3754 个阅读者
平板 打印
标题:
Bill Teksaso, la temerarulo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

27

 

 

            Tio estis la plano de Bill. Li sciis, ke oni serĉos lin ĉie sur la vojoj, kampoj kaj en ŝarĝtrajnoj; sed en Connicted, de kie li fuĝis galopante, ĉekalkane kun la morto, nenio serĉos lin.

            - Atentu min, Buldog… Vi ne sciis, kion vi entreprenis per tio, ke vi akceptis min kun la virino…

            - Idiotaĵo… li grumblis, karesante sian malpuran, grandan barbon surper sian mantelon.

            - Tamen mi rakontos ĉion ĉi, kion mi jam diris al Kornulo la Ŝovaĝa

            Fininte tion, Buldog sidis longe en silento.

            - Malbenita historio. Kiel vi volas elsaviĝi?

            - Nun mi scias nur tion, ke mi devas ripozi unu tagon. La inflamo malhelpas min en ĉio. Dum tiu tempo ĉirkaŭrigardu iomete por ekscii ion kaj alian.

            - Ĉu poste? – demandis Kornulo la Sovaĝa, preskaŭ respondante kun akcento, esprimanta malesperiĝon.

            - Ni vidos tion… Eble sukcesos fuĝi ien, Orienten kun la virino… Nun donu al mi malvarman akvon kaj ion por kompresi…

            Li dormis ĝis posttagmezo kontinue. Kiam li malfermis siajn okuloj, Edith sidis apud li. Ŝi ĵus vringis la trempitan tukon.

            - Vi dormis tre profunde – ŝi diris ridetante. – Plurfoje mi ŝanĝis la kompensaĵon sur via ŝultro sen tio, ke vi estus vekiĝinta dume.

            - Kie estas Buldog?

            - Mi ne scias. Kornulo la Sovaĝa dormas sur la skribotablo.

            Estis tiel. La dumetra skeleto ronkis sur la malgranda skribotablo, li metis siajn longajn krurojn alten, tiel, ke la kalkano de liaj trouzitaj botoj, faritaj el ledo de bovo, apogiĝis al la rando de la ŝranko.

            Li ronkis kun mirinda, stertora triumfo.

            - Kial vi ne diris, ke vi vundiĝis?… La vundo inflamiĝis tial, ĉar vi ne zorgis pri tio.

            - Mi ne ŝatas la kompaton. Tio estas familia kutimo ĉe mi. Mia patro sur la morta lito petis severe la servistojn, se li mortos, li ne estas hejme por la kondolenc-vizitantoj! Kiel vi fartas?

            - Tre bone. Mi nur ne kuraĝas rigardi en la spegulon

            - Je mia vorto, vi ne havas kaŭzon al tio. Vi impresas unuarenge, kiel moroza ĉasisto – li respondis, kiam li okulmezuris Edith-on, aspektantan infane en la vasta rajdopantalono kaj grandega feloĉasista mantelo. – Mi miras nur tion, ke vi ne timas resti sola en tiel granda vestaĵo.

            Estis mirinde. Ili ŝercis kaj ridetis unu al la alia. Tra la fenstro penetris la sunradioj, gajaj pro la vapora, humida brilo de la pejzaĝo post la pluvo. Kvazaŭ ili ne estus sidantaj en la ombro de la morto, ĉi tie, interne, en la kaptilo.

            - Estis saĝe reveni. Neniu serĉas nin ĉi tie.

            - Jen vidu – fanfaronis Bill –, ankaŭ mi povas havi sagacajn ideojn. Bvonvolu doni al mi tiun ledan rimenzonon de sur la tablo. Dankon…

            Li ĵetis la zonon al Kornulo, kiu elprenis sian revolveron kaj salte leviĝis pafprete.

            - Ne ronku jam, kiel ia vaporsegilo!

            Kornulo viŝis la dormon el siaj okuloj.

            - Ĉu ni jam ekiras?

            - Se nur ni havus tiun celo, ke oni linĉu nin, tiam jes.

            Kornurlo ĝustigis sian revolverzonon ĝemante, kiun li ne demetis eĉ en dormo.

            - Se nur mi scius, kien mi iros nun, kaj kie mi akiros novan vagonon… Mi alkutimiĝis esti ĉefluanto.

            - Infanlido. Mi havas unuarangan planon, ĝi signifas bonegan enspezon. Konvena al mi! Granda risko, malmulte da laboro…

            Buldog revenis kun sia kutime serioza, sed kun nenidira mieno. Tri vizaĝoj ridigardis al li atendeme. Unuavice li rigardis la glason sur la tablo.

            - Almenaŭ povintus kuiri freŝan kafon tiu, kiu eltrinkis ĝin, ke li sufo…

            - Mi eltrinkis ĝin – diris Edith rapide, anticipante la ofendon.

            - Ĉu vere?… Hm… Ankaŭ vi povintus kuiri..

            - Ĉu vi estis en la urbo?… – demandis Bill.

            - Nu?… Ĉu vi pensas, ke mi iris fiŝkapti – li respondis moroze. – Mi vizitis gastejon de Todler.

            - Kio estis tie?

            - Malbonodoro… Mi dekutimiĝis de la fumo kaj de la malbenitaj vestoj de la kaŭbojoj…

            - Ĉu vi aŭdis ion pri mi?

            Li murmuris… li tiradis sian zonon kaj elprenis grandan pecon da ŝafviando el sia poŝo, kaj kelkajn rompiĝintajn cigaredojn.

            - Okazis nenio grava… La persekutantoj galopis Orienten al Kondlow… Kaj… oni do estas ankoraŭ koleraj kaj parolas pri vi, sed multaj homoj jam vetas je ĉevalkonkursoj… hm…

            Li metis la kafon tien. Bill rigardis lin kun esplora rigardo.

            - Mi opinias – li diris al Edith –, estus bone, se vi tondus vian hararon iom malpli longa. Kiel vi povas fari tion sola… Estus pli oportune, se oni ne vidus tuj, ke vi estas virino…

            - Bone. Kie mi trovos tondilon?

            En la angulo de la najbara ĉambro toviĝas malnova valizo… Tie vi trovos tondilon, kudrilon, fadenon kaj kaptilon pro lupoj.

            Edith rapidis en la alian ĉambron.

            - Nun parolu – diris Bill.

            Buldog serĉadis en la poŝo de sia mantelo.

            - Mi kolektis multe da skribaĵo…

            - Ĉu lastfoje ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo vi kolektas la tabulojn?

            - Tiuj ne estas tabuloj, sed skribaĵoj.

            Li elprenis multe da ĉifitaj paperoj.

            - Jen estas la unua… Rajdantaj senditoj portis ĝin al Denver, kaj oni fiksi tiun sur ĉiun trian arbon.

            La skribaĵo tekstis jene:

 

 

CIRKULERO!

 

            Mil dolarojn da premio estos donita al tiu,, kiu kaptos vive aŭ mort la laŭdiran Bill Teksason, kiu estas mezalta, nigrahara, blankdenta, famekonata fripono en Arizono kaj en kelkaj ĉirkaŭaj ŝtatoj. Nomito fuĝis al Kondlow en societo de okulfrape bela virino.

en la nomo

 de Gubernatoro de Ŝtato Nevado:

ŝerifo Thompson el Connicted

 

            Ili silentis…

            - Nu?… – demandis Bill.

            - Oni do traesploras ĉiun trajnon, veturantan Orienten, kaj ĉiu bremsisto estas tre atentema – rimarkis Kornulo la Sovaĝa. – Grupoj serĉas vin sur landvojoj, tra montoj kaj valoj, tio nun jam estas verŝajna.

            - Hm… – meditis Billl. – Mi havas multe da bonaj amikoj inter la paŝtistoj kaj felĉasistoj per kaptiloj, kaj ili fajfas pri la premio…

            Bill serĉadis inter la skribaĵoj kaj elprenis alian paperfolion.

            - Knabo disportas ĝin sur rapida ĉevalo. Tiu estas videbla ĉie.

            Ĝi estis skribaĵo multiplikita per kopipapero.

 

 

HOMOJ!

 

            Bill Teksaso alpafis min embuske kaj fuĝigis mian edzinon. Tial mi mortigos lin. Kiu akceptos ilin en sian domon, kiu donos manĝaĵon al la fuĝintoj aŭ helpos ilin kiel ajn, mi mortigos tiun, mi ekbruligos ties domon, mi pereigos ties bestojn, tiel min helpu Dio!

La Lordo

 

 

            - Tio estas la pli malbona – murmuris Buldog. – Pro la alia ni devas timi nur la ŝerifojn kaj la urbanojn. Ĝi fortimigas ĉiun. Oni scias, ke la Lordo plenumas sian minacon…

            Bill salte leviĝis kaj fajfadis.

            - Mia ŝultro resaniĝis. Ni ekiros eĉ hodiaŭ.

            - Kien?

            - Ĝi estas tre simpla. Tien, kie oni ne timas la Lord-on, kie oni ne konjektas la vojon de eskapo: al Meksikio.

            - Tio estas saĝa ideo! – kriis Kornulo. – Oni ne serĉos vin sude, nur oriente de Kindlow…

            Kornulo la Sovaĝa eraris en tiu afero.

 

 

28

 

 

            Austin rimarkis de malproksime la forĝiston, rajdantan en granda polvonubo, kiu rapidegante klopodis atingi Kondlow-on. Li ne vidis precize, ke la selo de la alia ĉevalo estas malplena. La griza, malproksima polvonubo signalis, ke iu galopas tien…

            Li ekspronis sian ĉevalon kaj komencis galopi rapide. Jam aperis la unuaj domoj de la urbeto, kiam li atingis la dormemokulan senditon.

            - Haltu!

            - Mi ne povas… Mi rapidas…

            Austin ne diskultis multe. Li saltigis sian ĉevelon antaŭ lin kaj kaptis lian brakon. La posedanto de la “ĉevalbenzinejo” preskaŭ falis el la selo. Li etendis sian manon por elpreni sian revolveron, sed la fremdulo kaptis lian gorĝon tiel, ke lia spiro tuj haltis.

            - Hundo! Ĉu mi strangolu vin?!

            - Kion vi volas?…– li demandis pli milde, post mallonga tusado.

            - Kie vi ŝtelis la du ĉevalojn?

            - Mi ne ŝtelis tiujn… Rapide lasu min libera, ĉar la du ĉevalojn…

            - Silentu! Rakontu, kiu konfidis tiujn al vi, kaj kiel, sed tre rapide!

            La forĝisto ne hezitis longe. La fremdulo ŝajnis moroza karaktero, kaj li havas estimindan premon. Li rakontis simple la historion, pri la viro kaj virino, kiun li cetere konas bone, li ofte vizitis lin por aĉeti ĉiuspecajn varoj, poste ili kartludis, kaj regajninte la prezon de la aĉetitaj bagateloj, li foriris. Li estas bonfama vagabondo en Usono, laŭ la nomo Bill Teksaso, kaj nekredeblas pri li, ke li estus ŝtelisto de ĉevaloj, aŭ tiaĵo…

            - Transdonu la leteron al mi…

            - La letero ne estas adresita al vi…

            La tubo de pistolo, subite direktiĝanta al li, igis lin tamen transdoni la leteron. Li vidis malgaje, ke la nekonato malfermas ĝin, kaj traleginte, li metas en sian poŝon.

            - Redonu ĝin…

            - Superfluas… Via konato ŝtelis la du ĉevalojn en Connicted, tial li sends tiujn kun vi al Kindlow, por ke li vojerarigu la persekutantojn…

            Sen plua klarigo li turniĝis kun sia ĉevalo kaj forgalopis en tiun direkton, de kie li alvenis.

            La forĝisto staris senkonsile. Fine li decidis tiel, ke li iros en Kindlow-on, al la ŝerifo.

            Dume la Lordo esploris la spurojn, sed tiuj fariĝis ĉiam pli konfuzaj, precipe tiam, kiam la ĉevalo de Austin interrajdis.

            - Tri ĉevaloj galopis tien, tio estas klare videbla… – diris la rabisto, kiu nomiĝis “Henny la Ĝiba”, kies iu skrapolo rompiĝis ie, kaj de tiam lia iu ŝultro elsstris deformiĝinte. Krome li estis terure straba, kaj li havis tiel grandan brustokeston, kiel ia malbone remburita majorineto.

            - Tri ĉevaloj… – siblis La Lordo kolere –, ĉar tiu idiota Austin rajdas antaŭ ni kaj konfuzas la spurojn…

            Ĉiuokaze ni devas sekvi tiujn ĝis Kindlow.

            - Tio estas bona – rimarkis la ĝibulo. – Ili je devis trapasi tie.

            - Ĝi estuzs tro simpla – diris la Lordo –, la ulo ne estas tiel stulta, ke li rajdu postlasinte tiel bone videblajn spurojn.

            - Sed la du ĉevaloj…

            - Ni vidos tion… Antaŭen!

            Ili apenaŭ galopis unu mejlon, kiam Gunner rajdis renkonte kun siaj tri homoj. Tiuj anticipis ilin, ĉar tiuj ĉirkaŭrajdis la valon laŭ granda duoncirklo, sur dekliva tereno, kun pli granda rapideco.

            - Reen! – kriis la kaprobarbulo. – La kanajlo trompis nin.

            - Mi sciis – diris la Lordo kaj blasfemis. – Kiu rajdas antaŭ ni?

            - Stultulo, al kiu oni konfidis du ĉevalojn. Austin atingis, pridemandis lin kaj renkontiĝis kun ni. Li diris tion, ke li ne kuraĝas veni antaŭ viajn okulojn, kvankam li havas gravajn informojn.

            La Lordo tuniĝis al malproksima arbogrupo, kie neniu videbliĝis.

            - Venu ĉi tien! – li kriis

            Austin paŝis el inter la arboj kaj iris al ili.

                        - Lordo – li diris –, la ulo ne estas en Kindlow, almenaŭ li iris ne sur tiu vojo

            - Parolu!

            Li rakontis ĉion. Fine li transdonis la leteron. La ĉefo de la rabistoj tralegis ĝin.

            - En ordo. Ni returniĝos.

            - Kvankm, se sur alaia vojo, sed ili devis veni ĉi-direkten…

            - Tamen ni devas trovi ilian spuron…

            - Austin staris. Li atendis, ke oni reakceptu lin. Sed la Lordo akolere alkriaĉis lin.

            - Forportu vin!

            La malgranda trupo forgalopis, kaj Austin daŭrigis sian vojon aparte, sekvante la rabistojn.

 

 

29

 

 

            Atibnginte la “ĉevalbenzinejon, ili elseliĝis saltante. Ili serĉadis ĉie, sed sur la roka grundo nenio montris la direkton de la fuĝo.

            - Gorilo nun atendas en Kindlow – diris Gunner.

            - Verŝajne ankaŭ ni iros tien, se ni ne trovos spurojn ĉi tie.

            Ĉirkaŭ ili sur kelkaj arboj jam pendis la cirkuleroj, sur iuj ankaŭ la mesaĝo de la Lordo. Bob faris rapidan laboron.

            - Ili povis fuĝi nur al Kindlow – diris la ĝibulo –, ĉar alidirekten ne estas vojo, escepte Connicted-on, kien la fripono certe ne kuraĝis reveni.

            - Ĉu l fervojo? – montris Grunner al la malproksima taluso.

            - Ba! Oni traserĉas ĉiun vagonon, veturantan Orienten, ne lasante forfuĝi la murdiston. Li morigis la junan fratinon kaj la amikojn de la gubernatoro…

            - Austin faris tion – murmuris Gunner.

            - Sed oni ne scias tion.

            Ili staris senkonsile dum kelkaj sekundoj. Estintus vere stulta provado sidi en trajnon, ekveturonta Orienten, aŭ reveni al Connicted, reserĉate kun tia krimo.

            - Li povis ekvoji nur al Kindlow, se li volas atingi Orienten tra la Blua Montaro.

            - Jes… Sed mi opinias, ke tiu ulo estas pli saĝa, ol vi… Egale, restas nenio alia por ni, ol iri en Kindlow-on.

            - Rigardu tien! – diris la ĝibulo, kaj li montris ion kun etendita brako.

            Ili rigardis tien… Trans la montetdeklivo iu mansvingis al ili de sur telegrafstango.

            - Ĉu li estus Austin?

            La rigidaj okuloj de la Lordo direktiĝis kelkajn sekundojn senmove al la paliso. Poste li diris:

- Bob volas ion. Ni iru…

            Kiam ili atingis tien, la grandkapa junulo jam rapidis antaŭ ilin, kun sia pigra, pezmova irmariero, kondukante ĉevalon.

            - Kio kazis, Bob? – demandis Gunner.

            - Iu tranĉis la draton… Iu tranĉis ĝin… Spuroj videbliĝas… Sur la humida grundo… Tien…

            Li montris al la taluso.

            - Ĉu ili amen provis fuĝi per trajno? – miris la ĝibulo.

            - Sed kiel ili tranĉis la draton – cerbumis la Lordo. – Oni ja povas telegrafi ankaŭ el Kindlow, se la cilkuleron Orienten… Hm… Kio do ĝi estas…

            Li sekvis la piedsignojn kaj atingis la alian stangon.

            - Interese… Li detranĉis la draton, sed tial, ĉar li bezonis ĝin por io… Li pinĉis ankaŭ ties alian finon, kaj…li kunportis ĝin… Kial?

            Gunner frapis sur sian frunton:

            - Kornulo la Sovaĝa… Tie loĝas ekstravaganca vagabondo, kiu ŝtelas ĉiuspecajn dratoj. Aŭ li estis…

            - Aŭ ili kaŝiĝis ĉe li, kunportante donacon… Ni iru al Kornulo la Sovaĝa!

            Nun jam ili galopis tiel, kiel sangohundoj, kiam la vento blovas al ili la odoron de la pelita ĉasaĵo. Post nelonge ili staris ĉe la oblikviĝinta ŝarĝvagono.

            La Lordo kuris avane, en la mano kun revolvero. La aliaj sekvis lin.

            - La birdetoj forflugis – diris la ĝibulo. – Ili veni ĉi tien de la forĝisto, tio certas…

            - Ĉu de tie ĉi…?

            Kelkaj spuroj kondukis al la taluso sur la malseka grundo. La Lordo sekvis la premsignojn de la botoj.

            Li observadis longe, glitante surgenue inter la ŝtonoj. Li ektuŝis ion per sia mano.

            - Oleo – li kriis malsupren. – Oni oleis ion ĉi tie.

            - Drezino! Ili veturis al Kindlow per drezino… Je mia Dio ĝi ne estas malbona ideo.

            La lordo fiksrigardis la relojn kaj eklevis sian ŝultron.

            - Sed la ole-spuroj kundukas al Connicted.

            Neniu komprenis tion. Ariĝinte sur la remparo, ili rigardis la relojn, sekvante la ole-makulojn videblajn tie kaj ĉi tie, ĉar irinte plu, aperis nove-denove po unu guto da oleo, estis sendube, ke ili fuĝis al Connicted per la drezino.

            - Bob! Rajdu al Kindlow – diris la Lordo. – Informu Gorilon, ke ni estas en Connicted, ni atendas lin ĉe la Cervonutrigejo, aŭ li ricevos mesaĝon.

            La knabo forgalopis. La Lordo rajdis plu kun siaj homoj laŭ la fervojo, kaj post duonhoro ili trovis en la kota, malmola grundo tiun pligdofeltitan parton, kie la fuĝintoj kuris de sur la taluso, senpera antaŭ Connicted.

            - La ulo kazŭzas multe da laboro al ni, tio certas. – Viŝis Gunner sian frunton. – Estas freneza ideo reveni al Connicted.

            - Sed saĝa! Tie li povas esti certa, ke neniu serĉas ilin tie.

            - Sed li eraris – diris la Lordo, obtuze, kvazaŭ terbulo estus falinta sur ĉerkon…

 

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:45:06

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10938 秒, 4 次数据查询