dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La defraŭdita kasisto

您是本帖的第 2097 个阅读者
平板 打印
标题:
La defraŭdita kasisto
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La defraŭdita kasisto

Jenő Rejtő

 

 

 

La defraŭdita kasisto

 

 

 

S I N J O R O   C U R Z O N   E K V O J A S

 

 

1

Kiu vidis sinjoron Curzon sur la ŝipo matenmanĝi (frita ŝinko kun ovoj, teo, butero, rostruĝigita bulko) tiu ne estus dirinta pri li, ke tiu sinjoro defraŭdis dudek mil dolarojn la antaŭan tagon. En tiu trankvilo, kiel li ŝmiris la buteron sur la bulkon, li metis la fritian ŝinkon super la buteron, li demordis ĉion ĉi, kaj antaŭ ol li komencus maĉi, li surverŝis la tuton per du gluto da teo. En tiu profundiĝinta, zorgema nutrado estis la karakteriza mozaiko de komforta, saĝa, harmonia vivstilo de grandkapitalisto, kontenta pri si mem.

            Nur tial mi emfazas tiun cetere sufiĉe ordinaran cirkonstancon el la ĉiutaga vivo de homo, ĉar sinjoro Curzon la unuan fojon en sia vivo manĝis tiel abunde dum la frumatenaj horoj. Li malhavis ĝis nun la ovojn kaj ŝinkon, rilate la tetrinkadon. De kiam li fariĝis oficisto, do dek jarojn, li manĝis la bulkon kun butero, sed ne rostruĝigite, ĉar antaŭ ol iri en la kontoron, li apenaŭ havis sufiĉe da tempo konsumi la plej simplan matenmanĝon trankvile.

            Nun, ĉar li defraŭdis, li sentis tiel, li havas okazon kaj tempon studi la vivon kun trankvila kontemplado, kaj la unua eksperimento de tiu ĉi kriminala studvojaĝo estis la ĵus prikantita lunĉo. Sinjoro Curzon, la heroo de tiu romano, bedaŭrinde, malhavis ĉiujn kvalifikojn, kiuj taŭgas fari homon heroo de romano. Lia karaktero estis tute kontraŭa al ambaŭ vortoj. Li havis nur tre malmulte da rilato al la romano, li ne legis kaj ne verkis tiujn, la grandaj amoj evitis lian seneventan vivon, li neniam duelis, li faris absolute nenion, kio povintus doni temon al mallongdaŭra novelo. Koncerne la vorotn heroo, sinjoro Curzon iris sur la alian flankon de la strato, kiam du homoj diskutis laŭte, kvankam li timis konfesi, sekrete li timis la ebriulojn. Ĉar li ne estis heroo de romano, ni nomu sinjoron Curzon malkuraĝulo de romano.

            La leganto pravas, se li diras post ĉio ĉi: hoho; homo, kiu estas malkuraĝa, kiu abomenas ĉiun danĝeron, aventuron, kiun prezentas la unuaj frazoj de la romano, kiel la plej senfantazian filistron, kiel li povas esti fraŭdisto? Kiel li povas esti sur tiu ŝipo, en tia situacio? Manĝante lunĉon!

            Aŭskultu do la historion de la defraŭdo, poste tiu ĵetu la unuan ŝtonon sur min, kiu ne estas pigra al tio.

 

2

 

Sinjoro Curzon efektive ne defraŭdis. Se mi volus karakterizi la situacion tute precize, mi dirus tion, ke tiu milda homo de malforta karaktero restis sola kun dudek mil dolaroj, kaj la mono, ekspuatinte la negarditan momenton, defraŭdis iun reprezentanton de la banko. Ĉiu objekto estas magneta en la atmosfero de la terglobo. Ni konas homojn, kies rilaton al la objektoj determinas ne ilia volo, sed male, ilian agoadn influas iliaj momentaj ideoj, rilate la objektojn. Sufiĉe konata burĝo-tipo estas tiu, kiun influas la gravito, kiu decidas esti ŝparema ekde hodiaŭ,  sed la gravito de la kolora afiŝo, pendigita antaŭ la kinejo ŝanĝas lian volon. Eĥ, nur morgaŭ, li diras kaj aĉetas bileton por la posttagmeza filmprezentado. Aŭ kiu ne konas nian amikon, kiu suferas pro hiperklorhidreco, kiu ekde kvin jaroj prokrastas la severan dieton per dudek kvar horoj, ĉar kiam li havas la plej forta lia decido, oni ĵus alportas bovid-perkelton, lian ŝatatan manĝaĵon, plena de maĉviandopecoj, kun tre malmulte da saŭco, kaj or-flavaj pastetoj troviĝas apud ĝi! La plado denove altiras lian volon, kaj nun jam mi diras, ke tio eĉ altirus lin eĉ tiam, se oni estus surtabligita farĉitan brasikon (kun laktokremo, en ĝi kuirita porka spinosteko).

            Ankaŭ ĉe sinjoro Curzon la aferoj estis en ordo, ĝis li ne havis alternan eblon dum sia taga laboro, kaj lian agon difinis farendaĵoj, preskribitaj de aliuloj. Inter tiuj estis la unua sinjoro Mayfield, la kontorestro de la banko de Sidney, havanta malbonan aspekton kaj severan konduton, kiu akceptis la malfrue alvenintajn oficistojn en la mano kun poŝhorloĝo. Sinjoro Mayfield, en la mano kun poŝhorloĝo, kiu ĉiam aperis antaŭ la okuloj de Curzon kaj li malfruis nur dufoje dum dek jaroj, tiam sinjoro Mayfield diris tion, ke li malfruos ankoraŭfoje dum la sekvaj dek jaroj, li devos aplikii certajn sankciojn, ĉar li ne povas toleri serion da deliktoj. Lia alia despoto estis sinjorino Hutkins, la okdek kilograma dommastrino, kiu kuiris siajn proprajn ŝatatajn manĝaĵojn al Curzon. Ĉar la gusto de la dommastrino ŝanceliĝis ĉiam inter la gratenita gado kaj la fritia bovidhepato, ankaŭ sinjoro Curzon devis kontentiĝi per la duscepcaj nutraĵoj, kvankam kiom multe li donus kelkfoje por iom da gratenita steko. Nur foje li provis tagmenĝi sekrete en restoracio, sed sinjorino Hutkins divenis la ribelon, kaj de tiam sinjoro Curzon detenis sin de simila mispaŝo Ke li ne povis dormi dum festotagoj ĝis la naŭa horo, ankaŭ ties kaŭzo estis la dommastrino, ĉar tiam ŝi faris grandan ĉambropurigadon, kaj li devis ellitiĝi anstatŭ la sepa horo je la sesa. Ĉar tiam aperis la adjutatno de sinjorino Hutkins: la edzino de la vicdomprizorgisto, ili formovis ĉiujn meblojn, lavpurigis, senpolvigis, ŝanĝis litaĵon, aerumis, kaj dumtempe sinjoro Curzon vagis ofre sur iu publika placo de la urbo.

 

 

3

 

 

Ke la facilanimeco de la objektoj en kian pereon povas puŝi la homon, la plej bona ekzemplo estas pri tio la pluvombrelo de sinjoro Curzon. Li konstante forgesis ie tiun kompatindan, maljunan objekton. Tiun certan tagon, la unuan de la monato, kiam sinjoro Curzon ricevis sian ses semajnan ferion kaj adiaŭis siajn kolegojn por vijaĝi laŭkutime provincen, tiu insolenta pluvombrelo denove memstarigis sin, kaj ĝi restis en la kontoro. Sinjoro Curzon do, sub la akselo kun aktujo, turniĝis antaŭ la urbodomo pro reiri al la malfidela pluvombrelo, en la kontoron de la banko Sidney. - Mi ĝojas, ke vi revenis! – alparolis lin sinjoro Mayfild tuj.

- Oje! – diris Curzon en si mem.

            - Tial mi ĝojas pro via hazarda reveno, ĉar io ne estas en ordo, rilate la kalkulon de la kaso. Vi devintus fermi la elpagojn de Simon & Blackson tiel, ke la antaŭa saldo estu ĉe la komenco de la finkalkulo, ĉar ties trarigardebleco…

            Kial detali tion? Li parolis, ĝis evidentiĝis, ke sinjoro Curzon povas komenci sian ferion nur posttagmeze. Li iris al la kaso, al sia malnova loko kun kara ĝemo, kie Masson, lia anstataŭiganto, jam rikanis sur lin kun sia dika vizaĝo, el malantaŭ la orkadra nazumo.

            - Kial vi revenis, idioto?

            - Por mia pluvombrelo – li respondis preskaŭ plorante.

            - Se iu kunportas pluvombrelon dum la seka sezono en Aŭstralio, li meritas tion.

            - La pluvombrelo – eksplikis Curzon pedante – apartenas al mia eksteraĵo. Ekzemple la kravato enmodiĝis ĉe la nordaj popoloj kaj servis tiun celon, ke ĝi defendu la senteman laringon kontraŭ la malserena vetero. Malgraŭ tio, en Aŭstralio vi portas konstante kravaton en varmo tridek kvin celsiusgrada. Ĝi ne estas multe pli praktika, kvazaŭ mi portus mian pluvombrelon ĉirkaŭ mia kolo. Kial vi deturnas vin de mi?

            - Ke vi ne laboras – diris Mayfield, kiu aŭskultis lin atente malantaŭ lia dorso –, la entrepreno akceptis tion dum dek jaroj iel. Sed se vi demoralizas ankaŭ viajn kolegojn, tio jam superas ankaŭ la limojn de mia publike konata bonvolo… Kaj cetere! – li ekgrumblis – se vi trovas la kravat-modno abomeninda, tiam ne iru inter inteligentulojn! – kriis sinjoro Mayfield ruĝiĝinte, ĉar kiel ĝenerale la grasiĝemaj homoj, li preferis la variajn, krikolorajn kravatojn.

            Curzon sentis sin tre malfeliĉa. Sian aktujon, en kiu li gardis kelkajn freŝe aĉetitajn tualetartikojn, kun sia pluvombrelo li metis en la angulon de la giĉeto, kaj li komencis elmeti ĉion el la malfermita kirasŝranko unu post la alia, kaj serĉi kreditleterojn, cedojn kaj hipotekajn pruntojn de la firmao Simon & Blackson, kiujn la antaŭan tagon li jam kontrolis, kvankam laŭ li la tuta afero dekomence apartenas al la librotenisto, sed la librotenisto malrapidumis, ĉar tiu amindumis la kurbakruran, lentugan filinon de Mayfield.

            La ŝvitis kaj kurbiĝis super tio. Ankaŭ masson helpis lin. Singarde ili dismetis la enhavon de la kirasŝranko sur la tablo, kambiojn, kvitancojn kaj kuponojn. Fine estis antaŭ ili la paketo de Simon & Blackson. Ili remetis ĉion en ordo, Curzon notis kelkajn numerojn, poste ankaŭ la paketo de Simon & Blackson estis sur sia loko, kaj Masson ŝlosis la kirasŝrankon.

            Sinjoro Curzon nun jam dum dek kvin minutoj faris la tutan kalkulon denove, konvene la ĉiu deziro, li metis ĝin sur la tablon de Mayfield, sed en tia momento, kiam la kontorestro ne ĉeestis, kaj prenite forte sian pluvombrelon, preminte sub sian akselon al aktujon kun la tualetartikloj, li hejmeniris rapide. Estis la kvara horo, ankaŭ la aliaj oficistoj vestis sin, ĉar la banko estis fermita je la kvara horo kaj duono.

            Hejme li komencis paki. Li volis vojaĝi al sia onkonon en la vilaĝon Wickfiel, kie li regule pasigis sia ferion, kiel paganta gasto. Wickfiel situis en la montara regiono de Aŭstralio, ĝi estis sensignifa vilaĝeto, sed sinjoro Curzon kredigis al si, ke la klimato de la vilaĝo estas tre sana, ĉar li povis pasigi ĉi tie sian ferion plej malmultekoste. Esence li jam delonge abomenis Wickfiel-on, kun ties polvokovritaj arboj, malsaĝaj loĝantoj kaj bohemaj bovoj, kiuj malsame al similaj bestoj, tiuj promenaĉis sur la ĉestrato dum la tuta tago, anstataŭ paŝtiĝi.

            Sinjorino Hutkins ne estis hejme, ĉar la filino de sia fratnino vizitis ŝin, kaj tiuokaze ŝi iris en la kinejon kun la infano. Curzon metis la plej necesajn aĵojn en sian kofron, poste li volis elpreni la dentopaston, razpenikon, alunon kaj la sapon el la aktujo por meti tiujn inter la tolaĵojn en la kofro.

            Sed en la aktujo ne estis razpeniko, aluno, eĉ postesigno ne estis de la dentopasto, kaj li trovis nek peceton da sapo.

            Kontraŭe.

            En la aktujo estis dudek mil dolaroj, en kvar samfomaj paketoj.

 

 

4

 

 

La aktujon deponis la firmoposedanto de la vojaĝoficejo Northon, kiel garantiaĵon por certaj turistaj ĉekoj, kiujn ŝanĝos la partoprenantoj de grupa vojaĝo en Konstantinapolo, Bukarsto, Vieno, Parizo kaj Londono je la konto de la banko Sidney. Curzon tuj estis klarvida pri tio. Kio okazis? Dum enkasigo ili remetis lian aktujon kun tualetaĵoj (razpeniko, aluno ktp) en la kirasŝrankon, kaj li kunportis la deponaĵon de la firmao Northon en la aktujo anstataŭ la sia.

            La frunton de sinjoro Curzon kovris malklara, galcimalvarma ŝvito. Kaptinte la dorsapogilon de la brakseĝo, li eksidis. Kio okazos nun? Ekzemple matene, ĉar la banko nun jam estos fermita ĝis mateno, do ekzemple, sinjoro Curzon iros en sian oficejon matene, ke pardonon, li kunportis dudek mil dolarojn hazarde. Kio okazos? Esploro. Skandalo. Masson-on, kiu respondecas pri la financaj aferoj, oni certe elĵetos. Mayfiel eble mortos pro apopleksio, Kaj se ĝi estus certa. Sed nenio certas, nur tio, ke Masson estos elĵetita.

            Li spiregis kaj prenis sian kapon ambaŭmane. Disinjoro! Kion mi faris! Kiam mi faris! Kompatinda Masson! Kompatinda Masson! Li havas tri gefilojn, kaj ili atendas alian bebon. Se nur li ne havus infanojn. Sed ili havas tri! Kaj ili jam atendas la kvaran! Efektive kion imagas tiu Masson?! Ĉu li volas inundi la mondon per siaj idoj?!

            Nun tute subite venis en lian kapon Wickfield. Kun tiuj polvokovritaj, degenerintaj, montaraj palmoj, kun la floranta bestbradado sur la ĉefstrato, kaj kun la gramofono de la advokato, ferianta en la najbara ripozdomo, kiu jam dek jarojn ludas la saman diskon alterne dum la tuta posttagmezo: “I wonder where my baby is tonight.” La neŭralgia ĉefarbaristo foje pafis al la maŝino trafe-maltrafe, sed la gramofono ne mortis, nur ĝi perdis sian voĉon difinitive, kaj de tiam ĝi muzikaĉas multe pli raŭke tiun idiotan kanton. Nokte ne eblas dormi pro la hundoj, aŭrore pro la kokoj kaj posttagmeze pro la muŝoj. La la odoro de la cikorio, uzata anstataŭ kafo estos samtia, kiel jam dek jarojn, kaj ĉio en la vivo de sinjoro Curzon havas samtian cikori-odoron kaj -guston.

            Iomete li maĉis kaj remaĉis la amaran radikon de sia vivo, kion ni plie povus nomo sengusta radiko, kaj dume fikse rigardis en liajn okulojn dudek mil dolaroj. Masson efektive nur tiel povos eviti la katastrofon, se li, Curzon, defraŭdos la monon. Ĉar li devus respondeci pro nezorgemo kaj kontraŭreguleco, sed kiu povus respondecigi Masson-on, se iu malnova oficisto de la banko paŝis sur misvojon? Li venigis la katastrofon al Masson, li mem devas glatigi tion. La honoro diktas tiel, ke li defraŭdu.

            Tio estas tute klara.

            Jen tiel okazis, ke sia propra pluvombrelo kaj la infanoj de Masson ekirigis lin sur vojo, kiu devias perpendikle ĝis la nuna direkto de sia vivo.

            Dudek mil liberiĝintaj, krim-avidaj dolaroj defraŭdis sendefendan kasiston.

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:52:48

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询