dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La dekkvar karata aǔtomobilo

您是本帖的第 6613 个阅读者
平板 打印
标题:
La dekkvar karata aǔtomobilo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

 

Nun kion fari?… Jam estis vespero. Kie estas la restoracio Texas? Hopla!

                Unuaranga ideo!

                Li iris rapide en la telefonbudon kaj telefonis al la fajrobrigado. La sirenado helpos al li trovi la restoracion, ĉar ĝi estas ie en la proksimo, tio certas.

                - Fajrobrigado – anonciĝis voĉo.

                - Tuj venu! Brulas la restoracio Texas!

                - Dank al’ Dio.

                - Kiel? Ĉu vi freneziĝis? Ĉi tie parolas la proprietulo.

                - Ĉu vi estas tiu, Raoul?… Kial oni ekbruligis denove la drinkejon? Neniu kredos, ke la mortinto estas la viktimo de la fajro.

                - Sed nun tio veras. La gasforno eksplodis apud li.

                - Sed tie estas bakforno!

                - Sed… ni transformigis ĝin gasa kaj… ĉu vi venos?

                - Bone, bone… ni do ekiros. Kiel fartas Emanuel?

                - Nu do… li jam resaniĝis…

                - Ĉu li estis malsana?!

                - Nu… ne tute… la fumado… - balbutaĉis Gorĉev.

                - Kiel? Ĉu Emanuel fumas?!

                - Ne… tute ne… Li ekfumis pro ŝeco ĉigaron…

                - Ĉu la mulo?!

                Nun li koleriĝis.

                - Jes! La mulo! Ĝi pipfumas kaj legas romanojn, eĉ ĝi parolas!

                - Alo!! Kion vi diras?!

                - Pendumu vin!

                Li remetis la aǔdilon. Hu, kiel malagrable

                - Vi estas trovite, fripono! – Policisto kaptis lian gorĝon. – Vi do kutimas telefoni al la fajrobrigado de ĉi tie!

                - Mi protestas.

                - Silentu! Mi atentas ĉiun telefonbudon ekde unu semajno. Vi venigis la akuŝistinon al la gefianĉiĝa festo de sinjoro konsilisto Lusson, urĝe!

                - Mi konfesas, ke la fajrobrigadon jes, sed la akuŝistinon ne mi, kaj…

                - Venu! Nun jam estas pruvaĵo!

                - Sed la restoracio Texas brulas vere!

                - Mi traktos vin draste! – kriegis la policisto. – Kie bluas la restoracio, ĉu?!

                Kaj li montris al la najbara domo.

                Granda, lumigita tabulo pendis super la enirejo de restoracio.

 

 

R E S T O R A C I O   T E X A S

La grobaj gastoj

pagas elir-kotizon

 

 

                Kaj antaǔ la restoracio nun haltis Alfa-Romeo. Anette kaj Portenif elaǔtiĝis, poste ili malaperis rapide en la pordego de la najbara domo, kiu malfermiĝis al malplena areo.

 

 

 

VII-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

- Ni iru! – diris la policisto, kaptinte la brakon de Gorĉev, kaj ili ekiris.

                - Mi ĵuras, ke la afero pri la akuŝistino estas malinda akuzo. Mi konfesas la fajrobrigadon, kaj…

                Li aǔdis bruon de motoro… Li rerigardis rapide. Venas la Alfa-Romeo!

                Sekvan tagon la policisto rapotis la aferon tiel, ke li glitis en marĉlageto, kaj la arestito fuĝis tiam. La vero estis tio, ke Gorĉev stumbligis lin lerte, poste li saltis sur la pakaĵejon de la preterveturanta Alfa-Romeo.

                Ili forlasis Toulon-on. Portenif stiris bone… Li alvenis en urbon Cannes! „Ĉi tie estos ie tiu parko”- pensis Gorĉev. La aǔto bremis proksime al maldensa arbareto… Poste ĝi haltis. Vere ili estis ĉe parko, sed barono Lingeström ne estis tie. Portenif en ŝofora jako elaǔtiĝis, frapfermis la pordon kaj ĉirkaǔrigardis. Tiam iu vangofrapis lin en la mallumo, ke li svenis…

                Kompreneble Gorĉev estis tiu.

                Li tuj sidis al la direktilrado kaj ekveturis per la Alfa-Romeo. Li absolute ne konjektis, ke la tuta lando persekutas lin jam duonhoron, kaj li veturegis per sia kutima elano al Nico. Ne tro interesis lin tiaj infanaĵoj, kiel avertaj pafoj, mansvingado, kaj kiam policisto saltis antaǔ lin kun disetenditaj brakoj, li murmuris en si mem ionie: „Hej, amiko mia, se mi povus bremis en tia distanco, tiam mi estus gajninta la mondĉampionecon.”

                La policisto saltis flanken de antaǔ la veturilo laǔ la principo, ke „saĝulo cedas”, apenaǔ savinte tiel sian vivon. Li vidis mirante, ke la ŝtelisto, serĉata en la tuta lando elkliniĝas tra la fenestro de la aǔto kaj skuas sian montrofingron miance al li, kriante drastajn blasfemojn…

                Ĉu vi komprenas tion? La serĉata homo minacas la policiston.

                Antaǔ Nico li lerte mallongigis iun vojkurbon tra la virina sunbaniĝ-tereno de la strando de la hotelo Eǔropo, li trapenetris la barilon kun granda bruego, kaj inter la virinoj, ŝrikantaj en la rava paniko li kuntrenis la ripozliton, al kiu poste li akiris de sur la vesto-sekigejo de la lavejo Perriér nigran, silkan kimonon kun orkoloraj figuroj. Kaj li veturegis, ĉar hodiaǔ posttagmeze lia sekrtario dungiĝos al la legio, kiel certa komplezema sinjoro en la dramverko de Schiller, kiu anstataǔigas sian amikon por kelkaj tagoj en la ekzekutatendejo, dum la kondamnito partoprenas la gefianĉiĝan feston de sia fratineto.

                Ivan Gorĉev rapidis al Nico. Li ja volis estis aǔrore en Marseljo, kio piedirante ne estas longa vojo, sed Gorĉev bedaǔrinde trafikis per aǔto…

                Mirinde, sed ĝi okazis tiel: la aǔto, kiun oni trovis nenie, atingis sian celon. Dum oni serĉis ĝin en Toulon, tiam ĝi estis sur la ŝoseo. Oni ricevis informon nur tiam, kiam ĝi jam alvenis antaǔ la vilaon de Laboux. Tie do neniu serĉis ĝin. Estis kompreneble. Al kiu ekideus, ke la ŝtelisto de aǔto parkadas antaǔ la vilao de la damaĝito?

                Gorĉev unuavice rapidis al la magazeno Lafayette por aĉeti.

                - Sendu kelkajn varojn por mi en la reĝan apartamenton de la hotelo Mediteraneo – li diris al la vendistino. – Unuavice du-tri leĝerajn, senmanikajn trikotaĵojn, ĉiuspecajn varojn, kiujn bezonas kolonia soldato, kaj tian maristan vestaĵon, kia estis ĉi tiu, kiam ĝi estis nova.

                - Pardonon – interrompis la komizo -, sed mi ne povas konstati pri tiu vestaĵo, kia ĝi estis, kiam tiu estis nova. Kelkaj jaroj estas longa tempo.

                - Mi aĉetis ĝin hieraǔ tute novan! La vestaĵo cetere estas blanka.

                - Hm… Eble tio estas videbla sur ĝi malpleje.

                „Alo… Alo!..” – krakis megafono.

                - Kio ĝi estas? – demandis Gorĉev, sed tuj eksonis la voĉo de la parolisto, kaj ĉiu aĉetanto aǔskultis ekscitite.

                La tutlande serĉata ŝtelinto de la blua Alfa-Romeo, kies identiga numero estas 126-513 DK, provos fuĝi sensukcese el la urbinterno de Nico… Lia aresto estas senduba! La trovinto aǔ la informisto eĉ nun ricevos 50 000 frankojn da premio…”

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:45:11

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询