dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La dekkvar karata aǔtomobilo

您是本帖的第 6612 个阅读者
平板 打印
标题:
La dekkvar karata aǔtomobilo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

XIV-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

Ili jam ne estis malproksime de la bordo de Afriko, kaj de ĉio, kio atendis ilin ĉe la fino de tiu stranga ŝipveturo, nur frenezaj turniĝoj, absurdaj eventoj, pro demona aŭto. La personaro de la Suspektinda Ŝarko estis kune en la ilarejo vespere. La Majstro staris en la alia fino de la ŝipo, kaj li forte ŝmiris sin per io. Li opiniis la atakon de la miriapodoj la plej teruraj travivaĵoj de sia vivo, kaj lia korpo eĉ post unu semajno estis kovrita de veziketoj. Oni do ne devis timin li. La konsignaj rabistoj havis multe da zorgoj pro alia problemo. La afero de la sole lasita, senpova knabo okupis lin. Dum ilia traktadoj la silentema Drugiĉ transdonis brandon al ili el sia konstanta provizo.

                - Mi pensas – diris ekzemple Aleksio la Privata al la silentema Drugiĉ –, se mi lasos perdiĝi tiun senpovan bubon, tiam oni dekalkulos tiun hejtiston de sur mia konto. – Kaj post mallonga meditado, li profunde eksuĉis sian pipon kaj aldonis: - Eble ankaŭ la leterportiston… Kvankam li portis monon…

                Interese, ke tiu knabo kun malgaja vizaĝo agitis latentajn, krimaj memorojn en la taso-surfundaĵo de ilia konscienco. Plej volonte ili estus kolere elverŝintaj ĉiujn siajn preterlasitajn bonfarojn sur lin, ie, kie ĉiu homo havas malbonan kalkulon, kaj pli-malpli frue ili devas ĉeesti, kiam oni faros la inventaron.

                Kupro-bambulo, la interbatiĝanto per tranĉilo, iradis dum tagoj malgaje tien-reen, meditante pri tio, kion fari, rilate la knabon. Tiu damnita, sole lasita „Bubo Ĉernovec” fariĝis ilia kora afero kun liaj senpoveco, malgajaj, timemaj, bluaj okuloj.

                - Mi diras tion – proponis Fiŝeto -, ke ni instruu lin pri la ricelo. Al tio ne estas bezonata forto, ĝi estas simpla komerco kaj lukras bone.

                - Tio ne estas bona, ĉar oni trompos tiun ŝlemilon – opiniis Aleksio la Privata. – Li estu kuiristo sur la ŝipo. Oni ne kuraĝas tiun bati draste, ĉar li ne havas anstataŭiganton, kaj oni havos bonan kontakton kun li, por ke li ĉerpu per la kulerego pli profunden.

                - Ĝi estas bona ideo – kapjesis la silentema Drugiĉ, ĉar ili interkonsentis, la Fiŝeto komencis muziki sur sia buŝharmoniko.

                Dume konstanta sentinelo kaŝobservis la Majstron, ĉar ili timis, ke li kontentigos sian venĝemon kontraŭ Gorĉev sur la knabo. Kiam la respektinda rabisto proksimiĝis, Gorĉev retiriĝis en la lignokeston, inter la familiarajn miriapodojn. Kion ili estus dirintaj, se evidentiĝus subite, ke la senpova knabo estas Gorĉev mem?

                La sorto konservis tiun surprizan turniĝon por ili.

                Gorĉev pruviĝis utiligebla multrilate. Ĉiuespere li kantis, akompanate de la buŝharmoniko de la muzikema Fiŝeto. Ĉar Gorĉev instruis ilin pri kelkaj, tre belaj apud-Volgaj kantoj. Li mem fajfis la tercion, Aleksio la Privata kantis base, Kupro-gambulo tenore kaj la silentema Drugiĉ donis la brandon.

                Nur post jaroj evidentiĝis, ke la ellernitaj apud-Volgaj kantoj estas fragmentoj el la heroa eposo Kalevala de la finna popolo, tradukitaj en la vaste konatan mondlingvon Esperanton.

                Alvenonte al Oran, Gorĉev jam memstare faris la tagmanĝon, kaj ili ĉiuj estis tre kontentaj pri la fazeolaĵo, en kiun li kuiris du kilogramojn da bovoviando kaj tutan kompason. Li nur boksi ne volis eĉ pro Dio.

                …Kiam aperis la haveno de Oran, Gorĉev sidis ĉe la fenestro de la kajuto kaj elrigardis, apud li pipfumis Aleksio la Privata. Dume li reakiris sian jakon de Portenif, konvaleskanta el sia etilismo, kiu loĝisen la bilĝo. Ili ambaŭ rigardis la luksan ŝipon Republiko, kiu ankris apud la Suspektinda Ŝarko. La bordo estis malproksime. La grandaj oceanŝipoj ankras ĉe tiu doko.

                - Oni liveras la aŭton sur ĝi… - murmuris Aleksio la Privata. – Ia generalo kaj lia bona amiko.

                Do de Bertin kaj Laboux veturis sur la ŝipo Republiko. Kaj certe ankaŭ Anette.

                Sed kial dungas ĉi tiuj homoj aŭtokonkursiston, kiam Laboux posedas la Alfa-Romeon? Kian „genian” planon ili havas, kiun Drugiĉ menciis?  Kaj absolute, kia afero estas ĉirkaŭ la Alfa-Romeo, ke ili batalas tiel senindulge? Gorĉev pensadis pri tio. Dumo oni komencis la elkargadon sur la ŝipo Republiko. La gapantaj laboristoj ne konjektis, kiaj eksterordinaraj eventoj kaj surprizoj okazos tiun tagon. Gorĉev nun ekvidis Laboux-on sur la ferdeko de la ŝipo Republiko

                Aha! Li rigardas la elkargadon! La grandega gruo iafoje brue leviĝis el la profundo de la ŝipo, poste ĝi ekiris, moviĝanta flanken, kvazaŭ ĝi portus sian ŝarĝon al la maro, kaj nur multe pli supre, kiam ĝi atingis la ortangule kuŝantan fertrabon, kuris la ŝtalkabano al la kajo:

                Nun la Alfa-Rome leviĝis el la profundo de la ŝipo!… Brue flankenkuras la malgranda kabano de la gruo, kaj la eleganta aŭto balanciĝante moviĝas super la akvo…

                - Knabo – flustris Aleksio la Privata en lian orelon, kaj li fikse rigardis la ŝanceliĝantan aŭton, kiu haltis momenton en la aero. – Vi… bubo… - lia voĉo estis raŭka kaj varmega, liaj okuloj brilis -, atentu min, kaj… kaj poste forgesu tion, kion mi nun diros, ĉar mi mortbatos vin: ĝi estas la plej valora aŭto en la mondo…! Ĝi konsistas el dekkvar karata oro!

                Gorĉev gaprigardis kun malfermita buŝo al la alto… Poste li ekkriis time:

                - La ĉeno rompiĝis!

                Unu sekundo… kaj la dekkvar karata Alfa-Romeo falas en la vastan maron, altenleviĝas kolosa trombo, laŭte plaŭdegante, kaj tuj poste la profundo de la agitiĝanta oceano englutas la aŭton.

 

 

 

2

 

 

 

La kazo ĝuste tial estis eksterordinara, rilate la demonan aŭton, ĉar ĝi kaptis homojn, estantajn tute ekster la afero, kuntrenante ilin tra sencelaj suferoj.

                Tia kuntreninto de la nekredebla afero estis ekzemple la simplaanima sinjoro Vanek. En la ĉambro de la soldatoj oni uzis lian liton por gladi tolaĵon, ĉar sinjoro Vanek neniam troviĝis tie, ĉar li konstante pasigis sian punon en la karcero. Tial oni gladis sur lia kuŝejo. Eĉ lito ne povis esti neekspluatata en la legio. Antaŭtagmeze sinjoro Vanek ĉirikaŭkuris sub la suno, poste li iris por ekzercado, kaj dumtage lia sampunito, Mehar, kiu estis unuokula turko, sisteme batis lin. Post ĉiu manĝado, kvazaŭ la batado estus pocio. Sinjoro havis ian miskonprenon, rilate la kolosan turkon, kion li neniam povis klalrigi, ĉar Mehar parolis nur sian gepatran lingvon. Kiam oni la unuan fojon akompanis sinjoron Vanek al la ĉelon, la unuokula giganto jam malliberadis tie, kaj foje li ĵetis sin vizaĝaltero, foje li leviĝis, kun disetenditaj brakoj. La sekretario rigardis lin kun intereso, kaj poste li demandis, kiomfoje li faras tiun liberan korpekzercon?

                La turko kriis kelkajn konsonantojn al li.

                - Mi petas vin… - diris sinjoro Vanek – mi estas iom sperta pri ĝi, ĉar mia kuzo havis korp-kulturan lernejon, kaj li instruis al la lernantoj la mov-serion de Dalcroze liberaere, ĝis la interveno de magistrata kuracisto finis lian agadon.

                Tiam Mehar iom trankviliĝis, kaj poste li jam eĉ ridis amikeme.

                Nun okazis la problemo! Sinjoro Vanek rimarkis, ke la vetero estas bela.

                Kaj ĝi estis tio, kion li ne devintus fari!

                Kion miskomprenis la turko? Ĝi neniam evidentiĝis. La la rimarko pri la vetro kaŭzis nepriskribeblan animstaton al li. Li batadis sian bruston ambaŭmane, kriegante li ĵuris per io, kaj veraj larmoj fluis el liaj okuloj.

                - Sed mi petas vin… - balbutaĉis sinjoro Vanek. – Se vi volas mi nuligas tion, kaj mi koncedas, ke la vetero plejparte estas seka, tempesta, eĉ se vi deziras, atendeblas tersurfaca frosto…

                - Vi… nekredanta… hundo… - li hurlis kaj kaptis lian kolon. – Ŝajnas… ke vi ne scias, kiu mi estas?!

                - Mi petas vin… - balbutaĉis sinjoro Vanek mallaŭte. – Diru al mi, kia besto vi estas, kaj mi nomos vin tiel…

                …La gardisto, kiu portis la vespermanĝon, savis la vivon de sinjoro Vanek. Li jam apenaŭ vivis, ĉar Mehar, la grandega turko, dum fluis veraj larmoj el lia unu okulo, li batadis la kapon kaj dorson de sia samkarcerano al la pordo de la ĉelo blasfemante.

                Mehar ankoraŭ multfoje batis la sekretarion, ĉar li malesperiĝis jam pro la vido de sinjoro Vanek, kaj li ne povis regi sin.

                Sed neniam evidentiĝis, kio okazis la miskomprenon, rilate la veteron.

                La sekratario estis klarvida pri tio, se li ne sukcesos akiri interpretiston rapide, la turko pli-malpli poste mortigos lin.

                Kaj dume Gorĉev informis lin, ke li petas iom da pacienco, se li venos. Kaj li aldonis la kvitancojn pri la enpago de la mono. Sinjoro Würfli, kiun la institucio de la kvina-horaj tekunvenoj bankrotigis, kaj pro tio li dungiĝis al la legio, li sentis tiel pro ia mistera kaŭzo, ke li devas solidari kun  sinjoro Vanek. Tial li molestis ofte la elĉerpitan sekretarion.

                - Ni apartenas al la pli bonaj homoj – li flustris enigme sur la ekzerctereno en flako, kie li ĵus kuŝis. Ĉar kiam la serĝento komandis surventriĝon, sinjoro Vanek ĝenerale staris antaŭ flako aŭ fosaĵo.

                - Ĉi tie en la flako, kredu min, ni estas turpaj.

                - Mi tre petas vin paroli singulare.

                - Kial? Nek mi estas pli bela, ol vi.

                - Ni estas animaj parencoj, kredu tion!

                - Ĉu vi komprenas ĝin tiel, ke vi estas mia anima kuzo aŭ mia avino? Kian komunan mi havas al vi?

                - La artistoj ŝatas la dancon.

                - Tio certas – li respondis levinte sian ŝultron.

                - Ankaŭ la muzikistoj kaj la pentristoj.

                - Krome la ŝtonskuptistoj kaj la belet-dancistoj. Kial vi diras tion konstante?!

                - Aŭskultu min – li flustirs kaj glitis pli proksimen al Vanek en la flako, kie ili kuŝis surventre. – Ni povus fuĝis kune.

                - Sinjoro! Korespondanto mortas, sed li ne rompas kontrakton!

                - Ĉu vi estis ankaŭ korespondanto, sinjoro Tintoretto?

                - Ne uzu plu tiun malbelan vorton, se vi volas tion, ke ni ankoraŭ babilu ankaŭ en alia flako.

                - Soldato n-ro 27, vi estas fiulo! – hurlis Verdier, kaj Vanek flustris malgaje al la dancinstruisto:

                - Tiu denove estas mi. Diablo forportu vin.

                - Kiel vi kuraĝs paroli dum ekzercado?!

                - Nur flustrante…

                - Rektiĝu! Iru por pridemandado!! Diru, ke vi ricevis dek tagan punon en salle de police.

                - Mi havas ankoraŭ du semajnan punon el la antaŭa.

                - Silentu!

                - Mi havos multjaran restaĵon…

                - Pro tio faru kvindek genufleksojn, unu… du…

                Kaj ĝi okazis tiel konstante. Li ne havis eĉ unu minuton por iri en la kantinon, li apenaŭ estis en libera stato, kaj dum la tago de lia unua forpermeso la kompatindulo puŝiĝis ĝuste al marŝalo Marigon, kiu estis malbonhumora ĉiam, ĉar li portis kuglon en sia kokso, kaj ĝi moviĝis okaze de grandaj ekscitiĝoj aŭ dum ŝanĝo de la vetero. Preterirante presejon, la marŝalo ekvidis la okulvitran senrangulon, kiel li resalutas al la proprietulo. Kaj li eklevas sian ĉapo! Li ne povis iri plu senvorte, ĉar la kurglo ekmoviĝis en lia kokso pro la vidaĵo.

                - Senragulo! Ĉu vi estas freneza? Surmetu vian ĉapelon!

                - Dankon, sed mi ne malvarmas. Cetere, la soldato estus hardita – li respondis kaj mansvingis kun amikema rideto.

                - Senrangulo! Kiu mi estas?

                Sinjoro Vanek rigardis timeme dekstren-maldekstren.

                - Ĉu tigro?… Mi petas vin, se vi ne estas tio, mi… elpensos…

                La kuglo turniĝis en la kokso de la marŝalo. Staris soldato antaŭ li, kies ĉiuj butonoj etas malpura, kvazaŭ li estus alkudrinta sur sian kamizolon verdigrajn, malnovajn monerojn, apartenantajn al antikvaj fosilioj, lia bajoneto pendis ĉe li stomako, paralele kun la vertikala akso de lia korpo, li tenas sian ĉapon apud sia femuro, kiel ia leterportisto. Nom du nom!

                - Senrangulo! Tuj metu vian ĉapon surkapen! Vi estas cerbomalsanulo.

                - Mi petas vin sinjoro regimentkuracisto – li balbutis kaj surmetis sian ĉapon. – Mi ja estas nova dungito ĉe la armeo…

                - En kiu fortikaĵo vi soldatservas? Diru al mi viajn indikojn!

                Kio okazis poste, la marŝalo rakontis tion eĉ post jaroj kun obtuza voĉo, kaj la kulgo tremis longe en lia kokso…

                Ĉar la senrangulo ŝovis sian manon en la poŝon leĝere, elprenis vizitkarton, kaj transdonis ĝin. La blankhara soldato konsterniĝis tiel, ke forgesinte pri ĉi li surmetis siajn okulvitrojn. Li ne volis kredi al siaj okuloj, kaj li vidis tion:

 

 

VANEK  B.  EDUARD

senranga soldato

 

                                               Fremdula legio                     Fortikaĵo St. Thérése

                                                     ORAN                                  Telefono: 3736               

 

 

                La okuloj de la marŝalo elstariĝis.

                - For! Pro tio mi zorgos puni vin. Reiru en la fortikaĵon, kaj raportu dum pridemandado, ke ni renkontiĝis.

                - Kiun interesos tie mia privata afero? Ili havas multe da laboro…

                - Forportu vin! Idioto! For de tie ĉi!

                - De kie?… - li demandis kun senkulpa timemo, kaj la dialogo nun finiĝis. La marŝalo minacis lin morte pala kaj iris. Li vidis ankoraŭ tion preterkure, ke la legiano eklevas sian ĉapon ĝentile…

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:51:21

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10938 秒, 4 次数据查询