dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Fred la malpura intervenas

您是本帖的第 7647 个阅读者
平板 打印
标题:
Fred la malpura intervenas
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U D E K   D U A   Ĉ A P I T R O

 

 

Theo elpaŝis el la kajuto kun Vasiĉ.

            - Kie oni buŝharmonikis? – li demandis la ruson.

            Anstataŭ Vasiĉ respondis iu alia. Longa, fajfanta tunkurado. Kradita lampo sviniĝis, frapiĝadis kun terura bruo.

            La vento trasiblis la ŝipon, kaj aperis la oblikve leviĝanta surfaco de la murmuranta maro, kun sennombraj, blankaj, muĝantaj krestoj. La ŝipo Stalney Up To Date oblikviĝis grincante.

            Ankaŭ Watson estis pala. Ĉu estas fantomo, ĉu ne, paniko minacas. Tio certas.

            La zumeto nun aŭdiĝis el alia direkto. Tute mallaŭtaj, spiretoj da flutetadoj de buŝharmoniko

            - Ĝi ne estos bona tiel, kapitano – grumblis iu.

            - Ni serĉu lin, homoj! – diris Theo. – Nun temas pri friponaĵo, kaj sekvos vangofrapoj.

            Sed li sciis bone, ke oni ne kredas tion. Theo serĉadis en la bilĝo kun Watson. Ankaŭ la enigmon de A. Winter englutis la bilĝo ĉi tie.

            - Neniu povas kaŝiĝi ĉi tie. – diris Watson. – Mi kutimas aranĝi la kargadon tiel, ke oni ne havu eblecon al tio.

            Theo rigardis sur la plankon hazarde. Li konsterniĝis. Jen estas libro! Nun jam nek al Watson kuraĝis diri siajn rimarkojn. Li lerte levis ĝin de sur la planko, por ke la kapitano vidu nenion, kaj li enpoŝiĝis tion rapide.

            Unu harmonika ronkurado… Poste aŭdiĝas terura piedtamburado super ili. La matrosoj kuris en la pruon. Ili persekutis la nevideblan buŝharmonikanton.

            Nenio! Sed la sonoj venis de tie ĉi.

            - Ĉiu iru dormi – diris sinjoro Theo. Kaj ankaŭ li iris en sian kajuton. La ferdeko fariĝis malplena. La pluvo apenaŭ drizelis. Sinjoro Theo rigardis la libron ĉe la lumo de lampo. Estas bonŝance, ke li trovis ĝin.

            Diablo vidis tiaĵon. Ĝi estis skribita sur ties fermoplaton:

 

Harmonikaj ekzercoj

 

            Kaj sub tio per plumo: “sinjorino Gustavo Bahr.”

            Li nur staris kaj rigardis tion. Kio ĝi povas esti?… Ĉu ekzistas fantomo? Tamen estus io?… Li staris antaŭ sia kajuto kaj tute klare li aŭdis mallaŭtan tonkuradon. Ĝuste el sia propra kajuto!

            Unu salto, kaj li estis interne…

            Ĉu eblas, ke li fine devus kredi pri la fantomoj?! Li vidis neniun. Sed buŝharmoniko estis sur la planko. En la mezo de la ĉambro, kie antaŭ kvin minutoj ankoraŭ ne kuŝis la muzikilo. Iu langvore skrapis la ŝrankon interne. Ĉu Gustavo Bahr ankoraŭ vivas? Li ne estus povinta kredi tion!

            - Ĉu estis iu ĉi  tie?…

            - Sinjoro… Terure…

            - Estu forta!

            La profesoro flustris plendinde:

            - Kiel?…

            Sinjoro Theo elŝtelumis. Nun li esplorkontrolos tion! Li sentis, ke ekstere, sur la nokta ŝipo li trovos la solvon. Kvankam jam ankaŭ li konjektis, ke nun li ne povos batali per revolvero. Iu ektuŝis lian brakon, kaj voĉo flustris:

            - Venu en la bilĝon…

Tiu estis virino, sed ŝi jam estis for. Nun! Li sentis nun, ke sekvos ia solvo. Ia terura, sed laŭ la realo trankviliga. Li rapidis sur la malluma, malseka ferdeko kaj iris en la bilĝon.

Li tuj retropaŝis timiĝinte kaj kovris siajn okulojn.

Ie supre, tute alte, ekbrilis lumo subite, kiu frapiĝis ĝuste en lian vizaĝon blindige.

            - Restu tie, kie vi estas! – diris mallaŭta, sed inteligenta voĉo malantaŭ la ŝajne senmastra lumfonto. – Se vi donos signalon, aŭ vi ekmoviĝos, vi trovos min neniam!

            - Mi ne ekmoviĝos, sed estingu la lampon. La lumo nevizigas min, se ĝi frapas en mian vizaĝon, kaj oni povas ekvidi ĝin de supre.

            La lumo estingiĝis.

            Kaj en tiu momento en la mano de la knabo ekbrilis la prete tenita lampo, kaj ĝi rekte lumis tien, kie li ĵus aŭdis la voĉon.

            …Lilian Hiller sidis supre, en kaŭĉuka mantelo.

            - Ĉu vi… vi aranĝas… tiun stultan komedion?!

            - Vi aranĝis la komedion – diris la virino kaj balancis per siaj beletaj kruroj supre, kun insolenteco, esprimanta, ŝian restariĝintan animan ekvilibron.

            - Mi petas vin ne fumi ĉi tie en la deponejo.! – diris Theo kategorie. – Vi povas ekbruligi la tutan ŝipon!

            - Nek tio estus mirinda. Oni persekutas min ĉiutage, kiel ĉasbeston. Estas tute bonŝance, ke la viroj ne havas prudenton. Kompreneble vi estas escepto. Nek vi havas prudenton, sed vi ne estas viro.

            - Kial, se estas permesate ekscii tion?

            - Ĉar vi minacas sendefendan virinon.

            - Bonvolu diri, kial vi faras tiun buŝharmonikadon?

            - Se mi donos mian honorvorton, ke ne mi buŝharmonikas, ĉu vi kredos tion?

            - Ne.

            - Nu mi donas mian honorvorton. Kaj se vi ne kredos tion, tiel vi ofendos min. Ne mi buŝharmonikas, sed mi scias, kiu buŝharmonikas, kaj mi ne diros tion al vi.

            - Ĉu vi ŝatas tiun?

            La virino sidadis en la alto, apopginte sin per siaj manplatojn kaj ŝovinte siajn du mandorsojn sub siajn genufleksojn kaj pintiginte siajn lipojn, ŝi fajfadis mute. Theo volonte estus vangofrapinta tiun impertinentulinon.

- Mi demandis, ĉu vi ŝatas tiun?! Respondu al mi!

            - Kial vi kriegas?!

            - Ĉu vi ŝatas tiun?

            - Kiu ŝatas tion, se iu kriegas? Mi toleras ĝin, ĉar tia estas la situacio, kiam sendefenda fantomo kaj misedukita milionulo renkontiĝas.

            - Se mi petas vin bele, diru al mi: ĉu vi ŝatas tiun, kiu buŝharmonikas?

            - Tre.

            - Kial vi venis sur la ŝipon sekrete? Mi ja invitis vin!

            - Vi uzas tute nedecajn deklarojn pri mi, antaŭ miaj oreloj! Vi tute ne volis preni min sur la ŝipon.

            - Ĉu vi diras tion al mi?! Ĉu mi ne petegis?

            - Tiam mi jam ne povis suriri sur la ŝipon Stanley Up To Dete. Kvankam mi volis. Mi aranĝis unuarangan rabistan atakon, sed kiu kulpas pri tio, se mia dungito, tiu pasia amatoro, maskinta sin bandito, vangofrapis vin tiel, ke vi svenis, ĉar vi konsistas el laktokremo kaj el silkopapero.

            Ŝi ekfumis cigaredon kaj balancis per siaj kruroj.

            La senekzempla insolenteco de la virino efikis lin kun tia sugestia forto, ke li preskaŭ ne povis ekparoli.

            - Ĉu vi dungis miajn atakantojn?

            - Pardonon… Mi dungis miajn proprajn atakantojn. Inter ili estis via dua oficiro, kiu nomiĝas Jimmy la Ĝiskola…

            - Ne Ĝiskola, sed Ĝisorela!

            - Eblas. Se vi finis vian anatomian prelegon, mi ŝatus daŭrigi. Nun, kiel suriri la ŝipon, kiam ĉiumomente povas senmaskigi min tiu… Aleksio Ĝisokula.

            - Ĉu vi ne dirus al mi, kiu vi estas?

            - Sinjorino Gustavo Bahr.

            Ĝi estis konsterna! Kvankam oni diris tion konstante, kaj li trovis ankaŭ libron, malgraŭ tio li sentis tiel, aŭdinte la novaĵon, kvazaŭ li estus batita je la kapo.

            - Ĉu… vi estas… sinjorino Gustavo Bahr?

            - Jes! De antaŭ kiu vi fuĝis. Ne prenu miaflanke kiel la signon de simpatio, se ĝi ne sukcesis al vi!

            Kaj nun veraj larmoj ekbrilis en ŝiaj okuloj kaj disetendis siajn brakojn en la alto, kiel malfeliĉa akrobatino sur la trapezo, senapoge. – Mi venis por serĉi mian edzon! Gustavo! Kiun nek la spiritismo, nek la scienco sukcesis trovi…

            Sinjoro Theo por momento iom hontante klinis sian kapon, kaj ŝajnas, ke tiu momento sufiĉis al la malesperiĝinta virino, ke ŝi falu sur la kapon de la viro.           

            La vizaĝo kaj la kapo de sinjoro Theo kontuziĝis inter la lignokestoj, sed li salte leviĝis kaj kaptis la mallarĝan ŝultron de la preterglitanta Lilian. La teksaĵo ekkrakis… io ŝiriĝis, vangofrapo aŭdiĝis. Theo ne lasis ŝin libera!… Subite altirinte ŝin, li sentis tute proksime la parfumodoran spiregon:

            - Lasu min… Mi petas, lasu min libera… – ŝi flustris tremante. – Mi senmaskigis min… memvole, ĉar mi vidis, ke vi eltiris vian revolveron, kaj mi timiĝis terure… ke vi fariĝos murdisto…

            Kial li tuj kredis tion ? Li ne estis tromemfida homo. Tamen li sciis: tiu publikdanĝere mensoga virineto diris la veron:

            - Ĉu la buŝharmoniko?

            Estis superflue daŭrigi. Ie en la mallumo, kvazaŭ mallaŭta spiro ricevus reeĥon, tute aereske ekzumetis bruo de komenco de harmonika tonkurado, kaj tuj poste ĝi mutiĝis.

            Dum sekunda, tolpora mirego de la junulo, Lilian lerte eltiregis sian pojnon kaj malaperis…

            …Aŭroris, kaj li malrapide stumbletadis sur la ŝtuparo. La ferdeko jam estis senhoma. Li decidis diri nenion pri la spertitaj aferoj. Li povas komprenigi nek al si mem, kio estis tio, kion li spertis? Sed kien ŝi povas malaperi dum momento, ke oni nenie trovas ŝin?

            Nur unu aferon li povis konstati pri tiu virino nun jam tutcerte. Tion, ke li amas ŝin. Sed freneze… Eble nek li estas indiferenta al la virino, ĉar ŝi estas impertinenta, insolenta kaj kruda, kiel dratbroso. Li alvenis al la kajuto de lia lorda moŝto… Li murmuris ion en si mem…

            …La kajuto de Watson. Tiu bela, juna kapitano estis malbona akiraĵo. Sen la bohema Jimmy la Ĝisorela, kiu ĉiam implikiĝas en malagrablaĵon, krome sen la unuokula, sed neniam duone ebria Vasiĉ li ne povintus atingi multe. Ni rekonu tion virece…

            Maldense falantaj pluveroj farapiĝas en lian vizaĝon kaj atentas. Li estas iomete nervoza… La koro funkcias malbone ĉi-regione… Iu diras mallaŭte en la kajuto de Watson:

            - Se Quebra ne venos antaŭ nin, ĝi vanigos niajn ĉiujn kalkulojn!

            - Mi ne timas tion – diris alia voĉo. – Sed tiu malbenita harmonikado povas fiaskigi ĉion.

            Hoho!… Kio ĝi estas?

            Li frapetis kaj enpaŝis. Preskaŭ li falis tra la pordo pro sia miro.

            Infero kaj diablo! Watson estis sola en la kajuto!

            Kie estas tiu, kun kiu li parolis? Kaŝiĝi ne eblas ĉi tie.

            - Kion vi deziras, sinjoro? – demandis Watson kun malvarmkonduta ĝentileco, akompanate de sia kutima, marioneta rideto. Theo ekregis sin.

            Li sentis instinkte: estos pli ĝuste ne mencii, ke li aŭdis ion. Kion fari sur la vasta maro, se li volas, ke Watson konfesu la veron?

            - Vi maltrankvilas pro la malbona atmosfero, kio regas inter la matrosoj!

            - Jes…

            Kien malaperis tiu, kun kiu li parolis?

            - Mi esperas, ke ne estos alia surprizo.

            Sed li eraris. Kiam li diris al Jimmy la Ĝisorela, ke la kapitano kaj la personaro planas ion, subite aperis la radiisto.

            - Ŝipo elsendas S.O.S. signalojn. Eksplodis ĝia kaldronego!

            - Ni veturos tien plenvapore! – kriis Theo. – Kio estas la nomo de la ŝipo?

            - Nu Kio Nova, Sinjoro Wagner?

ip地址已设置保密
2008/6/5 8:01:29

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.18750 秒, 4 次数据查询