dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Fred la malpura, la kapitano

您是本帖的第 6965 个阅读者
平板 打印
标题:
Fred la malpura, la kapitano
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Lia reĝa moŝto, antaǔ ol la ŝipo albordiĝis, laǔ la konsilo de Jimmy la Ĝisorela aĉetis sufiĉe puran, sed trivitan vestaĵon, unu paron da tretitaj ŝuoj, trikotaĵon kaj ĉapon. Jimmy, post tre longa persvado, donis al li sian suboficiran revolveron kaj la plumban bastonon. Pri la lasta li faris mallongan fakinstruon.

            - Metu ĝin en vian maldekstran, interan poŝon, via reĝa moŝto, ke la rimeno estus supre.

            - Kaj por kio ĝi utilas?

            - Se okazas problemo, vi movas vian ŝultron iomete, kaj vi sentas per via akselo, ĉu la plumba bastono estas sur sia loko? Ĝi estas trankviliga sento. Vi intertraktas kun la klientoj pli senpere.

            - Ĉu poste?

            - Kiam sekvos pli seriozaj argumentoj, vi devas konduti tiel, kvazaǔ vi gratus vin leĝere, vi komencas tion meze de la brusto, kaj la singratado direktiĝas malrapide al la ŝultro…

            - Sed grati sin ne estas bela afero!

            - Tio ne eksludas la ĝeneralan inteligentecon en la ekstera urbo. Nu, kiam la gratantaj fingroj eksentas la rimenon, tiam svingbatu!…

            - Kion signifas svingbati?

            - Proksimume dek du centimetra kontuzita vundo kun ekimozo, resaniĝanta post ok tagoj, kelkloke malpligrandaj fendetoj sur la kranio.

            - Dankon.

            - Do, per la sama movo, kiel vi eltiras ĝin, la bastono jam tuj batas! Tiel, kvazaǔ vi eltirus ĉapon el via poŝo, kaj subite vi tirus ĝin sur la kapon de la alia homo.

            - Tiu bato povas esti terura. Eble ĝi kaǔzos morton.

            - Komence ne kalkulu tian bonan rezulton, via reĝa moŝto! Gravas, ke ĝi estu nur unu movo. Same vi devas uzi ankaǔ la pistolon. Dum ties eltiro, pafi el la alto de femuro.

            - Ĉu vi scias, bonulo, ke la interbatado estas samtiel sistema kaj praktika scienco, kiel la taktiko?

            - Vi ĉiam devas atenti pri tio, ke vi batu la unua, via Reĝa moŝto. Ĝi tre garavas.

            - Ankaǔ laǔ la instruo de la kadet-lernejo tiu batalanto havas avantaĝon, kiu transprenas la iniciaton.

            - Kaj bierkruĉo aǔ piedo de seĝo. Poste trafi en la mezon!

            - Kion signifas tio?

            - Ĝi estas tiaĵo, kiel la svingbato, nur la resaniĝo estas iom pli longdaǔra, kaj la laborkapablo dѥ la ofendito forte reduktiĝas… Vi ĉiam devas esti rapida!

            - Ankaǔ laǔ Napoleono la rapideco estas duono da sukceso.

            - Ankaǔ Vanek la Dornharulo samopinias. Li diras, ke tiu ridas laste, kiu batas la unua…

            - Mi pensas… tiaĵo ne okazos… Reganto tamen ne profundiĝos tiom en la spertado.

            - Sed ne estas malutile scii tion. Ankaǔ la Raĝo de Karmatla estas potenca sinjoro, kiu same vizitis la havenon de Honkongo pseǔdovestite. Neniu kuraĝis ektuŝi lin, post kiam li malkaŝis sian rangon. Nu sed, ĝis li diris tion!… Kio okazis tie?! Nervoza nekonato ial iris al la pseǔdovestita Raĝo kaj subite vangofrapos lin kvardek tri foje tiel, ke ne doniĝis okazo prezentiĝi. De tiam la Raĝo trafikas tra la haven-kvartalo nur tiel, ke heroldoj iras antaǔ li por distrumpeti lian nomon kaj potencon.

            Sinjoro Irving paŝinte sur la bordon, unuavice enpoŝigis siajn manojn. Li ĉiam tre ŝatintus fari tion. Sed reganto kiel povintus fari tiaĵon? Precipe sur la strato.

            Kiam li miksiĝis en la homtumulto de la strato Raffles kun enpoŝigitaj manoj kaj ekiris trafe-maltrafe malkovri Singapuron, li tuj komprenis, ke la plimulto de la homaro kial ne elektas la reĝan profesion. Kia ĝojo! Piediri sur la strato, en la tumultanta homamaso, sola!

            Kun enpoŝigitaj manoj!

            Iu alpuŝiĝis lin, ke li ŝanceliĝis al la muro.

            - Pardonon – diris la ulo kaj forrapidis.

            Li estis tute neglektita la unuan fojon en lia vivo. Iu admonis lin, ke li ne gapaĉu, per la sep sakramentoj, policisto ne agresive, sed energie flankenŝovis lin de antaǔ la pordo de la policejo, ĉar ĝuste nun aǔto ruliĝis sur la straton. Impertinentaj, strataj vendistoj skuadis siajn varojn antaǔ lia vizaĝo, kaj iu kaptis lian brakon antaǔ vendejo kaj balbutaĉis la nomon de cent artikloj…

            Nuraj kapokostaj pekoj…

            Sed kia delico!

            Li sidis antaǔ kafejon. Ĝi estas simpla, etburĝa loko, kie kelkaj acidmienaj negocistoj, unu-du etkomercistoj kaj tri japanaj galanteriistoj reprezentis la vesperajn gastojn de la kafejo.

            Li trinkis kafon kun multe da akvo, manĝis malmultekostan kukon al tio kaj sentis, ke ĝi estis la plej bongusta manĝado de sia vivo. Ankaǔ la kelnero staradis apud li, sed tiu rigardis al la strato.

            Poste li demandis de le reĝo, ĉu li volas partopreni vetludon, rilate la dimanĉan ĉevalkuron? Ĝi estas kombinita vetludo, kaj se ili gajnos nur du el la kvin ĉevalkuroj, jam estos kion dividi inter si.

            La voĉo de la kelnero estis plie degna kaj protekta, kiam li alparolis la trampan knabon.

            Lia reĝa moŝto akceptis multipliki la monon, kaj kiam la kelnero demandis, kien li sendu la eventualan gajnaĵon, li respondis, ke li skribos el Tahito sian adreson, sed estos bone tiel, se li dividos ĝin inter la malriĉuloj.

            Lia bonfarto preskaǔ atingis sian kulminon, kiam la kelnero nomis lin lakone idioto. La unuan fojon en la vivo oni nomis lin idioto! Ankaǔ tio povas kaǔzi ĝojon!

            Fajfante li iris plu en la homtumulto sur la ĉefstrato.

            Ĝis nun li ne konjektis, ke li povas fajfi. Kiam rajtas fajfi reganto? Kaj kie? Li haltis antaǔ la strataj aǔtomatoj laǔvice, ĵetante ĉiun sian moneron en tiujn, li tiris la anson, premis la butonon, fine homamaso, konsistante el cent kvindek personoj akompanis lin de iu aǔtomato al la alia.

            Oni ne komprenis, kial bezonas la knabo kvardek parojn da laĉoj, dudek paketojn da alumeto, dek unu skatoletojn da pudro, sed kio estis malplej klara: kial li elĵetigas el pesilo dek du slipojn pri sia aǔtentika korpopezo?

            - He! Kuru!

            - Venas la policisto – kriis multaj homoj bonvole, ĉar oni estimas la frenezetulojn oriente.

            - He! Kion vi faras ĉi tie? Ĉu? – demandis la policisto.

            - Mi pesas min.

            - Nu kaj? Ĉu eble la pesilo difektiĝis?

            - Ne.

            - Kial vi tiradas ĝin konstante?

            - Por ke la slipo falu el ĝi.

            - Ĉu vi kolektas la lipojn pri via pezo?

            - Mi dissendas tiujn aldonite al miaj novjaraj bondeziroj por miaj konatoj.

            - He! Ĉu vi estas ebria? Forportu vin!

            - Bonulo, vi ne uzu tian voĉtonon…

            La homamaso komencis ondruliĝi, kundrivinte la knabon, kaj la policisto neniel povis proksimiĝi al li… Bonvolaj nekonatoj, kiuj staris senpre apud li, formis kordonon ĉirkaǔ li kaj kuntrenis la knabon.

            - Iru, junulo – diris iu el liaj protektantoj.

            - Ne provoku la policistojn – riproĉis lin alia homo milde.

            Tio agrablis al li. La popolo amas lin.

            Liaj novaj amikoj instigis lin iri en flankstraton. Ili estis kvarope. Ruĝhara, kulota, pala, maldika junulo estis inter ili.

            - Trankvile iru, amiko mia.

            - Dankon, amikoj miaj… Vere agrablas al mi, ke vi timas pri mi. Vi estas bonaj homoj.

            - Nedankinde – diris malalta dikulo kun afabla rideto, kaj ili lasis lin tie, post kiam ili ĝentile eklevis sian ĉapelon.

            Li trovis ruĵ- kaj pudroaǔtomaton ĉe la plej proksima stratangulo. Li enpoŝigis sian manon…

            Kaj li konsterniĝis. Mankis lia monujo! Ĝi estis leda ujo, konsistanta el du partoj. En ties iu parto estis la papermonoj, en la alia la moneroj.

            Li havis kvin mil dolarojn en ĝi!

            - Nun jam venis en lian kapon, ke la kvar bonfaruloj ne sen ĉiu kaǔzo puŝadis lin… Tiu maldika, dornharulo kvazaǔ estus ektuŝinta lian poŝon por momento.

            Certe li ŝtelis lian monujon. La blazonan aktujon li havis en sia interna poŝo. Ŝajnas, ke ili sentis, kie estas la mono.

                Li postkuris ilin!

            La unuan fojon li kuris en sia vivo, sed nun li ne sentis delicon. “Tio do estas la amo de la popolo” – li pensis dum kurado, amare.

            - Haltu! – postkriis ilin, kiam li ekvidis ilin ĉe la stratangulo.

            La kvar homoj returniĝis trankvile, malrapide.

            - Kio okazis? – demandis la dornharulo.

            - Mia monujo… malaperis…

            - Nu kaj? Ĉu vi pensas, ke ni estas ŝtelistoj?!

            - Vi puŝadis min dekstren-maldekstren!

            - Estu singarda, kion vi parolas…!

            - Mi petas vin… se vi ne scius, kiu mi estas…

            …Okazis ĝuste tiel, kiel al la Raĝo. La maldika, pala junulo vangofrapis lin.

            Sed kiel! Ĝi estis majesta vangofrapo! La unua vangofrapo, kiun li ricevis la unuan fojon en sia vivo. Sed li ne ĝojis pro tio.

            Li tute ne vidis la fulmorapidan svingon de la maldika brako, nur multaj brilantaj punktoj aperis antaǔ liaj okuloj kun ia obtuza pumbruo, ke li kape flugis al la muro kaj falis surgenuen.

            Li volis ekstrari.

            - Mi estas…

            La bastono de la malalta dikulo frapis sur lin, ke li sentis teruran doloron sur sia dorso, kaj post piedbato, li flugis de sur la trotuaro.

            - Jen! Ni draste traktos vin! Suspekti honestajn homojn!

            - Sendanka ulaĉo.

            La kvar homoj turniĝis ĉe la stratangulo, kaj…

            Kaj ili ridegante kuris, kiel iliaj kruroj portis ilin.

            …Li pene leviĝis. Lia ĉiu korpoparto akre doloris. Sed eble tio doloris pleje, ke ekzistas tiel profunda malmoraleco, pri kio li eĉ konjekton ne havis.

            Policisto staris apud li.

            - Ejha! Kiel draste oni batis vin!

            Sango fluis el lia nazo, kaj ankaǔ lia buŝangulo krevis.

            - Oni ŝtelis… mian monujon…

            - Kiom da mono estis en ĝi?

            - Kvin mil dolaroj.

            - Forportu vin! Vi amare pentos, se vi volas mistifiki min. Kvin mil dolaroj troviĝas ne en la monujo de tia ulaĉo.

            - Vidu, bonulo, nun jam mi ne plu volas ludi, mi estas raganta arkiduko St. Antonio

            - Kiu vi estas, kiam vi estas sobra? Ĉu?

            - Bonvolu akompani min al la palaco St. Antonio. Ĝi estas sur monteto ie ekster la urbo.

            - Jen tie! Vi povas vidi ĝin de tie ĉi, se vi rigardas direkte al la supro de tiu dometo, kiu estas ĉe la fino de la strato… Sed ĉesu tiun idiotaĵon. Sufiĉas la ŝerco.

            - Ĉu vi ne kredas, ke mi asertas tion serioze?

            - Eblas. Jam estis precedento, ke oni batis iun idiota…

            - Finu tiun malĝentilan tonon, ĉar vi amare pentos ĝin!

            - Parolu alimaniere, he! Ĉar fine vi pentos tion! Jen vidu! Legitimu vin!

            - Oni legitimos min en la palaco tie supre.

            - Aǔskultu min! Mia devo estas kontroli la diritajn informojn. Sed se…

            - Mi atentigas vin, ke vi respondecos pro ĉiu manĝentila vorto!

            La policisto mordetis en sian lipon. Neeblas scii. La diablo ne dormas.

            - Ni iru – li diris mallaǔte -, sed se vi mistifikas, vi do pentos tion!

            La princo iris antaǔe. Li sorbigis sian nazosangon per tuko. Lia jako krevis surdorse pro la forta bato de la bastono.

            “Nu, se li estas princo… - pensis la policisto – tiam mi estas ĉefo de indianoj.”

            La kastelo St. Antonio konstruiĝis sur monteto, kaj densa, ĝangalsimila parko ĉirkaǔis la krem-f-lavan, gotikan palacon. Lakeo malfermis la pordon post la sonorigo de la policisto.

            - Mi estas policisto, deĵoranta ĉe la placo London. Tiu ĉi homo asertas, ke oni legitimos lin en la kastelo St. Antonio – diris la policisto kaj montris sur la princon, kiu portis kotkovritan, ŝiritan vestaĵon.

            - Atentu min, lakeo – interrompis la junulo per trankvila, sonoranta voĉo. – Mi estas reganta princo St. Antonio. Kiu alvenos hodiaǔ ĉi tien, uzante mian nomon, mi konfidis lin anstataǔigi min…

            La lakeo eklevis sian ŝultron.

            - Neniu alvenis hodiaǔ ĉi tien.

            La princo stampfis nervoze.

            - Eh! Tiu homo certe restadas ankoraǔ en la urbo kun mia akompanantaro!

            - Mi ripetas: mi ne komprenas tion, kion vi diras, junulo.

            - Oni atendis la alvenon de la princon hodiaǔ…

            - Nenies alvenon ni atendis hodiaǔ…

            - Mi devintus scii, ke estas fabelo kion vi diris – grumblis la policisto spiregante.

            - Pripensu bone, lakeo, kion vi parolas, ĉar vi respondecos pri tio!

            - Mi ne timas viajn minacojn, sed mi certigas vin, ke ni atendis nenies alvenon. Nur la servistaro restadas en la kastelo kaj sinjoro profesoro Greenwood.

            - Homo! Kial vi ne diris tion tuj! Greenwood! Li bone konas min… Mi akceptis lin antaǔ du monatoj en la kortego de la angla reĝo.

            - Li alvenis hodiaǔ kaj nun dormas.

            - Venigu lin. Veku lin! Li kuregos ĉi tien!

            La lakeo foriris. La policisto heziteme rigardis al la princo St. Antonio.

            - Ĉu tiu homo legitimos, ke vi… sinjoro… estas reĝo?

            - Tutcerte.

            - Hm… Kiel falas reganto en tian situacion? Portanta tian vestaĵon?

            - Ĉu vi ne aǔdis la historion de la orienta reĝo Harun al Raŝid, kiu iradis inter la homoj pseǔdovstite?

            - Mi ne preferas la desegnofilmojn. Mia vidpovo konfuziĝas – respondis la policisto iom malcerte.

            - Ne timu – diris la princo ridante. – Nenia malbono povas trafi vin. Vi estas devokonscia, malgraǔ via incitiĝemo. Via suspektemo ne ofendas min, tiu eco gravas ĉe policisto. Mi premios vin, kaj vi ricevos ian malgrandan ordenon de mi, ĉar vi tamen provis solvi la aferon…

            “Li estas afabla homo – pensis la policisto – ĉu idioto, ĉu reganto li estas.”

            - Ĉiuokaze estus bone, se oni legitimus vin.

            - Ne timu, bonulo. Greenwoodu legitimos vin, kaj tiam vi ricevos en mia kortego glason da vera angla biero.

            “Mi deziras, ke li estu reganto” – pensis la policisto, ĉar li estis soifa.

            Sed tiun tagon la Providenco volis tiel, ke la soifa policisto ne trinku el la angla biero de la princoj St. Antonio. La lakeo revenis sekvante blankharan sinjoron, kiu havis afablan vizaĝon, kaj ili haltis inter la malfermitaj aloj de la pordego.

            - Jen estas tiu certa junulo, sinjoro Greenwood.

            - Alo! My teacher! – kriis la princo feliĉe kaj proksimiĝis kun disetenditaj brakoj al la respektoplena profesoro. – I am happy, sinjoro Greenwood!

            Sed la profesoro ne reciprokis lian ĝoj-eksplodon, retropaŝinte, li etendis sian brakon.

            - Bonvolu diri, kion vi deziras?!…

            - Sed… sinjoro Greenwood… Kion signifas tion…

            - Ĉu vi… asertas, ke vi ne konas lin?…

            - De kie mi konus lin?… - balbutis la biologo kun timema bonvolo.

            La princo sentis por momento tiel, kvazaǔ grandega, nevidebla mano disstreĉus lian kranion meze je du partoj, kaj ŝajnis al li aǔdi la krakon de sia kranio.

            - Sinjoro Greenwood… - li balbutis. – Sinjoro Greenwood…

            - Mi tre bedaǔras, infano mia, ĉar vi aspektas malesperiĝinta, sed vere mi ne konas vin – li diris malgaje. – De kie mi devus koni vin?

            - Balmoral… vi estis en Balmoral antaǔ du monatoj…

            - Prave! Atendu nur!… Ĉu eble vi renkontis min tie, en la sekvantro de arkiduko St. Antonio?

            - Sed mi estas arkiduko St. Antonio! Sinjoro Greenwood! Kia ŝerco ĝi estas?

            - La scienculo paŝis antaǔ lin kaj longe esplorrigardis liajn okulojn.

            - Kompatinda knabo… Ĉu ne doloras via kapo iafoje?

            - Sinjoro Greenwood! – li kriis pale. – Se tiu miskompreno iam klariĝos, mi ŝnurpendigos vin. Ĉar vi estas kanajlo! Fia kanajlo!

            La lakeo kaj la policisto kaptis lin samtempe, sed Greenwood alkriis ilin.

            - Ne batu lin… Li estas kompatinda… cerbmalsanulo.

            Nun okazis tute neatendita afero.

            La princo enpoŝigis siajn manojn kaj ridis. Elkore, bonhumore. Tiam jam ankaǔ la policisto kaj la lakeo rigardis lin kompate, kvankam ĝi estis tiel sana, gaja rido, tiel petola, pura, sonoranta serio de voĉoj, kvazaǔ li estus aǔdinta majestan spritaĵon.

            - Kial vi ridas? – admonis lin la policisto nervoze.

-         Mi pensis pri tio, ke mia avo nuligis la korpan punon de la indiĝenoj porĉiam. Kaj mi skurĝigos vin sinjoro Greenwood sur la ĉefplaco de Almira antaǔ la pendumo per rinocera skurĝo, ĝis vi diros centfoje: “kompatinda cerbmalsanulo!”

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:23:55

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.08594 秒, 4 次数据查询