dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Fred la malpura, la kapitano

您是本帖的第 6961 个阅读者
平板 打印
标题:
Fred la malpura, la kapitano
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K S E S A   Ĉ AP I T R O

La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a

 

 

 

IX.

 

 

 

En mia ĉambro de la citadelo en Almira. Datita interne

            Nun mi tamen rakontos, kiel okazis la skribo de la taglibro; ĉar tio neniam ekideus al mi.

            Ĝi komenciĝis tiel, ke lia reĝa moŝto kaj mi stris sur la ŝipo, kaj li diris:

            - Bone atentu pri ĉio, por ke vi ne faru komplikaĵon.

            - Reĝa moŝto fidu min – mi diris trankvile -, mi persistos sur via trono, aǔ mi sidos tie, ĉar mi ne kutimas staradi.

            Tiam mi ankoraǔ kredis tion, ke li venos anstataǔ mi, kiel reĝo. Sed mi iris antataǔ li, ĉar Greenwood neis tion, ke li konas la princon (kvankam ĝi doloris lin). Egmond rekonis min, sed tio doloris neniun, ke Warins, la muristo kaj ĉiu indiĝeno mortigos vagabondon antataǔ la reĝo. Mi bedaǔras nur tion, ke mi fermis Fred la Malpuran en keston por unu tago, tiel li ne povis fuĝigi la reĝon en Tahition.

            Nu egalas. Ni esperu la maksimuman bonon. Mi rekomendis al lia reĝa moŝto viziti la plej bonajn lokojn, tial, se ne okazos problemo, li povas ĝoji, ke li elsaviĝos.

            Lastatempe mi rigardis plurfoje ankaǔ libron en la biblioteko anstatǔ brando. Ties titolo estis: Famaj regantoj, kaj mi lernis la profesion el ĝi.

            Tie estis skribite, ke ĉiu reganto havas genealogian arbon, sed kiel mi vidas, nomoj kreskas sur ĝi. Poste mi legis, ke reganto, nome Boneparte diris tion, ke li povas atingi el Francio ĝis Ĉinio kun pano kaj fero. Tio ne estas granda afero! Li provu atingi ĝin sen fera monero, kiel mi kutimas fari tion. Krome la regantoj estas favoraj, degnaj kaj majestaj, kaj ili mortpafigis tiujn, kiuj ne plaĉis al ili sur la bastionsupro. Aǔ okazis senkapigo.

            Krome ondi diris: “La popolo prosperis sub lia regado, kaj statuo eternigas lian figuron sur la ĉefplaco. Lia celo estis feliĉigi sian popolon…”

            Jen estas Hendriko la 8-a, kies divorcproceso ĉiam okazis ĉe la ekzekutisto. La virinoj vere perdis sian kapon pro li.

            Ĝi ja ne estas interesa. Multe pli ekscita afero estas, ke starante sur la balkono de la citadelo, mi vidas proksimiĝi konaton.

            Mi timiĝis… Sankta Dio…

            Kia miraklo?

            Li estas Bonifaco!

            Sendube. Tiu ĉarlatano rekonis min sur la ŝipo kaj li ekkonjektis la negocon! Li venas ĉi tien por ĉantaĝi min! Atendu nur! Mi sonorigas propramene, kaj kiam la lakeo aperis, kies ŝuojn eĉ nun mi portas (proprapiede), mi petis venigis la hidalgon.

            Li alvenis. En lia harvosteto kun la propelero, lia verda vestaĵo kaj lia vizaĝo estas tia, kvazaǔ tiuj estus eternigitaj en marmoro post lia morto.

            - Sinjoro Gomperez! Homo proksimiĝas al la citadelo! Kaptu lin!

            - Kial, reĝa moŝto?

            - Tio estas mia afero. Tuj arestu, poste enkarcerigu lin, kaj aǔrore sur la bastionsupro…

            - Reĝa moŝto! – li mallaǔte balbutadis.

            - Silentu! Frumatene oni vangofrapadu lin sur la bastionsupro kaj relegaciu lin de sur la insulo. Li neniam plu rajtas viziti ĉi tien.

            - Sed… ĝi ne estas laǔleĝa! Mi estas la reprezentanto de la leĝeco ĉi tie en la rango de ministoro.

            - Mia kolego, nome Hendriko la 8-a, kiu estis same reĝo sur indulo, li senkapigis eĉ sian ministron Tomason Morhus.

            - Reĝa moŝto… ĝi okazis tre longe.

            - Mi revenigos tiujn malnovajn, belajn temojn. Iiru, kaj plenumu tion, kion mi ordonis! Relegaciu tiun homon morgaǔ aǔrore sur la bationsupro per maldekstramana, rekta bato.

            La kapo de la kompatindulo tremetis, kiam li foriris. Sed ordono estas ordono, mi bone sciis tion.

            Kiam mi rigardis tra la fenestro, ĝuste tiam oni kaptis tiun ŝakalan Bonifacon. Se mi ne estus konsiderinta mian reĝan dignon, mi propramane estus vangofrapanta lin, ĉar tiaĵon ne estas bone konnfidi al iu alia.

            Baldaǔ la lakeo raportis, ke la bano estas preta. Ĉar ĝi estas ĉiutaga kutimo ĉe reĝoj. Poste venis hidalgo Gomperez denove, sed lia kapon eĉ nun tremetis. Li tenis la ŝuojn en sia mano kaj portis ŝtrumpojn.

            Ĝi estas malpli raviga spektalo por junulinoj. Jam vesperiĝis kaj li diris:

            - Reĝa moŝto, la ŝtatkonsilio atendas vin.

            Li klinis sin kaj foriris, ĉar li portis ŝtrumpojn. Ankaǔ mi volis demetis la ŝuojn, kaj venis la lakeo.

            - Sinjoro Egmont!

            - Li envenu! – mi respondis.

            Kaj li venis. Ni fikse rigardis en la okulojn de unu la alia por sekundo, poste li diris:

            - Ĉu vi estas preta partopreni la ŝtatkonsilion?

            - Jes… Mi nur… ĵus banis min.

            - Mallonge: se la ŝtatkonsilio ne enartikoligos la leĝon pri la tronheredo, tiam vi estos metita sub kuratorecon, kaj atendos vin Citad Ela.

            Ŝi certe estas maljuna virino por timigi min per ŝi. Sed nun estis problemo pri la kurateco.

            - Vidu Egmont… la afero statas tiel… ke donu al mi iom da tempo… ankoraǔ…

            - Vane vi balbutas evite-elglite. Tio certas! Ĝi estas militproklamo. Ultimato!

            Eble ĝi estas ia indiĝena malbeno. Sed li tuj foriris.

            Kaj mi staris tie embarasita.

            Nun kio okazu? La reĝino petis min ne subskribi ĝin. Nek la reĝo volus, ke mi faru leĝon anstataǔ li.

            Mi elrigardis.

            Estis multe da steloj sur la ĉielo, kaj peza, malseka, vespera aero… Palmoj staris ĉie, kaj estis sentebla la bonaj odoroj de la libera naturo, kaj malproksime situis la glata, nigra Hinda oceano.

            Eh! Jimmy la Ĝisorela! Kion vi atendas? Kunportu kelkajn juvelajn ordenojn por viaj ricelistaj amikoj, ekiru do! Ne via metio estas la reĝa profesio!

            Jam du tagojn mi ne dormas bone en mia lito, kaj mi ne havas apetiton. Mi dormus pli bone sur malseka pakego en Toulon, kaj estus majeste veturi en bilĝo.

            Ĝi sufiĉis al mi! Kiam pasos la musono, estus bone esti en rumora haveno…

            Nu ek! Nun mi havis la honoron kaj adiaǔas altestime! Tamen mi kunportos kelkajn metalajn memoraĵojn el oro kaj similaĵojn. Neniu reĝas senpage! Kiel la reĝino montris, mi turnas anson apud la pentraĵo, kaj la krado formoviĝas. Mi enŝteliĝas kaj reŝovas ĝin.

            Bonan tagon. La estimata ŝtatkonsilio nur atendu min en ŝtrumpoj, ĝis ili malsaniĝos je gripo. Mi iras sur la koridoro ĝis ties fino. Ĉar mi gardis mian poŝlampon dum mia regado. De la komenco ĝis nun.

            Kelkaj, grandaj ratoj diskuras timiĝinte. Tiuj estas beletaj bestoj. Fine mi alvenas al granda pordego. Mi malfermas ĝin, kaj mi estas ĉe la montdeklivo.

            Sub libera ĉielo!

            Mi enspiras profunde la freŝan aeron! Estas granda ĝojo, kiam oni povas detronigi sin… Tie videbliĝas la relparoj, superkreskitaj per herbo… Dio mia! Kiel oni kutimas diri la sloganon de la vagabondoj?

            “Ĉie estas agrable, sed nenie plej ĉarme!”

            Hoho!

            Mi jam estus ekironta, kiam subite mallaǔta voĉo diras:

            - Bonan vesperon, Jose.

            La fantomkapitano staras antaǔ mi kaj direktas pistolon al mia vizaĝo, sed li estas trankvila kaj indiferenta, kiel ĉiam. La lunlumo ekbrilas sur la akvogutoj de la kondensiĝintaj vaporoj, fluetantaj sur la viziero de lia ĉapo kaj sur la guma pluvmantelo.

            - Ĉu vi…? – mi diras iom raǔke, ĉar estis strange.

            - Jes.

            - Kiu vi estas?

            - Egalas, Jose. Oni ne kutimas forlasi tronon tiel, en la mano kun pakaĵo, nokte!

            - Ĉu tio ne koncernas vin?

            - Silentu… Vi ankoraǔ estas bezonata, Jose. Vi devas resti, ĉu vi komprenas?

            - Kaj se ne?

            - Tiam mi mortpafos vin.

            Sed li diris tion preskaǔ milde. Kaj li cigaredis.

            - Diru, Jose! Ĉu vi vere ne scias, kio okazis al tiu ŝranko, kiu troviĝis en la ĉambro de Fernandez, kiu estas regento?

            Kial li volas scii tion? Serpento ekbruas en la arbusto.

            - Respondu, sed sincere, ĉar tio tre gravas.

            - Mi respondas. Mi ne scias pri la ŝranko… Sed kial ĝi estas grava?

            - Ĉar… eblas, kiam mi ordonis al vi ĵeti Fernandez-on en la akvon, tiam la ŝranko estis sub la litotuko anstataǔ la mortinto.

            - Tio ne eblas! Mi vidis la manon de la mortinto elpendi. Ĝi estis griza, granda mano…

            Lia vizaĝo tute sereniĝis:

            - Ĉu tio certas?

            - Jes… Sed…

            - Reiru, Jose!

            Facila vento alvenis kun la fluso el la direkto de la maro, kaj ĝi havis salan odoron… Mi vidis en la malproksimo, ke flugfiŝo saltis el la akvo kaj baraktadis sur al akvosurfaco…

            Sed kiel bone estus foriri.

            - Reen, Jose – denove li diris trankvile, kaj mi devis reiri, kvankam densaj nebuloj proksimiĝis el la direkto de la maro…

            - Hm… - mi rimarkis al li revenante. – Mi timas la ŝtatkonsilion.

            - Ne estos ŝtatkonsilio! – li kriis post min kaj frapfermis la pordegon.

            Mi aǔdis, ke li brue rulas grandan rokon antaǔ ĝin.

            Mi estis en kaptiteco. Ne plu ekzistas elireblelco tiudirekten. Sed kial li diris, ke ne estos ŝtatkonsiliĝo?

            Ĝi ne estis. Li bone sciis tion.

            - Warins estas ĉi tie – diris la hidalgo raǔke.

            - Kio okazis?

            - Iu mortigis sinjoron Egmont. Li estis la unua viktimo de la venĝo. (Daǔrigota.)

 

 

 

D E K S E P A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Oni ŝnurligis la princon. Li toleris tion trankviel. Li sciis bone, ke li devas morti. Ĉu li estas Warins, ĉu li estas St. Antonio, li ne povas kalkuli indulgon.

            - Permesu – li diris al la Malvarmkoruloj ridetante, per sonoranta voĉo -, adiaǔi mian amikon.

            Li paŝis al la Granda Bubalo kaj etendis sian manon al li.

            - Mi dankas, ke vi volis helpi min, kaj mi bedaǔras, ke mi ne povas rekompenci vin per premio.

            Sur la vizaĝo de la Granda Bubalo videbliĝis ia stulta emociiĝo. Li prenis la manon de la knabo tiel, kvazaǔ li ne scius, kio ĝi estas. Li rigardis, turnadis, palpadis la delikatajn, malpurajn fingretojn.

            - Bubo… vi estis la unua homo… kiun mi… akceptis volonte… kaj…

            Li ĉirkaǔrigardis en la mallumo, sed ĉiuriskaj homoj prenis tiom da kolbo en lia proksimo, ke liaj dentoj ekgrincis laǔte, oreltranĉe pro senpova dolorego.

            - Ek! – diris Charley la Lunmiena -, gvidu tiun insektaĉon al la Savelirejo!

            Du militmaristoj forkondukis lin, kaj finiĝis la mallonga renkontiĝo de lia reganta, princa moŝto St. Antonio kun la libereco…

            Nun oni gvidis lin ne al la lifto. Kelkaj ŝtupoj kondukis ien malsupren el la interno de la domo. Ili iris longe tra subteraj koridoroj en blinda mallumo.

            - Iru antǔen! – diris iu akompananto.

            Li obeis.

            Subite li glitfalis kaj ruliĝis… ruliĝis. Ne longe. Nur kelkajn metrojn sur kota, kruta deklivo.

            Kio ĝi estas al li? Li eĉ ne ekkriis. La voĉo de iu militmaristo stridis tra al arkadoj:

            - Will la diabla!

            Lumopunkto proksimiĝis ŝanceliĝante, poste aperis homo, vere malbela, kiel la diablo. Li estis karbonigra negro, ekipita per lampo kaj revolvero.

            - Iu foriros tra la savelirejo – diris iu maristo, kaj ili forrapidis. La mallarĝa koridoro multobligis la lumon de la malgranda lampo.

            La princo sidis en ŝakto, inter glataj, argilaj muroj. Kontraǔflanke videbliĝis pordo. Tia, kiel la enirejo de modernaj danctrinkejoj. Ĝi ne kuntuŝiĝis kun la grundo kaj konsistis el du aloj. Ĝi ne havis klinkon. Malantaǔ la pordo estis mallumo, plaǔdego kaj malbona, sala mar-odoro.

            Ĉu tie atendas la morto?

            Grandega tabulo pendis sur la pordo:

 

S A V E L I R E J O !

 

Sub ĝi estis alia:

 

DONU VIAJN VESTAĴOJN AL WILL LA DIABLA!

Helpu la senhavulojn!

ĈIU BONFARO GRAVAS EN LA TRANSA MONDO!

 

La diablo diris al li de supre:

            - Ĉu vi volas manĝi ion? Jen estas haringo.

            - Mi ne petas.

            - Ĉu nek brandon?

            - Nek tion. Kio okazos al mi?

            - Nu… vi certe mortos. Ĝi ne estas la plej malbona. Mi havis onklon, kiu malsaniĝis je lepro.

            Li estas bona knabo. Li volas konsoli lin. La princo sidis ĉe la fino de la glita deklivo kaj rigardis la krutajn murojn, kiel liaj okuloj alkutimiĝis al la duonlumo.

            - Ĉu oni povas veni ĉi tien el alia direkto? – li demandis la diablon.

            - Mi ne kredas.

            - Kiel oni supreniras de tie ĉi.

            - Mi ne scias – li respondis senkonsile. – Ankoraǔ neniu suprenvenis de tie, kie vi estas nun.

            Ili silentis. Aǔdiĝis plaǔdo. Gutoj falis.

            - Diru! Diablo!

            - Nu!

            - Kiel oni motas ĉi tie?

            - La fluso leviĝas preskaǔ ĝis ĉi tie, kie mi staras. Dume vi mortas.

            - Kial oni ne mortigas la viktimojn subite?

            - Ĉar kiam la akvo altingas la trunkon, oni rakontas, kien ili kaŝis la rabitan monon, kaj al kiu ni donu ĝin. Se ni simple mortpafus la koncernulon, tiel multe da valoraĵoj perdiĝus.

            - Ĝi estas kruela, sed saĝa kutimo. La plaǔdoj aǔdiĝis ĉiam pli proksime! Venas la fluso!

            - Estus bone, se vi donus viajn vestaĵojn al mi, krome se vi havas ion. Sed vi ne aspektas tiel, kiu posedus ion – li aldonis kun profunda kono de homoj.

            - Ĉu tiu pordo… por kio utilas?

            - La akvo penetras tie. Ĝi estas stultaĵo. Iam loĝloko estis tie, ĝis la maro ne subfosis la bordon. De tiam la pordo ne putriĝis tute.

            La malgranda klap-pordo ekmoviĝis. Iom da akvo penetris ĝis la ŝakto kaj movis la lozajn alojn. Estas bone, ke li mortos kiel Warins. Ĝi ne estas inda fino al St. Antonio.

            - Ne estas bona profesio la mia – diris la Diablo. – Ĉar kelkaj homoj kriegas, blasfemas. Estis iu, kiu ĵetis ŝtonon al mi. Ĉu mi estas la kulpa pri la tuto?… Se iafoje ne estus kelkaj bonaj vestaĵoj, mi farus tion por neniom da mono. – Kaj li ankoraǔ aldonis kun emfazo. – Ĉar la vestaĵon oni povas doni al mi. Kial kunporti ĝin al la fiŝoj, ĉu ne?

            Ankaǔ la princo komprenis tion. La libere moviĝantaj aloj de la pordo ofte grincadis pro la penetranta akvo. Jam kelk-centrimentra akvo kovris la fundon de la ŝakto.

            - Kaptu ĝin! – kriis la princo kaj suprenĵetis sian malpuran, ŝiriĝintan ĉemizon, poste la pantalonon.

            - Dankon… - rikanis la Diablo feliĉe. – Ĉu vi vere ne volas haringon?

            - Mi ne petas.

            Li staris tie nude, en la akvo ĝis la maleoloj, kaj la fluso ĉiam pli forte enfluis. Sed la akvo ankoraǔ ne leviĝis ĝis liaj genuoj, kiam kelkaj homo venis por li.

            Proksimiĝis la militmaristo, nomata Ĉefkuracisto.

            - Alo, Warins! – li kriis.

            - Kion vi volas?

            - Mi ĵetos kablon malsupren. Kaptu ĝin. Vi revenos al la Malvarmkoruloj. Rapidu!

            La akvo jam atingis liajn genuojn. La princo kaptis la kablon. Oni suprentiris lin.

            Li estis la unua homo, kiu revenis de tie.

            - Diablo! Redonu liajn vestojn! – ordonis la Ĉefkuracisto.

            - Tiuj estas jam la miaj! – ekindignis la Diablo

            - Transdonu tiujn, ĉar mi batos vin je la kapo!

            Li transdonis tiujn kun plorinda mieno.

            - Bela afero… - lamentis la Diablo. – Vi forprenas tion, kio rajte estas la mia!

            Ili denove supreniris. La princo revenis kun malmulte da espero. Kion li esperu?

            Oni kondukis lin en tiun ĉambron, kie li ĵus staris antaǔ la Malvarmkoruloj. Li okulmezuris siajn juĝistojn, li preskaǔ bedaǔris, ke la afero ankoraǔ ne finiĝis.

            - Warins – diris la Ruĝa Kribo. – Ni ŝanĝis la mortkondamnon.

            - Ĉu? Kaj kio okazos al mi?

            - Vi edziĝos al mi…

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:30:21

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 3 次数据查询