dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Jenő Rejtő

您是本帖的第 2362 个阅读者
平板 打印
标题:
Jenő Rejtő
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Jenő Rejtő

Jenő Rejtő

La Mortido

 

 

tradukis: László Balázs

 

 

 

Se la vivo estas mallonga, longigu ĝin per unu mispaŝo

 

 

 

 

            La mortinto enaŭtobusiĝis, kiu ekveturis plenŝtopita de homoj al City. Malsataj oficiroj, hejmenirantaj metiistoj puŝadis lin tien-reen, kiel ili etendis sian manon por transpreni la bileton, aŭ ili provis lokiĝi praktike en la homplena veturilo. La mortinta sinjoro nomiĝis Johnson, kaj li laboris kiel inĝeniero en la kontoro de sinjoro Grimm, kiu okupiĝis pri la perado de nemoveblaĵoj. Li kaj liaj kolegoj klopodis fari allogaj la malvariajn partojn de la ĉirkaŭaĵo de Londono kun facilanima promeso de plaĉaj parceloj kaj estontaj aŭtobushaltejoj por la sensuspektaj homoj.

            La mortinto venis ĝuste el la kontoro kaaj pensis pri Beronshir kun iom da melankolio, pri la parcelo-serio, nomata „Angla Deauville”, kiun la aŭtunaj pluvadoj forviŝos de sur ties loko, ĉar la parceloj situas malpli alte ol la nivelo de la rivero, kaj sinjoro Grimm plie elektis la riskon anstataŭ la elspezoj de la butado, kiun proponis la inĝeniero. Ĵus li meditadis pri tio, konstatante en si mem, ke la aŭtuno proksimiĝas, sed la baldaŭa mortbato de sinjoro Grimm fare de la koleriĝintaj aĉetantoj esence jam estas malfruiĝinta afero, kaj ankaŭ tio eblas, ke tiuj mildaj etburĝoj faros nur duon-laboron. Jen estis ekzemple la aĉetantoj de la parceloj „Regensholm, Tahitio ĉirkaŭ Londono” kanalizitaj sen akvofiltrado, kiuj elbatis nur kvar-kvin dentojn de sinjoro Grimm. Krome deiĝis kartilago ĉe lia genuo! Kio ĝi estas? Nenio! Mi koncedas, ke tiuj meditadoj ne tro konformiĝas al la idearo de mortinto. Se jam okazis la eksterordinara afero, ke forpasinta sinjoro havas viv- kaj psikajn funkciojn, estus pli konvene, se li pensadus pri la transa mondo kaj pri la ceteraj vanaĵoj de la vivo. Sed sinjoro Johnson estis proza mortinto. Tiu cirkonstanco ne tro nervizigis lin, ke nur la impostoficejo, la magistratejo kaj aliaj publikaj instancoj registras lin inter la vivuloj, sed propre li jam estas mortinto. Efektive la morto ne tiam komenciĝas, kiam iu ne reagas      0 la plej delikatan percepton, sed kiam la korpo, la animo kaj la spirito perdas tiun enhavon, kiu donus sencon al ties funkcio.

 

            Hazarde li trafis la morton, kiam oni puŝiĝas al tiu alia sinjoro ĉe la stratangulo, kiu turniĝas el la kontraŭa direkto de la ortangulo. Sinjoro Johnson estis bonhomuora knabo, li ŝatis la viskion, kvankam li iris en sian oficejon frumatene, li ne toleris la liton ĝis mateno. Malgraŭ lia bonega fizika korpkondiĉo, li komencis postsuferi sian vivmanieron. Li ofte oscedis en sia oficejo, ne nur tial, ĉar la parcelado ne apartenas al la eksictaj, kaj variaj laboroj, sed ankaŭ tial, ĉar li dormis nur tri-kvar horojn ĉiutage. D-ro Ramsay, la nevo de sinjoro Grimm, kiu ofte vizitis la oficejon, foje atentema rigardadis lian vizaĝon kaj diris averte:

- Vi ne aspektas tre bone, sinjoro Johnson. Kaj vi ĝemadas multe.      

- La parceloj, kara Ramsay, la parceloj ŝarĝas mian konsciencon – li respondis riproĉe, ĉar ankaŭ la nevo de sinjoro Grimm iel havis kontakton kun la entrepreno.

            Proksimume tiam estis okazonta la ĝefianĉiĝo de sinjoro Johnson kun Edit. Ĉar Edit estis dungita, kiel sekretariino ĉe la entrepreno de sinjoro Grimm. Harlow Edit estis bela, svelta, delikata, blonda knabino, ŝi korespondis en tri lingvoj, ŝi zorgis pri siaj vidva patrino kaj okjara frateto jam du jarojn. La facilanima, iom frivola Johnson kaj la devkonscia, pedanta Edit enamiĝis kaj decidis geedziĝi post nelonge. Johnson amuziĝis malpli multe nokte kaj evitis tiujn modere moralajn lokojn, kiuj antaŭ nelonge apartenis al lia taga programo. Li prepariĝis kun granda ambicio al lia nova kaj pli bona futuro, edzigonte Edit-on. Unuavice iom da ripozo estas bezonata al tio. Li do supozis, se li faros la novajn planojn pri la parcelado, li petos de sinjoro Grimm du semajnojn da eksterordinara ferio. Ĝi ne estos facila afero, sed diskuto, simila al manbatalo, eble rezultos la deziratan sukceson.

            Strange, sed sinjoro Grimm konsentis tion je la unua peto. Eĉ li proponis al Johnson, ke li donos tiom da antaŭpago al Johnson, kiu sufiĉos al tio, ke li pasigu tiun semajnon en la sanatorio de tiu certa ripozejo, kie la nevo de Grimm estis la subkuracisto. Ĝi estis tre bona, ĉar sinjoro Johnson vertiĝis iomete, kaj  kelkfoje li havis angoron, kiu ĝenerale signifis nikotin-toksiĝon ĉe li.

 

            La grandanimeco ĉe sinjoro Grimm havis tute alian motivon, ol elegia atako de momenta emociiĝo aŭ alia, malinda al parcel-spekulacisto. La antaŭaĵo komenciĝis duonjaron pli frue, kiam sinjoro Grimm konstatis strangajn aferojn sur si mem. Li ne havis apetiton, li dormis maltrankvile, kaj la kvadratklafroj staris kapaltere en lia cerbo. Li fariĝis amanta en sia kvardek sepa jaro. Li enamiĝis al Edit Harlow.

            La sorto nun inkludis d-ron Ramsay en la aferon.

            Sinjoro Grimm amis sian nevon laŭ sia maniero, kaj li subtenis kelkfoje doktoron Ramsay per malpli grandaj monsumoj. La kuracisto vizitis lin ĝuste pro tia afero, sed li bezonis la subtenon de sia onklo pli ĝene ol kutime.

            - Mi devas ricevi mil pundojn, onklo – lamentis Ramsay. – Ĝi estas afero de honoro. Ŝuldo en la borso…

            Sinjoro Grimm respondis deteniĝeme:

            - Mil pundoj estas tre multe da mono. Multe de akvo devas flui tra la drentuboj, ĝis sekiĝos grundo, valoranta mil pundojn. Tamen… sciu, eble nun ĉi-foje mi ne rifuzos tion. Li iradis en la ĉambro tien-reen mediteme. – Johnson sabate loĝiĝos en vian sanatorion por unu semajno. Mi ŝatus, se vi okupiĝus pri li. Li aspektas malbone. Kaj li volas edziĝi. Li edzinigos Edit Harlow-on. Sed se evidentiĝos, ke li estas malsana…

            Ili silentis longe. D-ro Ramsay mordetis siajn lipojn.

 

            - Bonvolu viziti min post unu semajno – diris sinjoro Grimm –, tiam ni povos paroli pri la mil pundoj. Ĝi dependos, kian humoron mi havos. Neatenditaj, malgajaj novaĵoj taŭgos, ke subite mi estu donacema… Sciu, se tia knabino, kiel Edit, kiu estas pripensema, serioza kaj eĉ se ŝi estas amanta, eĉ tiam ŝi estas prudenta, mi diras, se tia knabino ekscias, ke sia fianĉo estas nekuraceble malsana, tiam ŝi jam ne hezitos, kaj ŝi edziniĝos al la plej unua honesta, svatiĝanto.

            - Hm… Ĉu do vi volas edzingi ŝin?

            - Kiel?… Mi pensas, ke pli-malpli multe mi estas honesta. Sed fine ja el la vidpunkto de via prunto ne tio gravas, de kiu vi ricevos la monon, sed kiam? Se do evidentiĝus pri tiu kompatinda Johnson, ke li estas morte malsana…

            - Ĝi estas fiaĵo! Vi volas tion, ke mi faru falsan diagnozon.

            - Ĝi ne estas tiel granda fiaĵo. Johnson ankoraŭ povas forgesi. Li estos feliĉa, se li ekscios iam, ke eĉ hareto ne mankas al li, kaj li tute ne pensos plori pro sia perdita fianĉino. Li trovos virinon, kiom li volas. Sed la amo jam estas malofta afero en mia aĝo. Pripensu do tion… Ĝis revido…

            D-ro Ramsay iris en la sanatorion mediteme. Li surprenis sian blankan kitelon kaj vagadis longe sur la koridoroj, li eniris en la senhoman ambulancon, en la malplenan laboratorion, kie la diversaj fioloj jam saris vice, la amasigitaj, grandegaj kovertoj kun la rentgenfotoj, faritaj posttagmeze. La ĉefkuracisto rigardos ilin antaŭ la morgaŭa antaŭtagmeza vizito. Sur iu koverto estis skribite:

 

JAMES COLLISON

Aparta ĉambro n-ro 14

Terapeŭto: d-ro RAMSAY

 

            Collison estis lia malsanulo, maljuna sinjoro, kiu enhospitaliĝis pro simptomoj de sensignifa kormalsano. Li elprenis al kardiogramon kaj la rezulton de la ekzamenoj. Li fajfis. La protokolo pri la simptomaro surprizis lin. La kompatinda homo, kiu pensis tion, ke li havas mildan korperturbojn, li estis nekuracebla, morte malsana. Preskaŭ kriis la tajpitaj literoj:

            tipe komenciĝanta

            Endoarterito en la koro.

            Poste sekvis laŭfaka priskribo pri la plej gravaj afekcioj de la arterioj de la koro. Doktoro Ramsay sentis tiel, ke nevidebla diablo donis la rentgenfoton de Collison en lian manon.

ip地址已设置保密
2008/6/8 10:42:55

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询