dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA NEVIDEBLA LEGIO

您是本帖的第 7349 个阅读者
平板 打印
标题:
LA NEVIDEBLA LEGIO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

 

Akvo bolis en kardrono super la fajro, apud la akvo staris Anna (nun jam nur ŝia baptonomo estis certa), kaj ŝi tenis grandegan ladskatolon en sia mano, plenan de speciale bongusta, verda teo de la grafo. Kontraŭ la malvarmo ŝi surprenis la kamlotan raglanon de Sir Yollan, kio faris ŝin eksterordinare ĉarma.

            Dum decidaj okazaĵoj subita kaj gaja epizodo ofte surprizige solvas la bolantajn pasiojn. La kvieta, gaja voĉo, la ridetanta virino en la lumo de la fajro kaj la penso pri la teo efikis trankvilige.

            Verŝiĝis la multaj, sekaj, verdaj folietoj en la kaldronon, kaj sekvis ĝin botelo da rumo. Bonega odoro ŝvebis post nelonge en la frostiga, dezerta nokto. La soldatoj unue malemikeme, tumultante ĉirkaŭstaris la kaldronon, kiel ili ariĝis tie frostotremante, sed ĉiu laŭte ridaĉis pri la gemutaj ŝercoj de la knabino, el kiuj la plej bona estis tiu, kiam ŝi ekpuŝis Toutain-on je la brusto, ĉar li ege klopodis antaŭeniri, kaj li falis dorsen tra tendotolo, kuŝanta malantaŭ li. Post iom da tempo ilia korpo kaj animo komencis varmiĝi pro la teo.

            - Portu viajn gamelojn ĉi tien! Rapide, knaboj!

            Ŝi porciigis la teon unu post la alia, dume ŝi mokadis kun ĉiu.

            La teo valoras kovrilon, kiu estas afektema kaj malvarmas, al tiu mi pruntedonos mian plejdon, ĉar malforta virino eltenas iel unu nokton eĉ se estas malvarme.

            Remetinte la teon, ŝi ekvidis kelkajn muzikilojn sur la pakaĵ-ĉaro. Tiuj apartenis al la orkestro Keep Smiling Jazz. Tiel okazis, ke la knabino post nelonge sidis apud la fajro, zumkantis negran lulkanton kaj akompanis sin sur banĝo.

            La soldatoj aŭskultis ŝin kun brilaj okuloj. Eĉ sinjoro Strudl, kiu sentis sin aristokrato rilate la plimulton de la kompanio, kaj li sidis sur la ŝtupo de la fiakro en sia orgojla soleco; mi rimarkas, ke ankaŭ sinjoro Strudl surmetis sian nazumon por pli bone vidi la okazaĵojn, kaj viŝinte sian betoruĝan frunton, li rekone kapbalancis:

            - So a Holdes Frauncima… Dez iz gemütli…

            Ili akceptis la kanton kun granda ovacio, kaj poste ankaŭ la regiment-trumpetisto sur la pistono kaj lia kunulo sur akordiono aliĝis al la ĥoro de la ribeluloj! Nur Sir Yolland rigardis la scenon kun moroza vizaĝo el la malproksimo…

 

 

 

D E K A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Aŭrore la kompanio ekmarŝis tramalvarmiĝinta ĝisoste kun rigidaj membroj. La knabino sidis apud la grafon, la fiakro ekveturis post la soldatojn, kaj ŝi tiriĝinte en la angulon preskaŭ malaperis sub la manteloj. La suno malrapide leviĝis, kaj en la vekiĝantaj radioj miliardoj da prujneroj scintilis ĉirkaŭe.

            Sir Yolland arde riproĉis la knabinon. Nek la danĝeron de la ribelo li pensis akceptebla kaŭzo, ke angla damo kondutu tiel. Sidi inter la soldatojn kaj kanti! Kuiri teon kaj puŝi je la brusto la tumultantojn! Mi petas vin! Kiu aŭdis tiaĵon!

            - Vi devas konsideri… ke vi maldece… Kvankam tio ne koncernas min, sed ĉar vi veturas en mia societo, mi pensas, ke mi rajtas…

            - Li ĉesis paroli, ĉar fraŭlino Anna ekdormis.

            Dume ekscitita interkonsiliĝo okazis inter la gvidantoj, marŝantaj avane. Ĉar intertempe retroviĝis ankaŭ sinjoro Wilkie, kiun forte riproĉis la gvidantoj de la kompanio.

            - Mi aĉetis ĉion, kio estis bezonata. Mi ne estas soldato – li defendis sin energie.

            - Sinjoro kapitano Durien listigis la aĉetotajn ekipaĵojn! – kriis la marŝalo kolere.

            - Mi petas vin. Ne konsideru min pekoporta kapro. Serĝento sufiĉas aĉeti kovrilojn.

            - Jes, serĝento sufiĉas – kapjesis ankaŭ sinjoro Wilkie, meditante pri io.

            - Mi estas sperta pri la milit-taktiko! – kriis akre la marŝalo.

            - Kaj mi pri la komandi de la soldatoj!

            - Tamen estas bezonata serĝento – deklaris sinjoro Wilkie. – Vi estas bonegaj taktikistoj kaj unurangaj organizantoj, sed ni bezonas homon, kiu estas sperta pri io.

            Ili mire rigardis sur la anglon.

            - Jes, sinjoroj – li finis la meditadon. – Nun ni ankoraŭ ne ekspliku la aferojn. Eblas, ke ni ne devas sterni niajn kartojn. Tio estas nia intereso, sed se ankoraŭ okazos io, tiam ni triope devas sincere paroli unu kun la alia. Ĉu vi komprenas? Ĝi ne estos ŝerco.

            Kaj eĉ respondon neatendinte, li lasis ilin tie.

            Dume ekbrilis la suno, kaj komenciĝis la varmego.

            La knabino vekiĝis, demetis sian mantelon kaj turnis sin al la grafo.

            - Ĵus kvazaŭ vi estus dirinta ion, kaj mi opinias, ke mi ne respondis.

            - Jes. Unue vi dormis antaŭ ol respondi… kara, kara… Hm… ni devus interkonsenti pri iu nomo.

            - Mi jam diris, ke Elsworth estas mia vera nomo!

            - Ĉu vere? Bone. Ni estas en kriza stato, ni devas akcepti ĝin, mi diris nur tion, ke…

            - Ke vi ne estas kontenta pri mia konduto. Sed tio ne interesas min. Via konduto estas multe pli stranga!

            - Kiel?

            - Vi bone aŭdis tion! Mi scias tiel, ke vi, Sir, estas ido de tiuj Yolland-oj, kiuj estis la unuaj konkerantoj de la kolonioj, kaj grafo Robert Yolland forpelis la hispanoj per sia ŝiparo de sur kelkaj mez-amerikaj insuloj, kie li estis ankaŭ reĝo dum mallonga tempo! Tiu sinjoro gvidis sian armeon veturante per galero, kaj ne per fiakro, tiu sinjoro ne akceptis tion, ke onidiraj oficiroj ordonu, kaj li ne aprobis ĉiun idiotaĵon.

            La grafo rigardis miregante. De kie ŝi konas la historion de lia familio? Kaj hazarde ŝi trafis lian tiklan punkton. Sir Yolland tre estimis siajn konkerajn praulojn, kiuj gvidis armeojn, kaj fondis dominiojn. Eble li sentis iomete tiel, ke ankaŭ li naskiĝis por fari tion, kaj en lia nuna entrepreno multe da forgesita megalomanio serĉis eliron el lia eso. Proksime al sia kvardeka jaro, la grafo kelkfoje sentis tiel, ke li disipis la animan heredaĵon de la prauloj, kaj pasas la tempo, kaj ne estas inde morti sen tio, ke li estus fondinta eĉ unu dominion.

            - Ĝis nun – li respondis orgojle al la knabino – la situacio ne bezonis, ke mi transprenu la komandon. Kovriloj kaj kinino… Tiuj ne interesas min.

            - Vi estas ridinda kun tiu opinio – respondis la knabino per tiu nervoza, malestima voĉo, kaj ĉiu sango de la grafo leviĝis en la kapon pro kolero. – La ekipaĵo estas grava en la milit-taktiko.

            Ili longe silentis, ĉar la grafo ne volis sincere eldiri, ke la multe da malklaraj indikoj estas iomete komplikaj por li, kiujn li eksciis ĝis nun pri la familio de la knabino.

            - Kaj kien vi iros el la oazo Bungur? – li demandis fine de fraŭlino Elsworth.

            - Tio vere ne estas via problemo, Sir. Prefere zorgu pri tio, kio okazos al la soldatoj sen mi? Ĉar mi gvidis ilin ĝis nun.

            La grafo glutis. Sendube, tiu knabino dufoje intervenis tute bone.

            - Eble ankaŭ ni mem atingos nian celon iel – li diris fine kaj purigadis sian monoklon. – Kompreneble mi estos je via dispono en ĉio, se vi deziras ion.

            - Dankon. Mia pakaĵo alvenos en Bungru-on, kaj mi vere ne bezonos vian helpon. Mi luos karavanon.

            Poste ili silentis. Antaŭ ili en grandega polvonubo senorde tumultante iris homoj, bestoj, ĉaroj, kirasita aŭto kun infera bruo, kiel retiriĝanta, venkita armeo.

            En la malproksimo aperis la unuaj arboj de oazo Bungur…

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:45:04

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05859 秒, 4 次数据查询