dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA NEVIDEBLA LEGIO

您是本帖的第 7355 个阅读者
平板 打印
标题:
LA NEVIDEBLA LEGIO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K S E S A   Ĉ A P I T R O

 

 

1

 

 

 

La grafo sidis sur benko antaŭ la gastejo kaj rigardis la polvon. La arabaj virinoj bat-lavis la vestojn, la blinda maljunulo zumkantis senartigite dum plektado, la granda simio kaŭris sur la arbo kaj la kamelo kuŝis apud la cement-plato remaĉante.

            Sinjoro Strudl ligis la furaĝ-saketon antaŭ la buŝon de la ĉevalo, poste li surverŝis kelkajn sitelojn da akvo sur la radojn.

            Kiu scias, de kie, hieraŭ ili ne vidis tiujn homojn; kvar-kvin kamelistoj alvenis. Ili alligis akvofelsakojn al la selo, pumsonis la lato sur la ripoj de kelkaj obstinaj bestoj, kaj la gastejmastro metis rostitan viandon sur la tablon, ĉe kiu sinjoro Kratochvill pakis sian havaĵon, malgaje, ke li ne povas verki sian romanon.

            - Sinjoro – anonciĝis la dungita, nova gvidanto ĉe la grafo. – Post duonhoro ni estos pretaj.

            - Tre bone. Ĉu eblas sendi telegramon el oazo Ideles?

            - Certe, sinjoro, ĉar ĝi estas grava loko, sed mi ne scias tion precize, ĉar ĝi situas malproksime de tie ĉi.

            - Kiel?! Ĉu tiu oazo… estas Ideles?

            - Ĉu ĝi? Sinjoro! Ideles situas proksime al Sudano, sur la alia flanko de Saharo. Jen ĝi estas oazo Bimba, norde de Gambio.

            Li jam tute ne sentis surprizon. Ankaŭ la lasta, loza trabostativo de la pensado falis en lia sensanga, febrobruligita, laca cerbo. Doloris lin, kion li aŭdis. Doloris en lia kranio la retaksado de la aferoj, kio subite trafulmis lin, li denove eksidis kaj kovris siajn okulojn.

            Kiel ili venis ĉi tien, kaj la ĉemizpantalonulo kien gvidos la cent sensuspektajn homojn?

            - Ĉu eblas telegrafi de tie ĉi? – li demandis per raŭka, fajfanta voĉo.

            - Ne, sinjoro. Sed morgaŭ ni povos atingi Validoa-on, tie estas poŝto.

            - Tiam ni tuj… ekveturu.

            Eĉ tiel malsane, elĉerpiĝinte, anime rompite li volis fari ion por la cent homoj, kiujn gvidis ĉemizpantalona diablo ien en la dezerto, neniu scias, kien.

            La malgranda karavano iris rapide. Dirndel fine nun eksciis, ke la ekstremaĵo de la vipo povas ne nur tikli, sed ankaŭ bati.

            Noktomeze ili atingis Validoa-on, kaj la grafo sendis centvortan telegramon al la adreso de la militafera ŝtatsekretario. En la intereso de la homoj… Kiuj nun marŝas ien…

            Poste li fale sidiĝis sur benkon.

            La knabino doloris la pleje en li… La knabino, kiu ŝtelis la dokumentojn de la petrolekspluato sur la tero Urungi… Tial ŝi veturis kun li.

            Ŝi ne akceptis la aktujon en la tendaro. Ŝi ne fidis lin. Ŝi pensis, ke la donaco de la grafo estas kaptilo.

            Ŝi atendis bonan okazon. Kiam li kuŝis malsana, forlasita de ĉiu… Post kiam ŝi kisis lin…

            Tiam ŝi priŝtelis lin!

            La polvo, ŝvebanta en la aerblovo, ektuŝis lian vizaĝon milde. Kvazaŭ nevidebla, malica, sed neesprimeble kara mano de virino karesus lin…

 

 

 

2

 

 

 

Lordo Harlington jam sidis kelkajn semajnojn en la societo de Forster en El Goa. Grandega rabistbando bivakis en la oazo, gvidate de Biskra. Ĉiu indiĝeno konis la kolosan, nigra-lipharan, migdal-okulan Biskra-on, sed neniu kuraĝis malutili al li.

            La ĉefredaktoro kaj la lordo pasigis sian tempon tre malbone en la varmega, malbonodora, malgranda palmo-bosko, plena de insektaĉoj. Precipe la multege da muŝoj turmentis ilin.

            - Kion ni atendas efektive? – demandis la ĉefredaktoro.

            - Sciigon. Mi sendis iun antaŭen sur la teron Urungi por akiri certajn dokumentojn.

            La redaktoro kompreneble sciis nenion pri la senidnulgaj detaloj de la petrol-milito. Li konjektis nur konkurencon inter la adversuloj. Lordo Harlington, kiu estis malo de Sir Yolland en ĉio, preferis la gazetaron, la reklamon, flatis lian vantecon, kiam oni fotografis lin kaj skribis pri li, tial li organizis kunveturi aron da ĵurnalistoj.

            - Kio okazos, se vi ricevos la bezonatajn dokumentojn?

            - Tiam mi subaĉetos tiun ĉantaĝantan ĉefon, mi prezentos la legitimigajn dokumentojn, kaj antaŭ ol Oliver Yolland alvenos tien, mi jam komencos labori. Ĝi estos bonega materialo por la gazetaro, vi vidos. Pardonon…

            Ekvidinte Biskra-on ĉe la fenestro, li elrapidis.

            - Nu?

            - Sir – diris la rabisto perfekte parolante la anglan lingvon. – Mi opinias, ke estas problemo. Kial ajn malrapide venas grafo Yolland kun sia kompanio, ili jam devintus preterpasi ĉi tie.

            - Kio nova pri via fama Sokoloff?

            - Mi ne komprenas tion. Certe okazis io malbona al li. Mi devas konfesi sincere, la aferoj progresas ne tiel, kiel ni kalkulis.

            Harlington viŝis sian ŝvitkovritan vizaĝon nervoze.

            - Kio estos nun?

            - Sir – respondis Biskra -, morgaŭ ni scios pli multe. Mi sendis kelkajn skoltojn antaŭ ilin.

            La lordo restis sola. Li enspiris malfacile la aeron, pezan de la odoro de la plantoj. Vidalvide la luno prilumis la senmovan Saharon per glacimalvarma lumo…

            - Sinjoro… Mi kunportis la planon de la petrol-fonto – ekparolis iu apud li.

            Tiu estis virino.

            - Pri kia plano vi parolas, kaj kiu vi estas?

            - Mi estas Eva Mildstone.

            - Ĉu… la reporterino?… kiu skribis artikolon pri la afero de Arienne Grovescu… antaŭ nelonge?…

            - Jes. – Ŝi daŭrigis rapide, ekscitite: - Sokoloff estas kaptita. Oliver Yolland kaj lia kompanio vojeraris. Li kuŝas malsana en la oazo Bimba. Ankaŭ mi eksciis nur nun, ke ni estis ne en Ideles. De tiam mi estas survoje. Tiu aktujo apartenas al Sir Yolland. Ĉiu dokumento estas en ĝi.

            - Kion vi deziras… Por ĝi…

            - Eĉ unu groŝon ne. Mi faris tion pro venĝo! Jen prenu!

            Ŝi transdonis la aktujon.

            Harlington eltiris la dokumentojn ekscitite kaj deprenis la kovropaĝon kun tremantaj manoj. Poste li ekkriis.

            Jen tio estis skribita sur ĝi:

 

Ŝ O F O R O   N E   E D Z I Ĝ U !

V E R K I T A   D E   G.   B.   K R A T O C H V I L L

 

            - Kio ĝi estas? Ĉu vi povas klarigi tion, fraŭlino Mildstone?

            Sed la knabino kondutis tre strange. Ŝi komencis ridi, sed tiel, ke ŝi devis eksidi.

            Venis la kelnero.

            - Hieraŭ la aerpoŝto portis leteron al lordo Harlington, kun tiu instrukcio, ke ni transdonu ĝin nur tiam, kiam alvenos vizitantino al vi. La instrukcion transprenis la paciga juĝisto de la oazo, kaj nun li donis al mi… la sendaĵon. Jen prenu!

            Kaj li transdonis al la lordo la planon de la petrolesploro kun la preciza mapo kaj legitimigaj dokumentoj.

            Nur mallonga letero estis aldonita:

 

Kara lordo Harlington!

Mi koncedas, ke vi havas prioritaton en Afriko. Mi komisiis nian komunan konatulinon transdoni la dokumentojn al Vi, sed ŝi kunportis belliteraturan verkon pro eraro. Mi ne ŝatus, se la koncernulo havus domaĝon pro tio, tial mi urĝe sendas la originalajn dokumentojn.

Estimanto Via: grafo Oliver Yolland

eterna sinjoro de Denham.

Ŝi estas stranga virino. Nun ŝi ploras…

 

 

 

3

 

 

 

Ili maŝine tretis la polvon de la varmega, dezerta sablo-oceano. La malhelruĝaj rebriloj de la vesperiĝanta ĉielo kovris la trolaciĝintan marŝkolonon per ombroj de ŝvebantaj polvofuneloj.

            Ili nur trenis sin pene. Kien? Kiudirekten? Neniu sciis el ili. Houben, la pistonisto ruliĝadis sur la ĉaro malsana. Jordan anstataŭigis lin laŭ la ordono de la ĉemizpantalonulo, kaj la soldatoj marŝis akompanate de akordiono. Houben neniam plu trumpetis. Li havis pulman hemoragion, kaj kiam li jam marŝis tie inter la aliaj pene sin trenate, nek tiam li povis blovi la trumpeton, li nur direktis Jordan-on.

            - Ludu Adia-n… - li diris malgaje, kiam oni komandis ekmarŝon – dufoje ripetu ĝin…

            Ili ĉiuj timis la ĉemizpantalonulon. Toutain rakontis al ili, ke li estas la diablo mem. Subkaporalo Izabela konstante portis du fusilojn, ĉar Duke of Roswang tute deprimiĝis. Ili perdis kvin ŝarĝportantajn mulojn, kaj la belege vestaĵo jam estis ĉifita, malpura, Felikso, la bela frizisto de la virinoj similis al malsana almozulo. Tamen ili marŝis. Kien? Ĝis kie? Kial? Sed diablo scias, kiu iras avane, li neniam laciĝas, li neniam parolas superflue, kaj ili povas fari nenion kontraŭ li, ĉar nur li konas la dezerton.

            Leŭtenanto Renoir sidis sur la ĉaro langvore. Ŝi estis malsana. Aŭ malforta, tre malforta. La uniformo de la marŝalo ĉifoniĝis, sed cetere li sidis freŝe en la selo.

            Ilia ombro jam rimarkeble mallongiĝis tagmeze, kiel ili proksimiĝis al la Ekvatoro. Ĝi estis nur deformiĝinta, nigra makulo ĉe iliaj piedoj. Dio mia, kio okazos? Tre malproksime videbliĝas malhela strio inter la ĉielo kaj la dezerto.

            La ĝangalo! Saharo finiĝas tie.

            La tendaro estas regula, normala, Saharo finis la ekzercadon: ili estis soldatoj.

            Fleur de Bac ŝmiris siajn inflamajn okulojn per oleo.

            Duke of Roswang kuŝas senmove kun kunpremitaj dentoj. La ĉemizpantalonulo ordonas, ke oni metu lin sur la ĉaron, vindu lin en kovrilon, kiam li komencos ŝviti, li fartos pli bone. Subkaporalo Izabela malesperiĝinte frapetadas la malvarman manon de sia filo, poste ŝi salte leviĝas.

            - Diablo! – ŝi krias al la ĉemizpantalonulo. – Kien vi gvidas la homojn!? Tuj diru tion!

            Ŝi tenas sian manon sur la bajoneto. Oni ĉirkaŭas la ĉemizpantalonulon minace.

            - Kion vi volas de ni! – kriadis Wolfram – ni ĉiuj mortos!

            Pugnoj leviĝas minace en la aeron.

            - Dum mi estas ĉi tie – diras la ĉemizpantalonulo trankvile -, vi ne mortos, ĉar estas iu, kiu gvidas la kompanion.

            La pugnoj malleviĝis. Ili scias bone, ke ili estas en la mano de la diablo. Nun jam nur li sicas, kie ili marŝas.

            Kondutu obeeme kaj disciplinite. Tiam estos nenia problemo. Rimarku tion bone.

            Post nelonge, kvazaŭ li decidintus alie, paŝis al Jordan.

            - Blovsignalu viciĝon!

            Houben diras inerte:

            - Maĵoro A…

            Eksonis la muzikilo por viciĝo. Kiom ŝanĝiĝis ankaŭ tiu ritmo! Anstataŭ akresona pistono malgaja akordiono ploris Aida-n.

            Kiam ili viciĝis, la ĉemizpantalonulo staris antaŭ ilin.

            - Homoj! – li komencis. – Ni sternu niajn kartojn. Mi intencis erarigi vin eĉ plu, sed mi ne havas forton al tio. La celo ja absolvas min el sub la konsekvenco de mia faro.  Tamen… Mi ne scias…

            La ĉifonaj, trolaciĝintaj soldatoj de la Nevidebla Legio staris kun sinistra sento.

            Venas… venas… la realo… Kaj ĝi estos terura… La ŝiroko kuntrenis pigrajn polvofunelojn kaj ŝutis ĝin susurante sur la tendaron…

            - Mi trompis vin – komencis la ĉemizpantalonulo. – Vi ne povas mortigi min, ĉar nur mi povas elkonduki la kompanion el Saharo. Tamen… mi ne povas absolvi min, tial mi diras sincere: mi gvidas vin en tian batalon, kie vi ricevos nenian premion.

            - Kiu vi estas?! – paŝis Toutain tre rezolute antaŭ lin.

            - Kapitano Durien!

            Ili staris konsternite. Felikso fariĝis mortepala.

            - Kaj… - demandis Izabela – kien ni marŝas?

- Ni konkeros gravan terenon por Francio. Okazos batalo, por kio vi ne ricevos monon, ĝi estas devo. Mi povintus gvidi vin tien, ke vi devu batali tie. Sed mi ne estis kapabla fari tion. Kiu ne volas lukti, tiu povas ĝisatendi la finon de la batalo en sekura loko.

            - Ĉu… vi… trompis nin? – balbutaĉis Fleur de Bac.

            - Jes. Okazis tio. Mi eltiradis la palisojn antaŭ vi, poste mi gvidis la kompanion sur falsa vojo al la alia parto de Afriko, kredigante, kvazaŭ ni estus sur la tero Urungi, vi okupos la teron de Kinibalu, kie franca soldato ne rajtas batali. Mi estis malforta al tio. Kiu ne volas batali senpage, pro devo al la patrujo, tiu povas elviciĝi.

            - Se la afero statas tiel, mi deklaras, ke rabiiĝu tiu, kiu bedaŭras iom da batalo por Francio – diris la bier-veselkapitano.

            - Ankaŭ mi samopinias – aliĝis Wolfram.

            Kaj neniu elviciĝis. Ili sekvis la ĉemizpantalonulon.

            Kion alian ili povintus fari?…

ip地址已设置保密
2008/6/9 11:16:51

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询