dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA NIGRA KAPITANO

您是本帖的第 1748 个阅读者
平板 打印
标题:
LA NIGRA KAPITANO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
LA NIGRA KAPITANO

Jenő Rejtő

 

 

LA NIGRA KAPITANO

 

 

tradukis: László Balázs

 

 

 

 

La leganto ekkonas

lupon en piĵamo

 

 

 

            La rabobesto, menciita en la titolo, kompreneble ne estas vera lupo, ĉar tiaj ekzistas nek en la fantazio de la verkisto, portantaj piĵamon, ĝi estas nur metaforo. Ni jam povis atenti, ke niaj homkunuloj, se temas pri metaforo, ili preferas ĝenerale la plej malbonajn. Vi konas ekzemple vipuron, dorlotitan surbruste, kiel la simbolon de insido, nur tial, ĉar tiu rampulo, fartinte pli bone, kompreneble ekmordis tiun idioton, kiu pro neinformiteco varmigis sur sia brusto venenan seprenton, trovitan vojrande – anstataŭ tio, ke li lasintus ĝin tie, kiel ĝi estis. Tio estintus konsterniga, se la dorlotita serpento estus ĵurinta eternan fidelecon al la koncernulo. Sekve de tio ni devas rezigni ankaŭ tiun simbolon, kiu komparas harditajn ŝipestrojn kontraŭ la tempestoj kun “marlupoj”. Ĉar la lupoj troviĝas ĉie en la mondo, de la siberiaj tundroj, tra la usonaj stepoj, ĝis la hindaj ĝangaloj, nur ekskluzive sur la maroj ne. Mi havus emon ankoraŭ teksi plu la nekompreneble stultajn, homajn metaforojn, sed la enkonduko de mia romano ne povas ampleksi dudek-tridek dikajn volumojn, ni do konsentu pri “marlupo”.

            De la velŝipo ĝis la helica ŝipo okazis granda ŝanĝiĝo en ĉio, kiuj havas interrilaton kun la navigado, eĉ kun la heroo de la surmaraj aventuroj. La progreso postlasas ĉiam pli profundajn sulkojn en nia medio. Mia amiko, benita kun literaturista talento, kiu estas ĉiovendisto, li esprimis tion tre trafe, ke “la dentoj de l’ tempo preterpasas ni”. Okazis esencaj ŝanĝoj rilate la certajn nociojn. El la trampa rompoŝtelisto kun falsŝlosilo fariĝis gangstero kun mitralo. Kie estas la bonaj, maljunaj marlupoj, la morozaj romanherooj el niaj junularaj legaĵoj. Aŭ kie troviĝas la kolerega reĝo de piratoj?

            Li do ekzistas. Ĝuste li estas iu ĉefheroo de mia romaneto. La reĝo de la piratoj, la maljuna marlupo, kvankam la modernaj tempoj ankaŭ sur li postlasi sian stampon, eĉ nun li estas interesa karaktero.

            Ni rigardu, ĉu de la romanfiguroj de Jules Verne kaj Jack London, kiel ŝanĝiĝis la timita heroo de la nigra flago kun mortokranio?

 

***

 

            Unuavice tiu eksteraĵo diferencigas lin iomete de la konata pirat-tipo, ke li portas piĵamon. Sed tiu cirkonstanco efikus al la legantoj de Jack London kaj Jules Verne konsterne, ke la reĝo de la piratoj postulis hurlante la sekretarion de la hotelo, ĉar li forgesi meti pin-tablojdon en lian matenan banakvon. Baldaŭ li suprenportigis la matenajn ĵurnalojn, sed antaŭ ol li povintus legi tiujn, aperis la homo de la vojaĝoficejo. Li enpaŝis sen frapeto.

- Kio nova, Havliĉek? – demandis la oficisto. Ĉar la kapitano de la piratoj nomiĝis Havliĉek, kaj li elmigris el Prago dum sia junaĝo.

- Plie diru vi, kio nova?! Mi perlaboris nur tricent dolarojn dum du semajnoj.

            - Kiom da homoj vi povas kolekti por la sekva semajno?

            - Bedaŭrinde, nun estas malfacila afero varbi piratojn, komenciĝas la strandsezono, kaj ili iras labori provincen, kiel kelneroj. Sed mi povas akiri kvardek piratojn po ses dolaroj. – Sur la tablo kuŝis notlibreto, kaj la reĝo de la piratoj komencis tuj kalkuli:

            - Se mi dungos kvardek homojn por po ses dolaroj, kun transporto kaj provizado… ducent kvardek plus sepdek… kaj mi subtrahas el tio vian kurtaĝon…

            - Vidu, Havliĉek, ne kalkulu. Varbu por mi kvardek membran sovagaspektan kompanion el piratoj, ni luis la malgrandan insulon Carabean apud la arkipelago Havajo, kaj vi akceptos la turistojn tie. Vi ricevos sescent dolarojn.

            - Ab Carabean, mi ne entreprenas tion. Vi devas financi la transporton kaj miajn apartajn elspezojn. Mi devas forveturi pli frue por aranĝi la kaŝejon de la piratoj, antaŭ ol la sangosoifaj turistoj alvenus tien. Mi ne laboros kun indiĝenoj, ĉar mi respondecas pri miaj piratoj, sed tiuj miksrasuloj kaj negroj ŝtelas la fotoaparatojn.

            - Ni bezonas minimume kvin indiĝenojn. Kiel vi imagas tian kaŝejon de piratoj sen vera bataldanco?

            - Ĉu vi instruas min?! Ĉu vi estas la pirato, aŭ mi?

            - Ni povus diskuti pri tio. Sed mi ne volas diskuton. La tuta afero valoras nenion sen bataldanco. Akiru honestajn indiĝenojn – postulis la homo de la vojaĝoficejo.

            - Jen la solvo! Oni strikas en la kurdrilfabriko, mi povas akiri kelkajn negrajn laboristojn. Ili lernos danci dum du semajnoj.

            - Ili devas eĉ hurli kaj grinci per la dentoj. Atentu, ke nenies plumbo estu videbla. Krome akiru pli da flagoj kun mortokranio, ol lastfoje.

            - Se vi bezonas pli multe da flagoj, aĉetu aŭ prunteprenu tiujn.

            - En ordo. Sed ne provu vendi bildkartojn!

            - Kial?! Ĉu pirato ne rajtas havi kromsalajron?!

            - Mi ne timas la klarvidon de la turistoj, sed neniu aŭdis tiaĵon, ke piratoj vendas bildkartojn.

            - Bone. Ni aranĝos masakradon – kriis Havliĉek moke.

            - Ekzistas ankaŭ mezvojo. Aŭ bildkartoj aŭ masakrado, ĝi estas troigo. La junuloj estu sovaĝaspektaj, sed ĝentilaj, kaj ili ne timigu tro la turistojn. Bonvolu noti la prezican liston de la rekvizitoj. Ĝis revido.

            La homo de la vojaĝoficejo foriris. La reĝo de la piratoj ekfumis cigaredon kaj disfaldis iun matenan ĵurnalon.

            Jen estas la moderna, mar-rabisto.

 

 

***

 

 

            Por ke la leganto ne vidu la vivon de nia Tero pli proza, ol kia ĝi estas efektive, mi rimarkas, ke la pirat-romantiko de la Pacifika oceano vere konservis ankoraŭ kelkajn tre sovaĝajn tipojn, sed tiuj ĝenerale estas en politika servo. Eĉ nun kaŝiĝas piratoj en la profundo de atoloj, nealvetureblaj per ŝipoj, inter lagunoj kaj rifoj en la proksimo de la ĉinaj malbordoj. Tiuj piratoj malhelpas la indrustrie funkciantan kontrabandadon, direktiĝantan al la ĉina imperio. Aŭ estantaj la sekretaj dungitoj de iu ĉina generalo, ili pereigas japanaj kontgraband-ŝipojn, aŭ ili dronigas la kontraband-ŝipojn de la grandindustrio de alia ŝtato helpe de angla mono. Kiu ŝtato povus interveni kontraŭ ili kategorie? Se oni ja agus tiel, ĝi estus rekono de tio (kion ĉiu scias), ke la kontrabandistoj estas utilaj liverantoj de la grandaj potencoj, ekscitantaj enlandan militon. La kontrabandisto do estas libera predo en la proksimo de la ĉinaj marbordoj. Ok-dek dronigitaj ĵunkaoj, masakritaj ĉinoj, kelkaj okupitaj, malnovaj vaporŝipoj kun tridek-kvardek mortigitaj matrosoj tute ne estas okulfrapaj. Kaj kiu povus reklamacii? Kelkaj orfoj, unu-du vidvinoj kaj bonaj amikoj, kun kiuj neniu parolas, kaj kelkaj neregistritaj loĝantoj sur tiu ĉi tero.

            En la proksimo de la usonaj mabordoj, kie la regno de la piratoj malaperis unue en nia epoko, nur jam Havliĉek negocaĉas, kaj li kolektas la monon de la sensuspektaj pasaĝeroj inter leĝaj cirkonstancoj. Kelkaj vivantaj, maljunaj lupoj de la usona pirat-mondo nun liberiĝas el la dudekjara prizonpuno, aŭ ili portas la sakojn tusante en iu haveno. La ĉinaj marbordoj, kie vivas ankoraŭ kelkaj veraj piratoj, estas je tri semajna distanco de ĉi tie, veturante per bona, rapida ŝipo. Sed la turistoj estas sufiĉe legintaj pri la piratoj de la Pacifika oceano, ke ekscitita scivolemo ekregu ilin, kaj ili ne domaĝu sian monon (“se ni jam venis el Eŭropo”), rigardi la “kaŝejon de la piratoj”. La vojaĝoficejo kompreneble garantiis skribe la person- kaj havaĵ-sekurecon de la pasaĝeroj. Sed tio estas tute superflua, diris sinjoro Morton al la turistoj, kiu estis la gvidanto de la eŭropa sekcio, ĉar atako kontraŭ usona pasaĝerŝipo konsekvencus la koleron de la floto de la Unuiĝintaj Ŝtatoj, kaj tion ankaŭ la timita reĝo de la piratoj evitus.

            Post tiaj antaŭaĵoj du svedaj oldfraŭlinoj, unu bulgara grenkomercisto, tri riĉaj, grekaj studentoj, kaj unu altranga familio, kvankam tremantaj de timo, ili alvenis sur la insulon de la piratoj. Ili tute ne konjektis, ke tiu terura loko, situanta iom pli malproksime, efektive ĝi tamen apartenas al la paca insularo de Havajo. Ili surbordiĝas, akompanate de kvar matrosoj kaj unu oficiro. Sur la insulo akceptas ilin aro da hotelservistoj, armitaj ĝis la dento, gvidataj de la reĝo de la piratoj, tiuokaze li portas pruntepetitan vestaĵon de foko-ĉasistoj el San-Francisko, sur lia frunto estas malpura ĉirkaŭligaĵo, en lia mano dutuba ĉasista fusilo, kiun li tenas ĉe la mezo, premegante ĝin rezolute, unuavice tial, ke la manko de la kulaso estu okufrapa al neniu. Li havas ponardon en sia rimenzono, lia hararo estas hirta kaj kotkovrita (li devos pasigi horojn ĉe la frizisto sekvonttge), kaj li rigardas orgojle la alvenintojn. La pasaĝeroj nur staras, kaj ili kuraĝas nek ekmoviĝi. Fine la reĝo de la piratoj ekparolas kun vingusta, frid-konduta voĉo:

            - Vi alvenis sub la usona standardo, vi do estas ĉi tie en sama sekureco, kvazaŭ en via propra loĝejo. Sentu vin tiel, kiel miaj gastoj, se vi jam hazarde trovis nian kaŝejon, kaj mi petus vin nur pri tio, ne perfidu nin al la instanco. Rigardu nian groton, dume lasu viajn pakaĵojn trankvile ĉi tie. Harpunisto! Gardu tiujn!

            - Jes! – respondis la harpunisto moroze, havanta nekredeble longajn lipharojn.

            Ĉiu malsekiĝas en la groto, kaj baldaŭ ili komencas grati sin. La turistoj tremas pro timo inter la trampaj senlaboruloj, alvenintaj el San-Francisko. En la profundo de la kaverno kuŝas kelkaj haste disĵetitaj homkranioj. Dum la krepuskiĝo ili tamen amikiĝas kun la ĉirkaŭaĵo, kaj vespre jam la patrino el Londono krias akre:

            - Jackie! Lasu trankvila la oĉjon piraton, kaj venu ĉi tien!

            - Sed panjo! Tiu fusilo ne havas ĉanon!

            - Tuj demetu ĝin! Kara sinjoro rabisto, bonvolu porti tiun bubon ĉi tien!

            Baldaŭ ekflagras la bivakfajroj multloke, kaj el la profundo de la groto de la piratoj oni elportas plektitajn, ĝardenajn seĝojn. Poste alvenas la “indiĝenoj” de sur la monto, kaj ili dancas la fajrodancon. Sed nur tri homoj. La kvara laboristo el la kurdrilfabriko, post la unua dancprovo, apelaciante siajn plenkreskajn infanojn, li lasis siajn kunulojn en la danclernejo. La tri aliaj homoj portis mat-tukon ĉirkaŭ sia talio, farbitaj per blankaj strioj surkorpe, turnante siajn lancojn sovaĝe, ili saltadis hurlante. Tiu amuziĝo daŭris longe, tamen ili devis ĉesigi tion pli frue, ĉar dorno pikvundis la plandon de iu laboristo, la anglo kriegis malbenojn kaj saltadis sur unu piedo.

            Sed malgraŭ tio la societo amuziĝis bone, kaj la multe da fotoj antaŭhelpis la enspezojn de la fabriko Kodak, poste la turistoj forveturis.

            Oni estingis la fajrojn, kaj la reĝo de la piratoj tuj ordonis.

            - Metu ĉiun armilon en la lignokeston laŭnumere. Mi subtrahos la prezon de la perditaj rekvizitoj el la tagsalajro.

            Apud la armiloj troviĝis kelkaj nigraj flagoj, kvin kranioj el gipso, la lancoj, krome la nekredeble granda liphararo de la harpunisto. Poste la reĝo de la piratoj pagis la salajron al la homoj, kaj post unu horo ili estis survoje al San-Francisko.

ip地址已设置保密
2008/6/10 9:13:03

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询