dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → PATROLO EN SAHARO

您是本帖的第 1738 个阅读者
平板 打印
标题:
PATROLO EN SAHARO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
PATROLO EN SAHARO

Jenő Rejtő

 

PATROLO EN SAHARO

 

tradukis: László Balázs

 

 

1

 

 

 

 

La alveno de la senranga soldto Gottfried Maria Puŝkin en la garniozonon de la fortikaĵo Lafayette, mi opinias, restos neforgesebla dum eterna tempo por la okulaj atestantoj. Oni vestis lin kun kvardek rekrutoj en Oran kaj sendis ilin en Saharon.  Sed li perdis sian ĉapon veturante per trajno, ĉar li timis, ke li malsaniĝos pro sunfrapo, li serĉis en la pakaĵo sian malnovan, civilan, nigran, cilindran ĉapelon, kaj li marŝis tiel kun sia plotono malantaŭ la sensuspekta taĉmentestro, sur la ĉefstrato de Gondar.

            La homoj haltis kaj ridis. Privata aŭtomobilisto surveturis la troruaron pro surprizo.

            Vi povas imagi!

            Bonvola, okulfrape oblongvizaĝa, ĉirkaŭ kvardek jara civitano, kun malankoliaj okuloj, kun peniksimila, malhelbruna, angla liphararo, ĝisoste sovaĝaspekta legiano… kaj sur la kapo kun nigra, cilindra ĉapelo! Krome li portis ankaŭ korno-kradajn okulvitrojn.

            Oni alvicigis la rekrutojn en la mezo de la korto de la fortikaĵo. Preterrapidanto, bonvola kaporalo debatis la ĉapon de sur lia kapo, surpaŝante ĝin, li suprentiris tion ĝisgenue kaj rapidis plu. Gottfried Maria Puŝkin tre miris pri tio. La soldata vivo faras ĉiun apatia ĉe la Ekvatoro. Kiel eterna kloŝo, kontanta polvovualo korvas la urbon, nekredebla varmego streĉas la aeron, kaj frostiĝaj, noktaj malvarmiĝoj, muŝoj, insektoj, diboĉantaj uraganoj, krome serĝento Gouron faras neeltenebla la vivon en Gondar.

            Oni pli-malpli frue alkutimiĝas iel-tiel la polvon, la varmegon, la frostiĝan malvarmiĝon kaj la diboĉantan tempeston, sed la konstanta ĉeesto de serĝento Gouron eĉ la plej tenacajn soldatojn treege suferigas. Sed je la unua vido li aspektis relative afabla homo. Li ridetis kaj salutis instige la rekrutojn, alvenintajn por trejnigo.

            - Alo, kanboj! Mi estas patro Gouron! Ekde nun ĉi tie vi vivos tiel, kvazaŭ hejme!

            - Nu, dank’ al Dio! – ekparolis kontente Gottfried Maria Puŝkin. – Hejme ni havis tre bonan, familian vivon.

            La vizaĝo de la serĝento mallumiĝis por sekundo, kiel la kamparo, kiam rapide flosanta nubo trapasas antaŭ la suno, dum cetere serena, somera posttagmezo. Sed poste li ridetis denove.

            - Kiu interrompis mian parolon? – li demandis kun patra interesiĝo.

            - Mi – li respondis kvazaŭ fanfaronante la nesperta rekruto.

            - Nu?! Ĉu vi estis tiu?! – dirias la serĝento ĝoje. – Kiel vi nomiĝas?

            - Gottfried Maria Puŝkin.

            - Ne menciu viajn gefratojn! Nur via nomo interesas min.

            La oblong-vizaĝa rekruto venis unu paŝon antaŭen kaj metis la manplaton de sia dekstra mano sur la ŝultron de la serĝento kun pardonema rideto, poste li ekparolis jene:

            - Gottfried, Maria kaj Puŝkin estas ekskluzive miaj nomoj.

            - Ĉu vere: - interesiĝis la suboficiro kun raviĝo.

            - Jes kompreneble! – kriis la rekruto entuziasme, kaj ŝajnis, ke ili tuj interkisiĝos, ekdancos aŭ alimaniere ili kontentigos sian senbridan simpation.

            Sed tiam finiĝis la burleskaĵo, kaj sekvis la tragedio. La serĝernto ekkriis aŭdigante tiel teruran viran ŝrikon, kvazaŭ li estus kugle trafita:

            - Rektiĝu!

            La neinformita loĝantaro de la urbo, kiam la serĝento la unuan fojon komandis rektiĝon en Gondar, ili vizitis la subterajn lokojn, ĉar ĉiu pensis tion, ke la sirenoj signalas la komencon de tri taga aerdefenda ekzercado.

            La soldatoj, starantaj sur la korto rigidiĝis en rekta atentopozo, aŭdite la teruran kriegon. Sed Gottfried Maria Puŝkin kunfrapis siajn manojn kaj ekkriis:

            - Sankta Dio, li fartas malbone!… Akvon!

            La serĝento paŝis senpere antaŭ lin kun mtimiga vizaĝo.

            - Ĉu vi ne aŭdis, ke mi komandis?

            - Ĉu ĝi estis komando? – miris la oblong-vizaĝa rekruto gaje. – Mi havas onklon en Thun, li agas same, kiam astmo atakas lin.

            - Senrangulo! Kiel vi staras ĉi tie? Rektiĝu! Ŝango de l’ front!

            - Ni lasu tion – li respondis nervoze. – Se venos la malamiko, tiam mi ekzercos. Ni estas infanoj, ĉu ne?… Alo, sinjoro ĉeflaŭtenanto!

            Li mansvingis per sia fingro al preterrapidanta subkolonelo.

            La vizaĝo de la serĝento ruĝiĝis, poste violkolora, baldaŭ tute malhelruĝa, kaj larmovualo kovris liajn okulojn. Dum sekundoj li estis en vere grava vivdanĝero. La subkolonelo haltis konsternite kaj rigardis tien.

            - Mi petas vin, ĉeflaŭtenanto, la subofirio parolas per tia tono ĉi tie…

            - Vi alvenis kun la rekrutoj, ĉu ne? Kaj vi neniam estis trejnita?

            - Ĝi nun ne gravas… Mi volas diri tion…

            - Silentu!

            La subkolonelo rigardis sur lin tiel, kiel sur kvin piedan bovidon. Li ankoraŭ ne vidis tiaĵon. Li diris preskaŭ milde:

            Vi estos tre malfeliĉa ĉi tie kun tiu karaktero. Kian profesion vi havis, kiel civilulo?

            - Borsa komisiito en la servo de banko. Kian profesion havis sinjoro laŭtenanto, kiel civilulo?

            - Soldto – respondis la subkolonelo per malestima frazmelodio. – Kiel vi nomiĝas?

            - Gottfried Maria Puŝkin… kaj nun jam mi konfesas, ke iam mi uzas eĉ la nomon Ivan – li aldonis kun mallevitaj okuloj, ĉar ankaŭ li mem sentis, ke ĝi jam estas troigo.

            La subkolonelo okulmezuris senkonsile la oblongan vizaĝan , penik-lipharan, okulvitran etburĝon, poste li eklevis sian ŝultron kaj turnis sin al la suboficiro:

            - Serĝento! Konsideru, ke tiu homo estas nekutime ĝiosta civilulo, ĉar li ankoraŭ estas trenota, anstataŭ puno donu al li demonstran instruon pri la konduto de soldato.

            La subkolonelo foriris. Serĝento Gouron ektiradis sianjn lipharojn, lia dika kolo antaŭenkliniĝis kaj rigardis sugestie la ŝuojn de Gottfried Maria Puŝkin – eĉ Ivan - dum kelkaj sekundoj. Poste li ekparolis jene:

            - Nun mi donos lecionon al vi pri demonstra instruo. Ĝi okazas tiel, ke mi en la ombro instruos la rekrutojn, vi staros sub la suno kaj rigados. Se vi ekmoviĝos, mi katenigos vin, pal-mensa, melankolia kamelo

            Li diris tion je la dekunua horo antaŭtagmeze. Posttagmeze ĉirkaŭ je la kvara du junuloj portis la svene kuŝantan rekruton en la ĉambron. La militista kariero de la oblong-vizaĝa, okulvitra Maria Puŝkin komenciĝis tiel.

 

 

 

2

 

 

 

Ĵus estis festo, kiam la soldatoj forlasis la fortikaĵon Lafayette por rigardis urbon Gondar. Tiam fortigitaj patroloj zorgas pri la ordo ĝis la vespersignalo.

            Malgraŭ la posttagmeza varmego nur Borck, la matroso, Pugaĉev, la ekzekurtisto, Dormand, la fortepian-humuristo kaj Andre Vernin estis en la ĉambro.

            Tiam enpaŝis Gottried Maria Puŝkin (eĉ kiel evidentiĝis poste: Ivan), iom morte, naĝante en ŝvito, kaj li sterniĝis sur sia lito. Serĝento Gouron tiun posttagmezon kurigis lin tridek kvin foje en la korto. Antaŭtagmeze li punis lin per dudek ĉirkaŭkuroj.

            - Ŝajnas, ke la serĝento volas anonci vin en longĉampiona konkurso anstataŭ ĉevalo – rimarkis Borck, la matroso –, cetere li ne trenigus vin tiom.

            - Vi povus neglekti tiajn rimarkojn sinjoro kolego – spiregis Puŝkin. – Mi povas diri, ke estis inde dungiĝi al la legio…

            - Vidu – interrompis Pugaĉev, la ekzekutisto –, ĝi tamen ne estas tute en ordo, ke hodiaŭ matene dum la alviciĝo, ekipita por ekmarŝi, sed en ŝtrumpoj vi aperis en la korto.

            - Eble pro tio maksimume mi devus havi plendon! – kriis Puŝkin. – Iu ŝtelis miajn ŝuojn! Vespere enlitiĝonte, mi metis miajn ŝuojn antaŭ la pordon por purigi, kaj matene mi ne trovis tiujn.

            La muroj ektremis pro la ridado. Eĉ cetere la iom silentema kaj malgaja fortepian-humuristo, Dormand ridis laŭte. Nur tiam fariĝis silento subite, kiam enpaŝis kaporalo Tombeau, en la manoj kun la ŝuoj de Gottfreid Maria Puŝkin.

            - Kie estas tiu femalnomulo?… Jen tiuj estas! Vi povas surpreni ilin, ŝlemilo. Se oni vere estus ŝtelintaj tiujn, tiam estus ve al vi! Mi estas malgaja idioto – aldonis ankoraŭ la kaporalo.

            Li ĵetis al liaj piedoj la ŝuojn, kiujn Puŝkin pensis perdiĝintaj, kaj li foriris.

            - Bonvolu diri – dimandis Dormand –, kial vi dungiĝis al la legio?

            - Mi havas gravan kaŭzon – respondis Gottfried Maria Puŝkin (eĉ kiel evidentiĝis poste: ankaŭ Ivan). – Mi devas ricevi urĝe la ordenon de la Honora Legio.

            Klako. Borck faligis la broson, per kiu li purigis siajn soldatbotojn.

            - Intewrese – diris Dormand ridetante –, mi estus klare aŭdinta, kvazaŭ vi estus dirinta, ke vi volas ricevi la ordenon de la Honora Legio.

            - Vi aŭdis tion bone. Se mi ne ricevos la ordenon pour la mérite ne pli ol du monatoj, tiam mi povas mortpafi min. Mia iu onklo heredigis al kvar prencoj dekses milionojn da frankoj. Tiu heredos la havaĵon, kiu estos distingita pro ia elstara ago en la plenumo de sia profesio. Tiu nia parenco estis tia ŝajnsanktulo. Se neniu familiano sukcesus icevi la ordenon, tiam karitaj asocioj heredos la havaĵon. Iu mia parenco, kiu estas verkisto, aspiras la medalon de la Akademio. La aliulo estas bonhava homo, kies advokato kuradas, ke li ricevu ian ordenon. Kion mi faru? Ĉu mi kandidatiĝu al la Nobel-premio?

            - Jes – interrompis Venin –, diru, ke vi verkis la poeman romanon Anjegin, vi povos ricevi ian premion por ĝi.

            - Sed ne mi verkis ĝin. Pri kiu vi pensas, tiu estis alia Puŝkin. Ĉi tie kun iom da feliĉo kaj taŭgeco povas okazi facile dum batalo, ke iu distingas sin kaj ricevas ordenon de la Honora Legio.

            Sekvis longa siletno. La homoj eksentis malantaŭ la komiko latentantan, senesperan, senĝojan tragikon el la kazo de la mult-noma Puŝkin.

            Borck, la matros, ekbriligis sur sia ŝuo, ŝovinte sian manon en ĝin la sunbrilon, filtriĝantan tra la fenestro, poste li kapbalancis mediteme.

            - Mi donus volonte la mian al vi. Sed mi ne havas ĝin.

            - Se ni helpus al vi akiri la honormedalon – demandis Venin –, kaj vi heredus la dekses mil frankojn tiel, kiom vi donus al ni el tio?

            - La duonon – proponis Puŝkin avide. – Ok milionojn por kvar personoj.

            Iom post iom el la ŝerdaco de la knabin-miena Vernin elformiĝis la penso de la akcia societo. Vernin, Borck, Pugaĉev kaj Dorman kooperis en la afero de Puŝkin. Kvar homoj por honormedalo.

            - Mi opinias, unuavice ni devus fari ian leĝan dokumenton pri nia interkonsento – diris Pugaĉev, kiu havis iom da komuna al la juro, kiel ekzekutisto.

            - Prave – jesis Borck, la matroso. – Unuavice ni poluru niajn ŝuojn bone, kaj ni iru tien, kie la ĉirkaŭaĵo estas konvena por fondi akcian societon.

            - Mi proponas ĉi-okaze – diris Dormand –, ke ni renkontiĝu post unu horo en la restoracio al la Kvar Saĝaj Kadavro-lavistoj.

            - Bonege! – jesis Borck, kvazaŭ li jam estus fondinta plurfoje akcian societon tie.

 

 

„Subskribintoj fondis Akcian Societon, kies nomo estas Plan-efektivigo de Bonordaj Knaboj en la restoracio al la Kvar Saĝaj Kadavro-lavistoj.

            1. Estraro: Vernin, Direkcio: Dormand. Plenum-komitato: Pugaĉev, Baza kaptialo: sinjoro Puŝkin. (Sinjoro Puŝkin reprezentas ankaŭ la rezervofonduson de la Plan-efektiviga Akcia Societo.)

            2. La havaĵo de la Akcia Societo: la dekses miliona promeso de sinjoro Puŝkin. Sekve la societo disponas pri dekses milionoj da verŝajna kaj 17 frankojn da vera sumo dum la tago de ties fondo.

            3. La celo de la Akcia Societo: reiri en la kazernon antaŭ la vespersignalo malgraŭ la grand-kvante trinkitaj diversaĵ drinkaĵoj dum la fonda festo.

            4. Statuto: Se sinjoro Puŝkin ricevos la honormedalon malpli ol du montoj, tiel li dividos okmil frankojn el sia tiel nomata dekses miliona heredaĵo inter la subskribintoj de la akcia societo, kiuj restis kun alta estimo.”

            Ili ĉiuj subskribis la dokumenton.

            - Kiel vi pensas la efektivigon? – demandis Dormand, kiu havis striktan amikecon kun Vernin.

            - Ni esploru funde tiun nocion, ke: distingo – eksplikis la beleta, vulpo-vizaĝaVernin, pri kiu oni neniam sciis, ĉu li komprenas seriozae, kion li diras, aŭ li nur superruzas sian ĉirkaŭaĵon. – Oni ĝenerale donas ordenon al tiu, kiu faras tiaĵon sola, kio cetere bezonatus kvar, kvin, aŭ multe pli da homoj por ties efektivigo. Ni do ĉiuj faros taskon, kaj poste ni provos veki tiun ŝajnon, kvzaŭ Ivan Gottfried Maria Puŝkin estus farinta tion sola, tiam eĉ nia plej simpla agado konsekvencus la honormedalon.

            Komenciĝis longa diskuto inter la akciuloj.

            Puŝkin dume kuŝis sub la tablo de la najbara ĉambro, ĉar li la unuan fojon en sia vivo trinkis brandon el glaso de akvo, pro kio li fariĝis nervoza, poste li svenis, kaj de tiam li dormas.

            - Laŭ mi – proponis Dormand – ni donu dudek frankojn al la kaporalo, pro ke li sendu nian kvinopon patroli en la dezerto. Ni motivos ĝin per tio, ke ni estas bonaj amikoj, tial ni petas tiun komunan postenigon. Poste ni kaptos ian bandestron aŭ kelkaj rabitojnen la ĉirkaŭaĵo de oazo In-Sallah, kaj ni ŝajnigos la aferon tiel, kvazaŭ Puŝkin estus farinta tion sola.

            - Mi pensas, ke ĝi estas bona – kapjesis Vernin. – Sed nun ni iru en la kazernon.

            La tute ebriiĝinta akcia societo revenis en la fortikaĵon bonhumore; kuntrenante sian senkonscian bazan kapitalon sur la tero post si ĝis la kazerno.

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:13:44

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.14063 秒, 4 次数据查询