dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Miraĝo

您是本帖的第 1752 个阅读者
平板 打印
标题:
Miraĝo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Miraĝo

Miraĝo

de F. TUGLAS

elestonigis Henrik SEPPIK

el Kvin noveloj, Tallinn: Eesti Raamat, 1985, paĝoj 111-124


Tiu ĉi parto de la arkipelago estis kvieta. La maro estis plena de rifoj, la markoloj inter la insuloj malprofundaj. Grandaj ŝipoj malofte erarvenis ĉi tien.

La loĝantaro vivis trankvilan kaj laboreman vivon. La viroj fiŝkaptis, paŝtis la brutarojn kaj kulturis la vinberejojn. La virinoj sidis malantaŭ ŝpinioj aŭ klakigis eksilojn.

Aŭtune alvenadis komercistoj kaj alportis feron, ornamaĵojn kaj novaĵojn el la vasta mondo. En la krto de la insulestro oni tiam foiris dum pluraj tagoj. La fremduloj ŝanĝis la komercaĵojn kontraŭ vinbareletoj kaj retsakoj kun lano kaj revelis al la kontinento.

Dum la maturiĝo de la unuaj vinberoj la insulanoj festis ĉiujare rikoltfeston.

Tage junuloj kaj junulinoj iris el domo en domon, portante vinberarojn kaj glorkantante al la ĝojiganto de ĉiuj. Vespere la viroj sidis longan tempon antaŭ la pordegoj, rakontante pri la tempoj pasintaj, dum el la olivboskoj aŭdiĝis danco kaj muziko kiel en la tagoj de Daphnis kaj Chloë.

Ĉar la insulanoj estis konservintaj ankoraŭ multajn idolanajn morojn. Ilia estanteco estis interplektita kun la pasinteco.

Jam iliaj prapatroj trovis en la valo marmorstatuon, kiu prezentis dormantan viron kaj virinon, en la lumo de torĉo kliniĝantan super li. De tiam ili kultis la verkon kiel dipatrinon, kiu funebras sian filon.

Tio estis popolo tro vivoĝoja, por eĉ la morton vidi malĝoja.

Ili estis bonvolemaj kaj humilaj. Kiam la insulestro prenis la plej bonajn fiŝakvojn al si aŭ ne donis kalkulraporton pri la preĝeja kaso, tiam ili konsentis je tio. Kelkiu paŝtisto aŭ salajrulo grumblis por si mem, sed ĝis vortoj tio ne venis.

Tio estis ja popolo, kutimiĝinta al la ĉirkaŭanta vivo kaj ne povanta ion pli bonan eĉ imagi.

Tiun jaron estis tre severa vintro. Dum tutaj semajnoj malvarma pluvo frapadis la rokojn, la maro plaŭdis minace kaj akra vento balais la insulon.

La insulanoj sidadis en la kabanoj ĉe fajro kaj faris manlaboron. Dum la tuta vintro neniu fremdulo venis al iliaj bordoj kaj ankaŭ el ili neniu preterveturis la ekstremajn rifojn. Malofte eĉ najbaro vizitis najbaron.

Sed tiam venis subite printempaj tagoj. La sunbrilo estis blindige akra. La kretbordoj de la ekstremaj insuloj helblankiĝis en la daŭro de kelkaj tagoj. Sukriĉa herbo kreskis okulvideble.

Milda vento karesis la branĉojn de blanka saliko kiel harojn de knabino. Ĝi venis el oriento, venis el okcidento, turniĝis al sud-okcidento, ĉesis por tagoj. La ĉiela volbo ardis kiel blua silko super la helanta maro.

Kiam la paŝtisto Nikias levis sur la paŝtejo la vizaĝon, li vidis unu ĉielon malfermiĝi post la alia. La juna koro plena de melankolio, li rigardis la vastaĵojn, kiuj kreskis unu el la alia kiel florburĝonoj el florburĝonoj.

Ho, ĝi estis tiel profunda, tiel malproksima, tiel senlima! Kaj Nikias sentis sin tiel sola kaj forlasita.

Sed kiam li turnis la okulojn malsupren. li vidis la teron kaj maron en la heleco de la senmova suno. Li vidis la vilaĝon en la valo, vidis la grandan korton de la insulestro kaj la filinon de la insulestro paŝi tra la korto. Kun la manoj sur la randoj de la korbo, kiun ŝi havis sur la kapo, la brusto alta, kruroj nudaj, tiel ŝi iris al la marbordo, kiel reĝidinoj en antikva tempo.

Ho, nun Nikias sciis, kial li estis tiel malgaja!

Tie iris kaj kantis reponde al la maro lia amatino. La malpezaj vualoj flirtantaj en la silkeca vento kiel flugiloj, tiel iris tiu, kiun li sopiris, sed neniam esperis akiri.

Ĉar kio estis li, paŝtisto Nikias, por povi eĉ rigardeti al ŝi? La bastono kaj ŝalmo kaj vila hundo, kiu persekutante sian voston dancis ĉirkaŭ li, estis lia sola havaĵo.

Kiam en la vesperoj li iris kun la brutaro tra la vilaĝo, haltis antaŭ la korto de la insulestro kaj ĵetis rigardon trans la ŝtonbarilon, la filino de la insulestro turnis arogante la dorson. Kaj kiam li faris tion la duan fojon, venis la insulestro mem kaj kriis kontraŭ li, ronde svingante la tuberhavan bastonon.

Ho, nun Nikias sciis, kial li estis tiel malgaja! Kaj li turnis la vizaĝon al la vilaĝo kaj rigardis la pejzaĝojn, kiuj etendiĝis malsupre.

La vinberejoj nigris ankoraŭ kiel ŝtuparoj sur la montdeklivoj. Junaj branĉoj eligis ĝermojn, ĝermoj foliojn -- la vinberujoj komencis leviĝi de la tero al la suno.

Laŭ montdeklivo supreniris kvin homoj. Sur iliaj ŝultroj estis grandaj pelktitaj korboj kun nigra humo, kiun ili portis al la vinberejo de la insulestro.

Tio estis la malfeliĉa Koras kun siaj edzino kaj infanoj. Iliaj dorsoj estis ĝibaj, manoj plenaj de kaloj kaj piedoj sangaj. Apenaŭ moviĝetis pensero en la griza kalva kapo de Koras, dum li tiel iris antaŭ sia familio.

Ĝi estis mia kampo, de kie mi venas, li meditis; ĝi estis mia kampo, kien mi iras, li remeditis; ĝi estas mia humo, kiun mi portas.

Nun mi havas nenion, li meditis post kelka tempo.

Kaj li rememoris la tagojn de la juneco, kiam li edziĝis, kiam la familio pligrandiĝis, kiam malsanoj kaj akcidentoj travis ilin. Tiam li faris ŝuldojn, ĝis la insulestro forprenis ĉion.

Li devis doni siajn kampojn kaj forlasi la domon. Kiel taglaboristo li devis sklave labori sur siaj antaŭaj kampoj. En ĉambra angulo de fremdulo eduki la infanojn -- je sklavoj kiel li mem.

Kaj Koras ekĝemis.

Tio ŝajnas esti tiel aranĝita, li meditis. La mondo ne povas ekzisti en alia ol nur tiu maniero. Tio estas ordo kaj justeco sub la lazura ĉielo. Ne estas donita feliĉo al ĉiuj! li sopirĝemis, levetante la korbon sur la maljunaj ŝultroj.

Ĉasr ne estas atingintaj ion pli bonan eĉ tiuj, kiuj iris serĉi tion en aliaj landoj, malantaŭ insuloj kaj maroj. Riĉeco kaj malriĉeco troviĝas ĉie, kien la homo povas iri per siaj mallongaj paŝoj.

Kaj Koras vidis, kiel malsupre en la boathaveno de la insulestro Kleon, maristo kaj migrulo, riparis boaton. Lia rezinkovrita vesto brilis kiel felo de lutro, lia hakilo leviĝadis kaj malleviĝadis, dehakante splitojn.

Tiu viro estas ja vidinta la mondon, sed ĉi tien li ĉiam revenadis.

Nun li sidis rajde sur la renversita boato, enbuŝigis tabakon, rigardis jen al la maro, jen al la tero kaj kraĉis larĝarke.

Agrabla estus la vivo, li diris al la helpanto, se ne ekzistus riĉuloj. La mondo estas bona, sed ne por ni. Ni kuras post pano, post la aliaj kuras pano. Por la aliaj oro, por ni tero. Tiel, tiel, junuleto!

Kaj li kraĉis ree.

Poste li ekrakontis pri la landoj, kiujn li estis vizitinta, kaj pri tiuj, pri kiuj li estis aŭdinta. La mondo estas stranga! Sed en unu rilato ĝi estas egala: malriĉulo laboras kaj riĉulo senokupe rigardas tion. Rikoltas tiu, kiu ne semis, kaj sur lanaj kusenoj dormas tiu, kiu ne tondis la ŝafojn.

Per la kurba polekso li faris rondon en la direkto al la tero kaj maro.

Al kiu apartenas la kampoj? li demandis. Ĉu al tiu, kiu portas humon kaj plantas vinberujojn? Al kiu apartenas la fiŝoj en la maro? Ja al tiu, kiu kaptas ilin per reto? Sed ne estas tiel, li respondis ree. Ankaŭ ni vidas la maron kaj teron, sed havas ni nek vinberejojn nek fiŝkaptejojn. Ni ruladas barelojn de aliaj homoj, ni kaltrafas fremdajn boatojn, tio estas nia tasko. Tiel, tiel, junuleto!

Kaj lia ironia rigardo trafis preterpase Koras, klinite suprenirantan la montdeklivon, kaj haltis sur la monto, kie staris Nikias en la lazuro de la ĉielo, apogante sin al la bastono, dum la hundo persekutante sian voston dancis ĉirkaŭ li.

2

Estis posttagmeza tempo kaj la suno duonvoje al subiro. La aero estis senmova kaj plena kvazaŭ de ora polvo.

Tiam okazis antaŭ la okuloj de Nikias, Koras kaj Kleon en la ĉielo io stranga.

La vastaĵo super la maro estis nerimarkite fariĝinta plumbe griza. Ia peza kupolo estis pendiĝinta super la akvaro. Kaj en tiu grizaĵo estiĝis vertikale kaj oblikve iaj teruraj strioj.

Nikias, Koras kaj Kleon sentis, kvazaŭ el tiu senfinaĵo subite ondo de malvarmo ŝvebus en ilia direkto.

Ĉiam pli kaj pli multe da oblikva lumo aperis en la ĉielo. Ĝi moviĝis kiel varpo sur teksilo, supren kaj malsupren, dekstren kaj maldekstren. Subite ekblovis kvazaŭ ventpuŝo, kaj ĉio estis malaperinta.

Antaŭ la mirantaj rigardantoj leviĝis apud neĝplenaj stratoj vicoj de grandegaj domoj kun neĝkovritaj tegmentoj. Malrapide faladis neĝeroj, poste la neĝado ĉesis. Pro la neĝo la plumbokolora ĉielo apenaŭ plilumiĝis.

Dume jam unuj kaj aliaj en la vilaĝo estis venintaj sur la straton, levintaj la okulojn al la ĉielo, tiam ektimiĝinte ekkriintaj kaj svingintaj la manojn. Pro la kriado elkuris ĉiam novaj kaj novaj grupoj.

Subite vidiĝis granda urbo kun senlimaj strataroj, palacoj, preĝejoj, pontoj kaj turoj.

Ĝi leviĝis, terura kaj granda, kaŝante la ĉielon kaj maron -- la turoj estis kvazaŭ falontaj sur la vilaĝon!

Nikias, Koeras kaj Kleon ekkuris, la unua kun la bastono en la mano, la dua kun la korbo renversite sur la kapo, la tria kun la hakilo sur la ŝultro. Kleon kuregis kiel lutro sur la splitplena marbordo, la hundo saltadis bojante ĉirkaŭ Nikias. Subite ĝi tiris la voston inter la piedojn kaj ekvinzis (1).

La kurantoj miksiĝis en la popolamaso sur la vilaĝa strato. Tie estis viroj, virinoj kaj infanoj.

La vizaĝo de la potisto estis ŝmirita per argilo, la manoj de la bakisto per pasto, kaj la forĝisto tenis ankoraŭ ruĝan feron per la tenilo. En la pordo de la barbiro staris viro kun duono de la kapo tondita, kaj trans lian ŝultron rigardis la majstro, ankoraŭ instinkte klakante per la tondilo.

Virinoj kunfrapis la manojn, tenante suĉinfanojn sur la brakoj. Blindaj maljunulinoj ŝmacis per la sendentaj buŝoj, kun la stultaj vizaĝoj turnitaj al la ĉielo. Infanoj, kun mallongaj pantalonoj kaj plataj piedoj, cirkulis kvazaŭ en foiro tien kaj reen.

Sed ĉiam pli stranga kaj pli terura fariĝis la ĉielo. La vizio malvolviĝis kiel teksaĵo..

Aperis stratego kun senmezura perspektivo. Eksvarmis homoj, komence kiel apenaŭ distingeblaj polveroj, ĝis la konturoj klariĝis: ruliĝis veturiloj, galopis rajdantoj, rapidis zigzage piedirantoj.

La pontarkojn transveturis radveturiloj kvazaŭ tutaj domoj kun brilantaj vitraj muroj. La metalaj vestoj de la rajdantoj brilegis, la kasktufoj el ĉevalharoj svingiĝis en la aero. Kaj la figuroj de la unuopaj homoj iĝis pli kaj pli klaraj -- ili kvazaŭ dancis tra la vitreca vastaĵo.

Kio tio estis: Kaj kie tio estis?

Ĉiam pli tumulta fariĝis la vidaĵo. Kvazaŭ blovego de vento estus balainta la amasojn. Homgrupoj kuniĝis, veturiloj veturegis trupe -- sed poste ĉio ree ordiĝis.

Subite kuris tra la popolamaso unuopa nigra viro, svingante la ostecajn manojn, kun la buŝo malfermita. Estiĝis ia malordo, la homoj plirapidigis siajn paŝojn.

Tiam subite la popolamasoj retiriĝis, kaj laŭ la konveksa ponto proksimiĝis areto da homoj. Tio estis plejparte ĉifonvestitaj virinoj, kun terkoloraj vizaĝoj kaj ekstreme malgrasaj, portantaj sur la brakoj aŭ tirantaj post si tiajn samajn infanojn.

Ili paŝis malrapide kaj peze. Parto el ili postrestis kaj novaj aliĝadis al ili. La ponto ŝajnis fleksiĝi sub la mizeraj piedoj de tiu malalta kaj kurbiĝinta grupo.

La lasta homo en la vilaĝo estis kurinta sur la straton. Ili silentis retenante la spiradon, kun la buŝoj malfermitaj, manoj tremantaj kvazaŭ pro febro. Ilin estis ekokupinta nekomprenebla teruro.

ip地址已设置保密
2008/6/20 8:11:20

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询