dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA UNUA AMO

您是本帖的第 3593 个阅读者
平板 打印
标题:
LA UNUA AMO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
LA UNUA AMO

LA UNUA AMO

Novelo de Ivan Turgenev

  • Enkonduko
  • La unua amo
  • Notoj
  • La titolo de la rusa originalo: Первая любовь
    Tradukis el la rusa:
    Ilsia Novikova (ĉap. 1–7)
    Viktor Kudrjavcev (ĉap. 8–14)
    Aleksander Korĵenkov (ĉap. 15–22)
    Redaktis: Aleksander Korĵenkov
    Kompostis: Natalia Kloĉkova
    Enpaĝigis: Galina Cvetkova
    Teknika redaktoro: Margarita Gorŝkova

    Serio Rusa literaturo, No 2

    TURGENEV, Ivan Sergejeviĉ. La unua amo: Novelo / Tradukis el la rusa A.Korĵenkov, V.Kudrjavcev, I.Novikova; — Jekaterinburg: Sezonoj, 1993. — 72 paĝoj. — (Rusa literaturo; No 2)

    © Traduko en esperanto, enkonduko Sezonoj, 1993
    © Elektronika versio, Sezonoj, 1998


    Sur la kovrilpaĝo estas bildo de la domo de Pauline Viardot-Garcia, en Courtavnelle, kie I.S.Turgenev pasigis multajn jarojn de sia vivo (Pentraĵo de P.Viardot-García).
    图片点击可在新窗口打开查看


    ENKONDUKO

    Laŭ la Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la rusa literaturo kompilita de Georgo Davidov (Moskvo: Librejo Esperanto, 1912) verkoj de Ivan Turgenev (1818—1883) estis plej ofte tradukataj el la rusa lingvo en esperanton. La titolaro registras esperantigon de almenaŭ 112 romanoj, noveloj kaj prozversaĵoj de Ivan Turgenev, el kiuj tridek verkoj tradukiĝis dufoje.

    Kaj tio ne estas hazarda. Unuflanke, la temoj de Turgenev estis intime ligitaj kun la aktualaj problemoj de la socio. “Li rapide kaptis la novajn bezonojn, — konstatis Nikolaj Dobroljubov, — novajn ideojn alportatajn en la socian konscion kaj en siaj verkoj, li ĉiam atentigis pri la vica problemo, kiu komencis konfuzi la socion”.

    Aliflanke, la muzikeco de lia prozo, abundo de epitetoj, bildeco de figuroj, fajne nuancitaj portretoj provokis esperantistajn tradukantojn. Kaj ili sukcesis pruvi, ke la nova lingvo perfekte taŭgas por la transdono de la riĉa lingvaĵo de Turgenev. Lia romano Patroj kaj filoj — jam kelkfoje reeldonita — en la traduko de Kabe (K.Bein), grave kontribuis al formiĝo kaj firmiĝo de la proza stilo de esperanto.

    La unua amo apartenas al la ciklo de liaj lirikaj noveloj aperintaj en la tempo de la reformado, kiam ne sole prepariĝis kaj efektiviĝis abolo de servuto en Ruslando, sed ankaŭ komenciĝis reviziado de “netuŝebla fundamento” de la tradicia rusa moralo, serĉado de novaj rilatoj inter la emancip iĝanta homo kaj la ŝanĝiĝanta mondo…

    La eldonejo Sezonoj kore dankas al Pascal Dubourg, laŭ kies iniciato kaj insisto triopo de nov-generaciaj tradukantoj el Jekaterinburg defiis La unuan amon, kiu nun aperas kiel la dua volumo en la serio Rusa literaturo.
     


    图片点击可在新窗口打开查看

    LA UNUA AMO

    Omaĝe al P.V.Annenkov
    La gastoj jam delonge forveturis. Gongis duonhoro post la noktomezo. En la ĉambro restis nur la mastro, Sergej Nikolajeviĉ kaj Vladimir Petroviĉ.

    La mastro sonorigis kaj ordonis purigi la tablon.

    — Do, la afero estas decidita, — li diris profunde enfoteliĝante kaj ekfumante, — ĉiu el ni rakontu pri sia unua amo. Estas via vico, Sergej Nikolajeviĉ.

    Sergej Nikolajeviĉ, rondforma blonda homo kun pufeta vizaĝo rigardis unue al la mastro, poste levis la okulojn al la plafono.

    — Mi ne havis la unuan amon, — li finfine diris, — mi komencis de la dua.

    — Kiel?!

    — Tre simple. Mi havis dek ok jarojn kiam mi unuafoje ekflirtis al tute ĉarma fraŭlino; sed mi flirtis tiel, kvazaŭ por mi tio estus kutima afero: samkiel poste al aliaj. Ĝustadire, la unuan kaj la lastan fojon mi enamiĝis sesjara al mia vartistino; sed jam delonge tio estis. Detaloj pri niaj rilatoj elmemoriĝis, eĉ se mi memorus pri ili, ĉu iun ili povus interesi?

    — Sed kion ni faru? — komencis la mastro. — Ankaŭ mia unua amo ne abundas pri interesaj detaloj: neniam mi enamiĝis antaŭ mia konatiĝo kun Anna Ivanovna, mia edzino, — kaj ĉio fluis glate: la patroj nin svatis, ni baldaŭ ekamis unu la alian kaj geedziĝis. Mian rakonton oni povas kelkvorte prezenti. Mi, sinjoroj, konfesas ke stariginte la demandon pri la unua amo mi celis vin, ne tiel maljunajn tamen jam ne junajn fraŭlojn. Eble vi nin distru, Vladimir Petroviĉ?

    — Mia unua amo efektive apartenas al okazoj ne tute ordinaraj, — balbutis Vladimir Petroviĉ, kvardekjara viro kun nigra grizeta hararo.

    — Ha, — diris la mastro kaj Sergej Nikolajeviĉ unuvoĉe. — Des pli bone… Rakontu.

    — Bonvolu… tamen ne: mi ne rakontu; mi ne estas lerta rakontisto: ĉiam rezultiĝas seke kaj kurte aŭ multvorte kaj false; sed se vi permesus, mi notus ĉion kion mi rememorus en kajeron — kaj poste mi tralegos al vi.

    La kunuloj unue ne konsentis, sed Vladimir Petroviĉ insistis. Post du semajnoj ili denove kunvenis kaj Vladimir Petroviĉ plenumis sian promeson.

    Jen kio estis en la kajero:


    ĈAPITRO 1

    Tiam mi havis dek ses jarojn. La afero okazis somere 1833.

    Mi loĝis en Moskvo kun miaj gepatroj. Ili luis vilaon apud Kaluĵskaja Zastava kontraŭ la ĝardeno Neskuĉnyj. Mi preparis min al ekzameno en la universitato, sed studis tre malmulte kaj nehaste.

    Neniu ĝenis mian liberon. Mi faris kion mi volis, precipe post kiam mi disiĝis de mia lasta franca guvernisto, kiu neniel povis alkutimiĝi al la penso ke li falis “kiel bombo” (comme une bombe) en Ruslandon, kaj kun kruela mieno li la tutajn tagojn kuŝaĉis sur sia lito. La patro rilatis al mi indiferente-afable; la panjo preskaŭ ne atentis min, kvankam ŝi havis neniun kroman infanon: aliaj zorgoj ŝin ronĝis. Mia patro, homo sufiĉe juna kaj tre bela, edziĝis al ŝi pro mono; ŝi estis dek jarojn pli aĝa ol li. La panjo vivis ĉagrenan vivon: ŝi senĉese incitiĝis, ĵaluzis, koleris — sed ne en ĉeesto de la patro, ŝi lin ege timis, sed li kondutis rigore, fride, distance… Mi ne vidis homon pli trankvilan, memfidan kaj aŭtokratan.

    Mi neniam forgesos la unuajn semajnojn en la vilao.

    La vetero estis mirinda; mi venis el la urbo la naŭan de majo, ĝuste en la tago de Nikolao. Mi promenis jen en la ĝardeno ĉirkaŭ nia vilao, jen laŭ Neskuĉnyj, jen post Zastava; kunprenis iun libron — kurson de Kajdanov, ekzemple — sed malofte ĝin malfermis preferinte deklami versojn kiujn mi en abundo tenis en mia memoro; mia sango bolis kaj la animo doloris — tiel dolĉe kaj ridinde; mi ĉiam atendis ion, timetis kaj miris pri ĉio kaj estis tutpreta. La fantazio furiozis kaj flugis rapide ĉirkaŭ samaj scenoj kiel dum tagiĝo cipseloj ĉirkaŭ sonorilturo; mi dronis en pensoj, sopiris kaj eĉ ploris; sed eĉ tra larmoj kaj tra sopiro kaŭzita jen de melodia verso, jen de ĉarmo de vespero penetris kiel printempa herbo gaja sento de juna ekbolanta vivo.

    Mi havis rajdoĉevaleton, mi mem ĝin selis kaj rajdis sola for, galopis kaj imagis min kavaliro dum turniro — kiel gaje blovis vento en miajn orelojn! — aŭ turninte mian vizaĝon al la ĉielo mi akceptis ĝian radiantan lumon kaj lazuron en mian larĝe malfermitan animon.

    Mi memoras, ke tiam imago pri virino, pri fantomo de virina amo preskaŭ neniam aperis en mia cerbo konkrete; sed en ĉio pri kio mi pensis, en ĉio kion mi perceptis kaŝiĝis duonkonsciata, honta antaŭsento pri io nova, neklarigeble dolĉa, virina…

    Tiu antaŭsento, tiu atendo penetris tra tuta mia korpo; mi ĝin spiris, ĝi ruliĝis laŭ miaj vejnoj en ĉiu sanga guto… ĝi devis baldaŭ efektiviĝi.

    Nia vilao konsistis el ligna sinjora domo kun kolonoj kaj du nealtaj dometoj; en la maldekstra dometo troviĝis eta fabriko de ĉipaj tapetoj… Mi plurfoje vizitis ĝin por rigardi kiel deko da mincaj hirtaj knaboj en makulitaj kiteloj kun kavovangaj vizaĝoj ĉiam eksaltis sur lignajn pedalojn, kiuj premis kvarangulajn stumpojn de la premilo, kaj tiamaniere per la pezo de siaj malfortikaj korpoj ili elpremis buntajn ornamaĵojn sur tapetoj. La dekstra dometo staris vaka kaj estis luebla. Foje, ĉirkaŭ tri semajnojn post la naŭa de majo, fenestraj ŝutroj de tiu dometo malfermiĝis, vidiĝis virinaj vizaĝoj — iu familio tie ekloĝis. Mi memoras ke la saman tagon dum la tagmanĝo la panjo sciiĝis de la administranto pri niaj novaj najbaroj kaj aŭdinte la nomon de princino Zasekina unue diris ne sen ioma respekto: “Ĥa! princino… — kaj poste aldonis: — Verŝajne malriĉa”.

    — Ili per tri fiakroj venis, — rimarkis la administranto respekte altabliĝante, — propran veturilon ili ne havas, kaj la mebloj estas tute ordinaraj.

    — Tamen estas pli bone, — la panjo diris.

    La patro rigore rigardis al ŝi: ŝi eksilentis.

    Vere, princino Zasekina ne povis esti riĉa virino: la luita domo estis tiel malnova kaj eta kaj malalta, ke homoj almenaŭ iom bonstataj neniam konsentus ekloĝi tie. Cetere, mi tiam lasis ĉion ĉi preter miaj oreloj. La titolo de princino min apenaŭ impresis: antaŭ nelonge mi tralegis “La rabistojn” de Schiller.


    ĈAPITRO 2

    Mi kutimis vagi vespere en nia ĝardeno kun pafilo kaj ĉasi kornikojn. Al tiuj atentemaj, rabaj kaj ruzaj birdoj mi delonge sentis malamon. Ankaŭ la tagon, pri kiu temas, mi iris en la ĝardenon, kaj vane trapaŝinte ĉiujn aleojn (la kornikoj min rimarkis kaj nur abrupte grakis de fore), hazarde proksimiĝis al nealta barilo apartiganta nian bienon dis de la malvasta zono de la ĝardeno, etendiĝanta post la najbara dometo dekstren kaj apartenanta al ĝi. Mi iris kun mia kapo suben. Subite aŭdiĝis voĉoj; mi rigardis trans la barilon — kaj ŝtoniĝis… Antaŭ miaj okuloj vidiĝis stranga sceno.

    En kelkaj paŝoj de mi — sur la kampeto, inter verdaj frambujoj staris alta svelta fraŭlino en stria rozkolora robo kaj blanka tuketo sur la kapo; ŝin ĉirkaŭis kvar junaj viroj, kaj ŝi laŭvice klakis iliajn fruntojn per tiuj grizaj floretoj kies nomon mi ne scias, sed kiuj estas bone konataj al infanoj: tiuj floretoj formas etajn saketojn kiuj kun krako eksplodas kiam oni batas ilin kontraŭ io dura. La junuloj tiel volonte disponigis siajn fruntojn — kaj en la fraŭlinaj movoj (mi vidis ŝin deflanke) estis io tiel ĉarma, ordona, karesa, moka kaj kara ke mi preskaŭ ekkriis pro miro kaj plezuro — ke mi ŝajne tuj fordonus ĉion en la mondo, por tio ke tiuj ĉarmaj fingretoj klaku ankaŭ mian frunton. Mia pafilo glitis sur herbejon, mi ĉion forgesis, mi voris per la rigardo tiun sveltan torson, kaj koleton, kaj belajn brakojn, kaj iome taŭzitan blondan hararon sub la blanka tuketo, kaj tiun duonfermitan saĝan okulon, kaj tiujn okulharojn, kaj delikatan vangon sub ili…

    — Junulo, junulo, — subite diris iu voĉo apud mi, — ĉu licas tiel rigardi al nekonataj fraŭlinoj?

    Mi ektremis, rigidiĝis… Antaŭ mi post la barilo staris iu homo kun kurte tonditaj nigraj haroj kaj ironie observis min. Sammomente ankaŭ la fraŭlino turniĝis al mi… Mi ekvidis grandajn grizajn okulojn sur la moviĝema vigla vizaĝo — kaj subite ŝia tuta vizaĝo ektremis, ekridis, blankaj dentoj ekbrilis sur ĝi, la brovoj iel burleske leviĝis… Mi ruĝiĝis, kaptis la pafilon de sur la tero kaj sekvita per sonora sed ne malica ridego forkuris en mian ĉambron, ĵetis min sur la liton kaj ŝirmis la vizaĝon per la manoj. Mia koro saltis, mi hontis kaj ĝojis, mi sentis ekstreman emocion.

    Ripozinte, mi kombis miajn harojn, brosis la vestojn kaj desupris por teumado. La imago pri juna fraŭlino flugis antaŭ miaj okuloj, la koro ĉesis salti, sed iel agrable ŝrumpis.

    — Kio okazis al vi? — subite demandis min la patro, — ĉu vi mortpafis kornikon?

    Mi intencis ĉion al li rakonti sed detenis min kaj nur ridetis por mi mem. Antaŭ enlitiĝo mi, ne konsciante por kio, trifoje turniĝis sur unu piedo, pomadis la harojn, kuŝiĝis kaj la tutan nokton dormis kiel mortinto. Antaŭ mateno mi vekiĝis por momento, levetis mian kapon, ĉirkaŭrigardis admire — kaj denove ekdormis.


    ĈAPITRO 3

    “Kiel eblas konatiĝi kun ili?” — estis mia unua penso matene tuj post la vekiĝo. Antaŭ la matena teo mi iris en la ĝardenon, sed ne proksimiĝis al la barilo kaj neniun vidis. Post la teumado mi kelkfoje promenis preter la vilao — kaj defore rigardis la fenestrojn. Al mi ŝajnis, ke post la kurteno aperis ŝia vizaĝo kaj mi kun timo hastis foriri. “Tamen necesas konatiĝi, — mi pensis, senorde vagante laŭ sabla ebenaĵo etendiĝinta antaŭ Neskuĉnyj, — sed kiel? Jen la demando”. Mi rememoris la plej etajn detalojn de la hieraŭa renkonto: precipe klare mi memoris kiel ŝi priridis min. Sed dum mi ekscitiĝis kaj kreis diversajn planojn la sorto jam favoris min.

    En mia foresto la panjo ricevis de sia nova najbarino leteron sur griza papero sigelita per bruna vakso, uzata nur por poŝt-avizoj kaj korkoj de ĉipaj vinoj. En ĉi letero skribita en fuŝa lingvo kaj malneta skribmaniero la princino petis mian panjon pri protekto: panjo mia, laŭ la princina opinio, estis bone konata kun eminentuloj de kiuj dependis ŝia sorto kaj la sorto de ŝiaj infanoj, ĉar ŝi havis tre gravajn procesojn. “Mi adresas al vi, — ŝi skribis, — kiel nobla sinjorino al nobla sinjorino des pli ke min estas agrable utili okazon”. Fininte la leteron ŝi petis de mia panjo permeson veni al ŝi. Mi trovis la panjon malbonhumora: la patro forestis kaj ŝi havis neniun por konsulti. Ne respondi al “nobla sinjorino”, des pli al princino, ne estis eble, sed kiel respondi — ŝi ne imagis. Skribi la respondon france ŝajnis al ŝi nekonvene, sed en la rusa ortografio ŝi mem ne estis forta — kaj ŝi mem konsciis tion — kaj ne volis sin kompromiti. Ŝi ĝojis pri mia veno kaj tuj ordonis iri al la princino kaj buŝe klarigi al ŝi, ke panjo mia ĉiam pretas laŭeble komplezi ŝian princinan moŝton kaj bonvenigas ŝin post la tagmezo. Surprize rapida plenumo de miaj sekretaj revoj kaj ĝojigis kaj timigis min; tamen mi ne montris la embarason kiu ekposedis min — kaj komence iris en mian ĉambron por surmeti novajn kravaton kaj surtuton; hejme mi ankoraŭ portis jakon kaj kolumojn, kvankam mi estis ĝenata de tio.

    ip地址已设置保密
    2008/6/20 8:14:34

    网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
    Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
    Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
    页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询