dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA LUNA SFINGO

您是本帖的第 1738 个阅读者
平板 打印
标题:
LA LUNA SFINGO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
LA LUNA SFINGO

LA LUNA SFINGO

verkita de Ĝak VANS (1916 -    )

 Aŭdu per *.OGG 

LA DOM-BOATO estis konstruita laŭ la plej precizaj normoj de Siréna metiista lerteco, kio samas diri, tiom proksime al la absoluto kiom homa okulo povas detekti. La plank-tabuloj el vaksa malhela ligno nenie montris interligojn, la kunigiloj estis nitoj el plateno enfrapitaj samnivele kun la surfaco kaj poluritaj ĝis plateco. Laŭ modo, la boato estis masiva, larĝa, tiom stabila kiom la lando mem, sen aŭ malgracieco aŭ malstrikteco de konturo. La pruo ŝvelis kiel brusto de cigno, ĝia steveno leviĝanta alte, poste kurbiĝanta hoke antaŭen por teni feran lanternon. La pordoj ĉiziĝis el dikaj tabuloj de iu makula nigre-verda ligno; la fenestroj estis multpanelaj, konsistante el kvadratoj de glimo kolorigitaj roze, blue, pal-verde kaj viol-purpure. La pruo utiliĝis por ekipaĵoj de servado kaj kajutoj de la sklavoj; mezŝipe troviĝis paro da dormokajutoj, manĝa salono kaj sida salono malfermiĝanta al observeja ferdeko ĉe la pobo.

Tiel estis la domboato de Edŭer Tisel, sed posedo portis al li nek plezuron nek fieron. La domboato fariĝis jam kaduketa. La intermura tapiŝo jam perdis sian vilon; la ĉizitaj ekranoj havis breĉetojn; la fera lanterno ĉe la pruo subfleksiĝis pro rusto. Sepdek jarojn antaŭe la unua posedanto, per akcepti la boaton, honoris la konstruiston kaj tiel same honoriĝis; la transakcio (agado kiu reprezentis multege pli ol simplaj dono kaj preno) pligrandigis la prestiĝon de ambaŭ. Tiu tempo ja forpasis jam delonge; la domboato nun komandis neniom ajn da prestiĝo. Edŭer Tisel, loĝinta ĉe Siréno nur tri monatojn, rekonis la mankon sed povis fari nenion riparan; tiu ĉi specifa domboato bonis tiom multe, kiom maksimume li povis akriri. Li sidis sur la malantaŭa ferdeko ekzercante sin pri la gángo, citro-simila instrumento ne multe pli granda ol lia mano. Cent metrojn for je landa flanko, surfo difinis strion de blanka sablostrando; post tio leviĝis ĝangalo, kun silueto de multpintaj nigraj montetoj kontraŭ la ĉielo. Miriélo brilis bruma kaj blanka supraĉiele, kvazaŭ tra malorda interplekto de araneaĵo; la surfaco de l’ oceano montris ŝajne fluantajn lagetojn de perlamota glaceeco. La sceno jam fariĝis tiel familiara, sed ne tiel tediga, kiel la gángo, pri kiu li ekzercis du horojn, ekvibrigante la Sirénajn skalojn, sonigante kordarojn, traludante simplajn progresadojn. Nun li metis malsupren la gángon por preni la zaĉínkon, eta son-skatolo butono-kovrita per klavetoj, ludata per la dekstra mano. Premo sur la klavoj puŝis aeron tra anĉoj en la klavoj mem, produktante koncertin-similan tonon. Tisel eligis dekduon da rapidaj skaloj, farante tre malmultajn erarojn. Inter la ses instrumentoj kiujn li decidis elstudi, la zaĉínko rangis sube laŭ ordo de luda rezisteco (kun la escepto, kompreneble, de la hajmerkíno, tiu klakanta, interfrapa, skua sonilo el ligno kaj ŝtono uzata ekskluzive pri la sklavoj).

Tisel ekzercadis dek minutojn plu, poste flankenmetis la zaĉínkon. Li fleksis la brakojn, torde streĉis la dolorajn fingrojn. Ĉiun nedorman momenton ekde lia alveno li donis al la instrumentoj: la hajmerkíno, la gángo, la zaĉínko, la kívo, la strapáno, la gomapárdo. Li ekzercadis pri la skaloj en deknaŭ tonaloj kaj kvar modoj, kordoj sennombraj, interpaŭzetoj neniam imagitaj ĉe la Hejmaj Planedoj. Triloj, arpeĝoj, malklarigoj, klak-haltigoj kaj nazaligoj; vibradoj kaj lup-tonoj; sonaĵoj konkavaj kaj konveksaj. Li ekzercadis kun obstina, mort-serioza diligenteco, en kiu lia unua koncepto pri muziko kiel fonto de plezuro jam delonge elperdiĝis. Rigardante malsupren al la instrumentoj Tisel rezistis emon svingĵeti ĉiujn ses en la Titanon.

Li levis sin stari, iris antaŭen tra la sida salono, la manĝa salono, laŭ koridoro pasis preter la kuirejo kaj elvenis ĉe la antaŭa ferdeko. Li fleksis sin kurbe sur la relo, rigardis malsupren al la subakvaj enfermejoj kie Tobi kaj Reks, la sklavoj, laboris jungi la treno-fiŝojn por la semajna vojaĝo al Fáno, dek-kvin kilometrojn norda. La plej juna fiŝo, aŭ ludeme aŭ reziste, eksubiĝis kaj plonĝis suben. Ĝia gutoflua muzelo elakviĝis, kaj Tisel, rigardante rekte ĝian vizaĝon, sentis strangan maltrankvilon: la fiŝo portis nenian maskon!

Tisel ridis nefacile, fingrotuŝante sian propran maskon, la Luna Sfingo. Nenia plua demando restas, li ja fariĝadis alkutimiĝinta al Siréno! Signifa staĝo jam atinigiĝis kiam la nuda vizaĝo de fiŝo ekpovas kaŭzi al li ŝokon!

La fiŝoj finfine enjungiĝis: Tobi kaj Reks grimpis surboaten, ruĝaj korpoj brilantaj pro gutoj, nigra-ŝtofaj maskoj pendantaj kroĉe sur iliaj vizaĝoj. Sen atenti al Tisel ili stivis la enfermilon, surtiris la ankron. La trenofiŝoj ekstrebis, la jungilaro streĉiĝis, la domboato moviĝis norden.

Revenante al la posta ferdeko, Tisel ekprenis la strapánon—tiu ĉi estante cirkla son-skatolo dudek centimetrojn laŭ ĝia diametro. Kvardek ses dratoj radiis spoke de centra nabo al la rando kie ili konektiĝis al aŭ sonorilo aŭ tinto-stango. Pro pluki draton unuope, aŭ sonorilo sonoris, aŭ stangeto tintis; pro plektri viŝ-move plurajn dratojn, la instrumento eligis vibran, monero-skuan sonon. Ludata kun kompetenteco, la plaĉe acidaj disonancoj produktis espriman efikon; en mano mallerta, la rezultoj estis malpli feliĉigaj, kaj eble eĉ alproksimiĝis malordan bruon. La strapáno estis al Tisel lia malplej lerte ludata kaj li ekzercadis sin kun atento-strebo dum la tuta norda vojaĝo.

Post kutima tempopaso la domboato alproksimiĝis la flosantan urbon. La trenofiŝoj haltis, la domboato ligiĝis ĉe bolardo. Laŭlonge sur la kajo vico da nenion-farantoj taksis kaj prijuĝis ĉiun aspekton de la domboato, la sklavoj kaj Tisel mem, laŭ Siréna kutimo. Tisel, ankoraŭ ne alkutimiĝinta je tia penetra inspektado, trovis la atenton maltrankviliga, eĉ pli tiel pro la nemovebleco de la maskoj. Memkonscie ĝustigante sian propran Lunan Sfingon, li grimpis la eskalon al la kajon

Sklavo leviĝis de tie kie li estis kaŭranta, per fingro-artikoj tuŝis al la nigra tolo ĉe la frunto, kaj kantis per la tri-tona frazo de demandeco: “La Luna Sfingo antaŭ mi eble esprimas la identecon de Sér Edŭer Tisel?”

Tisel frapetis la hajmerkínon kiu pendis ĉe lia zono kaj kantis: “Mi estas Sér Tisel.”

“Mi honoriĝis per fido-tasko,” kantis la sklavo. “Tri tagojn ekde sunleviĝo ĝis krepusko mi atendadis sur la kajo; tri noktojn ekde krepusko ĝis sunleviĝo mi kaŭris sur floso sube de tiu ĉi sama kajo aŭskultante la piedojn de la noktuloj. Post longe mi nun vidas la maskon de Sér Tisel.”

Tisel elvokis malpaciencan sku-sonon de la hajmerkíno. “Kio estas la temo de tiu ĉi fidtasko?”

“Mi portas mesaĝon, Sér Tisel. Oni intencis ĝin por vi.”

Tisel etendis sian maldekstran manon, ludante la hajmerkínon per la dekstra. “Donu al mi la mesaĝon.”

“Tuj-tuje, Sér Tisel.”

La mesaĝo portis pezan superan skribaĵon.

EMERGENCIA KOMUNIKAĴO! RAPIDEGU!

Tisel ŝiris malferme la koverton. La mesaĝo portis la subskribon de Kastel Kromartin, Ĉefa Direktoro de la Intermonda Plenumiga Estraro, kaj post la formala saluto legiĝis:

ABSOLUTE RAPIDE FARENDAS ke la sekvaj ordonoj estu plenumitaj! Surŝipe de la Karina Kruzeiro, destinita al Fáno, alvenonta je la 10­a de januaro 10 U.T., estas fifamega murdisto, Hakso Anmark. Ĉeestu ĝian surteriĝon kun adekvata aŭtoritato, efikigu kapton kaj enkarcerigon de tiu ĉi viro. Tiuj ĉi instrukcioj devos esti sukcese faritaj. Malsukceso neniel akcepteblas.

ATENTU! Hakso Anmark estas plej pleje danĝerega. Mortigu lin sen hezito je ajna montriĝo de rezisteco.

Tisel konsideris la mesaĝon kun konsterno. Pro veni al Fáno kiel Konsulara Reprezentisto li atendis nenion ajn ĉi tian; li sentis nek emon nek kompetentecon pri la traktado de danĝeraj murdistoj. Pensoplene li frotis la mole vilecan vangon de sia masko. La situacio ne estis tute malhela; Esteban Rolver, Direktoro de la Kosmodromo, preterdube kunlaboros, kaj eble provizos aron da armitaj sklavoj.

Pli espere, Tisel relegis la mesaĝon, la 10­a de januaro, Universala Tempo. Li konsultis tradukan kalendaron. Hodiaŭ, 40­a en la Sezono de Amara Nektaro—Tisel trenis sian fingron malsupren laŭ la kolumno, haltis. La 10­a de januaro. Hodiaŭ.

Tondrado malproksima vokis al li la atenton. Falante el la nebulo venis malklara formo: la gabaro revenanta de renkontiĝo kun la Karina Kruzeiro.

Fojon plu Tisel relegis la paperon, levis la kapon, studis la malleviĝantan gabaron. En tio devas esti Hakso Anmark. Post kvin minutoj li elvenos surpaŝi la teron de Siréno. Formalaj devigoj pri surteriĝo tenos lin lige dum eble dudek minutoj. La ŝipo-kampo situis tri kilometrojn malproksime, kunigita kun Fáno pere de serpentuma vojeto inter la montetoj.

Tisel turnis sin al la sklavo. “Kiam alvenis ĉi tiu mesaĝo?”

La sklavo klinis sin antaŭen sen kompreno. Tisel rediris sian demandon, kantanta laŭ la klakado de l’ hajmerkíno:

“Ĉi tiu mesaĝo: vi ĝuis la honoron de ĝia prizorgo kiom longe?”

La sklavo kantis: “Longajn tagojn atendis mi ĉe tiu ĉi kajo, retroirante nur al la floso je komenco de krepuskiĝo. Nun mia deĵoro rekompenciĝas; mi ekvidas al Sér Tisel.”

Tisel turnis sin for, marŝis furioze laŭ la kajo. Senefikaj, malrektaj sirénanoj! Kial ili ne alportis la mesaĝon al la domboato? Dudek kvin minutoj—dudek du nun...

Ĉe la esplanado Tisel haltis, rigardis dekstren, poste maldekstren, esperante miraklon: ajnan specon de aera ĉaro por rapidigu lin al la kosmodromo, kie, helpe de Rolver, Hakso Anmark eble kaptiĝos. Aŭ pli bone, duan mesaĝon nuligan pri la unua. Ion, ion ajn— Sed aeroĉaroj ne troveblas ĉe Siréno, kaj nenia dua mesaĝo alvenis.

Trans la esplanado staris mallonga vico de daŭraj etaj konstruaĵoj, faritaj el ŝtono kaj fero kaj tiel rezistaj kontraŭ la provoj de la noktuloj. Pruntisto okupis unu el tiuj ĉi konstruaĵetoj, kaj dum Tisel rigardis viro en belega masko perle kaj arĝente kolora elvenis rajdante unu el la lacerto-similaj rajdo-bestoj de Siréno.

Tisel risortis antaŭen. Tempo ankoraŭ sufiĉas; kun bonŝanco ankoraŭ eblas ke li kapte renkontu al Hakso Anmark. Li rapidis trans la esplanado.

Antaŭ la vico de budoj staris la pruntisto, inspektanta sian bestaron kun prizorgo, foje polurante skvamon aŭ forviŝante insekton. Estis tie kvin bestoj en plej bona stato, ĉiu tiom alta kiom ŝultro de viro, kun masivaj gamboj, dikaj korpoj, pezaj kojno-formaj kapoj. De la antaŭaj pintaj dentegoj, kiujn oni artefarite longigis kaj kurbigis preskaŭ en cirklojn, oraj ringoj de pendis; la skvamoj de ĉiuj estis tinkturitaj laŭ matrico diamanta; purpuraj kaj verdaj, oranĝaj kaj nigraj, ruĝaj kaj bluaj, brunaj kaj rozaj, flavaj kaj arĝentaj.

Tisel haltis senspire antaŭ la pruntisto. Li movis ekpreni la kívon, tiam hezitis. Ĉu oni konsiderus tiun ĉi renkonton neformale interpersona? La zaĉínko eble? Sed la simpla dirado de liaj bezonoj apenaŭ ŝajnis postuli etikon formalan. Pli bone la kívon, postkonsidere. Li frapis kordaron, sed pro eraro trovis sin frotanta la gángon. Malantaŭ sia masko Tisel ridetis pardonpete; lia interrilato kun tiu ĉi pruntisto neniel baziĝis sur intimeco. Li esperis ke la pruntisto estu el sangvina temperamento, kaj preter ĉio la urĝeco de la okazo permesis al li neniom da tempo por elekti precize inter la instrumentoj. Li frapis duan kordaron, kaj, ludanta tiom bone kiom permesis liaj ekscitiĝo, senspireco kaj manko de lerteco, ekkantis peton: “Sér Pruntisto, mi havas ege tujan bezonon por rapida rajdobesto. Permesu min elekti inter viaj bestoj.”

La pruntisto portis maskon de konsiderinda komplekseco kiun Tisel ne povis nomi: kunmetaĵo el vernisita bruna tolo, plisita griza ledo kaj, alte sur la frunto, du grandaj verdaj kaj skarlataj globoj, detale multfacaj kiel okuloj de insekto. Li takse rigardis al Tisel longan momenton, poste, iom pompe elektinte sian stimícon, ekludis brilan progresadon de triloj kaj rondoj, kun signifo kiun Tisel malsukcesis kompreni. La pruntisto kantis, “Sér Luna Sfingo, mi timas ke miaj rajdobestoj ne taŭgas por persono de via distingeco.”

Tisel serioze plektris al la gángo. “Neniel tio; ĉiuj ŝajnas adekvataj. Mi ja devas ege rapidi kaj ĝoje akceptus iun ajn el la grupo.”

La pruntisto ludis frakase striktan tono-falan kresĉendon. “Sér Luna Sfingo,” li kantis, “la rajdobestoj estas ĉiuj malsanaj kaj malpuraj. Mi sentas flatiĝon ke vi konsideras ilin adekvataj por via uzo. Mi ne povas akcepti la meriton kiun vi ofertas al mi. Kaj”—tiam ĉi, interŝanĝinte siajn instrumentojn, li ekfrapis malvarman tintadon per sia krodáĉo—“mi iel malsukcesas rekoni la bonamikon kaj sam-metiiston kiu ekparolas min tiom familiare per sia gángo.”

La impliko estis klara. Tisel ricevos neniun rajdobeston. Li turnis, ekiris je kuro al la surteriĝa kampo. Malantaŭ li sondis la klakado de la hajmerkíno de la pruntisto—ĉu direktita al la sklavoj de la pruntisto aŭ ĉu al li Tisel ne paŭzis por lerni.


LA ANTAŬAN Konsularan Reprezentiston de la Hejmaj Planedoj deĵorantan ĉe Siréno oni mortigis en Zundáro. Maskita kiel Taverna Bravulo li ekparolis al virino kiu portis rubandojn pri la Ekvinoksaj Atitudoj, miskonduto pro kiu lia kapo estis tuj detranĉita fare de Ruĝa Demiurgo, Suna Koboldo kaj Magia Krabro. Edŭer Tisel, ĵus diplomita de la Instituto, nomumiĝis kiel ties sekvanto, kaj permesiĝis preni tri tagojn por prepari sin. Kutime el pripensema, eĉ antaŭzorga inklino, Tisel rigardis la nomumiĝon kiel instigon. Li lernis la lingvon de Siréno per teĥnikoj sub-cerbumaj, kaj trovis ĝin nekompleksa. Poste, en la Ĵurnalo de Universala Antropologio, li legis:

La popolo de la Titana marbordo estas treege individuisma, eble kiel respondo al abunda medio kiu metas nenian plus-valoron pri grupa agado. La lingvo, spegule je tiu ĉi trajto, celas esprimi la menso-staton de la individuo, lian emocian sintenon pri specifa situacio. Fakta informo rigardiĝas kiel dua-range flanka parto. Tiele plu, la lingvon oni devas kanti, laŭ-karaktere kun akompano pere de eta instrumento. Rezulte, estas ege malfacile elpreni faktojn de indiĝeno de Fáno, aŭ de la malpermesita urbo Zundáro. Oni estus regalata per elegantaj kantmelodioj kaj montrado de miriga virtuozeco sur unu aŭ alia el la multaj muzikaj instrumentoj. La vizitanto al tiu ĉi fascina mondo, se li ne ŝatus esti traktata kun la plej profunda malhonoro, devas tial lerni esprimi sin laŭ la aprobita tiuloka modo.

Tisel faris noton en sia memor-kajero: Akiru etan muzikan instrumenton, kune kun instrukcioj pri uzado. Li legis plu.

Troviĝas ĉie kaj je ĉiuj tempoj abundeco, se ne eĉ superkvanto, da manĝaĵoj, la klimato estas milda. Kun kvantego da rasa energio kaj multego da libertempo, la popolo okupas sin pri detala komplikeco. Detalismo je ĉiuj aferoj: detala metiista laboro, kiel la ĉizitaj paneloj kiuj ornamas la domboatojn; detala simboleco, kiel ekzemplita en la maskoj portataj de ĉiuj homoj; la detale komplika duon-muzika lingvo kiu mirinde esprimas subtilajn sintenojn kaj emociojn; kaj super ĉio la fantasta komplikeco de la inter-personaj rilatoj. Prestiĝo, honoro, spirita alteco, respektindeco, gloro: la Siréna vorto estas stráĥ’. Ĉiu viro havas sian laŭ-karakteran stráĥ-on, kiu decidigas pri tio ĉu, kiam li bezonas novan domboaton, li estu urĝata preni al si flosantan palacon, riĉa pro juveloj, lanternoj el alabastro, fajencoj pavo-koloraj kaj ĉizita ligno, aŭ kun malbona humoro estu lasata okupi kadukan kabanon sur kruda plat-flosaĵo. Ne ekzistas ajna konkreta interŝanĝilo ĉe Siréno, la sola kaj ununura valuto estas stráĥ’...

Tisel frotis al si la mentonon kaj legis plu.

Maskoj portiĝas tute ĉiam, akorde kun la filozofio ke viro ne estu devigita uzi la similecon al li surĵetitan fare de cirkonstancoj preter lia propra regado; ke li havu la liberon elekti tiun aspekton plej bon-akordan kun sia propra stráĥo. En la civilizaj regionoj de Siréno—kio estas same diri la Titana marbordo—viro absolute neniam montras sian vizaĝon; ĝi estas lia baza sekreto.

Veta ludado, tiu-kiale, ne koniĝas ĉe Siréno; estus katastrofe al Sirénana memrespekto gajni avantaĝon pere de ajna alia maniero ol stráĥo. La vorto bonŝanco havas nenian ĝemelan terminon en la lingvo de Siréno.

Tisel faris pluan noton: Akiru maskon. Muzeo? Teatra gildo?

Li fin-legis la artikolon, rapidis plenumi siajn preparojn, kaj je la sekva tago eniris la ŝipon Roberto Astrogardo por komenci la unuan staĝon de la vojaĝo al Siréno.


ip地址已设置保密
2008/6/21 8:11:44

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询