dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → TRIGAMBA JOĈJO

您是本帖的第 2042 个阅读者
平板 打印
标题:
TRIGAMBA JOĈJO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
TRIGAMBA JOĈJO

TRIGAMBA JOĈJO

verkita de Ĝak VANS (1916 —    )

 Aŭdu per *.OGG 

Eble estus bone aludi, ĉi teme, pri la pasinttempaj prospektoroj kiuj gajnis sian sperton kontraŭ grandaj malfacileco kaj danĝero. Ne estas kaŭzo por miri, ke kiel grupo, ili estas sekretemaj kaj solemaj. Ilian amikecon oni malfacile gajnas; kaj ili kompreneble malestimas ĉelernejan studadon. Multo de ilia speciala lerteco eble baldaŭ perdiĝos je ilia morto, kaj tio ĉi estas bedaŭrinda, ĉar ŝlositaj en iliaj cerboj estas scioj kiuj eble savus mil vivojn.

Eltondaĵo de Apendico 2a,
Manlibro de Praktika Kosma
Esplorado kaj Minerala Serĉado,

verkita de profesoro Hejd.

Ĝan Milk kaj Oliver Paskel marŝis sencele kaj malrapide laŭ Elfrapa Vico en Merlinurbo. Estante novaj diplomitoj de Altlanda Teĥnika Instituto, ili marŝis per memfida kaj senzorga paŝmaniero, por ke ili ŝajnu esti plene kompetentaj. Flanke de la vojo, maljunuloj rigardadis ilin de sur peronoj kaj neaŭskulteble interparolis.

Ĝan Milk estis ruĝethaŭta, energia, pozitiva; kiam li marŝis, liaj vangoj kaj iomete ŝvela ventro tremetadis. Oliver Paskel, kiu estis malhela, malpeza kaj maldika, afektis per malnovmodaj okulvitroj kaj pendanta pipo. Paskel estis rimarkeble malpli rapidema ol Milk. Dum Milk marŝis parade, Paskel paŝadis malrigide; dum Milk atente rigardadis la murmurantajn grizharajn virojn sur la peronoj per moŝta mieno, Paskel rigardis kaŝe flanken, turnante nur la okulojn.

Milk montris fingre. “Jen numero 432, tie ĉi.” Li malfermis la barilopordon kaj alproksimiĝis la peronon kun Paskel du paŝojn malantaŭ li.

Alta osteca viro sidis rigardante ilin per okuloj palaj kaj malmol-aspektaj, kvazaŭ vitraj globetoj.

Milk demandis, “Ĉu vi estas Ejbel Kuli?”

“Mi estas tiu.”

Laŭdire vi estas unu el la plej bonaj eksteristoj sur la planedo. Ni iros eksteren por serĉi mineralojn; ni bezonas bonan ĉiokapablan helpiston, kaj ni volas dungi vin. Vi devus prepari manĝojn, ripari vakuo-mediajn ŝirmvestojn, ŝarĝi ekzemplerojn de mineraloj, kaj tiel plu.”

Ejbel Kuli rigardis atente al Milk momenton, poste turnis siajn palajn okulojn al Paskel. Paskel ekrigardis aliloken, eksteren al la ondoj de nuda granito kiuj etendiĝis naŭcent kilometrojn okcidente kaj sude de Merlinurbo.

Kuli diris per milda voĉo, “Kien vi du knaboj intencas prospektori?”

Milk palpebrumis kaj grimacis. Laŭ lia kredo, tiaj demandoj estis pli-malpli tabuaj, kvankam oni kompreneble rajtas scii tion, kien la laboro kondukos. “En strikta konfidenco,” diris Milk, “ni eliros al Odfarso.”

“Nu, al Odfarso?” La esprimo de Kuli neniel ŝanĝiĝis. “Kion vi atendas trovi tie?”

“Nu—La Almanako de Pilsen indikas tre altan densecon. Kaj tio, kiel vi scias, signifas pezajn metalojn. Kaj la Ofico de Ekposeda Registrado indikas nek apartenadon nek prilaboradon rilate al Odfarso, do ni decidis, ke ni esploru tiun lokon antaŭ ol iu alia plifruos.

Kuli kapjesis malrapide. “Do vi iros al Odfarso...nu, mi instruos al vi kion fari. Instigu, ke Trigamba Joĉjo laboru por vi. Li estos bona helpisto.”

“Trigamba Joĉjo?” demandis Milk konfuzite. “Kie ni trovu lin?”

“Li estas ĉe Odfarso nun.”

Paskel paŝis pli proksimen. “Kiel ni trovu lin sur Odfarso?”

Kuli ridetis malrekte. “Ne zorgu pri tio. Lasu tion al Joĉjo. Li trovos vin.”

El la domo venis brunhaŭta viro alta je 150 centimetroj kaj larĝa je 120. Kuli diris, “Ĝejmz, tiuj ĉi knaboj iros prospektori ĉe Odfarso: ili nun serĉas serviliston. Ĉu eble vi interesiĝas?”

“Ne ĝuste nun, Ejbel.”

“Eble decas, ke ili petu Trigamban Joĉjon.”

“Oni ne povas superi Trigamban Joĉjon.”

Paskel venigis Milkon foren al la strato. “Ili ŝercas.”

Milk diris malamuzite, “Estus senutile provi laborigi tiujn maljunajn pigrulojn. Ili vivtenas sin per la pensioj; ili ne deziras honestan laboron.”

Paskel diris penseme, “Eble estus malpli komplike, ĉion konsiderante, se nur ni du irus. Tiuj ĉi estintuloj ne komprenas modernajn metodojn. Eĉ se ni trovus viron kiu plaĉus al ni, ni devus instrui lin kaj pri la generatoro de Pinsli kaj pri la Hurd­a aparato.”

Milk kapjesis. “Estus pli multe da laboro por ni mem, tamen mi kredas vin prava.”

Paskel montris fingre. “Jen la alia loko...la Provizejo de Tom Hand.”

Milk rigardis liston. “Mi esperas, ke tiu ĉi provo ne estu plua vana serĉo; ni ja bezonas tiujn ekstrajn filtrilojn.

La Provizejo de Tom Hand okupis grandan malpuran konstruaĵon kiu situis super la grundo sur aro de metron longaj stangoj. Milk kaj Paskel supreniris la ŝarĝan platformon. Oste maldika preskaŭ tute kalva viro alproksimiĝis el la ombroj. “Ĉu estas problemo, knaboj?”

Milk malridetis al sia listo dum Paskel staris flanke, suĉante solene je sia pipo. “Se vi kondukus nin al via subestro pri teĥnikaj aferoj,” diris Milk, “mi kredas, ke mi povus ekspliki niajn bezonojn.”

La maljunulo etendis du malpurajn fingrojn. “Lasu min vidi viajn dezirojn.”

Eviteme je l’ malpureco, Milk retiris la liston for de lia etendo. “Mi kredas, ke mi devas renkonti iun de via departemento pri teĥnikaj aferoj.”

La maljuna viro respondis senpacience, “Knabo, tie ĉi ni ne havas departementojn, nek teĥnikajn nek aliajn. Lasu min vidi viajn bezonojn. Se ni havas, mi scios; se ni ne havas, mi scios.”

Milk transdonis la liston. La maljunulo siblis tra la dentoj. “Vi bezonas terure multan kvanton da tiuj filtriloj.”

“Ili ĉiam elbrulas,” diris Milk. “Mi diagnozis la problemon...la ŝarĝo troas por la cirkvito.

“Hm, tiuj neniam elbrulas. Vi probable instalis ilin renverse. Tiu ĉi flanko situas kontraŭ la nigra umo; tiu ĉi flanko konektiĝas al la cirkvitoj. Ĉu vi metis ilin tiel ĉi?”

Milk eligis gorĝan sonon. “Nu...” Paskel prenis sian pipon el la buŝo. “Ne, fakte, ni metis ilin laŭ la inversa maniero.”

La maljunulo kapjesis. “Mi donos tri al vi. Tio estas ĉiom, kiom vi bezonos dumvive. Nu, por la aliaj aĵoj, ni devas ĉirkaŭiri al la antaŭo.”

Li kondukis ilin laŭ malluma trairejo, preter rakoj plenplenaj de nekonataj diversaĵoj, en ĉambron duonigitan per multe skrapita vendotablo.

Ĉe tablo apud la pordo sidis tri viroj ludantaj kartetojn; proksime staris la malhela dika viro nomata Ĝejmz.

Ĝejmz eldiris per ŝerca baritono, “Donu al ili botelegon de acido por Trigamba Joĉjo, Tom. Tiuj ĉi knaboj vojaĝos prospektori ĉe Odfarso.”

“Odfarso, ĉu?”

Tom studis al Milk kaj Paskel kun sentrudema interesiĝo. “Mi dubas, ke mi mem volus provi tion, knaboj. Trigamba Joĉjo...”

Milk demandis abrupte, “Kiom ni ŝuldas al vi?”

Tom Hand skribis kvitancon, prenis monon de Milk.

Paskel demandis hezite, “Kiu estas tiu ĉi Trigamba Joĉjo? Ĉu ŝerco? Aŭ ĉu iu vere estas tie?”

Tom Hand ekklinis sin super la monkesto. La viroj ĉirkaŭ la tablo frape metis siajn kartetojn sur la verdan felton. Ĝejmz eksidis kun la dorso montrata.

Paskel remetis sian pipon en la buŝon, eksuĉis brue. Dum la revena paŝado, Milk diris malbonhumore, “Ĉiam estas same; kiam tiaj ĉi maljunulaĉoj faras ŝercon al nekonatuloj, ili ludas ĝin ĝis la maksimumo...”

“Sed kiu aŭ kio estas Trigamba Joĉjo?”

“Nu, do,” diris Milk. “Aŭ baldaŭ aŭ malbaldaŭ, mi supozas, ke ni eltrovos.”


Odfarso estis la dek kvara el disa aro de mortintaj planedoj irantaj ĉirkaŭ Sigmo Skulptoro, drivante laŭ orbito tiom larĝa, ke ĝia suno briletadis nur tiel, kiel meze malproksima stratlampo.

Paskel delikate manipulis la direktilojn, dum Milk serĉis la surfacon de la planedo per radaro maksimumigita je ĝia plej alta sensiveco. Milk atentigis pri spegule glata surfaco kiu serpentis fjorde inter hakiloformaj multpintaj montoj. “Rigardu tien, jen ideala surteriĝejo—perfekta!”

Paskel diris dube, “Aspektas tiel, kiel ĉeno de lagoj.”

“Tio ĝi estas—lagoj de hidrargo.” Milk turniĝis por montri al Paskel malvarman esprimon. “La temperaturo tie estas nulo absoluta; ĝi ne povas esti en stato alia ol solida, se tion vi pripensas.”

“Prave,” diris Paskel. “Sed ĝi havas rimarkinde molan aspekton.”

“Se ĝi estas likva,” mokis Milk, “mi manĝos mian ĉapelon.”

“Se ĝi estas likva,” respondis Paskel, “nek vi nek mi manĝos—neniam plu. Tamen—ni komencu.”

La alfrapo de surteriĝo pravigis la argumenton de Milk. Li kuris al la luko, elrigardis. “Ve, mi ne povas vidi ion ajn en tiu mallumo sen uzi la lumintensigan vidilon. Almenaŭ ni havos bonan plankon por nia tendo.”

Paskel imagbilde revidis paĝon el la Hejd­a Manlibro: “La analiza tendo kutime estas balono el plasta plato ŝveligebla pro interna aerpremo. Ĝia uzado izoligas ĝenajn, akrajn aŭ toksajn gasojn, ke ili restu ekster la ŝipo, kio antaŭe estis kaŬzo de granda malkomforto. Iuj aŭtoritatoj rekomendas, ke oni esploru antaŭ ol elpreni la tendon; aliaj insistas, ke antaŭa konstruo de la tendo faciligos ekzamenadon de la ekzempleroj kiujn oni trovos dum sia esploro, kaj mi ĝenerale preferas la lastan kutimon.”

Milk ekdiris, “Kelkaj ŝatas atendi antaŭ ol aranĝi sian vezikon; aliaj tuj konstruas ĝin por ke ili havu lokon por lasi siajn trovaĵojn. Mi ĝenerale preferas tuj konstrui ĝin por ke tiu laboro ne atendu min.”

“Jes, jes,” diris Paskel. “Ni konstruu ĝin.”

En vakuomediaj vestoj, kun lumintensigaj vidiloj sur la kaskoj, ili eliris la ŝipon. Paskel rigardis trans la hidrargan lagon, supren al la elstaraj montpintoj—glacie brilaj kaj nigraj vidate tra la vidilo. La lago tiel rebrilis, kiel polurita monero, finiĝante malproksime en formo de longa fingro kiu montris supren en la intermonton. En la mala direkto ĝi kurbiĝis suben ĝis la horizonta rando.

Paskel diris kun tono de dubema amuzo, “Mi nenie ajn vidas Trigamban Joĉjon.”

La responda ronko de Milk sonis laŭte el la apud-orelaj paroliloj.

“Li supozeble scias, ke ni estas tie ĉi.”

Milk diris abrupte, “Ni komencu labori.”

图片点击可在新窗口打开查看 El ekstera ŝranko ili prenis la tendon, portis ĝin dek kvin metrojn sur la hidrargo ĝis la longo de ĝia aertubo. Milk ĝustigis valvon; la tendo ŝvelis formante duonsferon larĝa je kvin metroj laŭ diametro.

Milk provis la aerokluzon kun sperta facileco jam gajnita dum lernovojaĝoj sur la luno de l’ ter’. Li premis la vezikan kluz-ĉambreton kontraŭ la tendon, eligante la aeron en la tendon tra klapa valvo; poste, enirante la kluzon, fermis la eksteran kluzpordon, malfermis la internan valvon, lasis aeron plenigi la ĉambron kaj eniris la tendon.

“Funkcias bone,” li diris al Paskel memfide. “Ni alportu la ekipaĵ”

El ŝranko ili prenis faldeblan labortablon, portis ĝin internen tra la aerokluzo. Milk elportis rakon de analizaj ĥemiaĵoj kaj la pulvorigilon. Paskel elportis la fornon, poste eniris la ŝipon por preni la spektrometron.

“Tiuj ŝajnas sufiĉaj por ioma tempo,” diris Milk. Li rigardis al Sigmo Skulptoro. “La tago estas ses-hora ĉi tie—ĉirkaŭ du horoj da lumo restas. Ĉu vi volas ĉirkaŭe esplori?”

“Tio eble estas bona ideo.” Paskel fingrumis la malplenan ingon ĉe sia zono. “Mi pensas, ke mi iru preni la pafilon.”

Milk duone ridis. “Ekzistas nenio vivanta tie ĉi; estas vakue, malvarmas je nulo absoluta. Vi permesis, ke tiu parolado pri Trigamba Joĉjo malamuzu vin.”

“Ĝuste tiel,” diris Paskel. “Malgraŭ tio, mi sentus pli sekure se mi havus armilon.”

Milk postsekvis lin en la ŝipon. “Eble decas, ke ankaŭ mi alkutimiĝu portadi la ilaĉon.” Li fiksis la propran armilon.

Ili komencis transiri la lagon, preter la tendon, supren la la mallarĝa fingro de hidrargo, en la intermonton. “Stranga substanco,” diris Paskel, fendante fragmenton de la klifo.

“Ne povas esti kalko,” diris Milk. “Kalko estas sedimenta.

“Kio ajn ĝi estas,” diris Paskel, “ĝi tamen estas stranga substanco, kaj ĝi tamen aspektas kalke.”

La intermonta fendego plilarĝiĝis, la klifoj apartiĝis subite; plua hidrarga lago etendiĝis antaŭ ili. “Tiu ĉi surfaco faciligas la paŝadon,” diris Milk. “Estas pli bone ol grimpadi trans rokegojn.”

Paskel inspektis la spegulecan surfacon, kiu kuŝis tiel serpente, kvazaŭ glacirivero glitanta preter la alternajn klifetojn, kaj kiu montris videblan kurbiĝon ĉe la horizonto. “Facile eblas, ke ĝi interkonektiĝas senrompiĝe ĉirkaŭ la tuta planedo.”

Milk gestis al li. “Ĉu vi vidas tiun rozkoloran rokon? Tio estas mangana karbonato. Kaj vidu tie, ĉe la fino—ĝi iel fuziiĝis kaj reduktiĝis, lasante la puran metalon.”

“Tre kuraĝige,” diris Paskel.

“Kuraige?” respondis Milk laŭtvoĉe. “Ja estas neniom malpli ol mirindege! Eĉ se ni estus trovontaj nenion krom tiu ĉi vejno, ni jam fariĝus riĉegaj...eĉ povus esti ekonomie eble, ke ni elminigu la hidrargon...”

Paskel ekrigardis la sunon, “Ne plu restas multe da sunlumo; eble decas—”

“Ne, ni iru iom plu. Nur iomete preter la sekva kurbiĝo,” diris Milk. “La paŝado facilas.” Li gestis antaŭen al masiva rondaĵo de reflekta nigra substanco elstaranta el la klifo. “Vidu tiun rondaĵon de galeno—interese.”

Paskel sentis pulsadon kaj zumon de la instrumento ĉe sia zono. Li subenrigardis al ĝia indikilo, ekhaltis, paŝadis maldekstren, turniĝis, repaŝadis dekstren. Li suprenrigardis al la rondaĵo de reflekta nigra ŝtono. “Tio ne estas galeno, ĝi estas peĉblendo.

“Ho, ja,” murmuris Milk miroplene, “vi pravas! Jen tiel ege granda, kiel la trovego de Margan kaj Anis. Oliver, amiko mia, ni ege sukcesis.”

Paskel diris kun faldita interbrovo, “Mi ne povas kompreni tion, ke iu alia ne jam ekspluatis tiun ĉi planedon...” Li ekrigardis nervoze en la profundajn ombrojn, videble plilongiĝantajn. “Mi scivolas—”

“Trigamba Joĉjo?” Milk ridis.

Fantastaĵo.” Li rigardis al Paskel. “Kio maltrankviligas?”

Paskel diris per malalttona flustro, “Palpu la grundon.”

图片点击可在新窗口打开查看 Milk staris statue senmove.

Frap­bat’. Frap­bat’. Frap­bat’.

La suno iris suben malantaŭ la montpinto; eĉ la intensigiloj trovis neniom da lumo en la subita ombro. “Venu,” diris Paskel. Li sin turnis, marŝis malpacience reen sur la lago.

“Atendu min,” diris Milk timigite.

Ĉe la longa supraĵo de kalkeca roko, kiu dividis la du lagojn, ili paŭzis, rigardis malantaŭen. La grundo sentiĝis solide, senmoviĝe sub iliaj piedoj.

“Strange,” diris Milk.

“Tre strange,” diris Paskel.

Ili transiris la supraĵon; la formego de ilia ŝipo kaptis la lastajn malkrutajn radiojn de Sigmo Skulptoro.

Paskel subite haltis. Milk rigardis lin kun intenso, poste sekvis lian rigardodirekton. “Nia analiza tendo!”

Ili kuris antaŭen ĝis la loko kie ĝia ŝtofo kuŝis en malorda enfalaĵo. “Truo tranĉiĝis en ĝi,” diris Paskel plende.

“Trigamba Joĉjo?” demandis Milk sarkasme. “Pli probablas, ke ĝi likis.”

Paskel piedbatis la ŝtofon, nun tiel rigida, kiel metala plato pro la malvarmeco. “Estos ege malfacile trovi ĝin.”

“Nu, ne tiom malbonas. Ni enpumpos varmetan aeron—”

“Kaj poste?”

“Nu, ekzistas truo. Tuj tiam, kiam la aero ellikos en la vakuon, la gasa akvo likviĝos. Do ni serĉu etan ŝprucaĵon de vaporo.”

Paskel diris per emfaza voĉo, “Ne estas truo.”

“Ne? Nu, kial—”

“Ni forgesis ŝalti la fornon. La aero interna likviĝis.”

Milk turnis sin for por rigardi trans la lagon. Paskel kviete konektis la kablon; kurento trairis la varmigajn cirkvitojn de la tenda ŝtofo.

Milk turnis sin reen, kunfrapis la gantojn. “Nenio plu fareblas ĝis post la aero regasiĝos...” Li rigardis al Paskel, kiu refoje staris en aŭskulta pozo. Li demandis agacite, “Kio estas la problemo nun?”

Paskel faris hezitecan geston al la grundo. Milk rigardis malsupren.

Frap­bat’. Frap­bat’. Frap­bat’.

“Trigamba Joĉjo,” flustris Paskel.

Milk eke rigardis al ĉiuj direktoj. “Nenio ajn povas esti tie.” Li turniĝis. Paskel jam estis for.

“Oliver! Kie vi estas?”

“Mi estas en la ŝipo,” respondis trankvila voĉo.

Milk retropaŝadis malrapide al la ŝipa kluzo. Jam noktiĝis ĉe Odfarso; stelbrilo lumetigis la hidrargan lagon, intensigita per liaj lensoj ĝis preskaŭ la forteco de luna lumo. Ĉu staranta en la intermonto estis nigra ombraĵo? Milk malpacience retropaŝis kontraŭ la kluzon.

Ŝlosita. Li pugne marteladis la metalon. “Nu, Oliver, malfermu!”

Li rigardis malantaŭen super la ŝultro. Ŝajnis, ke la nigra formo moviĝis antaŭen.


Paskel venis al la kluzo, elrigardis serĉe preter Milk, turnis malŝlose la fermilojn. Milk eksplode trairis la kluzon, eniris la ŝipon. “Kio estis je vi, ke vi ŝlosis la ŝipon kun mi kaptita ekstere? Kio okazus, se tiu malbenita umo estus volinta ĉasi min?”

Paskel respondis per milda voĉo, “Nu, ni certe ne deziras, ke ĝi eniru la ŝipon, ĉu?”

Milk tondris, “Se ĝi estus kaptinta min unue, tute ne gravus al mi ĉu ĝi enirus la ŝipon aŭ ne.” Li suprensaltis en la centran duonsferon, manipulis la serĉlampan lumradion ĉirkaŭen sur la lago. Paskel rigardis el flanka luko. “Ĉu vi vidas ion?”

“Ne,” grumblis Milk. “Mi ankoraŭ ne kredas, ke io vivas tie. Ni vespermanĝu kaj dormu.”

“Eble decas, ke ni gardostaru.”

“Kontra kio ni gardostaru? Kiel efikus eĉ se ni vidus ion?”

Paskel gestis ŝultroleve. “Ni eble povus efike trakti ĝin, se ni scius tion, kio ĝi estas.”

Milk diris, “Se io ja estas tie—” li frapetis la pafilingon ĉe sia zono, “mi scios kiel trakti ĝin... Kelkajn pafojn en ĝian haŭton kaj ni poste devus kribri por trovi ĝiajn pecetojn.”

La ŝipo ekvibris; de ĝia pobo venis grata sono. La planko saltis sube de iliaj piedoj. Milk rigardis flanken al Paskel, kiu suĉetadis iom senespere sian pipon. Milk kuris refoje al la serĉolampo. Sed la centra duonsfero obstaklis la malantaŭan vojon de la lumradio kaj la pobo restis en mallumo.

“Mi ne povas vidi ion ajn,” diris Milk time. Li saltis malsupren al la planko, rigardis sendecide al la kluzpordo.

La vibradoj ĉesis. Milk rektigis la ŝultrojn, tiris surkape la kaskon. Malrapide Paskel faris same.

“Vi portu manlampon,” diris Milk. “Mi havos la pafilon jam preta...”

Ili paŝis en la kluzon. Paskel malrapide etendis la brakon eksteren, celigis la lumon al la tendo. “Nenio tie,” grumblis Milk. Li puŝe pasis preter Paskel, paŝis malsupren ĝis la grundo. Paskel sekvis, movis la lumradion ĉirkaŭe laŭ cirklo.

“Kio ajn ĝi estis, ĝi nun estas for,” bleke diris Milk. “Ĝi aŭdis nin veni—”

“Vidu,” flustris Paskel.

Tie videblis nenio pli klara ol zigzage iranta ombro, movanta masivaĵo.

Milk etendis la brakon; lia pafilo kraĉis palajn bluajn fulmetojn. Eksplodo—granda ŝprucaĵo de oranĝa lumo. “Trafis lin!” kriis Milk venkoplene. “Ĝuste en la mezo!”

Iliaj okuloj alkutimiĝis ree al la pala lumo de la manlampo. Nenio videblis krom la reflekta metalaspekto de la hidrargo kaj—kaduka, kirlita malordo tie, kie la analiza tendo antaŭe staris.

Milk diris kun kolerego tro profunda por kriado, “Li ruinigis niajn ekipaĵojn—nian tendon!”

“Ŝirmu vin!” kriis Paskel. La manlampa lumcirklo faris frenezajn zigzagojn sur la lago. Milk sendis pafon post pafo al alta formo; la eksplodoj kaŭzis, ke pluvaĵo de eroj frapetadi iliajn ŝirmvestojn; la oranĝaj ekbriloj momente blindigis al ili la okulojn.

Frap­bat’... Frap­bat’... “Ni iru internen!” diris Milk spasme. “Internen, tuj! Ne eblas defendi kontraŭ li...”

La ekstera kluzpordo frapege fermiĝis. Unu senspiran momenton poste la ŝipo eksaltis kaj gratis malglate sur la frida hidrargo. Milk kaj Paskel staris timaj kaj palaj en la mezo de la planko.

Metalo grincis ĉe la pobo pro premo kaj tordiĝo. La voĉo de Milk sonis altatone. “La ŝipo ne desegniĝis por toleri tian ĉi mistrakton—”

La ŝipo ekkliniĝis flanken. Paskel estingis sian pipon en poŝo, ektenis stangon por sekurigi sin. Milk saltis supren por iri al la direktiloj. “Ni devas eskapi.”

ip地址已设置保密
2008/6/21 8:17:40

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询