dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Dratizitaj

您是本帖的第 4802 个阅读者
平板 打印
标题:
Dratizitaj
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Dratizitaj

Dratizitaj

verkita de Ŭalter Ĝan Ŭiljamz (1953 -    )

Ĉapitro Unu

Je noktmezo li scias, ke malkontenteco ne permesos al li dormon. La panteristo ŝoforas norden de Sankta Feo, trans la Sango de Kristo montoj laŭ la alta vojo tra Truĉaso, irante al Kolorado, volante alproksimiĝi kiom eble plej multe la noktan ĉielon. Li ŝoforas uzante nek manojn nek piedojn, lia menso loĝante en la malvarmeta nerva interfaco kio ekzistas ie inter la rapidaj vidaĵoj kiuj pasas preter lia antaŭglaco kaj la elektra konscio kio estas la aloja korpo kaj likvo-kristala koro de la mazerato. Liaj artefaritaj okuloj, el plasto kaj ŝtalo, rigardadas sen-palpebrume la vojon, serpentajn sulkojn en tero erodita pro printempa pluvofluo, arojn de altaj abioj kaj tremoloj, montajn herbejojn makulitajn per la glaciigitaj figuroj de bovoj, ĉiuj konturitaj per la rapide fluanta, preskaŭ likva lumo de la por-distancaj lumĵetiloj dum li puŝas la mazeraton supren. La figuroj kiuj ekbrilas en la ĵetita lumo staras abrupte antaŭ la mallumo de sia propra ombro, kaj Vakero preskaŭ povas imagi sin esti en unukolora mondo kvazaŭ nigrablanka kino estus projekciata antaŭ la glaco, flagranta laŭ la rapido de lia preterpaso. Estas preskaŭ simile al flugado.

Li pensis, ekhavinte la novajn kikujuajn okulojn, ke li mendus kapablon vidi unukolore, amuzata pro la ideo, ke li povus ŝalti cirkviton en sia kapo kaj tiel plonĝi en la agadon de iu nigrablanka fantazio, iu malnova kino kun stelulo kia Gejri Kuper aŭ Ĝan Ŭejn, sed ne estis multaj mendoj por unukoloreco kaj oni ĉesis vendi ĝin. Li ankaŭ tiam deziris irisojn el kromo kaj ŝtalo, sed la Evitisto, lia aranĝisto malkonvinkis lin, dirante, ke ili estus tro elstaraj por viro de lia profesio. Vakero kontraŭ-vole konsentis, tion li ĉiam faras kiam la Evitisto estigas novan limigon je lia fantazio. Anstataŭe li elektis irisojn el ŝtormo-nuba grizo.

Sed en tiuj ĉi honore je Kristo nomitaj montoj ekzistas fantazioj pli maljunaj ol ioj ajn sur filmo. Ili pasas kvazaŭ bilda kunigaĵo preter liaj ŝtalaj kaj plastaj okuloj: malnova kalkblanka preĝejo, kun la loko ĉirkaŭ ĝiaj pordoj sur-pentrita kiel turkisa paradizo, kolore konflikte kun la ruĝoj kaj flavoj kiuj formis piramidon kaj ĉionvidantan okulon ĉe la kurba supro de la arĥo; iu masiva blanka kastelo marok-stila, la ludodomo de iu jam de longe malaperinta arabo, ĝiaj kadukaj minaretoj brune striataj, ĝiaj rokokaj fer-ornamaĵoj manĝitaj de kreskanta rusto. Subite post voj-kurbo ekaperas paro da palaj fantomoj kvazaŭ figuroj de supernatura averto, indianaj pilgrimoj tute blanke vestitaj, de la rubando kio bindas la frunton kaj interplektas la longajn harojn ĝis la blankaj mokasenoj el cerva ledo kiuj ekbriletas pro arĝentaj butonoj. Marŝantaj pacience en lunlumo, pent-puno, al la sanktejo ĉe Ĉimajo, tien por danki al la gravurita sanktulo aŭ peti donacon de la Virgulino. Vidaĵoj kvazaŭ limlokoj de alia tempo, konservitaj tie ĉi sur la alta rando de la tero, tremete brilantaj en la subita lumo de la okuloj de Vakero.

Vakero puŝas la maŝinon ĝis ĝia plej granda rapidkapablo, indik-nadloj ĉe ĝia panelo enirante la ruĝlokon. Nokta flugado estas tio, kion li plej lerte faras. La motora plor-sono eĥas de sur la arboj, la montetoj. Vento ekblovas tra la malfermaj fenestroj, portante la akran odoron de abioj. Vakero imagas filmon rapidi tra projekciilo, movi pli rapide, la figuroj malfokusiĝantaj. Nerveroj pulse sendas mesaĝojn al la kristalo en lia kapo, portante lian volon al la akcelilo, la transmisilo, la saltantaj radoj. Nun la mazerato iras malsupren, akcelante dum ĝi kuregas laŭ la montaj voj-kurboj, poste raketante tra la trans-vadejo antaŭ Penjasko, ŝprucigante muron da akveroj, kio dum mallonga momento, spegulas la ĵet-lumon per ĉiel-arĥoj, halucina trem-brilaĵo ĉe la vid-limo, kolora ombro tie ĉi en la senkolora mondo.

Estas tagiĝo kiam la mazerato nefokuseble rapidas trans la ŝtat-bordo de Kolorado, kaj frua mateno kiam la metala maŝino eniras la provincon Kustero. La montoj estas brunaj kaj verdaj nun, ŝajne viglaj pro odoro de abioj kaj la monta vento, la unukolora fantazio ne plu ekzistas. Vakero havas amikojn ĉi tie. Li turniĝas laŭ privata senpavima vojo sciante, ke elektronikaĵoj subite ekinteresiĝas pri li.

La vojo tordiĝas supren kaj finiĝas ĉe alta monta herbejo plate-skulptita kaj striita pr la A-formo de privata aviadila stri-paro. Kie la nigraj delta-uloj iam ekflugis por tiuj misteraj noktomezaj misioj, tie herboj kaj floroj nun kreskas en la sulkoj en la pavimo. Ankoraŭ videbla estas ĉizo en la hele verdaj tremoloj, kie unu ĵokeo mistrafis la strion kaj frap-ŝprucigis sin kaj sian ŝarĝon laŭlonge sur kilometron da monto-faco, sed la sulkego verdas denove pro arbetoj. La flugo-kampo fariĝas sonĝ-simila nun, iom malklara ĉirkaŭ la randoj; sed Vakero intencas ke la memoro neniam mortu. Ekzistas memoroj kiuj vivas por li tiel, kiel lia nuna realeco ne povas, kaj li poluras ilin ĉiutage, kvazaŭ la surfacon de luksa nova aŭtomobilo, por ke ili restu brilaj.

Dum dek unu generacioj la antaŭuloj de Vakero kultivis terenon en sudorienta Nov-Meksiko, vivante kiel nuraj punktoj sur sen-ornama ebenaĵo tiom malsimila al la medio de la Sango de Kristo montoj kiom Ukranio malsimilas Peruon. Foj-foje iu familiano de Vakero surŝultrigis fusilon kaj marŝis for por batali por la Unuiĝintaj Ŝtatoj, sed plejparte ili koncentrigis siajn energiojn por batali kontaraŭ la ŝtato Teksaso. La teksasanoj estis akvo-avidaj, konsumante pli multe ol ili iam ajn povus redoni, laste konstruante grandegajn pumpilojn ĉe la inter-ŝtata bordo nur centimetrojn trans la teksasa flanko, elsuĉante la salan akvon de Nov-Meksiko de trans la bordo, ŝtelante tion, kion aliuloj tre zorge konservadis. La popoloj de Vakero batalis kontraŭ ili, tenante kiom ajn li povis ĝis la lasta pumpilo skuiĝis seka kaj la polva ruĝa tero leviĝis en la venton kaj ŝanĝis la mondon en per sablo erodantan uraganon.

Vakero memoras la tagojn en la pulvor-ŝtormo, loĝado ĉe la brut-bieno de la onklo post kiam la patro bankrotis provante daŭrigi la propran. Loĝado en griza kunmetaĵo el sun-blankigitaj tabuloj ĉe la bordo de la dezerto kion la teksasanoj kreis, konstruaĵo en kiun la sablo drivis sub-porde po montetoj centimetrojn altaj kiam ajn la vento blovis, kaj kie la tagoj pasis sen vidi la sunon brili pli forte ol ruĝete varma malklaraĵo malantaŭ la erodanta sablo. Kultivado tute ne eblis, kaj la familio bredis bovojn anstataŭe, okupo nur iomete malpli necerta. La plej proksima urbeto fanfaronis pri multeco da preĝejoj kaj Vakero instruiĝis laŭ unu el ili, rigardante la preĝejanojn fariĝi pli senkoloraj semajnon post semajno, la haŭto griziĝanta, la okuloj ĉiam pli senesperaj dum ili petis, ke dio pardonu al ili tiun pekon, per kiu ajn ili meritis tian ĉi purigadon. Teksasanoj, antaŭe malamikoj, tra-vagadis celante alian lokon, loĝante en kartonaj skatoloj, en malnovaj aŭtomobiloj kioj kuŝis sur blokoj kaj jam delonge perdis la farbon pro la sablo. La ŝtonego-milito venis kaj pasis, kaj vivo pli malfaciliĝis. Himnoj daŭris kantiĝi, likvoro kaj kart-ludado for-lasiĝi per ĵuro, kaj inform-afiŝoj pri bien-aŭkcioj ekpendiĝi ĉe la juĝejo.

La Evitisto estis iom maljuna viro kiu transloĝiĝis al Koloradon. Kiam li revenis hejmen li kondukis brilan aŭtomobilon, kaj li ne vizitadis preĝejon. Li maĉis tobakon ĉar maĉado ne malfaciligis lian plukadon tiam, kiam dum lia libertempo, li ludis maldekstra-manan mandolinon en boteleg-bando. La grizuloj en la preĝejo malŝatis paroli pri kiel li gajnis sian monon. Kaj unu tagon la Evitisto vidis Vakeron rajdi en bruto-konkera konkurso.

La Evitisto vizitis la brut-bienon de la onklo kaj aranĝis prunte-preni Vakeron dum ioma tempo, eĉ pagis por lia tempo. Li akiris uzo-tempon por ke Vakero ekzercadu per kvazaŭ-avidila instruilo kaj poste telefonis al interulo kiun li konis. La pluaĵoj, kiel la Evitisto dirus, estas historio.

Vakero estis dek ses jara kiam li komencis aviadi. En liaj sulkoplenaj malnovaj ledaj botoj li jam estis cent naŭ-dek kaj duono centimetrojn alta, kaj baldaŭ li ekstaris kilometrojn pli alte, atmosfera ĵokeo kiu ŝmiris siajn nubo-vostojn de unu marbordo ĝis la alia, liverante la poŝtaĵojn, poŝtaĵo estante ion ajn kio portiĝis al li. La orbituloj kaj la impostistoj en la mezokcidento estis nur alia speco de teksasano --- iuj kiuj volas perforte forpreni la aĵojn per kioj oni viv-tenas, redonante nenion, post-lasante nur dezerton. Kiam la kontraŭ-aviadilaj defendiloj trans la bordo fariĝis tro fortaj, la ĵokeoj tiam anstataŭigis deltaulojn per panteroj—kaj la poŝtaĵoj malgraŭ tio tra-penetradis. La nova sistemo prezentis novan konker-inviton, sed se la elekto apartenus al Vakero li neniam forlasus la ĉielon.

Nun Vakero havas dudek kvin jarojn, kaj fariĝas iom maljuna por tia ĉi profesio, alproksimiĝante la tempon kiam eĉ liaj dratizitaj nervaj refleksoj komencos malakriĝi. Li malestimas la uzadon de kap-regulilo; lia kranio enhavas kvin ŝtopilingojn por rekta kontaktigo inter la cerbo kaj eksteraj aparatoj, por ŝpari mili-sekundojn kiam tio gravas. Plej ofte homoj portas la harojn longaj por kaŝi la ŝtopilingojn, timante, ke oni nomus ilin buton-kapulo aŭ io pli malĝentila, sed Vakero malestimas ankaŭ tiun kutimon; li tondas la proprajn helajn harojn proksime je la kranio kaj liaj nigraj ceramikaj ŝtopilingoj ornamiĝas per arĝenta drato kaj fendaĵoj el turkiso. Tie ĉi en la okcidento, kie homoj komprenas la signifon de tio, oni pripensas lin kun ia miro.

Li havas nervojn kiom eble plej dratizitajn, kaj okulojn de l' Kikuju-Optiko kompanio kun ĉiuj mendeblaj kapabloj. Li havas domon ĉe Sankta Feo kaj brut-bienon ĉe Montano kiun lia onklo regas por li, kaj li posedas la hereditan terenon de lia familio en Nov-Meksiko kaj pagas la impostojn por ĝi kvazaŭ ĝi valorus iom. Li posedas la mazeraton kaj propran avidilon—“komerca jeto”—kaj tekon da akcioj kaj kaŝ-lokojn kun oro.

Li ankaŭ havas tiun ĉi lokon, tiun ĉi etan herbejon en la montoj de Kolorado; kiel kaŝejon, tiun ĉi por memoroj kiuj ne emas malfortiĝi. Kaj malkontentecon, senforman sed kreskantan, kiu kondukis lin tien ĉi.

Li haltas apud la granda kaŝige ornamita betona hangaro kaj malŝtopas sin de la mazerato tuj antaŭ ol la motoro sonas la finan ploreton. Dum la silento li povas aŭdi la sonon de ŝtala gitaro el la hangaro kaj movadon en la herboj kio estas la unua sendirekta blovo de la posttagmezaj termo-ventetoj. Li marŝas al la hangaro, malbobenas ŝtopilo-draton el la ŝlosilo, enŝtopas ĝin en la kapon, kaj komunikas al ĝi la kodon.

Malantaŭ la peza pordo estas aŭtomata disk-ludilo, el brila kromo kaj hele flureska plasto, ellasanta iun malnovan kanton de Ŭudi Guntri en la grandegan katedralan spacon. Ŝvebantaj supere estas la malspegule nigraj formoj de tri deltauloj, iliaj kurbaj formoj obskuraj en la malforta lumo sed donantaj impreson pri grandega forto kaj konsterna rapido. Malnoviĝintaj nun, Vakero aĉetis ilin kontraŭ malmulte pli ol la prezo de iliaj motoroj kiam la interfaculoj komencis uzi panterojn.

Ŭaren staras ĉe labortablo en insulo da lumo, laborante pri parto de fuel-pumpilo. Lia sulkohava vizaĝo flagras blue pro la video-bildoj kiujn la alveno de Vakero instigis—li jam delonge instalis por-sekurecajn kameraojn ĉiu-loke kaj li zorgas pri ili kun la sama metoda diligenteco kun kio li konservas la deltaulojn pretaj por ekflugo.

Li estis militista laborestro ĉe Vandenburgo je la tago de la ŝtonego-milito, kaj li plenumis la devon sciante, ke li rajtas atendi nenian rekompencon kontraŭ sia diligenteco krom senti je la malantaŭo de la kolo, dum frakcio da sekundo, la antaŭpremon de nikela-fera misilo envenanta malsupren tra la atmosfero, sekvota per finiĝo... sed li faris tion, por kio oni trenis lin kaj suprenigis siajn jet-ĵokeojn por ke ili batalu por la Tero kontraŭ la orbitanoj, sopirante bonon por ili per la tuta koro, esperante, ke kelkaj, eble, diros tiam “Jen unu honore je Ŭaren” kiam ili bruligos malamikon. Sed la malsamaj rezultoj efektiviĝis ol tiuj, kiujn li atendis: supren-rigardante en la noktan ĉielon por vidi la meteoron kiu surhavis lian nomon, li ja vidis la falantajn, brulantajn arĥojn, sed ne estis descendantaj ŝtonegoj kiuj heligis la noktan ĉielon—estis la subuloj de Ŭaren kun iliaj veturiloj, la junaj, inteligentaj viroj kun iliaj ĉielo-bluaj silkaj kolo-tukoj kaj brilaj nadlo-raketoj, descendante en disigitaj pecoj, malfunkciantaj sistemoj dirante la lastajn elektronikajn kriojn, sango striigante la internon de rompitaj vizaĝo-glacoj, truigitaj oksigenujoj elŝprucante blankajn kristalajn nubo-striojn en la preskaŭan vakuon... La lastaj esperoj de l' tero diseksplodigitaj dum la post-raketopuŝa periodo fare de la orbitanaj kavaliroj.

Horojn li atendis en Vandenburgo, esperante, ke iu el ili enkonduku raketon kriplan. Neniu alvenis. La tuj sekvanta novaĵo por Ŭaren estis, ke la planedo jam cedis. La orbitanoj okupis Vandenburgon, kaj ankaŭ Orlandon, Hjustonon, kaj Kubon, kaj Ŭaren travivis ĉar li estis ĉe loko tro valora por esti detruata.

Multaj parolis pri rezista movado poste, kaj Ŭaren parolis sian porcion... probable pli ol nur parolis, se la rakonto pri sabotita ŝarĝo-raketo, portanta ŝarĝon da kompaniestroj de Tupolev I. G. al ter-frapon sur la dezerto Mohavo, indas iom da kredo. La historio de Ŭaren fariĝis iom pli obskura, ĝis li troviĝis laboranta por la interuloj en Kolorado kaj renkontis Vakeron. La sekvaĵoj, kiel la Evitisto dirus, estas historio.

“Saluton, Vakero,” Ŭaren diras. Li ne turniĝas for de la laboro.

“Saluton.” Vakero malfermas la antaŭon de la disko-ludilo—la seruro jam ne funkciis dum jardekoj—kaj kolektas kelkajn monerojn. Li instruas la maŝinon ludi iun grat-sonan malnovan kamparanan danc-kanton kaj poste marŝas trans la malheligitan hangaron.

“Malgranda-prema turbina pumpilo,” Ŭaren diras. Disigita, la pumpilo aspektas simile kiel plasta ensemblo de modelo de galapagos-insula testudo. “Ĝi lumigis ruĝajn lampojn dum testo. Vidu tie, kie la metalo estas brila, tie ĉi, kie la padelo frotas? Mi kredas, ke mi eble devus maŝine fari novan parton.”

“Ĉu vi bezonas helpon?”

“Eble jes.”

La vizaĝo de Ŭaren aspektas pli sulkoplene ol kutime en la brila de supere ĵetita lumo, liaj okuloj kaj frunto en ombro pro la rando de la ĉapelo tiel, ke la bird-aspekta nazo ŝajnas pli granda ol ĝi vere estas. Li estas rekta kaj intensa, kaj kvankam li estas iom malfirma je kelkaj korpo-partoj, tamen tiuj ĉi estas partoj kie malfirmeco ne gravas multe. Malantaŭ li la modere intensaj kolorigitaj lampoj de la disko-ludilo ĵetiĝas sur la malspegule nigran nazon de deltaulo. Ŭaren estas la efektiva posedanto de la aviadil-kampo, kaj Vakero lia sekreta kun-posedanto. Vakero malŝatas datenajn postsignojn kiuj povas montri sin al li.

Ŭaren laboras distrite pri la pumpilo iom plu, poste mezuras. Li iras for al la tornatoro kaj surmetas ŝirm-okulvitrojn. Vakero pretigas sin por transdoni al li ilojn kiam necesas. Ekstraj partoj estas malfacile troveblaj por militaj jet-motoroj, kaj tiuj partoj kiuj haveblas ofte ligiĝas kun tro multe da demandoj.

La tornatoro plor-sonas. Fajreroj ĵet-falas kiel tre malgrandaj meteoroj sur la betonan plankon. “Mi faros penetron je merkreda nokto,” Vakero diras. “Post kvin tagoj.”

“Mi povos veni al vi lundon kaj komenci testi la panteron. Ĉu tiam estos tro malfrue?”

“Ne por la destino al kiu mi celas.” Ofendiĝo aŭdiĝas en la voĉo de Vakero.

“Ĉu al Iovao denove?”

“Diable, jes.” Kolero ekflamas en la animo de Vakero. “Arkejdi kaj la aliuloj... ili daŭras rigardadi siajn analizojn. Dirante, ke la privatuloj malsufiĉe subteniĝas per mono, ni devas nur atendi kaj malebligi al ili for-prenon de ŝarĝaĵoj.”

“Kaj?”

“Kaj estas malprave. Oni ne povas konkeri malamikon per ludi lian propran ludon. Decas, ke ni penetru Misuron ĉiunokte. Ni devigu ilin foruzi fuelon, municiojn. Ŝanceligi ilin se tio necesas.” Li spir-blovas. “Malsufiĉe subtenataj. Imagu tion, kion perdo de dek du aviadiloj farus al ilia mono-fluo.”

Ŭaren ekrigardas supren for de la turnanta tornatoro. “Ĉu estas por Arkejdi, ke vi penentros je merkreda nokto?”

Vakero kapjesas.

“Mi malŝatas tiun viron. Mi suspekteme scivolas pri li.” Ŭaren, laŭ studema maniero, eklaboras per la tornatoro denove. Liaj blankaj haroj, elstarantaj de sub la ĉapelo, trem-brilas en la lumo de flagraj fajreroj.

Vakero atendas, sciante, ke Ŭaren klarigos sian opinion laŭ sia propra tempo. Ŭaren malŝaltas la tornatoron kaj puŝas la ŝirm-okulvitrojn supren super la rando de la ĉapelo. “Li alvenis de tute nekonata loko. Kaj nun li estas la plej granda interulo ĉe la Rokaj Montoj. Li havas fontojn da varoj kiujn la aliaj ne povas egali. Vestas sin per tiuj krioegaj modaĵoj el la Libera Provinco de Florido.”

“Do? Li tre lerte organizas. Kaj ankaŭ mi malŝatas liajn vestojn.”

Ŭaren levas la brilan alojan kreaĵon en la lumon. Mallarĝigante la okuojn. “Oni supozas, ke li akiras varojn per aĉetado de eksmodaĵoj. Per rabado, malhonestaj kompaniestroj. Aliaj similaj metodoj. La kutimaj manieroj. Sed en tiom granda kvanto? Oni ne povas akiri tiom multe da varoj sen atento fare de la orbitanoj.”

Protesta flustro tra-kuras la menson de Vakero. Envolvita por la rajdo, ne por la ŝarĝo. Li mem diris tion sufiĉe ofte. Estas ia etiko, tiu ĉi, ia speco de pureco. Je duono el la penetroj, li eĉ ne konsciis pri tio, kion li portis.

“Mi ne certas ĉu mi volas aŭskulti tiun ĉi,” li diras.

“Nu, do, ne aŭskultu ĝin.” Ŭaren turniĝas for kaj reiras al la pumpilo. Li surmetas kap-regulilon kaj faras kelkajn testojn.

Vakero pensas pri Arkejdi momenton, la fort-muskola viro kiu regas duonon da la trans-borda trafiko hodiaŭ-tempe, kiu ekzistas en stranga kirlaĵo da helpantoj, dependuloj sen videbla laboro kiuj imitas lian modan vestiĝon kaj liajn manierojn. Virinoj ĉiam evidentaj, sed neniam partoprenantaj en lia komerco. Ia ekzisto konforma kun tio kion Vakero komprenas pri la menso de Arkejdi: volva malrekteco, plenigita per malpacaj antaŭjuĝoj kaj malamoj, subita kolereco tuj kontraŭ subite mola emocieco, suspektema laŭ stranga ne-preciza rusa maniero, kvazaŭ ĉion-timo estus por li ia viv-maniero, ne nura realeca sin-gardemo, sed religio.

Vakero ne ŝatas Arkejdi-on, sed jam ne decidis malŝati lin. Arkejdi kredas sin interulo, manipulisto, sed li estas ekster tio, kio gravas; ekster la vivo de la panteristo, la mutaciinta estulo kun turbinaj pulmoj kaj premega turbino-pumpila koro, kristalo ĥirurgie metita en la kranio, okuloj kiaj laseroj, fingroj kiuj celigas misilojn, kun alkoholo pulsanta tra la vejnoj... Arkejdi kredas, ke li regas, sed efektive li estas nur ilo, kialo por ke la panteristoj faru penetrojn trans la bordon kaj eniĝi en legendecon. Kaj se Arkejdi ne komprenus tion, liaj kredoj ne valorus multe laŭ la vera taksado.

Ŭaren rekonstruas la partojn de la pumpilo, preta por fari testojn, kaj okupos sin dum ioma tempo. Vakero eliras la lum-insulon kaj marŝas en la nigrecon de la hangaro. La deltauloj ŝvebas super li, pozantaj kaj pretaj, bezonantaj nur piloton por ke ili fariĝu vivantaĵoj. Liaj manoj leviĝas tuŝi glatan sub-ventron, epoksi-plastan naz-empenaĝon, la vento-ŝirmilon de suben-rigardanta radaro. Kvazaŭ karese al malspegule nigra besto, duon-sovaĝa besto tro danĝera por nomiĝi dorloto-besto. Mankas al ĝi nur piloto, kaj celo.

Li movas eskalon for de apud motora riparo-luketo al la pilotan kajuton kaj grimpas en la seĝon kiun oni, jarojn antaŭe, formis laŭ lia korpa formo. La familiaraj metalo kaj kaŭĉuko varmiĝas kontraŭ li. Li firmigas la okulojn kaj memoras la nokton de brileco sur-ŝprucigitan, la subita ekflamo de erupcianta fuelo, la freneza ĉaso dum, super-sone rapida, li zigzagis inter la krestoj kaj valoj de la Ozarkaj Montetoj, kun policanoj ĉe lia vosto, raketante hejmen...

Lia unua deltaulo origine nomiĝis Noktomeza Suno, sed li ŝanĝis la nomon post li klariĝis pri la situacio. Li kaj la aliaj deltaulo-ĵokeoj ne estis abstrakta reago al merkataj kondicioj sed kontinuigo de ia speco de mitologio. Ekspedante la poŝtaĵojn tra la alta duon-sfero da nokto, malgraŭ ĉiu klopodo de la subpremantoj kiuj volas ilin haltigi. Zorgante, ke lumo daŭru bruladi en la mallumeco, espero en la formo de flamo de postmotora bruligilo. La lastaj liberaj usonanoj, sur la lasta alta vojo...

Li ŝanĝas la sidan pozicion. La kamparana kanto grade mallaŭtiĝas kaj la sola sono kion Vakero povas aŭdi en la eĥa silento estas la plorsono de la tornatoro. Kaj senti la maltrankvilecon en si, al kio mankas nur nomo...

ip地址已设置保密
2009/2/11 16:46:11

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10938 秒, 4 次数据查询