dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Ĉe la koro de la Tero

您是本帖的第 3969 个阅读者
平板 打印
标题:
Ĉe la koro de la Tero
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

"Al kiu alia loko mi iru?" mi demandis. "Mi estas fremdulo en Pelucidaro kaj ne konas alian lokon ol Futra. Kial mi ne dezirus esti en Futra? Ĉu oni ne bone nutras kaj bone traktas min? Ĉu mi ne estas feliĉa? Kiu povus deziri pli bonan sorton?"

La sagotoj gratis al si la kapon. Ĉio ĉi estis io nova por ili, do, ĉar ili estis nur stultaj brutoj, ili kondukis min al siaj mastroj, kiuj laŭ ili pli kompetente solvos la enigmon de mia reveno, ĉar por ili mem ĝi restis ankoraŭ enigmo.

Mi diris tion al la sagotoj por kaŝi la spuron de mia fuĝplano. Se ili kredus min sufiĉe kontenta pri mia sorto en Futra por libervole reveni post tiel bonega ebleco eskapi de ili, ili ne kredus, eĉ dum momento, ke mi okupiĝos pri la aranĝado de denova fuĝo tuj post mia reveno al la urbo.

Do ili kondukis min antaŭ ŝliman maharon, kiu tenis sin sur ŝlima roko en la granda ĉambro, kiu estis ĝia oficejo. Per siaj fridaj reptiliaj okuloj la estaĵo ŝajnis trabori la maldikan plakon de mia trompado kaj legi miajn plej intimajn pensojn. Ĝi atentis la historion, kiun la sagotoj diris pri mia reveno al Futra, rigardante la lipojn kaj fingrojn de la gorilohomoj dum la rakontado. Poste ĝi pridemandis min pere de unu sagoto.

"Vi diras, ke vi revenis al Futra memvole, ĉar vi kredas vin pli sekura ĉi tie ol aliloke – ĉu vi ne scias, ke vi povus ĉiam ajn esti selektita por perdi vian vivon en la intereso de la avanaj sciencaj esploroj, pri kiuj niaj kleruloj daŭre okupiĝas?"

Mi nenion sciis pri tia afero, sed mi opiniis plej saĝe, ke mi ne konfesu tion.

"Mi ne estus en pli granda danĝero ĉi tie," mi diris, "ol nuda kaj nearmita en la sovaĝaj ĝangaloj aŭ la solecaj ebenaĵoj de Pelucidaro. Fakte, mi kredas min tre bonŝanca entute reveni al Futra. Unufoje mi apenaŭ evitis la morton inter la dentoj de grandega sitiko. Ne, mi certe estas pli sekura en la manoj de la inteligentaj estaĵoj, kiuj regas Futra. Tiel estas almenaŭ en mia propra mondo, kie homoj kiel mi regas ĉion. Tie, la plej altaj homaj popoloj protektas kaj gastigas la fremdulojn ĉe si, kaj estante fremdulo ĉi tie, mi kompreneble atendis ricevi simile komplezan traktadon ĉi tie."

La maharo silente rigardis min dum iom da tempo post miaj eldiroj, kaj la sagoto tradukis miajn vortojn al sia mastro. La estaĵo ŝajnis profunde pensi. Fine li komunikis ian mesaĝon al la sagoto. Tiu lasta turniĝis, gestis, ke mi sekvu, kaj foriris el la ĉeesto de la rampulo. Malantaŭ mi kaj ambaŭflanke de mi marŝis la ceteraj gardistoj.

"Kion ili faros al mi?" mi demandis al la ulo dekstre de mi.

"Vi aperos antaŭ la erudiciuloj, kiuj pridemandos vin pri la stranga mondo, el kiu vi pretendas veni."

Post momento de silento li denove turnis sin al mi.

"Ĉu vi eble scias," li demandis, "kion la maharoj faras al sklavoj, kiuj mensogas al ili?"

"Ne," mi respondis, "kaj tio tute ne interesas min, ĉar mi tute ne intencas mensogi al la maharoj."

"Do vi gardu vin antaŭ tio, ke vi rerakontu la fabelon, kiun vi ĵus diris al Sol-to-to – ha, alia mondo, kie regas homoj!" li rikanis definitivece.

"Sed estas vero," mi insistis. "De kiu alia loko mi venis? Mi ne estas el Pelucidaro. Ĉiu povas vidi tion eĉ per duono de okulo."

"Nu, estas via malbona ŝanco," li rimarkis seke, "ke oni eble juĝos vin ne per tuta, sed duona okulo."

"Kion ili faros al mi," mi demandis, "se ili rifuzos kredi min?"

"Eble ili kondamnos vin al la areno, aŭ al la fosaĵoj por la eksperimentoj de la erudiciuloj," li respondis.

"Kaj kion ili farus al mi tie?" mi persistis.

"Neniu scias, krom la maharoj kaj tiuj, kiuj iras al la fosaĵoj kun ili, sed ĉar la lastaj neniam revenas, ilia scio ne multe utilas al ili. Onidire, la erudiciuloj distranĉas siajn esplorobjektojn ankoraŭ vivaj, kaj lernas per tio multajn utilajn aferojn. Sed supozeble tio ne montriĝas tre utila al tiu, kiun oni distranĉas. Kompreneble, tio estas nur konjektoj. Postnelonge, vi verŝajne scios multe pli pri ĝi ol mi," kaj li ridetis, dum li parolis. La sagotoj disvolvis jam grandan humursenton.

"Kaj se estos la areno," mi daŭrigis, "kio tiam?"

"Vi vidis tiujn du, kiuj alfrontis la taragon kaj la dagon tiam, kiam vi forkuris?" li diris.

"Jes."

"Via morto en la areno similus al tiu, kiun oni planis por ili," li klarigis, "kvankam oni eble uzus alispecajn bestojn, kompreneble."

"Ĉu la morto estas certa en ĉiu okazo?" mi demandis.

"Kio okazas al tiuj, kiuj foriras al la erudiciuloj, mi ne scias, kaj neniu alia scias," li respondis, "sed tiuj, kiuj iras al la areno povas eliri vivaj kaj tiumaniere regajni sian liberon, kiel okazis al tiuj du, kiujn vi vidis."

"Ili regajnis sian liberon? Kiel?"

"Estas kutimo de la maharoj liberigi tiujn, kiuj restas vivaj en la areno post la foriro aŭ morto de la bestoj. Tiel okazis, ke pluraj potencaj militistoj el tre malproksimaj landoj, kiujn ni kaptis en niaj sklavkaptaj misioj, batalis kaj mortigis la bestegojn, kiujn oni ellasis kontraŭ ilin, kaj tiel regajnis sian liberon. Tiufoje, kiam vi spektis, la bestoj mortigis unu la alian, sed la rezulto estas la sama – oni provizis la viron kaj virinon per armiloj kaj liberigis ilin, kaj ili ekvojaĝis hejmen. Sur la maldekstra ŝultro de ambaŭ oni bruligis markon – la markon de la maharoj – kiu por ĉiam protektos ilin de la sklavkaptaj bandoj."

"Do mi havus etan ŝancon pluvivi, se ili sendus min al la areno, sed absolute neniun, se la erudiciuloj trenos min al la fosaĵoj?"

"Vi tute pravas," li respondis, "sed ne sentu vin feliĉa, se oni sendos vin al la areno, ĉar apenaŭ unu el mil eliras viva."

Je mia miro, oni resendis min al la sama konstruaĵo, kie mi estis tenata kun Perry kaj Gak antaŭ ol fuĝi. Ĉe la pordo oni transdonis min al la gardistaro tie.

"Oni sendube baldaŭ vokos lin al la enketistoj," diris tiu, kiu revenigis min, "do tenu lin preta."

Aŭdinte pri mia memvola reveno al Futra, miaj nunaj gardistoj evidente kredis sendanĝere lasi min libera en la kontstruaĵo, kiel okazis kutime antaŭ mia eskapo, do oni ordonis al mi denove eklabori je mia antaŭa tasko.

Mia unua faro estis elspuri Perry, kiun mi trovis, kiel kutime, absorbita pri la dikaj volumegoj, kiujn li laŭordone devus nur senpolvigi kaj rearanĝi sur novaj bretoj.

Kiam mi eniris la ĉambron, li ekrigardis min, afable kapsalutis kaj tuj rekomencis sian laboron, kvazaŭ mi tute ne estus forestinta. Lia indiferenteco kaj mirigis kaj ĉagrenis min. Kaj jen mi riskis morti por reveni al li, sole pro miaj devosento kaj amo!

"Perry!" mi ekkriis, "Ĉu vi ne havas vortojn por mi post mia longa foresto?"

"Longa foresto!" li ripetis kun videbla miro. "Kion vi volas diri?"

"Ĉu vi frenezas, Perry? Ĉu vi volas diri, ke mi ne mankis al vi, de kiam ni disiĝis pro la atakanta dago en la areno?"

"'De kiam'!" li ripetis. "Homo, mi ĵus revenis de la areno! Vi revenis preskaŭ tiel frue kiel mi. Efektive, se vi forestus multe pli longe, mi certe ektimus, kaj mi ja intencis demandi al vi, kiel vi fuĝis de la besto, tuj post kiam mi fintradukos ĉi tiun plej interesan eltiraĵon."

"Perry, vi estas freneza," mi ekkriis. "Scias nur Dio, kiel longe mi forestis. Mi iris al aliaj landoj, eltrovis novan genton de homoj en Pelucidaro, vidis la kulton de la maharoj en ilia kaŝita templo, kaj apenaŭ eskapis viva de ili kaj de granda labirintodono, kiun mi renkontis pli poste, post mia longa kaj teda vagado trans fremdan mondon. Mi mankis dum tutaj monatoj, Perry, kaj nun vi apenaŭ paŭzas de via laboro ĉe mia reveno, kaj vi insistas, ke ni apartiĝis nur momenton. Ĉu tiel vi traktas amikon? Mi miras pri vi, Perry, kaj se mi pensus eĉ dum momento, ke mi estas por vi tiel bagatela, mi ne revenus por riski pro vi morton en la manoj de la maharoj."

La maljunulo rigardis min dum longa tempo, antaŭ ol ekparoli. Lia sulka vizaĝo montris konsternan mienon, kaj liaj okuloj esprimis doloran bedaŭron.

"David, mia filo," li diris, "Kiel vi povus eĉ momente dubi mian amon al vi? Ĉi tie temas pri strangaĵo, kiun mi ne povas kompreni. Mi scias, ke mi ne estas freneza, kaj mi estas same tiel certa, ke ankaŭ vi ne; sed kiel ni klarigu la strangajn halucinojn, kiujn ni ambaŭ ŝajne havis pri la tempopaso post nia lasta intervidiĝo. Vi estas certa, ke pasis monatoj, dum mi estas samgrade certa, ke antaŭ unu horo mi sidis ĉe via flanko en la amfiteatro. Ĉu iel eblas, ke ni ambaŭ pravas, kaj samtempe ambaŭ eraras? Unue, diru al mi, kio estas la tempo, kaj eble per tio mi povus solvi nian problemon. Ĉu vi kaptas mian intencon?"

Mi ne kaptis ĝin kaj diris tion.

"Jes," daŭrigis la maljunulo, "ni ambaŭ pravas. Por mi, klinita super mia libro ĉi tie, ne pasis multe da tempo. Mi faris malmulte aŭ nenion por malŝpari mian forton, do mi bezonis nek manĝon nek dormon, sed vi, kontraŭe, marŝis kaj batalis kaj foruzis forton kaj histon, kiu devas rekonstruiĝi per nutraĵo, do multajn manĝojn kaj dormojn post kiam vi laste vidis min, vi kompreneble mezuras la tempon grandparte laŭ tiuj agoj. Fakte, David, ne povas ekzisti tempo en Pelucidaro, kie mankas remedoj por mezuri aŭ registri ĝin. La maharoj mem ne konscias pri io kiel la tempo. Mi trovas ĉi tie en iliaj literaturaj verkoj nur unusolan gramatikan tempon, la prezencan. Ŝajnas, ke ĉe ili ekzistas nek preterito nek futuro. Kompreneble, niaj eksteramondaj mensoj ne kapablas kompreni tian cirkonstancon, sed niaj lastaj traviaĵoj ŝajnas montri ĝian ekziston."

La temo estis tro profunda por mi, kaj mi tion diris, sed Perry ŝajne nenion pli ĝuis ol spekulativi pri ĝi, kaj aŭskultinte kun intereso mian rakonton pri la travivitaj aventuroj, li reiris al la temo, kiun li facilparole pridetaladis, kiam sagoto envenis kaj interrompis lian saĝumadon.

"Venu!" ordonis la entrudulo, gestante al mi. "La enketistoj parolos kun vi."

"Adiaŭ, Perry!" mi diris, manpremante al la grizulo. "Eble ekzistas nur prezenco kaj eble ne ekzistas la tempo, sed mi estas certa, ke mi baldaŭ komencos vojaĝon al la postvivo kaj neniam revenos. Se vi kaj Gak sukcesos fuĝi, mi petas, ke vi promesu elserĉi Dian la Bela, kaj diru, ke per miaj lastaj vortoj mi petis ŝian pardonon pro mia neintenca ofendo al ŝi, kaj ke mia sola deziro estis pluvivi sufiĉe longe por doni satisfakcion pro mia malbona faro al ŝi."

Larmoj venis en la okulojn de Perry.

"Mi ne povas kredi, ke vi ne revenos, David," li diris. "Estus terure eĉ pripensi mian pluan vivon sen vi, inter ĉi tiuj abomenaj kaj fiaj brutoj. Se ili forprenos vin, mi neniam fuĝos, ĉar mi sentas min pli sekura ĉi tie, ol mi estus kie ajn aliloke en ĉi tiu subtera mondo. Adiaŭ, mia filo, adiaŭ!" Tiam lia maljuna voĉo ŝanceliĝis kaj rompiĝis, kaj kiam li kaŝis sian vizaĝon per siaj manoj, la sagota gardisto krude ekkaptis mian ŝultron kaj ŝovis min el la kamero.

ip地址已设置保密
2009/2/11 18:03:30

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10938 秒, 4 次数据查询