Mikaelo Bronshtejn
Oni ne pafas en Jamburg
Originala romano
AVERTO
En la urbeto Kingisepp, kiu situas cent dudek kilometrojn for de Peterburgo al la estona landlimo, mi estis plurfoje. Tie en realo ekzistas la duonforgesita fervoja stacio (vojaghantoj nun preferas busojn), la uzinego "Fosforit", la preghejo... Tie ech loghas la viro, mia amiko, portrete tre simila al mia protagonisto. Li neniam lernis Esperanton. Ghenerale, en tiu urbeto neniam estis Esperanto-klubo, nek unuopaj esperantistoj.
Efektive autentikaj estas en mia romaneto nur la citajhoj antau chiu chapitro. Mi alvokis ilin por reliefigi la historian fonon. Preskau chiujn personojn, preskau chiujn eventojn de la romano leganto akceptu kvazau mian elpensajhon, fantaziajhon, miton. Preskau. Ne trompu vin shajna simileco ilia al iuj realaj personoj kaj eventoj. Ghi estas pura hazardajho.
La autoro
Adiau.
Forgesu,
Indulgu min.
Leterojn — al flam' —
Por etern'.
Vireca estu via destin',
Honesta, simpla sur ter'.
Briladu por vi
Chiam en malhel'
Subtene stelara prujn'.
Varmigu esper'
La manplatojn che l'
Voka nokta fajruj'.
Blizardoj estu,
La negh', la pluv',
De 1' fajro freneza kri'.
Kaj chiam sukceson
Vi havu plu —
Pli ofte ol havis mi.
Kaj dauru kruela,
Raviga batad',
Tondranta en via sin'.
Mi ghojas pri tiu,
Kiu, ho frat',
Eble, kuniros vin.
Josif Brodskij
(Trad. el la rusa M. Bronshtejn)