dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA UNUA AMO

您是本帖的第 8870 个阅读者
平板 打印
标题:
LA UNUA AMO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 9Mia “pasio” komenciĝis de tiu tago. Mi memoras, ke mi sentis tiam ion similan al tio, kion devas senti homo, kiu ĵus ekoficis; mi jam ĉesis esti simpla juna knabo; mi estis amanto. Mi diris, ke de tiu tago komenciĝis mia pasio. Mi povas aldoni, ke ankaŭ suferoj miaj komenciĝis de la sama tago. Mi suferegis dum la foresto de Zinaida; mi povis pensi pri nenio; ĉio falis el la manoj, mi dum tutaj tagoj pensis pri ŝi… Mi sopiris… sed kun ŝi ne fartis pli facile. Mi ĵaluzis, mi konsideris mian sensignifecon, mi stulte ofendiĝis kaj stulte humilis — kaj malgraŭ ĉio iu nerezistebla forto tiris min al ŝi — kaj ĉiufoje mi, sentante nevolan tremon de feliĉo transpaŝis la sojlon de ŝia ĉambro. Zinaida tuj konjektis, ke mi al ŝi enamiĝis, kaj mi eĉ ne intencis tion kaŝi; ŝi amuziĝis pri mia pasio, mensogis, turmentis kaj karesis min. Dolĉas esti la sola fonto, potenca kaj senresponda kaŭzo de granda ĝojo kaj profunda malfeliĉo por aliu — mi ja en la manoj de Zinaida estis mola vakso. Interalie, ne mi sola enamiĝis al ŝi; ĉiuj viroj, frekventantaj ŝian hejmon perdis pro ŝi sian kapon — kaj ŝi ĉiujn tenis ligitaj ĉe siaj piedoj. Ŝin amuzis la eblo eksciti en ili jen esperojn, jen timojn, turni ilin laŭ sia plaĉo (ŝi tion nomis: kunfrapi la homojn) — sed ili eĉ ne provis rezisti kaj volonte cedis al ŝi.

En tuta ŝia korpo, vivoplaĉa kaj bela, estis iu aparte ĉarma mikso de ruzo kaj senzorgemo, de artifiko kaj simpleco, de silento kaj viglo: super ĉio, kion ŝi faris, parolis, super ĉiu ŝia movo estis delikata facila ĉarmo; en ĉio sentiĝis siaspeca, ludanta forto. Kaj ŝia vizaĝo senĉese ŝanĝiĝis, ankaŭ petolis; ĝi esprimis preskaŭ samtempe, — rikanon, mediton kaj pasion. Tute diversaj sentoj, facilaj, fulmrapidaj kiel ombroj kaj lipoj.

Ĉiu el ŝiaj adorantoj estis por ŝi necesa. Belovzorov, kiun ŝi nomis “mia besto”, aŭ simple “la mia” volonte saltus pro ŝi en fajron; ne esperante pri siaj mensaj kapabloj kaj ceteraj avantaĝoj, li senĉese proponis al ŝi edziniĝi, aludante, ke la ceteraj nur promesas tion. Majdanov akordis al poetikaj kordoj de ŝia animo: homo sufiĉe senemocia, kiel estas preskaŭ ĉiuj verkistoj, li insiste certigis ŝin, aŭ eble eĉ sin mem, ke li ŝin adoras, admiris ŝin en multnombraj poemoj, kaj legis ilin al ŝi kun nenatura kaj sincera admiro. Ŝi simpatiis kun li kaj samtempe moketis lin; ŝi apenaŭ kredis al li kaj sat-aŭskultinte liajn fabelojn, ŝi igis lin legi Puŝkin por, kiel ŝi diris, freŝigi la aeron. Luŝin, rikanema, cinika en paroloj doktoro, konis ŝin pliproksime ol la ceteraj — kaj samtempe amis ŝin pli ol la ceteraj, malgraŭ, ke li insultis ŝin en ŝia ĉeesto kaj foresto. Ŝi lin amis, sed ne pardonis liajn mokojn, kaj ofte kun speciala, malica plezuro igis lin senti ke ankaŭ li troviĝas en ŝiaj manoj. “Mi estas koketulino, senkora, aktorema”, — ŝi diris foje al li en mia ĉeesto, — sed, bone, etendu vi vian brakon, mi pikos ĝin per pinglo kaj vi hontos antaŭ tiu fraŭlo, vi sentos doloron, sinjoro verdiranto, bonvolu afable ridi“. Luŝin ruĝiĝis, returniĝis kaj mordetis la lipojn, sed finfine etendis la brakon. Ŝi lin pikis kaj li vere komencis ridi… kaj ŝi, ridante, penetrinte per la pinglo sufiĉe profunde, rigardis la okulojn, per kiuj li gapis tien-reen.

Malpli bone mi povis kompreni rilatojn inter Zinaida kaj grafo Malevskij. Li estis bela lerta kaj saĝa, sed io dubinda, io falsa ŝajnis en li eĉ al mi, deksesjara knabo, kaj mi miris, ke Zinaida ne rimarkas tion. Sed povas esti, ke ŝi sentis tiun falson, sed ne abomenis ĝin. Malbona edukado, strangaj konatoj kaj kutimoj, konstanta ĉeesto de la patrino, povreco kaj malordo en la hejmo, ĉio, komencante de la libereco mem, kiun ĝuis la fraŭlino, de iu konscio pri sia supereco super la ĉirkaŭantoj aperigis en ŝi iun duondegnan malatenton kaj senpretendon. Ofte okazis, ekzemple, Vonifatij venis sciigi, ke sukero mankas, aŭ flugis eksteren iu aĉa klaĉo, aŭ la gastoj kverelis, — ŝi nur skuis per la bukloj kaj diris: bagatele! — kaj tute ne mornis pro tio.

Male pri mi. Tuta mia sango bolis, kiam Malevskij proksimiĝis al ŝi, riverencante iel ruze, kiel vulpo, elegante apogiĝis je la seĝa dorso kaj komencis susuri en ŝian orelon, — kaj ŝi krucis la brakojn sur la brusto, atente rigardis lin, kaj mem ridetis kaj aprobe kapbalancetis.

— Kial vi ŝatas akcepti sinjoron Malevskij? — mi demandis ŝin foje.

— Li ja havas tiom ĉarmajn mustaĉojn, — ŝi respondis. — Sed tio ja ne estas via zorgo.

— Ĉu vi pensas ke mi amas lin? — ŝi diris al mi alifoje. — Ne; mi ne povas ami tiajn ulojn, al kiuj necesas rigardi desupre. Mi bezonas tiun, kiu mem min rompus… Sed mi tiun ne renkontos. Dio gardas, ke mi ne trafu en ies brakojn, ne — ne!

— Do, vi neniam enamiĝos?

— Sed vi? Ĉu vin mi ne amas? — ŝi diris kaj frapetis mian nazon per la gantopinto.

Jes, Zinaida tre amuziĝis pri mi. Dum tri semajnoj mi vidis ŝin ĉiutage, — kaj kion, kion nur ŝi ne faris al mi! Nin ŝi vizitis neofte kaj mi ne bedaŭris pro tio: en mia hejmo ŝi fariĝis sinjorino princidino, — kaj mi de ŝi flankiĝis. Mi timis malsekretiĝi antaŭ la patrino; ŝi tre ne favoris Zinaidan kaj malŝate atentis nin. La patron mi ne tiom timis: li kvazaŭ ne rimarkus min, kaj kun ŝi li parolis ne ofte, sed iel speciale dokte kaj grave. Mi ĉesis labori, legi, mi eĉ ĉesis promeni kaj rajdi. Simila al skarabo, ligita je la piedo mi vagis senĉese ĉirkaŭ la amata domo; kvazaŭ mi ŝatus resti tie por ĉiam… sed tio ne eblis; la patrino grumblis je mi, foje Zinaida mem min forpelis. Tiam mi kaŝiĝis en mia ĉambro aŭ foriris en la plej foran angulon de la ĝardeno, grimpis sur la ruinon de la malnova oranĝerio kaj mallevinte la piedojn de la muro, proksima al la vojo, sidis dum multaj horoj kaj rigardis, rigardis, nenion vidante. Apud mi, sur la polvozaj urtikoj, pigre flirtis blankaj papilioj; vigla pasero sidis proksime sur duonrompita ruĝa briko kaj agace ĉirpis senĉese turnante la korpon kaj etendinte la vosteton; plu ne fidantaj kornikoj, sidantaj supre, foj-foje grakis supre sur senfolia pinto de betulo; la suno kaj vento kviete petolis en ĝiaj maldensaj branĉoj; la sonoro de la sonorilo de la monaĥejo Donskoj foje aŭdeblis, kvieta kaj morna — kaj mi sidis, rigardis, aŭskultis — kaj pleniĝis de iu nekonata sento, en kiu estis ĉio — kaj ĝojo, kaj tristo, kaj la antaŭsento de futuro, kaj deziro, kaj timo de la vivo. Sed mi tiam ne komprenis, kaj neniel povis nomi tion, kio fermentis en mi — aŭ povis nomi per la sola nomo — tiu de Zinaida.

Sed Zinaida plu ludis kun mi kiel kato kun muso. Ŝi jen koketis kun mi, — kaj mi ekscitiĝis kaj degelis, jen ŝi forigis min de si, kaj mi ne kuraĝis proksimiĝi al ŝi, eĉ ne kuraĝis rigardi ŝin.

Mi memoras, ke ŝi dum kelkaj tagoj tre malvarmis al mi kaj mi plene ektimis, kaj poltrone vizitante ilian dometon mi preferis esti proksime al la olda princino, malgraŭ ke ŝi insultis kaj kriaĉis ĝuste tiutempe: ŝiaj kambiaj aferoj malprosperis, kaj ŝi jam havis konversaciojn kun la polica inspektoro de nia kvartalo.

Foje mi promenis en la ĝardeno preter la konata barilo — kaj ekvidis Zinaidan: apogante sin per ambaŭ manoj, ŝi senmove sidis sur la herbo. Mi volis jam foriri nerimarkite, sed ŝi subite levis la kapon kaj faris al mi ordonan geston. Mi restis senmova: mi ne tuj komprenis ŝin. Ŝi ripetis sian geston. Mi tuj transsaltis la barilon kaj ĝoje alkuris ŝin; sed ŝi haltigis min per la rigardo kaj montris al mi la padon je du paŝoj antaŭ ŝi. Embarasite, ne sciante kiel agi, mi genuiĝis sur la pada rando. Ŝi estis tiom pala, tiom amara tristo, kaj tiom profunda laciĝo estis en ĉiu ŝia trajto, ke koro mia streĉiĝis kaj mi nevole balbutis:

— Kio al vi okazis?

Zinaida etendis la brakon, plukis iun herberon, mordetis ĝin kaj ĵetis ĝin for.

— Vi min tre amas? — ŝi demandis fine. — Ĉu?

Mi nenion respondis — kaj kial mi devis respondi?

— Jes, — ŝi ripetis daŭrigante rigardi min. — Ĝuste tiel. La samaj okuloj, — ŝi aldonis, enpensiĝis kaj kaŝis la vizaĝon per la polmoj. — Ĉio naŭzas min, — ŝi flustris, — mi forirus al la fino de l' mondo, mi ne povas tion toleri, ne povas elporti… Kaj kio atendas min antaŭe!.. Aĥ, malfacile estas… dio mia, kiel malfacile!

— Pro kio? — demandis mi nekuraĝe.

Zinaida ne respondis al mi kaj nur ŝultrumis. Mi daŭrigis stari surgenue kaj rigardis ŝin kun profunda tristo. Ĉiu ŝia vorto akre vundis mian koron. Tiumomente mi, ŝajne, volonte fordonus mian vivon, nur ke ŝi ne plu afliktiĝu. Mi rigardis ŝin, — kaj, tamen nekomprenante kial ŝi tial sopiras, vigle fantaziis ke ŝi subite atakita de nerezistebla melankolio foriris en la ĝardenon — kaj falis sur la teron, kvazaŭ falĉita. Ĉirkaŭe estis hele kaj verde; la vento petolis inter arbaj folioj kaj foje balancis la longan branĉon de frambujo super la kapo de Zinaida.

Ie kolomboj rukulis kaj abeloj zumzumis nealte flugante en la maldensaj herboj. Supre karese bluetis la ĉielo — kaj al mi estis tiom malgaje…

— Deklamu al mi iujn versojn, — diris duonvoĉe Zinaida kaj apogiĝis je la kubuto. — Mi ŝatas, kiam vi deklamas, sed tio ne gravas, estas juneco. Deklamu por mi “Sur montoj de Kartvelio”. Sed komence sidiĝu.

Mi eksidis kaj deklamis “Sur la kartvelaj montoj”.

— “Ke plu ne ami ĝi ne povas”, — ripetis Zinaida. — Jen kial la poezio estas bona: ĝi diras al mi tion, kio ne ekzistas, kaj kio ne nur pli bonas ol la realo, kaj eĉ pli similas la veron… Ke plu ne ami ĝi ne povas — deziras, sed ne povas! — Ŝi denove eksilentis, sed subite ektremis kaj stariĝis. — Ni iru. Ĉe la patrino sidas Majdanov; li alportis por mi sian poemon, sed mi lin forlasis. Ankaŭ li nun ĉagreniĝas… sed kion fari! Vi iam ekscios. Nur ne koleru kontraŭ mi!

Zinaida haste premis mian manon kaj kuris antaŭen. Ni revenis en la dometon. Majdanov komencis legi al ni sian ĵus presitan “Murdisto”, sed mi ne aŭskultis lin. Li ĉantis siajn kvarpiedajn jambojn, la rimoj viciĝis kaj sonoris kiel sonoriletoj malplene kaj laŭte, kaj mi ĉiam rigardis al Zinaida kaj klopodis kompreni signifon de ŝiaj lastaj vortoj.

Aŭ povas esti, ke malica
rivalo jam konkeris vin.
subite nazkriis Majdanov, kaj miaj okuloj renkontiĝis kun tiuj de Zinaida. Ŝi fermis ilin kaj iom ruĝiĝis. Mi rimarkis, ke ŝi ruĝiĝis, kaj glaciiĝis pro la timo. Mi jam antaŭe ĵaluzis, sed nur en ĉi tiu momento la penso, ke ŝi ekamis, ekbrilis en mia kapo:

“Dio mia! Ŝi ekamis!”

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:34:42

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询