dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La vojaĝanto

您是本帖的第 3178 个阅读者
平板 打印
标题:
La vojaĝanto
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La vojaĝanto

La vojaĝanto




图片点击可在新窗口打开查看 图片点击可在新窗口打开查看i eltrinkis mian kafon kaj ekatentis pri la filmo. Bone sidiginte la aŭdilojn sur ambaŭ oreloj, mi koncentriĝis pri la teksto. Estis vakera filmo. Ŭejno Ĵano ĵus estis alrajdinta la drinkejon, deseliĝis kaj per sola celita piedbato sukcesis iom subite malfermi ambaŭ pordetojn de la aĉa establejo samatempe. Nu tion, kion la Usonanoj konsideras esti la Angla lingvo, mi bone sciis kaj ĝuste tion liveris kanalo A. Mi decidis komuti al kanalo B. Nun nazalis la Franca. La Francan mi ne tre bone regas sed por sekvi la malabundan salutoformulon de Sinjoro Ŭejno sufiĉis. Intertempe li estis renversinta seĝon kaj iom balanciĝe alproksimigis sin al la servotablego. Mi plu komutis al Kanalo C - jen Germana kanalo. La Germanan mi regis, kio ne surprizu. Mia patro estis ja Germano. Sed mi neniam estis alkutimiĝinta al vakero, kiu marŝas en iun drinkejon kaj salutas la verŝiston per »Guten Morgen«. Estas simple ne eble por sinkronigisto paroli tion tiel, ke ĝi konservas sian sonan aspekton tiom minaca kiom en la originala Holivuda vakerstila lingvo. Kaj entute ni estis alteriĝontaj baldaŭ. Mi devis koncentri min sur la lingvo de mia gastigonta lando. Mi rekomutis alvenante al kanalo D. De la siblosonoj mi divenis, ke nun la Rusa paroliĝis. Tion mi tute ne majstris kaj ĉielon - ie oni devis esti kaŝinta Esperanton, kiam oni konsideris la fakton, ke la aviadilo estis malascendonta baldaŭ ĝuste en Esperantopolon. Ek al kanalo E.

Esperantlingve la filmo estis malbone sinkronigita. La rolistoj movis siajn lipojn kiel fiŝoj en globa akvujo. La Esperanto simple senhalte gurdiĝis ŝajne entute ne ligata al la lipoj de la protagonisto Ŭejno Ĵano. Oni estis fuŝinta la sinkronigon.

»Viskion!« li ŝrikis. »Kaj ne iun pison!«

Nu en hodiaŭaj filmoj oni estis aŭdinta jam multon, sed la vorto piso meze de iu el la plej malnovaj koloraj Holivudaj vakeraĵoj ŝajnis al mi pli ol kurioza. Tia vulgaraĵo estis plene misloka. Iel la traduko ne povis esti valida. Bedaŭrinde la filmo tute ne pliboniĝis. La plua stereotipa historio senevente trenis sin. Ne estis bone enscenigita. La litaniaj dialogoj, minimume en la Esperanta versio, estis nenaturaj kaj malmulte kredindaj. Estis tipeca B-klasa filmo de la tipo nun produktita por la televido. Post iom da tempo la mensostreĉa kunigo de la libere dancanta Esperanta teksto al la okazaro de la spektaklo kaj la lingva kvalito de ties triaklasaj dialogoj iĝis por mi tro penigaj. Jam laca mi endormiĝis.


»Sinjoro, sinjoro!« estis vokinta iu virina voĉo. Ĉu Angle, ĉu Esperante? Mi ne sciis. Mi malfermis la okulojn.

»Ni estas alteriĝonta en Esperantopolo post kvin minutoj. Jen - mi prenos vian tason. Mi petas, ke vi nun vertikaligu vian tableton kaj bonvolu bone ŝlosi vian sekurigan zonon sinjoro«, afable diris la stevardino.

Ŝi portis netan flugkompanian uniformon, havis mallume brunajn okulojn kaj tre mallongajn harojn. La haroj estis tranĉitaj tiom mallongaj, ke tio memorigis min pri la deviga frizaĵo de Usona infanteriisto. Ŝi estis tre svelta, preskaŭ knabeca. Ŝiaj oreloj iom elstaris, sed tio aperigis ŝin eĉ pli ĉarma. Belegajn virinojn mi malŝatas. Simpla beleco sufiĉas. Mi taksas tro da simetrio teda. Ŝia parfumo odoris bone kaj iom allogis.

»Jes, certe«, mi mumuris.

Ŝi tiom subite kiom ŝi estis aperinta nun remalaperis kaj restis post ŝi nur spureto de ŝia parfumo. Mi rigardis el la fenestro. Ĝuste super ni estis ferma nuba tavolo. Evidente la certe skuiĝeta pasado malsupren tra la tavolo da nuboj ne estis sukcesinta veki min. La piloto komencis efektivigi grandan longan kurbon. Pro tiu manovro la aviadilo pendis iom oblikve tiel, ke mi havis bonan vidon teren. Estis jam krepuskiĝe. Sub mi kuŝis Esperantopolo en sia tuta vasto kaj jam estis la unuaj lumoj ŝaltitaj. Oni povis bone ekkoni Lapenan Lagon kaj la imponan Aŭldan Arkegon, kiu estis bone prilumata de reflektoroj ĉe ĉiu flanko. La katedralo Sankta Esperanco same prilumata vidiĝis, apud tiu la Operejo. Iom pli malproksime staris la giganta verda SAT-Turo kiel longa fingro, kiu ĉielen montris. Ni estis jam tre malaltaj kaj oni povis distingi la individuajn aŭtojn en la pli larĝaj stratoj. Jen longa trajno, kiu rapidis laŭ sia malluma relaro, eble portante laboristojn hejmen el la denso de la urbo ien en la pli kampareca ĉirkaŭaĵo. Iom pli malproksime, mi rimarkis ovalan stadionon, la razenon hele lumigata. Ĉu oni ĝuste okazigis piedpilkaĵon aŭ ne, mi ne povis ekkoni, ĉar pro la distanco la aero estis jam iomete bruma.


La flughavenon mi ne estis vidinta. Malgranda ne atendata skuo anoncis, ke ni estis jam finintaj nian glisvojon kaj estis atingintaj teron firman. La piloto estis sperta. Ne devinte tro forte bremsi, li senpene trafis la unuan elirejon de la ruliĝejo, kio signifis, ke ni estis atingontaj tre baldaŭ nian planitan parkejon. Nun ni taksiumis laŭ la elirejon. La alternativo daŭrigus nian vojon preskaŭ ĝis la fino de la ruliĝejo, kio certe kostus kvin pliajn minutojn, ĝis ni estus retroiĝintaj ĝis la akceptejo.

Esperantopolo estis la plej granda flughaveno en Esperantujo kaj la Esperantujanoj rajtis vere fieri pri tiu vasta konstruaĵo kun siaj dekoj da kajoj kaj tri pasaĝeraj halegoj.

La aviadilo haltis kaj la motoroj silentiĝis. Obtuzaj sonoj ĉe la antaŭo anoncis la alfikson de la tubforma pasaĝera ponteto. La antaŭa pordo estis malferma kaj la gastoj en la unuaj sidejvicoj jam ŝovis sin antaŭen direkte al tiu bonvena eskapejo. Sep horoj super la Atlantiko estis sufiĉintaj por la plej multaj el ili.

Mi tiris mian valizeton el la ŝrankara fako super mia sidejo kaj kiam mia najbaro ekstaris, ankaŭ mi povis ŝovi min en la longan vicon da senpaciencaj pasaĝeroj survoje eksteren.

»Ĝis revido«, parolis la mallonghara stevardino kun iom maskmiena rideto, kiu direktiĝis al neniu speciala celato. Ŝi ŝajnis gapi al iu fora ne videbla horizonto. Laŭŝajne ŝi revetis pri sia hejmiĝo, aŭ simple pri iu tuja returna flugo aŭ eble pli vive pri iu atendata renkontiĝo kun ŝia amato. Ŝia mieno tamen konfidencis neniom da tio al ni. Mi grumbletis eligante iun ĝeneralan adiaŭan formulon kaj preskaŭ stumblis, ne vidinte la malgrandan sojlon inter la ferdeko kaj la metala planko de la tubo, kiu estis kondukonta nin en la pasaĝeran halegon.

Apenaŭ irinte dudek metrojn, la flugintaro alvenis al iu doganeja giĉeto. Tiu oficistejo aspektis pli kiel budo ol kiel giĉeto. Ĝi memorigis onin iom pri ligna gvardistejo antaŭ iu antikva kastelo sed malsimile al tiu ĝi havis antaŭan duonaltan pordeton kun kvera horizontala breto kiel servadsurfaco supre. Ĝi estis tute senluksa kun loko por du oficistoj. De la du, kiuj deĵoris, oni vidis nur la torsojn. Bariloj mallarĝe starigitaj devigis la homojn unuope pasi tiel, ke neniu povis trairi ne rimarkata. La du oficistoj nun observis nin, ĉiu el sia propra giĉeto, kaj komencis kontroli la unuajn pasportojn. Post unu aŭ du minutoj la maldekstra vico ne plu moviĝis kaj dum la paso de kelkaj pliaj momentoj ĝi pro la alvenantoj rapide de la malantaŭo plilongiĝis. Jam dudeko da personoj estis envicigintaj sin. Mi tuj ekvidis la kaŭzon. Ĉe la kapo de la vico troviĝis Hinda familio kaj tiun oni nun pedante kaj ĝisdetale kontrolis.

»Ĉu estas nur vizito? En kiu hotelo vi estas loĝontaj. Kiom longe? Kie estas la registraĵo por la bebo?« Mi kompatis la patrinon en ŝia blanka sario. Ŝi portis profunde dormantan bebeton sur la brako kaj aspektis tiom laca. La inkvizicio, kiu precipe trafis la Eŭrope vestitan edzon, evidente estis daŭronta iom pli longe. Mi elektis la dekstran vicon kun kvin malpli suspektindaj pasaĝeroj antaŭ mi.

Evidente flughavenoj en Esperantujo per nenio diferenciĝis de flughavenoj alialoke en Eŭropo. Hindojn oni ne bezonis en Esperantujo, verŝajne same malpli Azianojn, Arabojn kaj Afrikanojn. Mia vico iom antaŭen ŝoviĝis. Verŝajne ne helpus eĉ esti Esperantisto. Nun mi atingis la antaŭlastan lokon. Estas ja normale. Eĉ Izraelujo ne volas akcepti ĉiun Izraelidon.

»Ĉu vi?« oni demandis. Mezaĝa viro verde uniformita superrigardinte de mia foto gvatis malafable kaj malfide en mian vizaĝon. La demando ŝajnis al mi tute superflua.

»Certe«, mi respondis. Eble mi estis dirinta tion kun iom tro da memfido, ĉar de nun la doganisto rigardis al mi ankoraŭ pli malafable.

Do redonante mian pasporton, li ordonis »Preterpasu!«


Kofregojn mi ne kunhavis kaj esperis rajti iri rekte al la elirejo. Sed tiel ne estis. Pro tio, ke ni estis enflugintaj de Usono, la Esperantuja dogano obstinis ankoraŭ embuski nin. Tiucele ni estis kanaligataj tra pluraj trairejoj ĝis la pakaĵhalego. Dek duoncirklaj transportbendoj majeste orbitis. Preskaŭ ĉiuj rulbendoj portis longajn vicojn da kofroj. Kofroj ledaj, metaloj, plastaj, sed ankaŭ sakoj kaj saketoj. Iuj kofroj eĉ estis provizitaj per du radetoj ĉe la anguloj kaj longa etendebla tenilo por esti trenataj de siaj mastroj. Sur unu bendo rondiris violonokesto. Pafiĝis tra mia kapo, ke la violono povas per iu ĵigo bone akompani tiun rondodancon. Nur la rulbendo de nia flugo estis malplena. La metala bendo ŝoviĝis el malluma faŭko en la halega vando. Duone atingante la kontraŭan vandon, ĝi elegante retrokurbiĝis por malaperi en alian same malluman faŭkon. Centre staris granda elektronika vidigilo. Tiu per ruĝaj punktecaj lumliteroj tiom altaj kiom mano treme anoncis la numeron de nia flugo eble por konsoli la pasaĝerojn pro la manko de iliaj kofroj. Subite la luma teksto komencis malrapide kaj ne pretervideble intermiti. Miaj kunvojaĝantoj nun postenigis sin pli atente, sed malgraŭ la signalo iliaj kofroj tute ne aperis.

Mi estis kaptinta tiun scenon per nura ekrigardo. La ne prezentataj kofroj min ne ĝenis, ĉar mi kutimis preskaŭ ĉiam flugi kun malgranda diplomata kofreto, kiun oni rajtis kunpreni en la pasaĝerejon. Mi ne flugis la unuan fojon.

Ĉe la pli malproksima fino de la pakaĵhalego estis la doganejo. Vidinte ĝin, mi hastis tien. La deĵoranta doganisto en sia verda uniformo kun same verda plata ĉapo kun okulŝirmilo kun meza blazono, la kvinpinta stelo de Esperantujo, ne eĉ konsideris min valora je la peno ĵeti solan rigardon en mia direkto. Li komplete ignoris min. Skizofrenia afero, mi pensis, oni ekzakte kontrolas la pasportojn sed puninde neglektas la enhavon de la kofroj.

Trapasinte svingopordon, mi trovis min rekte antaŭ la komenco de longa rultrotuaro. Mi albendiĝis kaj deponis mian kofreton sur iun el la laŭlongaj kaŭĉukaj manteniloj, kiuj kunmoviĝis en la talia alto kvazaŭ brakapoge dekstre kaj maldekstre de metrolarĝa rulsurfaco. Baldaŭ evidentiĝis, ke la rulado de la mantenilo veturis iom pli rapide ol tiu de la trotuaro. Tial mia valizo inklinis malrapide fuĝi antaŭen. Mi devis ĉiam aŭ per paŝeto nun kuniri aŭ pene retiri ĝin laŭ la mantenilo, kiu per sia tuta kaŭĉukeca surfaco klopodis rezisti tion.

La valizo kaj mi estis transportataj tra longa pasejego plena je lumreklamoj. Ĉiuj mondvastaj koncernoj prezentis sin sur grandaj lumaj reklamtabuloj. Videografon de SONY mi devus aĉeti, kokakolon leĝeran mi devus trinki, sonfidelegajn aŭdmodjulojn de PHILLIPS mi devus instaligi en mia hejmo. Nur la komputila firmao IBM rezignis pri iu varba slogano. Ĝi simple blumajuskle kaj majeste anoncis sian propran moŝton sen iu ajn kroma mesaĝo.

Ĝuste tiam preterdrivis lumŝildo de la urbestraro de Esperantopolo. Bonvene kaj babileme ĝi salutis min seslingve. Aŭtobusaj ekskursoj estas haveblaj de Turismejo Ritersbaĥo ĉe la placo antaŭ la centra stacidomo, ĝi informis. La horojn mi ne plu povis legi, ĉar jam alproksimiĝis la neksta ŝildo. »Jesuo amas vin!« ĝi proklamis. »Vizitu la tendan misionon de Grahamo Vilĉjo.« Sed necesis prokrasti mian viziton. El angulo de la okulo mi perceptis iujn ripetatajn lumfulmojn en pieda alto ankoraŭ kelke da paŝoj antaŭ mi. Tiuj evidente avertis pri la fino de la rulbendo.

Nun ne plu rule sed per propraj piedoj marŝante, mi tuj serĉis iun montrilon al la taksiatendejo. Sed antaŭ ol mi estis trovinta ion, mi ekmemoris, ke mi havas eksklude Usonajn dolarojn en la poŝo. Ĉu la bankoj estas malfermaj? Piktogramo konsistante el desegno de fasko da bankbiletoj kaj kelkaj moneroj, montris al malsuprenira rulŝtuparo. Mi malascendis kaj trovis min en granda subtera etaĝo kun multe da butikoj. En angulo estis vico da giĉetoj. La maĵorio de tiuj estis enhejmigintaj aŭtoluejojn. RENT-A-CAR kaj AVIS grandlitere proponis sin konkurence. Estis la lasta giĉeto, kiu apartenis al la Nacia Banko de Esperantujo. Neniu staris antaŭ la giĉeto, mi estis je tiu horo la sola kliento. Tra dika protekta vitro mi vidis malgrandan modernan oficejon. Du skribotabloj staris tie. Kelke da kalkuliloj, du komputiloj kaj multe da slipoj dekoris ties surfacojn. Antaŭ iu el la tabloj sidis duonkalva kvindekjara bankisto kun diklensaj plurdioptriaj okulvitroj. La alia tablo estis vaka. Estis jam malfrue.

»Bonan vesperon«, mi diris en mia plej bona Esperanto.

»Bonan vesperon, sinjoro«, reeĥis.

»Mi deziras konvertigi 800 dolarojn«, mi anoncis.

»Bone.« La oficisto, ŝajne jam iom laca, seninstige tajpis ion en sian komputilon. Lia ekrano evidente iel informis lin, ie iu printileto zumis kaj li ekmalfermis sian tirkestan kason, kiu estis muntita sub la labortabulo de lia tablo. Li komencis elnombri modestan stakon da buntaj biletoj. Tiuj memorigis min pri la falsaj biletoj de la ludo Monopolo, ĉe kiu mi kiam infano tiom ofte sidis vespere kun miaj gepatroj. Do mankis en lia kaso jenaj malgrandaj lignaĵetoj - verdaj domoj kaj ruĝaj hoteloj. La oficisto turnis sin al mi, metis la monon en malgrandan subsurfacan trogeton antaŭ si kaj tiris levilon. La enhavo tunele transpasis sub la ŝirmvitro por reaperi en egala trogeto rekte antaŭ mi. Mi okupiĝis pri la enhavo.

»Jen 857 steloj«, li diris seke.

»Ĉu vi ne eraris?« mi iom time demandis. La sumo ŝajnis al mi multe tro malgranda. Iu cerba giro memorigis min, ke unu Usona dolaro korespondas al ĉirkaŭ 200 steloj. »Tio estas do ege tro malmulte.«

»Mi certe ne eraras!« la bankisto jelpis. »Eble vi estas forgesinta la valutoreformon!« li tuj iom pli afable kajis.

»Valutoreformon?«

»Jes antaŭ tri jaroj! Vi estas ŝajne longe forestinta! La valuto stelo estas nun rekte ligata al la ekuo.«

»Vere vi pravas«, mi respondis, »mi dankas al vi sinjoro. Bonan vesperon.« Mi enpoŝigis la sep unustelajn monerojn kaj ŝtopis la buntajn biletojn en mian dokumentujon.

Repreninte mian valizon mi flosis kun la kontraŭdirekta rulŝtuparo resupren al la precipa halego. Ĉe la supro de la ŝtuparo staris du junaj brune verde vestitaj policanoj. Ili konversaciis, unu fumis. Krom kaŭĉuka batilo, kiu pendas de iliaj zonoj, kaj ne tre elstaranta pistoleto en sia ujo, ili portis maŝinpafilojn. Kvankam la situacio estis plene paca, tiuj armoj donis al la policanoj treege militeman aspekton. En Nova Jorko tiaĵo ne estus surprizinta min. Oni ofte aplikas eĉ pli pezajn armojn dum razioj kontraŭ trafikantoj de narkotikaĵoj. Post iom da cerbumado mi konjektis, ke la terorismo devas esti alveninta ankaŭ en Eŭropa Esperantujo. Mi memoris esti jam iam leganta pri atenco kontraŭ iu sindikatestro. Tiu okazis meze de taghela placo plena je homoj, senkulpaj preterpasantoj. La atencintoj laŭ mia scio neniam estis kaptataj.

Tiam mi ekvidis la piktogramon por taksioj. Estis du similaj piktogramoj. La artisto estis havinta problemon distingi inter luaŭto kaj taksio. Venkate, kiel solvon li estis rezigninta pri sia bildolingvo kaj estis aldoninta la vorton TAKSI' kiel distingilon. Ne plu cerbumante, mi atakis la lastan stafeton de mia marŝo. Male de la ĝisnunaj vojstrekoj, kiuj ĉiuj estis ligataj al iu malhelpilo, la lasta flughavena iro montris sin speciale glata. Fine prezentiĝis paro da aŭtomataj vitraj glitpordoj, kiuj nun permesis al mi sen la eĉ plej malforta tuŝo aŭ ŝoveto atingi la eksteron de la flughavena domego. Kvazaŭ rezulte de iu mano fantoma la pordoj disglitis por konduki min sub la vesperan ĉielvolbon.


La eksteraĵo ŝajnis bizara. Unuaflanke aspektis ĉio kiel granda aŭtovojo, aliaflanke prezentis sin granda aŭtoparkejo. Pli ekzakte temis pri rapidvojo, kiu estis pli aŭ malpli barita, pro trude parkitaj trafikiloj de ĉiu speco. Konsekvence en la mezo de tiu trafikejo restis nur vojeto, kie helikis senfina sekvo da aŭtoj. Rekte ĉe la eĝo de la pavimo antaŭ la elirejo atendis longa vico da taksioj. Mi alproksimigis min al la unua taksio, ne plu tre aktuala Mercedino, kaj malfermis la malantaŭan pordon.

»Ĉu libera?« mi demandis. Mi sentis, ke nun mi mem estis voĉinta plene superfluan demandon. Evidente tiu taksio estis libera.

»Jes«, raŭke respondis el la internaĵo.

Mi iom mallerte enaŭtigis min kaj kuŝigis mian diplomatan kofreton sur la sino. Mi konfesu, ke inter mi kaj mia kofreto ekzistas ja iugrada intima eble eĉ preskaŭ erotika rilato.

»Al Hotelo Internacia«, mi postulis.

»En ordo!« kvitancis la taksiisto. »Sed mi ne akceptas dolarojn«, li aldonis. Ŝajne jam mia akĉento estis perfidinta min.

»Mi pagos per steloj«, mi trankviligis lin.

»Vi ne estas de tie ĉi, ĉu?« li proponis memgarde. Mia ŝoforo estis iom peza kvardekjarulo kun hele brunaj haroj kaj nigra leda jako. Ĉar mi vidis nur lian dorson, lia aspekto restis kaŝita. Nur la retrospegulo videbligis strieton de lia vizaĝo. Mi povis vidi liajn okulojn kaj nazon. Li havis dikajn denskreskajn brovojn kaj fieris pri ampleksa liphararo, kiun li estis forcinta impertinente supren ĉe ĉiu fino. Li impresis min kiel viro, kiu volonte manĝfunte festenas kaj ne tute malinklinas trinki glason da biero. Eĉ tra la malgranda retrospegulo oni povas ekkoni, ke tiuj okuloj apartenis al homo joviala.

La internaĵo de la taksio ne estis vere malpura. Sed kontraŭe komentate, ankaŭ tute pura ĝi ne estis. Unu cindrujo muntita en la malantaŭa pordo estis superplena kaj apud mia maldektsra ŝuo troviĝis iu bombona papereto. Antaŭe estis kafmakulo sur la libera sidejo apud li. Sur la panelo kuŝis maldika tavolo el polvo kaj la kovrilo de la gantujo estis videble ŝmirita. Li verŝajne tenas sian manĝon en tiu, mi pensis. Mi rigardis supren kaj vidis, ke la plafona lumigilo havis fendeton. La tuta aŭto ne plu estis nova. Ĝi vere ne aspektis kiel iu bone polurita senmakula ekzemplero el la aŭtaro de iu granda taksifirmao. Li ekfunkciigis la motoron kaj veturigis iom oblikve antaŭen en la straton. Tamen la trafiko ne permesis, ke li tuj elveturigu.

»Ĉu estas via taksio?« mi esploris.

»Jes, mi estas entreprenetisto«, li respondis. Mi vidis en la spegulo, ke mia interesiĝo estis ĝojiginta lin. »Jam ekde dudek jaroj«, li fiere kompletigis.

»Aĥ, jes? Certe ne estas simpla afero«, mi ĝentile daŭrigis.

»Ne, multe da laboro, ofte ĝis en la frua mateno kaj tiom multe oni do ne gajnas«, la taksiisto konfirmis mian tezon. Li tusetis. Do intertempe li estis sukcesinta envicigi sian taksion en la precipa trafika fluo. Sed ne multo fluis. Ni pli ofte staris ol ni moviĝis.

Tie ĉi sur la tero estis iom pli hele ol mi estis atendinta tion, elrigardante el la aviadilo. Eble la nuboj estis forvelintaj, lasante la ĉielon malferma por la lasta lumo de tiu aŭtuna tago. Mi ekvidis grandan elektronikan horloĝon kiu etendiĝis laŭ la bordo de fervoja ponto kvere trans la aŭtovojo. La verdaj ciferoj informis, ke estis la dekoka.

»Ĉu vi estas jam vizitinta Esperantujon?« la taksiisto interrompis mian pensofluon.

»Ne nur vizitinta, mi iam dum du jaroj loĝis tie ĉi«, mi informis lin. »Sed tiam tiu aŭtovojo ankoraŭ ne estis konstruita. Ankaŭ la flughaveno estis multe pli malgranda.«

»Vere, oni estas multe konstruinta. La SAT-turon vi verŝajne ankaŭ ne konas.«

»Ne, sed mi legis en Usona gazeto, ke ĝi havas tridek du etaĝojn. Ĝi devas esti tre impona konstruaĵo. Mi estas vidinta ĝin desupre el la aviadilo.«

La aŭtovojo finiĝis ĉe granda rondaĵo. Kvin grandaj stratoj kondukis en malsamajn direktojn. Ĉe mia flanko estis granda konstruaĵo en neohelena stilo. Larĝa kornico staris sur dek kolonoj. La bazon konsistigis vasta ŝtuparo. »Ĉu tiu ne estas la Varengjena Biblioteko?« mi demandis.

»Vi pravas. Cetere okazis antaŭ du jaroj granda incendio tie, ĉu vi aŭdis pri tio?«

»Ne, nenion.«

»Mi ne havas multe da tempo por legi, sed mia filino laboras en librovendejo. Ŝi rakontis, ke multaj originalaĵoj estis forbrulataj. Preskaŭ ĉiuj leteroj de Kaloĉajo iĝis viktimoj de la fajro. Sed oni havas ankoraŭ faksimilojn. Ĉu vi ankaŭ havas infanojn?«

»Ne!«

Tio estis rekta mensogo. Mi havis du, filon kaj filinon. Sed jam antaŭ dekdu jaroj mi eksedziĝis. Pli ekzakte mi estis eksedzigata. Mia estimata edzino kune kun la infanoj simple forlasis min. La divorca proceduro estis tiam tre dolora por mi, do mi konsciis, ke mia edzino tute pravis. Tamen tiam jam ne nur mia eksedzino malamis min, bedaŭrinde ankaŭ ambaŭ infanoj. Tial mi principe ne plu ŝatis diskuti tiun temon. Kaj entute ne kun fremduloj kiel tiu taksiisto.

»Ne, mi estas neniam edziĝinta. Sciu, tro da negocoj. Mi simple ne havis la tempon. Ĉiam la kompanio ĉe la unua loko.« Mi plu mensogis. Tamen tiom granda mensogo tio ne estis. Mi vere ĉiam estis enrangiginta mian profesion antaŭ mia familio. Tio ja estis lanĉinta la tutan katastrofon. Mi reregardis el la fenestro. Jen Kaloĉaja Parko, konata pro sia Ĉina ĝardeno. Iom post iom do estis malheliĝinte intertempe. La maljunaj tilioj laŭ la randa barilo aspektis ne nur majestaj sed ankaŭ mallumaj kaj minacaj.

»Homo bezonas familion«, oponis mia ŝoforo, kvazaŭ li estis citinta maksimon el la katolika kateĥismo. Nun ni estis turnintaj nin flanken en la Teo-Jungo-Aleon. Tie ĉie regis la lukso. Malgrandaj butikoj kun ledaĵoj, magazenoj kun karegaj vestaĵoj por damoj, sed mi nombris ankaŭ kelke da ofertoj por turistoj. Tiam mi ekvidis la Bankon de Usono. La montrofenestro havis antaŭ si grandajn tabulojn el malnete arigitaj bretoj. Ŝajne estis la vitroj difektaj.

»Kio estas okazinta tie ĉi?« mi demandis mian gvidiston.

»Manifestacio«, li gaje informis, »lastan sabaton. Bela interbatiĝo inter la polico kaj la studentoj. Tio okazas ĉiun sabaton. Oni protestis kontraŭ la refunkciigo de la paneinta atoma energicentralo. Ne, ne, ne - tio estis la antaŭan semajnon. Eble maldekstremuloj kontraŭ dekstremuloj. Mi ne plu estas certa.«

»Kaj la statuo jen?« Bronza figuro antaŭ iu muzeo, kredeble la Zamenhofa Muzeo, staris plene oblikve. La fondinto de Esperanto, Zamenhofo Ludoviko, klinis sin malantaŭen je freneze akuta angulo kvazaŭ en ripozo. Li ŝajnigis dormadon.

»Tion faris la policanoj. Kirasita akvoĵetilo retroiĝis kaj pum! - pretervide platigis la statuon. Nun la karulo staras ebria. Ha, ha.« La interpreto de la taksiisto estis iom alia ol la mia. »Ĉion ripari estas kostonta netan sumeton al la impostataro!« li aldonis.

Nun ni alproksimiĝis al la centra stacidomo. Granda neona reklamlumo ree konsilis min diboĉi helpe de kokakolo leĝera, kies iom amaran guston mi ĝisfunde malŝatas. La karaktero de la butikoj estis ŝanĝiĝinta abrupte. Nun la tuta strato pli similis al iu granda putinejo. Evidente la unua nokta skipo jam postenis. En enirejo inter du seksbutikoj duone staris duone kliniĝis paro da zombioj - juna drogulo kune kun ankoraŭ pli juna kunulino. La junulo, proksimume dudekjara, tre magra kaj kun morte pala vizaĝo portis ĉifonojn indajn de almozato. La knabino aspektis pli bona kaj havis maksimume dekkvin jarojn. Ŝi estis vestita putinece per nigra leda minijupo kaj tre malvasta kaj maldika ruĝa lanpulovero kun profunda dekoltaĵo. Subvestojn ŝi ŝajne ne portis kaj ŝiaj cicoj provoke reliefiĝis. Pro la vespera malvarmo ŝi videble tremetis. La trafiko antaŭ ni nodiĝis kaj la taksio haltis rekte apude. Mi rigardis ŝin. Ŝia vizaĝo iel memorigis min pri la vizaĝo de mia propra filino. Do en tiu momento ŝi ekstumblis el la enirejo, forlasis la pavimon kaj ekiris trans la straton rekte nien. Ŝi proksimiĝis al la halta taksio. Unue nun mi vidis, ke ŝi havis longan cikatron en la vizaĝo. Ĝi etendiĝis de la ekstera fino de ŝia dekstra brovo malsupren ĝis la mezo de ŝia dekstra vango. Tie ŝi estis sukcesinta kaŝi ĝin sub dika tavolo da ruĝigilo. Mi rigardis ŝin fascinate.

»Na, avĉjo, kial vi gapas? Se via stangeto tiklas, vi povas iom masturbi. Forpisigu vin!« ŝi kriaĉis kaj faris entute ne miskompreneblan geston per la dekstra mano kaj kraĉis rekte kontraŭ la miaflankan fenestron. Tiom subite elrevigite, mi nevole eksaltetis kaj tuj kiel iu knaba lernanto plenvizaĝe ruĝiĝis. Feliĉe la taksiisto ne estas rimarkinta ion, li tro koncentriĝis pri la trafiko. La aŭto removiĝis, liberigante min de ŝi.

»La Reformuloj estas gajnintaj«, li diris. »Nun ili havas la absolutan maĵorion. La Fundamentistoj bele estis draŝataj. Ankaŭ la Verda Partio havas dek procentojn kaj tiuj subdotitoj el la dekstra angulo estas atingintaj ses.«

Ankaŭ subdotito estas Majro, mi pensis. Majro estas idiotego. Mi neniam estis ŝatinta nian filiestron tie ĉi en Esperantopolo. Mi devis nun kontroli lian buĝeton. La problemo estis, ke tiu idioto havis bonegajn koneksojn al la estraro. Eble Majro sciis tro multon kaj tial estis iĝinta favorato. Mi iam atestantiĝis, kiel li prikriegis sian sekretariinon. Senkultura anuso li estas. Subite la taksio haltis.

»Jen via hotelo. 37 stelojn mi petas.«

Mi pagis kvardek kaj afable adiaŭis.


Hotelo Internacia estis laŭ katalogo hotelego kun rango de kvin steletoj. Tion oni ne povis pretervidi. La pordisto en opereta uniformo servutule saltis antaŭen por malfermi la vitrajn pordojn rekte antaŭ mia nazo. La enorma akceptejo estis pura lukso. La plafono troviĝis tiom alta, ke oni praktike ne plu perceptis ĝin. De ie venis difuza lumo. Malaltaj malhele bluaj seĝoj kaj sofoj en malgrandaj grupoj karakterizis la bildon. Meze de la grupoj staris vitraj tabloj kun arĝente brilaj kromometalaj kruroj kaj framoj. En la seĝoj sidis malhele vestitaj viroj, negocistoj, direktoroj, kadruloj kiel mi mem. Ie kaj ie kuŝis valizetoj, tiaj kiaj la mia, malfermitaj kun iuj dokumentoj videblaj. Sur la vitraj tabuloj drinkoj kaj kokteloj estis deponitaj. Jes, mi sentis min kvazaŭe hejme.

Kontraŭe troviĝis la longa servotablo de la registrejo. Mi alproksimigis min kaj metis mian valizon sur ĝi. »Por mi estas rezervite de mia firmao. Ajĥenbaŭma Elektronika Entreprenaro. Mi nomiĝas Ŝvarco Simono«, mi anoncis.

La knabino ĉe la alia flanko rigardis min, esploris sian komputilan ekranon kaj klavis iom. Ŝi aspektis tro dika. Ŝiaj vangoj estis tro pufaj, ŝiaj brakoj estis tro kolbasaj kaj ŝiaj mamoj estis tro pezaj. Ŝi plej taŭge enkadriĝus en iu Fangoĥa portreto aŭ deĵorus kiel melkistino sur iu bieno. Kion ŝi faris en tiu hotelego, en tiu urbo, en tiu luksa etoso? Ŝia ruĝa sana vizaĝo kaj ŝiaj malnete nodita rufa hararo vomemigis min. Ŝi estis naŭza. Ŝi certe devus odori je fenolo.

»Jes ĉio en ordo sinjoro Ŝvarco«, diris la fenolulino ĝentile. »Vi havas ĉambron 925 en la naŭa etaĝo. Vian pasporton mi ne bezonas, ĉar ni ricevis la komision per faksilo. Mi deziras al vi bonan gastadon.« Ŝi turnis sin malantaŭen kaj dehokigis ŝlosilaron, kiu pendis antaŭ proksima kvadrata faketo en alta kaj ŝajne senfine larĝa fakaro. Tiu havis unu fakon por ĉiu ĉambro, kaj da ĉambroj oni havis multe. »Jen la ŝlosiloj. Ĉu vi bezonas ŝlosilon por la kela garaĝo?«

»Ne dankon, mi ne havas aŭton tie ĉi«, mi respondis. »En kiu direkto estas la lifto?«

»Jen«, ŝi montris oblikve maldekstren.

Mi ekmovis min, la valizon ĉemane. Jen ne lifto, jen tuta liftaro - nome ok ekzempleroj. Iam kaj iam aŭdiĝis diskreta obtuza gongosono, kiam iu lifto ĵus atingis tiun etaĝon. La unuaj tri liftoj veturis malascende, pro kio mi devis ankoraŭ atendi. Malĉifrinte la luman informilon, mi lernis, ke tiu hotelo havis ne nur dekkvin etaĝojn super mi, sed ankoraŭ kvin etaĝojn sub mi. Ree sonore gongis. Mi iris al la per sago indikata lifto kaj atendis, ĝis kiam la pordoj malfermiĝis. Juna paĝio, preskaŭ ankoraŭ knabo, atlete elpaŝis. Li portis gajan hele bluan uniformeton kun du ruĝaj strioj laŭ ambaŭ flankoj. Ili memorigis min pri tiuj iam modaj raliaj strioj, per kiuj pli sportemaj aŭtistoj kutimis dekori siajn vehiklojn, kredigante al la najbararo, ke ĝuste ilia aŭto estas io speciala kaj ne iu seria amasprodukto el la fabriko. Tiaj aŭtistoj ne veturigis, ili pilotis. La striulo hastis for. Mi lace enliftigis min kaj premis kvadratan tuŝilon apud la cifero naŭ. La pordoj kunglitis kaj la lifto preskaŭ ne percepteble akceliĝis supren. Mi estis sola.

La tuta dorsa flanko de la kajuto konsistis el granda spegulo, kiu etendiĝis de la plafono ĝis preskaŭ al la planko. Mi rigardis min. La homo en la spegulo naŭzis min. Mi estis tro dika same kiel la knabino ĉe la registrejo. La povrulino estis nur malplaĉinta min, pro tio, ke ŝi posedas tro multe da propraĵoj de mi mem. Certe la rufaj haroj mankis, mi estis preskaŭ komplete kalva. Ankaŭ jenaj ŝvelaj nigrulinecaj mamoj malĉeestis. Sed se mi estus virino, mi verŝajne havus eĉ pli imponajn melonojn. Mi estis simple malbela. Sed anuso mi ne estis, ne kiel tiu fiulo Majro.

Gongis kaj la aŭtomataj pordoj zumete disiĝis por videbligi verdan tapiŝegon kaj flavetajn murojn. Ĉambro 925. Jen maldekstre, la tria pordo. Inter ĉiu pordo pendis moderna presita bildo malantaŭ vitro. Tiuj artaĵoj bildigis nenion, ili estis sen motivo, nur ĥaosa aranĝo da buntaj farboj. La bildoj estis sen supro kaj malsupro, oni povus senperde ĉiudirekte pendigi ilin. La ĉambropordoj estis ĉiuj glataj kaj malhele verdaj. La klinkoj estis arĝentaj sferoj, sube de kiuj troviĝis absolute ronda seruro kun centra mallarĝa fendeto. La pordoŝlosilo en mia mano ne aspektis kiel kutima ŝlosilo. Ĝi estis plata sen akso kaj sen zigzageĝa klingeto. Anstataŭe ĝi konsistis simple el plata peco da metalo pli longa ol larĝa kun fina larĝiĝo servanta kiel tenilo. La randoj estis tute senkonturaj kaj la fino, kiun oni ŝovas en la seruron, rondigita. Ĉe unu flanko de la plataĵo troviĝis kelke da neregulaj vicoj da malprofundaj cirklaj truetoj. Mi malŝlosis kaj ekŝaltis la lumon.


La ĉambro prezentis sin granda kaj moderne bela. Ĝi estis meblita per du duoblaj litoj, skribotablo kun lampo, iom malkomfortaspekta seĝeto, definitive pli konvena remburita brakseĝo, elektra prempendigilo por virpantalono kaj envanda vestoŝranko. Kontraŭe situis giganta fenestro kun longaj pezaj ĉokolade brunaj kurtenoj pende de plafona relo. Maldekstre troviĝis pordo evidente kondukonta al la banejo. Mi malfermis ĝin. Jen ĉio, kion la civilizita homo bezonis - bano, duobla lavkuvo, super kiu situis larĝa kvadrata spegulo, necesejo kun la akvujo kaŝita en la muro kaj, inter kuvoj kaj bano, bideo. La tuta banĉambro estis ĉokolade brune kahelita ĝis la plafono. Kontraste al la kahelaro brilis oraj kranoj. Mi koncedis, ke ankaŭ en Esperantopolo signifas kvin steloj definitive kvin stelojn. Mi remalfermis la interpordon.

Mi duonĵetis mian valizon sur la verdan kovrilon de la pli proksima lito kaj plu paŝis al la fenestro. La brunaj kurtenoj estis tute disaj kaj la vespera panoramo el la naŭa etaĝo estis rava. Sube tute proksime estis la granda centra stacidomo. Centoj da homoj rampis kvazaŭ insektoj sur la vasta enireja placo. Oni vidis plurajn lumajn signojn M, kiuj staris antaŭ la malascendejoj de la metro. Sur la placo staris pluraj kioskoj kaj budoj kaj ĉe la antaŭa rando cirkulis kavalkade senfina ĉeno da aŭtoj. Tiuhore, jam mallume, prezentiĝis tuta maro da rebriloj en ĉiu koloro de la spektro. Ĉirkaŭ la placo ĉielarkis neonlumaj reklamiloj. La tekstoj kaj desegnoj en ruĝo, verdo, bluo kaj flavo intense fluoreskis kontraŭ la nigra fono, kiun liveris la mallumaj fasadoj de la senhomaj oficejaj konstruaĵoj. Iuj neonaĵoj regule komutiĝis tiel, ke la desegnitaj bildoj ŝajnis preskaŭ flue moviĝi. La tuta »kiu estas kiu« de la porkonsumantula industrio varbis tie ĉi. Pli for mi vidis lumigatajn publikajn konstruaĵojn - jen preĝejoj, muzeoj, la Grabovskja Kongresejo kaj blindige verde lumigata la altega SAT-Turo kun siaj tridek du etaĝoj. Kompare al tiu estis la Hotelo Internacia kun siaj dekkvin etaĝoj nura nano. Dekstre sur granda herbejo mi povis ekkoni Bajnan Obeliskon kaj, ne tre malproksime de tiu, Aŭldan Arkegon ĉe la supro de Monteto Parnasa. Malantaŭ tiu, videbliĝis minimume parte la lumoj de la kvartraka Vujstra Bulvardo, kiu kondukas al Rikardo-Ŝulco-Hipodromo.

Maldekstre mi vidis la vitran fasadon de la deketaĝa Heroldo-eldonejo kaj rekte apude la du turojn de la eldonejo de la monde konata politika magazino Monato, kiuj sentinelis ĉe la fino de la Groĵanmopena Bulvardo. La malluma areo iom pli horizonten estis certe Dinvudja Arbaro kaj jen spegulis Lapena Lago. Ankaŭ pli distance, oni povis ĝuste ankoraŭ distingi la malluman akran silueton de Mimoa Monto kontraŭ la nigre blua vespera ĉielo. Dekstre de ties pinto du steloj jam malforte tremis.

Mia ĉambro estis ekipita per kolora televidilo kaj vekradio. Mi turnis min kaj ŝaltis la televidilon kaj iom sencele komutis per la teleregilo. Ĉiuj gravaj lingvoj prezentis sin. Per satelito tio estis evidente ne plu problemo. Kanalo dekunu rivelis sin Esperanta. Estis iu loka programo kaj oni raportis pri projekto de la urbestraro. Oni volis savi Bagjan Teatron kaj planis okazigi kveston por akiri la necesajn rimedojn. Laŭ la prezentisto tio necesigos duonon de miliono da steloj. Do al la urbo mankis la mono, ĉar oni jam estis investinta tro grandan parton de la etato ĉe la modernigo de la urba kloakaĵa purigejo. Tiu paŝo estis realigonta unuan modestan progreson ĉe la resanigo de Dedjega Rivero. Sed ĉio ĉi ne speciale interesis min. Mi tedate malŝaltis.


Sur la skribotablo kuŝis notobloko, kelkaj kovertoj kaj elektaĵo de poŝtkartoj pri la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La kartoj estis starigitaj en malgranda rako, kiu havis ankaŭ cilindran ingon por skribiloj. Dekstre apud la rako kuŝis malgranda ŝoke flava slipo. Tedite de la televidilo, mi ekprenis la slipon kaj ekzamenis ĝin. Temis pri kupono, kiu per eleganta kursiva skribaĵo fanfaronis »Ĉiu gasto rajtas ricevi unu bonvenan konjakon en nia koktelejo.«

Nu preni konjakon estis ideo konsiderinda. Manĝinta mi estis jam abunde en la aviadilo. Tial mi decidis, kvankam mi normale ne kutimis frekventi drinkejojn, do viziti la koktelejon kaj postuli mian senpagan drinkon. Eble konjako estis povonta forpeli mian laciĝon. La vojaĝo ja estis estinta iom streĉa kaj mia endormiĝeto, ĝenata de la stevardino, do restanta ne sufiĉa. Mi turnis min al la lito, malfermis mian kofreton kaj serĉis en la kovrila fako por mia kombilo. Trovinte ĝin, mi komencis zorge kombi la harojn tiel, ke mi poste aspektu iom malpli kalva. Tio nur parte sukcesis. Mi ekstaris kaj ekiris.

Malŝaltinte la lumon kaj riglinte la pordon, mi stiris min liften. Post iom da gongado mi kaptis lifton malsupren kaj reaperis sur la tera etaĝo. Piktogramo, simila al tiuj en la flughaveno, sed nun bildigante glason kun dekore faldita pajlero kaj segmento de limono ĉe la rando, logis al la kontraŭa fino de la akceptejo. Mi transiris. Tie flanke de la cirkuladplena kaj negocetosa areo invitis dikvitra svinga pordo al la sereno kaj silento de la preskaŭ plene malluma drinkejo. En tiu enklavo regis jam la nokto. Mi eniris.


Malmultaj gastoj estis disiĝintaj tra la salono. Ankaŭ kelkaj virinoj ĉeestis. Mi iris al vico da altaj taburetoj antaŭ la servejo kaj prigrimpis la plej proksiman. Mi turnis min al la verŝisto kaj ŝovis mian kuponon trans la servotablon en lian direkton. Li ĝuste skuetis ion, sed interrompis sian laboron dum momento, por enverŝi mian konjakon kaj starigi la glason antaŭ mi. La kuponon li senvorte enkasigis.

Tamen la konjako ne tro helpis, mi restis malgraŭe same laca. Tiu damninda Majro. Kiom mi malestimas lin! Se mi trovus nur ion, per kio mi povus detronigi tiun idioton. Mi ne ŝatas direktorojn, kiuj malbone traktas siajn dungitojn kaj Majro estas speciala kazo. Mi ne ŝatas lian parolon, mi ne ŝatas lian aspekton, mi ne ŝatas lian konduton. Eble li do ne havas iun rilaton al la ĉefaro kaj la onidiroj, kiujn mi estas aŭdintaj, senbazaj kaj li sen protekto. Majro estas anuso, granda fetora amaso da putraĵo. Mi volonte kastrus tiun idioton. Mi kontrolos liajn tutajn kontojn, eble mi povos do trovi iun neregulaĵon. Mi komencos per la vojaĝaj spezoj. Tie oni povas preskaŭ ĉiam ion trovi. Mia kapo falis iom malsupren. La laco do estis venkinta.


»Sinjoro, sinjoro! Vekiĝu, bonvolu vekiĝi!«

Majro estas la pratipo de anuso.

»Vekiĝu! Hola sinjoro, hej vekiĝu!«

Mi terure ektimis. »Kio estas?« mi balbutis kaj gapis konfuzate kaj stulte en la vizaĝon rekte antaŭ la mia.

»Pardonu, ke mi vin ĝenas, sinjoro, vi estas endormiĝinta. Bonvolu vertikaligi vian tableton kaj bone ŝlosi vian sekurigan zonon. La tason mi prenos tuj. Ni estas alteriĝontaj post kvin minutoj!« diris la infanterie frizita stevardino.


Mi rigardis malsupren el la fenestreto. Sternita ĝis la horizonto kaj jam parte lumigata, etendiĝis la Germana banka metropolo Frankfurto. Tie malbonaŭgure atendis min nia filiestro - Herr Meier.

ip地址已设置保密
2009/3/6 11:48:07

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09766 秒, 4 次数据查询