dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → OFICIALAJ INFORMOJ de AdE (n-ro 1, 2006)

您是本帖的第 2651 个阅读者
平板 打印
标题:
OFICIALAJ INFORMOJ de AdE (n-ro 1, 2006)
sero
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:金牌世界语者
文章:291
积分:2822
门派:绿色
注册:2006年7月28日
 用支付宝给sero付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给sero

发贴心情
OFICIALAJ INFORMOJ de AdE (n-ro 1, 2006)
OFICIALAJ INFORMOJ de AdE
Numero 1 - 2006

Ghenerala enkonduko
-------------------

Estas por mi, kiel prezidanto, granda plezuro, malfermi per chi tiuj linioj la bultenon “Oficialaj Informoj” de la Akademio de Esperanto, kiu celas informi la publikon pri la laboro de la Akademio.

Pro ghia origino el unu sola kreanto, Esperanton ekde ghia naskigho kelkaj rigardis kaj ghis nun rigardas projekto de lingvo: en ghiaj unuaj jaroj, polo volis adoptigi la konjunkcion ''ed'', kaj en la lastaj jaroj franco provis forigi niajn supersignitajn literojn. La duan reformon nun aktualigas la disvastigho de la komputiloj kaj ilia facileco interkomunikigi. La Akademio de Esperanto opinias do necese reveni al tiu temo, kaj la laboron faris la Sekcio pri Prononco sub la respondeco de D-ro Probal Dasgupta, nun transdonata al la vochdonado de chiuj akademianoj.

En la tuta dauhro de la vivo de Esperanto, neniu vidis ian kontrauhfundamentecon en la apartaj skriboj de stenografiisto auh de blindulo, char ili servas al speciala bezono. Tio sama devas validi por la skribo sur la ekrano de komputilo, chiam nur sur ghi kaj
neniam trans ghi!

Estas eble reformi la skribmanieron de lingvo: tion faris la  portugala lingvo, sed estas granda potenco, nomata registaro, kiu ghin antauhen pushas. Ion tian Zamenhof enhavigis al la Fundamento: ''Ghis la tempo, kiam ia por chiuj auhtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, chio, kio trovigas en tiu chi libro, devas esti rigardata kiel deviga por chiuj.''

Krome, nun estas jam eble plene kaj sekure dissendi pere de la reto nian tutan alfabeton.

Mi ne povas tamen, guste en chi tiu malghoja momento, ne memori kaj ne memorigi pri William Auld, unu el miaj antauhuloj, kiu estis la unua prezentanto de akademia decido pri la literoj kun supersignoj, al kiu ankauh la nuna proponata decido referencas.

Geraldo Mattos
Prezidanto de la Akademio de Esperanto
Rua Rio Jutai, 306
BR 82840-420 Curitiba PR Brazilo
<geraldomattos @ netpar.com.br>


Enkonduko de la direktoro de la Sekcio pri Prononco
---------------------------------------------------

La kreskanta reta uzo de Esperanto, en epoko de grafika novemo kaj aventuremo en chiuj lingvoj, reaktualigis la demandon pri la supersignitaj literoj en nia alfabeto. Iuj tauhge ekipitaj komputiloj kaj retposhtiloj certe kapablas surekranigi kaj transsendi la supersignitajn literojn tute senprobleme. Sed multaj sistemoj tion ne povas. Ech tiuj sistemoj, kiuj kapablas, ofte aspektas misteraj al multaj uzantoj; ili tial ne povas esti certaj, ke al la legantoj komunikighos sentorde la supersignitaj literoj. Kiaj reagoj al tiu chi situacio povos plej ekvilibre konservi la stabilecon de la lingvo kaj kongrui kun la ecoj de la nuntempaj ilaroj? Chi tiu demando estis dum jaroj diskutata en kaj ekster la Akademio. El tiuj diskutoj klarighis, ke la akademia rezolucio de 1982, kvankam neniu kontestas ghian validecon, ne plu sufiche klare respondas la supersignan demandon en ties nuna formo.

Sekve, la Estraro de la Akademio de Esperanto petis la Sekcion pri Prononco redakti tekston de rezolucio, kiun la Akademio povus adopti por forigi che multaj esperantistoj la ofte aperantajn dubojn pri la supersignitaj literoj. La demando montrighis sufiche tikla, kaj nur post jaroj da diskutado la Sekcio sukcesis produkti rezolucimalneton privochdoneblan. Kvankam la Statuto de la Akademio ne devigas ensekcian vochdonadon, la Direktoro de la Sekcio okazigis tiun proceduron en junio 2006. El la 10 membroj de la Sekcio, 9 partoprenis la vochdonadon, kaj ili chiuj vochdonis jese pri la rezolucia teksto. La direktoro sendis formalan Raporton al la Estraro, kiu en julio komunikis la tekston al la membraro de la Akademio de Esperanto, kiu havas tempon ghis la fino de venonta oktobro por sendi opiniesprimojn al la Estraro auh al la Direktoro.

Nur poste oni vochdonos pri ghi.

Probal Dasgupta
Direktoro de la Sekcio pri Prononco


*   *   *

Teksto de la proponata decido

Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio
-------------------------------------------------------------------

La Akademio de Esperanto konfirmas sian pozicion, jam esprimitan en 1982, ke la ortografio de Esperanto, kiel ghi estas prezentita en la Fundamento de Esperanto, konformas perfekte al la karaktero de la lingvo, kaj ke neniu shangho estas necesa auh dezirinda.

Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ghustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstatauha skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstatauhigi la supersignajn literojn per aliaj signoj auh signokombinoj. Tian anstatauhigon, kiam ghi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto, kaj kiam ghi neniel kauhzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontrauh-Fundamentan.

Ekzistas ankauh aliaj cirkonstancoj, kiam nia lingvo estas prezentata alimaniere ol per la normala skribo, ekz. en stenografio, morse, brajle, per fonetika transskribo k.s., kaj kiam teksto Esperanta estas konservata auh transsendata elektronike en cifereca formo lauh diversaj kodsistemoj, kaj ankorauh aliaj similaj okazoj. Ankauh tiajn manierojn skribi, transskribi auh prezenti nian lingvon oni ne rigardu kiel kontrauh-Fundamentajn.

. . .

La chi-antauha Akademia deklaro estas kompletigo de la jena rezolucio publikigita jam en 1982 ("Aktoj de la Akademio III" 1975-1991”):

Pri niaj alfabeto kaj ortografio
-------------------------------

La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, shanghi auh modifi la ortografion de Esperanto.

La Akademio konstatas, ke neniu ortografia shangho estas necesa auh dezirinda, auh en ligo kun modernaj presmashinoj auh komputmashinoj, por kiuj ghia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, auh pro ia ajn alia motivigo.

La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformighas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia shangho nur kompromitus
la lingvon kaj ties tradicion.

Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldonighas samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ch, gh, hh, jh, sh, uh povas anstatauh ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u."

Por la Akademio, ties Prezidanto,
William Auld

*   *   *

La estraro de la Akademio de Esperanto kaj la direktoro de la Sekcio pri Prononco, Probal Dasgupta, Linguistic Research Unit, Indian Statistical Institute, 203 Barrackpore Trunk Road, Kolkata 700108, Barato, <probal53 @ yahoo.com>.
ip地址已设置保密
2006/10/4 12:36:14

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询