Hetajro dancas
Hetajro Dancas
Verkis:Eli Urbanova
Pompas vi,amant’,en la kadra oro,
Ŝvebas florparfum’tra l’izolsilento:
Dlolĉa amtento.
Estas nura ŝajn’reciproka logo,
Bela trompo nur—okuldialogo.
Nur naiva lud’sed ĝi iĝas fajro.
Dancas hetajro.
Kaj jam falas for la veluro—punto—
Kvazaǔ movus vi per la hela frunto,
Kvazaǔ vere nun fulmaperus briloj
en la pupiloj…
Kantas mia korp’nudan kanton tange—
Kisu,kisu min,kun pasi’ĝissange!
Pro volupta trem’mi ebrie svenas—
Kaj vi ne venas.
Ne etendas sin en avid’la mano,
Male:Via trajt’-moka rid’, rikano!
Je l’unua foj’mi verŝante larmon
Kaŝas la ĉarmon…
Post la plorkonsol’la raci’admonas.
Sciu do,amant’,ke mi vin pardonas,
Ĉar ne tuŝas ja kia ajn plezuro
Bildon sur muro.
[此贴子已经被作者于2007-1-7 下午 08:42:17编辑过]