dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La batalo de l' vivo (69)

您是本帖的第 2201 个阅读者
平板 打印
标题:
La batalo de l' vivo (69)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La batalo de l' vivo (69)
Ne farante pli ceremoniojn, li sidighis kaj rigardis sur la
kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte
konstruita. Lian vizaghon, brunigitan de la suno, ombris mallumaj
haroj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian
bieron, li envershis al si unu glason kaj afable trinkis pro la
sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li
aldonis:

"Nova domo, ne vere?"

"Ne tre nova, sinjoro," respondis sinjoro Britain.

"Havas la aghon de kvin ghis ses jaroj," diris Clemency, tre
klare akcentante la vortojn.

"Mi pensis antaue, kiam mi eniris, ke mi audas la nomon de
doktoro Jeddler," demandis la fremdulo. "Tiu chi folio
rememorigas min pri li; char mi okaze scias ion de la historio
per la famo kaj per certaj ligitajhoj. -- Chu la maljunulo
ankorau vivas?

"Ho jes, sinjoro," diris Clemency.

"Chu li forte shanghighis?"

"De kiam, sinjoro?" respondis Clemency kun aparta akcento.

"De la tago, kiam lia filino lin forlasis."

"Jes! De tiu tago li shanghighis," diris Clemency. "Li farighis
maljuna kaj griza kaj tute jam ne estas tiu sama homo; sed mi
pensas, ke li nun estas konsolita. Li de tiam pacighis kun sia
fratino kaj ofte shin vizitas. Tio chi tuj bone faris al li. En
la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni
lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu au du
jaroj li farighis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis
volonte paroladi pri sia perdita filino kaj laudadi shin kaj
ankau la mondon! Kaj li neniam lacighadis, kun larmoj parolante,
kiel bela kaj bona shi estis. Li pardonis al shi. Tio chi estis
chirkau la tempo de la edzinigho de fraulino Grace. Vi memoras
ankorau, Britain?"

Sinjoro Britain memoris la aferon ankorau tre bone.

"La fratino sekve estas edzinigita," rimarkis la fremdulo. Li
momenton silentis kaj poste demandis: "Je kiu?"

Clemency el surprizo pro tiu chi demando preskau renversis la
pleton de teo.

"Chu Vi neniam audis pri tio chi?" shi diris.

"Neniam, sed mi volus ghin scii," li respondis kaj envershis al
si novan glason, kiun li metis al la lipoj.

ip地址已设置保密
2013/9/4 9:56:32

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03320 秒, 4 次数据查询