dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La batalo de l' vivo (78)

您是本帖的第 1081 个阅读者
平板 打印
标题:
La batalo de l' vivo (78)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La batalo de l' vivo (78)
Shi ne povis auskulti la amatan vochon sen profunda, preskau
turmenta skuigho.

"Kiam mi loghis ankorau sub tiu chi amata tegmento, Grace, mi
lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus
morti por li, kvankam mi estis ankorau tiel juna. Mi neniam
rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, ech ne unu
momenton. Ghi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam
pasis jam longa tempo kaj chio farighis alia, mi tamen ne povis
elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis.
Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie chi
forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam
mi de tie chi malaperis."

Shia fratino povis nur rigardi al shi en la vizaghon kaj forte
shin teni en la brakoj.

"Sed mem ne sciante tion," diris Marion kun kvieta rideto, "li
akiris alian koron, ankorau antau ol mi havis koron, por donaci
al li. Tiu chi koro -- via, kara fratino -- estis tiel plena je
aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke ghi kashis sian
amon kaj tenis ghin sekrete de la okuloj de chiuj, ekster miaj
okuloj -- ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj
dankemeco! -- kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon
de tiu chi koro. Mi konis la batalon, kiun ghi elportis. Mi
sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu chi
koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi shuldas al
tiu chi koro, mi havis ghian belan ekzemplon chiutage antau la
okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion chi mi sciis, ke mi
povos fari ankau por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne
peteginte antaue Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por
tio chi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj
de Alfred che la adiaudiro, ke chiutage en homaj koroj estas
farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj chi kampoj de batalo
tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi chiam pli kaj pli pensadis
pri la rifuzighoj, kiuj chiutage estas renkontataj en la mondo
kaj ech ne estas rimarkataj, tiam ankau mi sentis, ke mia tento
farighas al mi kun chiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas
en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malghojo au doloro sin
trovas en la mia, nenio ekster nemiksita felicho, Li donis al mi
la forton por la decidigho farighi neniam la edzino de Alfred. Ke
li farighu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti
tiun chi felichan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis
lin tiam profunde) estu lia edzino!"

"Ho, Marion! Ho, Marion!" murmuretis Grace.

"Mi provis shajnigi min indiferenta por li --" shi alpremis la
vizaghon de sia fratino al sia vango -- "sed tio chi estis tro
malfacila, kaj vi chiam estis lia fervora protegantino. Mi provis
komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min auskulti,
neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimighadis. Mi
sentis, ke mi devas agi, antau ol tiu chi chiutaga kuneestado
renovighos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento shparus al
ni chiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antau li,
fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambau faris tiel
felichaj, Grace! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis shin,
ke shi min akceptu en sia domo; mi tiam ne diris al shi la tutan
veron, sed shi plenumis volonte mian peton. Dum mia decido
batalis ankorau kun mi mem, kun mia amo al Vi kaj al la patra
domo, sinjoro Warden per okazo de malfelicho farighis por kelka
tempo nia domano."

ip地址已设置保密
2013/9/4 10:02:42

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询