dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La kantistno (9)

您是本帖的第 1016 个阅读者
平板 打印
标题:
La kantistno (9)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La kantistno (9)
Sed hodiau chio estis tute alia. Se jam antaue la afero pri la
mortigo de la kantistino preskau tro afekciis lin, la lasta vorto de
la doktoro plene ekskuis liajn nervojn. "Bolnau", ankorau diris
Bianetti, antau ol senkonsciighi. Lian propran honestan nomon shi
elparolis, en tiel suspektigaj cirkonstancoj! Liaj genuoj tremis kaj
preskau rifuzis obei al li, lia kapo, plena de zorgoj kaj peza de
pensoj, mallevighis al la brusto. "Bolnau!" li pensis, "regha komerca
konsilanto! Se shi nun mortus, la kantistino, se la knabino poste
malkashus sian sekreton kaj konigus al la polica direktoro la
detalajn cirkonstancojn de la mortigo kaj la fatalan vorton! Kiom
lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto,
precipe kiam lin stimulas la vanto, montri sian sagacon en tia
_cause celebre_[8]!" Kun malespera mieno li rigardis tra la
tenilaj okulvitroj al la pundomo, kies frontono malproksime
suprenstaris. "Tien, Bolnau, pro tute specialaj favoro kaj konsidero
al plurjaraj servoj!"

Li pli pene spiris, li levetis la kravaton, sed ektimigite li abrupte
retiris la manon; chu tio ne estis la loko, kie oni chirkauligas la
kanaban chirkaukolon[9], chu tio ne estis la loko, kie trapasas la
malvarma glavo?

Se li renkontis konaton kaj tiu salute balancis la kapon, li pensis:
"Hola, tiu jam scias pri la afero kaj volas komprenigi al mi, ke li
estas bone informita." Se alia preteriris ne salutante, nenio shajnis
al li pli certa, ol ke oni ne volas koni lin, por ne makuli sin,
interrilatante kun mortiginto. Preskau li mem kredis, ke li estas
kulpa pri la mortigo, kaj ne estis mirige, ke li iris grandan kurbon,
por eviti la policejon; char chu la direktoro ne povus stari che la
fenestro, lin ekvidi kaj voki supren? "Karulo, chu vi ne bonvolus por
momento veni supren, mi devas iom paroli kun vi." Chu li ne jam
sentis ian tremon, chu li ne jam nun sentis siajn trajtojn
shanghighintaj al pentula mieno, nur char oni povus opinii, ke li
estas tiu, kiun la kantistino kulpigis per sia lasta vorto?

Kaj poste li ree ekpensis, kiel malutila tia emocio estas por lia
konstitucio; timeme li serchis fenestrovitrojn, por nombrante
trankviligi sin. Sed la domoj kaj stratoj dancadis chirkau li, la
sonorilturo shajnis sin moke klinanta antau li; freneza teruro
kaptis lin, li kuradis tra la stratoj, ghis kiam li elcherpite
subfleksighis en sia loghejo; kaj kiam li iom rekonsciighis, lia unua
demando estis, chu ne policano demandis pri li.

ip地址已设置保密
2013/12/12 9:59:44

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询