dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La kantistino (11)

您是本帖的第 2188 个阅读者
平板 打印
标题:
La kantistino (11)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La kantistino (11)
"Mi petas, doktoro, mi petas, ne turmentu min tiel longe", shi
ekkriis, "vidu, mi legas en viaj rigardoj, ke oni ne bone parolas pri
mi. Kial lasi min necerta, kio estas pli danghera por la trankvilo ol
la vero mem?"

Tiun lastan argumenton la medicina konsilanto trovis tre ghusta; kaj
chu dum lia foresto ne povis enpenetri iu babilema virino kaj raporti
ankorau pli malbonajn aferojn, ol li povis diri? "Vi konas la
chi-tieajn homojn", li respondis, "B. ja estas sufiche granda, sed,
bona Dio, che novajho tiaspeca tuj montrighas, kiel filistra oni
estas. Estas vere, ke pri vi parolas la tuta urbo, tio ne povas
mirigi vin; kaj char oni ne scias ion certan, oni--nu, oni elpensas
chiuspecajn strangajn fabelojn. Ekzemple oni diras, ke la vira
maskulo, kiun oni vidis che la maskobalo interparolanta kun vi, kaj
kiu sendube estas la sama, kiu faris tiun krimon, estas--"

"Nu, finu do vian frazon", la kantistino kun tre strechita atento
petis, "daurigu!"

"Oni diras, ke ghi estis antaua amanto, kiu vin amis en--en alia
urbo kaj volis mortigi vin pro jhaluzo."

"Pri mi tion! Ho, mi malfelicha!", shi afliktite ekkriis, kaj larmoj
brilis en shiaj belaj okuloj; "kiel kruelaj estas la homoj kontrau
tiel kompatinda, kompatinda knabino, kiu estas sen shirmo kaj helpo!
Sed rakontu ghis la fino, doktoro, mi petegas vin! Ankorau mankas
io, kion vi ne diris al mi. En kiu urbo, la homoj diras, ke mi--"

"Signora, mi estus aljughinta al vi pli da forto", Lange diris,
maltrankvila pro la emocio de sia pacientino. "Vere, mi nun pentas,
ke mi diris ech nur tiom; mi neniam estis farinta tion, se mi ne
timus, ke aliaj, kies afero tio ne estas, antauighus al mi."

La kantistino rapide sekigis siajn larmojn. "Mi volas esti
trankvila", shi melankolie ridetante diris, "trankvila mi estos kiel
infano; mi volas esti gaja, kvazau la homoj nun kondamnantaj min
milvoche estus kriintaj al mi: brave. Sed rakontu plue, kara, bona
doktoro!"

ip地址已设置保密
2013/12/12 10:01:19

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询