dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La kantistino (16)

您是本帖的第 970 个阅读者
平板 打印
标题:
La kantistino (16)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La kantistino (16)
La servistino malshlosis shrankon kaj prezentis al la kuracisto tukon
el flava silko, disvastigantan en la chambro agrablan odoron.

"La tuko ne apartenas al mi", li diris, "vi eraras; mi uzas nur
naztukojn el tolo."

"Ne eble", la servistino respondis, "hodiau nokte mi ghin trovis sur
la planko; al domano ghi ne apartenas, kaj iu alia krom vi ankorau
ne venis chi tien."

La kuracisto renkontis la rigardojn de la kantistino, atendeme
fiksitajn al li. "Chu tiu tuko ne povus esti perdita de iu alia?",
kun firma rigardo al shi li demandis.

"Montru ghin", shi timeme respondis, "pri tio mi ankorau ne pensis."
Shi esploris la tukon kaj trovis en la angulo monogramon; shi
palighis, shi ektremis.

"Shajnas, ke vi konas tiun tukon kaj la personon ghin perdintan",
Lange plue demandis. "Ghi povus trovigi postsignon; chu vi permesas,
ke mi ghin kunprenu kaj utiligu?"

Giuseppa shajne batalis kontrau si mem; jen shi prezentis al li la
tukon, jen shi timeme kaj konvulsie retenis ghin. "Estu", shi fine
diris; "ech se la terura homo venus ankorau unu fojon kaj tiun fojon
pli bone trafus mian vunditan koron, mi ghin kuraghas; jen, prenu,
doktoro. Mi morgau donos al vi klarigon al tiu tuko."

ip地址已设置保密
2013/12/12 10:04:40

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05078 秒, 4 次数据查询