dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La kantistino (18)

您是本帖的第 1178 个阅读者
平板 打印
标题:
La kantistino (18)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La kantistino (18)
La komercan konsilanton Bolnau li trovis ankorau malsaneta kaj en la
lito; li shajnis tre depremita kaj per nefirma, rauka vocho diris
chiuspecajn sensencajhojn pri aferoj, kiuj alitempe kushis tute
ekster lia idearo. Trovighis chirkau li kolekto de famaj procesoj,
en kiuj li diligente studadis; la edzino de l'komerca konsilanto
asertis, ke dum la tuta nokto li legis en ili kaj terure plorpepis
kaj lamentis. Lia legado koncernis precipe la senkulpe ekzekutitajn,
kaj li diris al la medicina konsilanto, ke verdire por filantropo la
penso pri la malrapidemo de la germana jughistaro estas granda
konsolo; char oni povas atendi, ke la senkulpeco tamen pli facile
malkovrighas, se proceso dauras dekkelke da jaroj, ol se oni hodiau
estas kaptata kaj morgau pendigata.

La kantistino Bianetti, por kiu al la kuracisto fine restis horeto,
estis malserena kaj depremita, kvazau surtere ne plu estus espero
por shi. Shia okulo estis malgaja, la vundo estis multe pli bonstata,
ol li atendis; sed en la sama grado, en kiu kreskis shia korpa
bonfarto, shajne malaperis la trankvilo kaj sano de shia animo. "Mi
longe meditis pri tio", shi diris, "kaj trovis, ke vi, kara doktoro,
vere plej strange estas implikata en mian sorton. Mi antaue ne konis
vin. Mi konfesas, ke mi apenau sciis, ke en B. ekzistas iu medicina
konsilanto Lange. Kaj nun, kiam mi subite farighis tiel malfelicha,
Dio sendas al mi tiel kunsenteman, patran amikon."

"Fraulino Bianetti", Lange respondis, "kuracisto che multaj litoj
devas fari pli, ol nur palpi la pulson de l'maldekstra mano, bandaghi
vundojn kaj recepti miksturojn. Kredu al mi, kiam oni tiel sola sidas
che malsanulo, kiam oni audas la internan pulson de l'animo
maltrankvile batanta, kiam oni dezirus bandaghi vundojn vidatajn de
neniu, tiam en miriga maniero el la kuracisto farighas amiko, kaj la
mistera interligiteco inter korpo kaj animo shajne ankau en tiu
rilato okulfrape efikas."

"Tiel estas", Giuseppa diris, konfideme kaptante lian manon; "tiel
estas, kaj ankau mia animo trovis kuraciston. Vi eble devos fari por
mi multe. Povus esti, ke ech antau la jughistoj vi devos agi en mia
nomo. Se vi volas fari tiun grandan oferon al kompatinda knabino, kiu
ne havas alian protekton, mi volas malkashi al vi mian situacion."

"Mi volas fari ghin", la afabla maljunulo diris, premante shian
manon.

"Sed pripensu tion bone; la mondo atakis mian reputacion, ghi min
kulpigas, ghi jughas, ghi kondamnas min. Se nun la homoj ankau al vi
moke montras per la fingroj, ke vi zorgis pri la malbonfama
kantistino, la sentauga italino, ho! pri mi, chu vi povos elporti
tion?"

"Mi volas!" la kuracisto serioze kaj abrupte ekkriis, "Rakontu!"

ip地址已设置保密
2014/1/12 9:24:36

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询