La kantistino (19)
VI.
"Mia patro", la kantistino rakontis, "estis _Antonio_[16]
Bianetti, fama violonisto, kiu el pasintaj jaroj ne povas esti
nekonata al vi, char lia famo per la koncertoj, kiujn li faris che
kortegoj kaj en grandaj urboj, chie disvastighis. Mi povas lin
prezenti al mi ankorau nur el mia plej frua juneco, violonantan al
mi la gamon, kiun jam trijara mi tre ghuste kante ripetis. Mia
patrino siatempe estis bonega kantistino kaj kutimis en la koncertoj
de la patro prezenti kelke da arioj kaj kanzonetoj. Mi estis
kvarjara, kiam mia patro mortis dum vojagho kaj nin postlasis
malrichajn. Mia patrino devis decidighi, per kantado perlabori nian
vivtenon. Post unu jaro shi edzinighis kun muzikisto, en la komenco
onidire tre flatinta shin; sed poste montrighis, ke li edzighis kun
shi nur, por uzi shian vochon. Li farighis muzika direktoro en
malgranda urbo en Alsaco, kaj tiam des pli komencighis nia suferado.
Mia patrino naskis ankorau tri infanojn kaj tiom perdis sian vochon,
ke shi preskau ne plu povis kanti ech unu sonon. Per tio la plej
granda monfonto de mia duonpatro estis elcherpighinta, char liaj
koncertoj nur per mia patrino estis brilaj kaj multe vizitataj. Li de
nun terure chikanis shin; al mi li nenion plu volis doni por manghi,
ghis kiam li fine elpensis rimedon por utiligi min. Dum tutaj tagoj
li turmentis min kaj violonante lernigis al mi plej malfacilajn
pecojn de _Mozart_, _Gluck_, _Rossini_ kaj _Spontini_, kiujn chiam
dimanche vespere mi trakantis kun multe da aplaudo; la kompatinda
_Schepperl_[17]--tiel oni kripligis mian nomon Giuseppa--farighis
unu el tiuj malfelichaj mirinfanoj, al kiuj la naturo donis belan
talenton por ilia plej granda malfelicho; la kruela homo chiutage
min kantigis, li vipis min, li dum tutaj tagoj nenion donis al mi
por manghi, se mi ne ghuste ekkantis; sed la patrino ne plu longe
povis elteni la vidon de miaj turmentoj; shajnis, ke shia vivo
forfluas en shiaj silentaj larmoj; ian printempan matenon ni trovis
shin mortintan. Por kio mi rakontu al vi pri la jaroj de mia nun
komencighinta suferegado? Mi estis dekunujara, mi devis mastrumi,
eduki la junajn gefratojn kaj krome lerni la kantadon por la
koncertoj! Ho, estis infera torturo!