dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La kantistino (22)

您是本帖的第 955 个阅读者
平板 打印
标题:
La kantistino (22)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La kantistino (22)
Vidu, kara doktoro, jen mi havas malgrandan, sensignife aspektantan
paperon. Al ghi mi shuldas mian savon. Iumatene mi ghin trovis sub la
bulkoj de mia matenmangho. Mi ne scias, de kiu favora mano ghi
devenis, sed la chielo rekompencu la koron, kiu min kompatis. Jen
ghia enhavo:

'Fraulino!

La domo, en kiu vi loghas, estas malchastejo; la sinjorinoj, kiujn
vi vidas chirkau vi, estas publikulinoj; chu nia konfido al Giuseppa
do ne estis prava? Chu mallongan fibrilon de felicho shi volas acheti
per longa pento?'

Ghi estis terura lumo, ghi minacis plene blindigi min, char preskau
tro subite ghi disshiris mian senruzan infanan penson kaj la iluzion
pri senzorga, felicha situacio. Kion fari? En mia vivo mi ankorau ne
lernis fari decidojn. La viro, al kiu apartenis tiu domo, shajnis al
mi terura sorchisto, povanta legi chiun mian penson kaj nepre jam nun
pri tio informita, kion mi sciighis. Kaj tamen mi preferis morti, ol
ankorau unu minuton resti tie.--Mi estis audinta knabinon rekte
kontraue de mia loghejo paroli itale; mi ne konis shin,--sed chu mi
do konis iun alian en tiu giganta urbo? Tiuj patrolandaj sonoj naskis
en mi konfidon, mi volis shin petegi surgenue, savi min.

Estis la sepa matene: restinte fidela al mia kampara moro, mi chiam
frue levighis kaj kutimis tuj poste matenmanghi, kaj tio savis min.
En tiu tempo chiuj ankorau dormis, ech granda parto de la
servistaro. Nur la pordisto estis timinda. Sed chu li povus pensi, ke
iu forkuros el tiu templo de l'belego? Mi riskis la aferon; mi kovris
min per mia nigra, malpompa manteleto; miaj genuoj shancelighis, kiam
mi preteriris la loghion de l'pordisto; li ne rimarkis min; tri
pashoj, kaj mi estis libera.

ip地址已设置保密
2014/1/12 9:27:59

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询