dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La kantistino (24)

您是本帖的第 969 个阅读者
平板 打印
标题:
La kantistino (24)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La kantistino (24)
VII.


Kiam la kantistino estis fininta, la medicina konsilanto vive kaptis
shian manon. "Mi gratulas al mi", li diris, "ke mi povas alighi al la
malmultaj bonuloj, kiujn vi trovis sur via vivovojo. Kvankam miaj
fortoj estas tro malgrandaj, por povi fari por vi, kion faris la
bravega malgranda ekscelenco, tamen mi volas klopodi helpi en la
malkonfuzado de via kompatiga sorto; mi volas klopodi, por repacigi
la flamighulon, vian amikon. Sed diru al mi nur, kiu do estas la
hejmlando de sinjoro Boloni?" "Jen vi demandas tro", estis shia
nerekta respondo. "Mi scias sole, ke li lau naskigho estas germano
kaj, se mi ne eraras, pro familiaj cirkonstancoj antau kelke da
jaroj forlasis sian patrujon. Li restadis en Anglolando kaj Italujo
kaj antau proksimume tri kvaronjaroj venis chi tien."

"Jen kiel, bone; sed kial vi ne jam pli frue al li mem diris, kion vi
rakontas al mi?"

Giuseppa che tiu demando rughighis; shi mallevis la okulojn kaj
respondis: "Vi estas mia kuracisto, mia patra amiko; estas al mi,
kiam mi parolas kun vi, kvazau mi parolus kiel infano al mia
patro.--Sed chu mi do povis rakonti al la juna viro pri tio? Krome mi
ja konas lian teruran jhaluzon, lian facile eksciteblan suspektemon;
mi neniam povis min devigi, diri al li, el kiaj kaptiloj mi forsavis
min."

"Mi respektas, mi admiras vian senton; vi estas bona infanino; kredu
al mi, tio karesas la koron de maljuna viro, renkonti tiel decajn
sentojn el la pasinta tempo; char hodiau oni konsideras bontono,
flankelasi tiajhojn. Sed vi ankorau ne rakontis al mi chion; la
vespero che la maskobalo, tiu terura nokto?"

ip地址已设置保密
2014/1/30 10:20:58

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询