dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La kantistino (27)

您是本帖的第 1066 个阅读者
平板 打印
标题:
La kantistino (27)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La kantistino (27)
"Chion, mi ne povas elekti! Sed, chu ne, doktoro, vi iros al Boloni
kaj al li diros, kion mi diris al vi? Li ghin kredos al vi, Seraphina
ja estis ankau de li konata."

"Kaj chu mi ne ankau povas ekscii", la medicina konsilanto
daurigis, "la nomon de la shtatsendito, en kies domo vi kashis vin?"

"Kial ne? Li estis iu barono _Martinow_."

"Chu vere?", ghoje emociite Lange ekkriis. "Barono Martinow? Chu li
ne estas ...a shtatoficisto?"

"Jes, chu vi konas lin? Li estis sendito de la ...a kortego en Parizo
kaj poste en Peterburgo."

"Ho, tiam estas bone, tre bone", la medicina konsilanto diris kaj
ghoje interfrotis siajn manojn. "Mi konas lin, de post hierau li
estas chi tie; li vokigis min, li loghas en la hotelo de
Portugalujo."

Larmoj brilis en la okuloj de la kantistino kaj piaj sentoj shajne
emociis shian koron. "Do viro", shi diris, "kiu lau mia opinio
forestis multajn centojn da mejloj, devis veni chi tien, por konfirmi
la verecon de mia rakonto! Iru al li; ho, ke ankau Carlo povu
auskulti, kiam li certigos al vi, ke mi diris la veron."

"Li povos, li akompanos min, mi zorgos pri tio Adiau, bona infanino;
estu tute trankvila, vi devas ankorau prosperi surtere, kaj tre orde
glutu la miksturon, chiuhore du plenkulerojn!" Tiel la kuracisto
parolis kaj foriris. La kantistino dankis al li per siaj afablaj
rigardoj. Shi estis pli trankvila kaj serena; shajnis, ke kun sia
sekreto shi forrulis grandan sharghon. Shi havis pli da fido por la
estonteco, char favora sorto shajne ekkompatis la malfelichan
knabinon.

ip地址已设置保密
2014/1/30 10:22:51

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询