dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 蛙 Volumo 1 1.1

您是本帖的第 1011 个阅读者
平板 打印
标题:
蛙 Volumo 1 1.1
amikoilin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:402
积分:3370
门派:无门无派
注册:2014年2月8日
 用支付宝给amikoilin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给amikoilin

发贴心情
蛙 Volumo 1 1.1
《蛙》
原著:莫言
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Aimko·ilin 发布

Volumo 1   1.1 
    Sinjoro Sugitani Yosito,en mia hejmloko iam estis malnova kutimo,ke oni ŝatis nomi novnaskiton per nomoj de korpopartoj,ekzemple Chen Nazo,Zhao Okulo,Wu Intesto,Sun Ŝultro ktp. Mi ne esploris,kial aperis tiu moro,kaj mi opiniis,ke oni nomis siajn infanojn per tiaj nomoj pro la kredo,ke infano kun vulgara nomo kreskas facile,aŭ la patrinoj opiniis,ke la infanoj estis karno de ilia korpo. La kutimo de tia nomumo jam elmodiĝis kaj la junaj gepatroj jam ne ŝatis tian nomumon. Nun en mia loko la infanoj plejparte jam havas nomojn graciajn kiel tiuj de la roloj en televidaj filmoj de Hongkongo,Tajvano,aŭ eĉ Japanio kaj la Respubliko de Koreio. Dum la infanoj kun vulgaraj nomoj,jam ŝanĝis sian nomon,kaj kompreneble parto el ili ankoraŭ portas la originan nomon,ekzemple Chen Orelo,Chen Brovo.
    La patro de Chen Orelo kaj Chen Brovo estas Chen Nazo,mia kunlernanto en elementa lernejo kaj amiko en mia knabeco. Ni eniris en la elementan lernejon Dayanglan en aŭtuno de 1960. Tiam estis malsataj jaroj kaj la memoro pri plejparto de la gravaj aferoj en tiu periodo rilatis kun manĝo,ekzemple mi rakontis,ke ni iam manĝis karbon. Multaj rigardis mian rakonton absurdaĵo,sed mi ĵuras en la nomo de mia onjo,ke mia rakonto ne estas absurdaĵo,sed centpocenta realaĵo.
    La karbo,bonkvalita karbo produktita de karbominejo Longkou,estis brlia,kaj la sekco povis speguli homan figuron. Post tiu periodo mi neniam revidis plu tiel brilan karbon. Ĉaristo Wang Piedo de mia vilaĝo portis tunon da tia karbo el la gubernia urbo. 
Wang Piedo,balbutulo,havis rektangulan vizaĝon kaj dikan kolon,kaj kiam li parolis,liaj okuloj brilis,kaj la vizaĝo ruĝiĝis pro balbutado.

Chen Nazo 陈鼻,Zhao Okulo 赵眼,Wu Intesto 吴大肠,Sun Ŝultro  孙肩,Chen Orelo 陈耳,Chen Brovo  陈眉,Wang Piedo  王脚
[此贴子已经被amikoilin于2014-3-14 21:47:43编辑过]
ip地址已设置保密
2014/3/14 9:39:11

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询