dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 蛙 Volumo 1 1.4

您是本帖的第 1488 个阅读者
平板 打印
标题:
蛙 Volumo 1 1.4
Amikoilin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:402
积分:3370
门派:无门无派
注册:2014年2月8日
 用支付宝给Amikoilin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Amikoilin

发贴心情
蛙 Volumo 1 1.4
《蛙》
原著:莫言
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布

Volumo 1    1.4
Ni staris antaŭ la karbomaso,kurbiĝis kaj klinis la kapon,kiel prospektoroj trovintaj trezoran minon. Ni snufadis,kiel hundo serĉanta ion manĝeblan en ruino. Nun,skribante pri tiu afero en la knabeco,mi pensas,ke ni unue devis danki Chen Nazo,kaj due Wang Galo. Estis Chen Nazo,kiu la unua prenis karbopecon kaj poste snufis,la brovojn kuntiris,kaj la mieno faris impreson sur nin,ke li estis cerbumanta pri grava afero. Lia nazo estis longa kaj dika,kaj ni ŝatis moki lin pro lia nazo. Post tempo da meditado li forte frapis alian grandan karbopecon per la karbopeco en la mano. La karbopeco frakasiĝis je la kunfrapiĝo kaj tuj dissendis bonodoron. Li prenis malgrandan pecon,kaj ankaŭ Wang Galo faris tion. Li lekis la karbopecon,gustumis,turnadis la okulglobojn kaj rigardis nin. Ankaŭ 
Wang Galo imitis lin. Poste ili ekrigardis unu la alian,ekridetis,samtempe,atenteme,demordis per incizivoj peceton de la karbopeco,maĉis,kaj poste refoje demortis peceton kaj forte maĉis. Ilia vizaĝo disradiis ekscitiĝon. La nazo de Chen Nazo ruĝiĝis kaj kovriĝis de ŝvitperloj. La nazo de Wang Galo nigriĝis de karba pulvoro. Ni absorbite aŭskultis ilian maĉadon. Ni estis surprizitaj de ilia engluto! Ni vidis,ke ili englutis la karbon. Li diris al ni kun mallaŭtigita voĉo: "Hej kamaradoj,bongusta!" kaj ŝi akute kriis: "Ho frato,tuj manĝu!" Li prenis alian karbopecon kaj energie maĉis. Kaj ŝi prenis grandan pecon kaj donis al la frato Wang Hepato. Imitante ilin,ni frakasis grandan karbopecon,demordis malgrandan pecon per la incizivoj kaj ekgustumis. La karberoj agacis la dentojn,sed la gusto ne estis malbona. Chen Nazo malegoisme diris al ni levante karbopecon: "Kamaradoj,manĝu tian,tia estas bongusta." Montrante diafanan sukcenosimilan parton en la karbopeco,li diris al ni,ke tia karbo,kun kolofono,estas bongusta. Ni havis lecionon de naturo kaj sciis,ke karbo formiĝis antaŭ multaj jarcentoj,el arbaro profunde sub la tero. Nia lernejestro Wu Jinbang donis al ni la lecionon de naturo. Ni ne kredis la lernejestron,nek la lernolibron. Kiel verdaj arboj povas fariĝi nigra karbo? Ni opiniis,ke la lernejestro kaj la libro mensogis.    

ip地址已设置保密
2014/3/19 21:59:15

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询