dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 蛙 Volumo 1 2.2

您是本帖的第 913 个阅读者
平板 打印
标题:
蛙 Volumo 1 2.2
Amikoilin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:402
积分:3370
门派:无门无派
注册:2014年2月8日
 用支付宝给Amikoilin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Amikoilin

发贴心情
蛙 Volumo 1 2.2
 《蛙》
原著:莫言
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布

Volumo 1    2.2 
    En 1953 la vilaĝanoj oponis la novan akuŝigan metodon,ĉar "oldaj panjoj" klaĉis kontraŭ la nova metodo. Ili mensogis,ke la nova metodo malsanigos novnaskitojn. Kial ili klaĉis? Ĉar disvastigo de la nova akuŝiga metodo estis malebligonta al ili akiri monon. Ĉiufoje,post akuŝigo ili povis ĝui abundan manĝon ĉe la akuŝintino,kaj akiri kiel donacon du viŝtukojn kaj 10 kokovojn. Mia onjo malamegis tiujn "oldajn panjojn". Onjo diris,ke sennombraj infanoj kaj akuŝintinoj mortis pro ilia fuŝa akuŝigado laŭ malnova metodo. Priskribo de mia onjo pri tiuj inoj faris sur nin teruran impreson. En nia impreso ili havas longajn ungojn,la okuloj radias verdan lumon kaj el ilia buŝo ŝpruciĝas fetoro. Onjo diris,ke ili rulpremas la ventron de la akuŝantino per rulbastono uzata en farado de vermiĉeloj. Ili ŝtopas la buŝon de la akuŝantino per ĉifono,kvazaŭ infano elrampus el la buŝo. La onjo diris,ke ili neniom sciis pri sekco kaj tute ne sciis la fiziologian strukturon de virino. Se akuŝantino estas en anormala akuŝo,ili ŝovas manon en la vaginon por eltiri la infanon,kaj foje ili eĉ eltiris feton kune kun la utero. Dum longa tempo mi estus preta elekti unue la "oldan panjon",se oni lasus min decidi,kiu estas la plej kondamninda je pafmortigo. Poste mi iom post iom komprenis,ke tio estis la ekstremeco de la onjo. Sendube estis tiaj barbaraj kaj sensciaj "oldaj panjoj",tamen ankaŭ estis spertaj "oldaj panjoj",kiuj konis la sekreton de la korpo de virino en sia praktikado de akuŝigado. Mia avino ja estis tia "olda panjo". Ŝi opiniis,ke bona akuŝigistino ne devas tro multe fari krom multe kuraĝigi la akuŝantinon,kaj ke,kiam naskiĝis la infano,ŝi devas tondi la umbilikan ŝnuron,surmeti kalkan pulvoron sur la umbilikon kaj vindi ĝin. Sed mia avino ne estis bonvena,ĉar oni opiniis,ke ŝi estas mallaborema. Ŝajne oni pli ŝatas tiajn "oldajn panjojn",kiuj montriĝis urĝemaj,rondiremaj,kriemaj kaj draste ŝvitantaj same kiel la akuŝantino.
ip地址已设置保密
2014/3/24 6:14:59

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询