dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 蛙 Volumo 1 5.3

您是本帖的第 946 个阅读者
平板 打印
标题:
蛙 Volumo 1 5.3
amikoilin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:402
积分:3370
门派:无门无派
注册:2014年2月8日
 用支付宝给amikoilin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给amikoilin

发贴心情
蛙 Volumo 1 5.3
《蛙》
原著:莫言
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布

Volumo 1    5.3
  Vidante la onjon,la bovino fleksis la antaŭajn piedojn kaj genuiĝis. Je tio verŝiĝis larmoj de la onjo. Ankaŭ niaj larmoj fluis.
  La onjo ekzamenis la bovinon kaj diris duonsimpatie kaj duonŝerce: "Denove naskiĝo kun piedo la unua."
  La onjo pelis nin en la korton por ne teruri nin. Ni  aŭdis laŭtajn ordonojn de la onjo kaj imagis,kiel la patrino kaj patro helpis la onjon sub ŝia direktado. Estis la 15-a tago de monato laŭ luna kalendaro,kaj la tero estis lumigita de plena luno. La onjo kriis: "Bone,naskiĝis!"
  Ni sturmis en la stalon kaj vidis malantaŭ la bovino etulon kun muko tra la tuta korpo. La patro kriis en ĝojo: "Ho,bovidino!"
  La onjo diris en kolero: "Nekompreneble! La viroj deprimiĝas pro naskiĝo de knabino,sed huraas pro bovidino."
  La patro: "Elkreskinta bovidino naskos idojn!"
  La onjo: "Ĉu elkreskinta knabino ne naskos infanojn?"
  La patro: "Inter ili estas diferenco."
  La onjo: "Kia diferenco?!"
  Konsciinte koleron de la onjo,la patro silentis.
  La bovino turnis la kapon kaj eklekis la mukoplenan idon. Ĝia lango kvazaŭ surhavis panaceon,ke kien la lango atingis,tie la ido ekhavis forton. Ĉiuj rigardis la scenon kun diversaj sentoj. Kaj mi subrigardis la onjon kaj vidis,ke la buŝo de la onjo duone malfermita,la okuloj plenaj de amo,kvazaŭ ŝi estus lekata de la bovino,aŭ ŝi estus lekanta la bovidon. Kiam la bovino tralekis preskaŭ la tutan korpon,la bovido stariĝis malfacile.
  Ni haste trovis lavpelvon,sapon,lavtukon ktp. por manlavo de la onjo.
  La avino kaj la patrino estis preparantaj vermiĉelojn.
  La onjo lavis la manojn kaj diris: "Mi mortos de malsato! Ĉivespere mi havu manĝon en via hejmo."
  La patrino diris: "Ĉu ĉi tie ne estas via hejmo?"
  Kaj la avino diris: "Jes,ne multaj jaroj pasis de kiam ni kune manĝis el la sama poto." 


ip地址已设置保密
2014/4/27 14:56:35

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询