蛙 Volumo 1 5.4
《蛙》
原著:莫言世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 5.4
Ĉi-momente la granda avino,trans la septo de la najbara korto,vokis la onjon al manĝo. Sed la onjo diris,ke ŝi ne volas senpage labori kaj devas manĝi ĉi tie. Kaj la granda avino diris: "Via onklino estas ŝparema,kaj memoros dum la tuta vivo,ke vi foje manĝis ĉe ŝi." Do mia avino kuris al la septo de korto kaj kriis: "Se vi salivas,vi venu kaj prenu ĉe mi manĝon. Alie vi forruliĝu." Kaj la granda avino diris: "Hm,mi ne akceptos vian manĝon."
Kiam la manĝo estis pretigita,la avino plenigis unu bovlon kaj sendis mian fratinon porti ĝin al la granda avino. Post multe da jaroj mi sciis,ke la fratino eliris tro haste kaj falis,la vermiĉeloj elverŝiĝis,kaj la bovlo rompiĝis. Por evitigi al mia fratino skoldon de la patrino,la granda avino donis sian bovlon al mia fratino.
La onjo estis tre parolema kaj ni ĉiuj ŝatis aŭskulti ŝian paroladon. Preninte la vermiĉelojn,la onjo tuj komencis paroladon. Ŝi vizitis multajn familiojn,kontaktis tre diversajn homojn,aŭdis multajn interesaĵojn,do ŝia parolado enhavis bombaston,kio sorĉe altiris nin.
Ŝia rakontado en tiu nokto komenciĝis de ŝia batalo kontraŭ la japana komandanto Sugitani. Tiam mi estis 7-jara. La onjo ekrigardis min kaj diris: "Jes,tiam mi estis en la aĝo de Kureto. Mi kaj viaj granda avino kaj praavino estis kaptitaj en la gubernian urbon de Pingdu. Ni estis enfermitaj en malhelan ĉambron gardatan de luphundoj ĉe la pordo. Tiuj liphundoj kutime manĝis homan karnon,kaj ĉiam elŝovis la langon je ekvido de infano. Viaj granda avino kaj praavino ploradis tra la tuta nokto,sed mi ne ploris,kaj dormis ĝis heliĝo. Mi ne sciis,kiom da tagnoktoj ili katenis nin en la malhela ĉambro,kaj poste ni estis transloĝigitaj en izolan korton,kun viola siringarbo en la mezo. La odoro de la floro preskaŭ sufokis min.