蛙 Volumo 1 5.5
《蛙》
原著:莫言世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 5.5
Venis bienulo en longa kitelo kaj ĉapelo. Li diris,ke komandanto Sugitani invitos nin al bankedo. La granda avino kaj praavino nur ploris kaj ne kuraĝis ekpaŝi. La bienulo diris al mi: 'Knabino,konsolu viajn avinon kaj patrinon,ke ili ne timu. S-ro Sugitani ne damaĝos vin,kaj nur volas amikiĝi al s-ro Wan Liufu.' Do mi diris: 'Avinjo kaj panjo,vi ne ploru. Plori ne helpas. Ĉu ploro donos al ni flugilojn?' La bienulo manklakis kaj diris: 'Brave vi diris. Vi estas tiom spertoriĉa,kaj,elkreskinte,vi fariĝos eksterordinara personulo.' Mia admono ĉesigis ploradon de viaj praavino kaj granda avino. Ni sekvis la bienulon en ĉaron tiratan de nigra mulo. Post multaj zigzagoj,la ĉaro veturis en grandan domon kun alta pordo gardata de ĉina kaj japana sentineloj ambaŭflanke de la pordo. La domo estis tre granda,kaj ni trairis plurajn kortojn,kvazaŭ la domo ne havus finon. Fine ni venis en vastan luksan salonon,la pordo,fenestroj kaj septoj estis gravuritaj,la seĝoj estis el santalo. Komandanto Sugitani en kimono,senhaste svingadis fladventumilon,kaj oni facile povis rekoni,ke li estis klerulo. Post rutina saluto li invitis nin al granda ronda tablo plene kovrita de raraj frandaĵoj. Viaj praavino kaj granda avino ne kuraĝis manĝi,sed mi kondutis male. Por manĝi pli senbride,mi forlasis manĝbastonetojn kaj prenis frandaĵojn rekte per mano. Sugitani ridetante rigardis min kun vintaso en mano. Kiam mi supersatiĝis,mi viŝis miajn manojn per la tablotuko,kaj mi sentis dormemon. Mi aŭdis,ke Sugitani demandis: 'Knabino,ĉu ne estos bone,ke via patro oficos ĉe ni?' Mi malfermis la okulojn kaj tuj diris: 'Ne bone.' Sugitani demandis: 'Kial?' Kaj mi diris: 'Mia patro estas ano de la Okavoja Armeo,vi estas japano. La Okavoja Armeo atakas japanojn,kaj vi ne timas,ke mia patro venas ataki vin?' "