dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 蛙 Volumo 1 5.6

您是本帖的第 927 个阅读者
平板 打印
标题:
蛙 Volumo 1 5.6
amikoilin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:402
积分:3370
门派:无门无派
注册:2014年2月8日
 用支付宝给amikoilin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给amikoilin

发贴心情
蛙 Volumo 1 5.6
《蛙》
原著:莫言
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布

Volumo 1    5.6
  Ĉe tio la onjo suprenŝovis la manikon kaj ekrigardis la brakhorloĝon. Tiam oni ne nombris pli ol 10 brakhorloĝojn en la tuta gubernio,sed mia onjo havas tion! Ho! Mia frato ekkriis. En mia familio nur mia frato vidis brakhorloĝon. Tiam li lernis en la Unua Mezlernejo de la gubernio,kaj lia ruslingva instruisto reveninta de Sovetunio portis brakhorloĝon. La frato ekkriis: "Brakhorloĝo!" Kaj ankaŭ mi kaj fratino ekkriis: "Brakhorloĝo!"
  La onjo malvolvis la manikon ŝajnigante sin nezorganta la brakhorloĝon: "Ĝi estas nenio alia ol brakhorloĝo,kaj kial vi krias?" Ŝia ŝajnigita indiferenteco fortigis nian intereson. La unua frato sonde faris peton al la onjo: "Onjo,mi vidis nur de malproksime la brakhorloĝon de la instruisto... Ĉu ni povus rigardi la vian..." Kaj ni ripetis la peton de la frato: "Onjo,ni rigardu!"
  La onjo diris en rideto: "Vi petoluloj! Ĉu la brakhorloĝo estas rigardinda?" Sed je la diro ŝi demetis la brakhorloĝon kaj transdonis ĝin al la frato.
  La patrino laŭte atentigis: "Estu atentemaj!"
  La frato alprenis la brakhorloĝon,rigardis,kaj metis ĉe orelon por aŭskulti. Poste li pasigis ĝin al la fratino,kaj pli poste la fratino pasigis al mia dua frato. Li rigardis nur sekundon,kaj antaŭ ol li metis la brakhorloĝon sur orelon,la granda frato kaptis ĝin kaj redonis al la onjo. Mi sentis moleston kaj ekploris. 

ip地址已设置保密
2014/5/3 15:19:56

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04590 秒, 4 次数据查询